En ĉambro malluma susuras via satena noktoĉemizo.
Blanka luna lumo promenas de fenestro al pordo…
De la balkona flanko almigras freŝa helnokta brizo
Ŝipoj sirene anoncas foriron al malproksima nordo.
El suda haveno kvazaŭ ĉirpado de molpluma paruo
Ankaŭ vi foriros kun la sirenaj sonoj al iu norda lando
En la eta ĉambro restos por feliĉo faldita papera gruo
Kaj la soleca sidangulo por kafumado sur nia verando.
Sed antaŭ ol vi foriros el miaj lando kaj sonĝoj ĉiamaj
Ĉe mia basko vi trovos lokon por apogo kaj konsolo
Kaj kreskos via amo en ritmoj de valso kaj amoroj flamaj
Per francaj kisoj kaj Kamasutraj pozoj en ĉambra izolo.
Belartaj konkursoj de UEA, 2010
Dua premio por poezio