CLARICE LISPECTOR
Tradukis: Josenilton kaj Madragoa
Prezento
La granda brazila prozistino Clarice Lispector (naskiĝinta en Ukrainio, en 1920, sed brazilaniniĝinta 4-jaraĝe) verkis multajn enigmajn perlojn de la universaleca literaturo. Inter ili plej elstariĝas la romanoj “Proksime de la Sovaĝa Koro”, “La Pasio Laŭ G.H.”, “Kaŝita Feliĉeco”, kaj “La Horo de la Stelo”. Sed ŝi verkis ankaŭ kelkajn apartajn rakontojn, inter kiuj la enigma “La Ovo kaj la Kokino”. Dum televizia intervjuo, en la sepdekaj jaroj, ŝi diris, ke ŝiaj plej junaj legantoj komprenadas ŝian verkaron. Tamen, la rakonto “La Ovo kaj la Kokino” estas la sola, kiun ŝi diris, ke eĉ ŝi mem ne komprenis. Sendepende, ĉu vi vidos en ĝi serion da sensignifaĵoj, kontraŭdiroj aŭ kontraŭlogikaĵoj, vere estas, ke tiu rakonto estas bela literatura allogaĵo. Nu, ni, kiuj desplie ne plu havas junulan rigardadon, tion vidas.
Ni esperas, ke nia esperantigo de tiu verketo ne kontribuos por ĝia eventuala malkomprenebleco en ĝia tuto aŭ en ĝiaj apartaĵoj. Se vi kaptos la grandan signifon malantaŭ, inter, en, sub aŭ super la linioj de tiu beletra majstroverko, aŭ en la portugala aŭ en tiu ĉi esperantigo, bonvolu elklarigi ĝin al ni.
Bonan legadon (aŭ mallegadon)!
* * *
Matene en la kuirejo mi vidas la ovon sur la tablo.
Mi vidas la ovon per unu sola vido. Tuje mi rimarkas, ke oni ne povas esti vidanta ovon. Vidi la ovon neniam tenas onin en la estanteco: apenaŭ mi ekvidas ovon, tuje estas kvazaŭ mi vidis la ovon antaŭ tri jarmiloj. – En la sama momento, kiam oni vidas la ovon, tiu ĉi estas la rememoraĵo de ovo. – nur vidas la ovon tiu, kiu jam vidis ĝin antaŭe. – Kiam oni ekvidas la ovon, tiam estas nealiiĝeble: ovo vidita, ovo perdita. – Vidi la ovon estas la ebleco iam estonte ja vidi la ovon. – Estas mallonga kaj nedividebla rigardo. – La rigardo estas la necesa instrumento, kiun, post kiam ĝi estos uzita, mi ĵetos for. Mi restos kun la ovo. – La ovo ne havas propran memon. Individue ĝi ne ekzistas.
Vidi la ovon estas neeble: la ovo estas supervida, same kiel estas sonoj supersonaj. Neniu kapablas vidi la ovon. Ĉu la hundo vidas la ovon? Nur la maŝinoj vidas la ovon. La lev-maŝino vidas la ovon. – Kiam mi estis antikva, tiam unu ovo deponis sin sur mian ŝultron. – Ankaŭ la amon al la ovo oni ne sentas. La amo al la ovo estas supersenta. Oni ne scias, ke li amas la ovon. – Kiam mi estis antikva, tiam mi estis depon-prenanto de la ovo, kaj mi paŝis delikate, por ne ŝuti la silenton de la ovo. Kiam mi mortis, tiam oni detiris de mi la ovon, zorgoplene. Ĝi ankoraŭ estis vivanta. – Nur tiu, kiu vidus la mondon, vidus la ovon. Same kiel la mondo, la ovo estas klara.
La ovo ne plu ekzistas. Kiel la lumo de mortinta stelo, la ovo propre dirita ne plu ekzistas. – Vi estas perfekta, ovo. Vi estas blanka. – Al vi mi dediĉas la komencon. Al vi mi dediĉas la unuan fojon.
Al la ovo mi dediĉas la ĉinan nacion.
La ovo estas penda afero. Ĝi neniam surteriĝis. Kiam ĝi surteriĝas, tiam ne ĝi surteriĝas, sed io, kio estas malsupre sub ĝi. En la kuirejo mi rigardas la ovon per supraĵa atento, por ne rompi ĝin. Mi havas la plej grandan zorgon ne kompreni ĝin. Ĉar estas neeble kompreni ĝin, mi scias, ke, se mi komprenos ĝin, tiel estos, ĉar mi estos eraranta. Kompreni estas la pruvo de la eraro. Kompreni ĝin ne estas la maniero vidi ĝin. – Neniam pensi pri la ovo estas maniero vidinti ĝin. Ĉu ja mi scias pri la ovo? Estas preskaŭ certe, ke jes. Estas ĉi tiele: mi ekzistas; do mi scias. Kion mi ne scias pri la ovo, estas tio, kio efektive gravas. Tio, kion mi ne scias pri la ovo, donas al mi la ovon propre diritan. – La Luno estas loĝata de ovoj.
La ovo estas eksteraĵo. Havi ŝelon estas doniĝi. – La ovo nudigas la kuirejon. Ĝi faras el la tablo klin-ebenon. La ovo eksteriĝas. – Kiu enprofundiĝas en ovon, kiu vidas pli ol la eksteraĵon de la ovo, tiu estas volanta alian aferon: tiu estas malsata.
La ovo estas la animo de la kokino. La kokino maltrafemas. La ovo trafemas. La kokino traf-timemas. La ovo trafemas tia, kia senmova pafaĵo. Ĉar ovo estas ovo en la spaco. Ovo super bluo. – Mi amas vin, ovo. Mi amas vin tiel, kiel io eĉ ne scias, ke ĝi amas alion. – Mi ne tuŝas ĝin. La aŭro de miaj fingroj estas tio, kio vidas la ovon. Mi ne tuŝas ĝin. – Tamen dediĉi min al la vidado de la ovo estus morti koncerne la mondan vivon, kaj mi bezonas la ovoflavon kaj la ovoblankon. – La ovo vidas min. Ĉu la ovo havas ideon pri mi? Ĉu la ovo meditas pri mi? Ne, la ovo apenaŭ vidas min. Ĝi estas libera de la komprenado, kiu vundas. – La ovo neniam luktis. Ĝi estas naturdoto. – La ovo estas nevidebla nudokule. Ovo post ovo oni venas al Dio, kiu estas nevidebla nudokule. La ovo eble estis triangulo, kiu tiom multe ruliĝis en la spaco, ke ĝi ovaligis sin. Ĉu la ovo estas baze unu vazo? Ĉu eble ĝi estis la unua vazo modlita de la etruskoj? Ne. La ovo estas deveninta el Makedonujo. Tie ĝi estis planita kiel frukto de la plej pena spontaneco. Sur la sabloj de Makedonujo iu viro kun bastono en la mano desegnis ĝin. Kaj poste li forviŝis ĝin per nuda piedo.
La ovo estas io, kion oni bezonas prizorgi. Tial la kokino estas la maskaĵo de la ovo. Por ke la ovo trapasu la tempojn, la kokino ekzistas. Patrino servas por tio. – La ovo vivas rifuĝante pro tio, ke ĝi estas ĉiam antaŭanta koncerne sian epokon. – Dume la ovo estos ĉiam revoluciema. – Ĝi vivas interne de la kokino, por ke oni ne nomu ĝin blanka. La ovo estas ja blanka. Sed ĝi ne devas esti nomata blanka. Tio ne malutilas ĝin, sed okazas, ke la homoj, kiuj nomas ovon blanka, mortas koncerne la vivon. Nomi blanka tion, kio estas blanka, povas detrui la homaron. Iufoje viro estis akuzita kiel tio, kio li estis. Li estis nomata Tiu Homo. Oni ne mensogis: Li estis tio. Sed tamen ĝis hodiaŭ ni ankoraŭ ne restariĝis, unuj post aliaj. Jen la ĝenerala leĝo, por ke ni daŭru vivantaj: oni povas diri “bela vizaĝo”, tamen tiu, kiu diros “La Vizaĝo”, tiu mortos, pro tio, ke li estos elĉerpinta la aferon.
Kun la tempo la ovo turniĝis en ovon de kokino. Ĝi ne estas tio. Tamen, adoptite, ĝi adoptas ĝian nomon. Do oni devas diri “la ovo de la kokino”. Se mi diros nur “la ovo”, elĉerpiĝos la afero, kaj la mondo nudiĝos. Pri la ovo, danĝere estos, se oni eltrovos tion, kion oni povus nomi beleco, tio estas, ĝia vereco. La vereco de la ovo ne estas versimila. Se oni eltrovos ĝin, oni eble devigos ĝin fariĝi rektangula. La danĝero ne estos por la ovo, ĉar ĝi ne fariĝus rektangula. (Nia certeco estas tio, ke ĝi ne povas: ne povi estas la grandioza poveco de la ovo: ĝia grandiozeco devenas de la grandeco ne povi, kiu disradias kiel ia nevolo). Tamen kiu batalus por fari ĝin rektangula, tiu estus perdanta la propran vivon. La ovo metas nin, do, en danĝeron. Nia avantaĝo estas, ke la ovo estas nevidebla. Kaj pri la inicitoj… la inicitoj maskas la ovon.
Rilate la korpon de la kokino: la korpo de la kokino estas la plej granda pruvo, ke la ovo ne ekzistas. Sufiĉas rigardi la kokinon, por ke fariĝu evidenta la malekzistebleco de la ovo.
Kaj la kokino? La ovo estas la granda sinofero de la kokino. La ovo estas la kruco, kiun la kokino portas en la vivo. La ovo estas la nerealigebla sonĝo de la kokino. La kokino amas la ovon. Ĝi ne scias, ke ekzistas la ovo. Se ĝi scius, ke ĝi havas en si mem la ovon, ĝi perdus la staton de kokino. Esti kokino estas la postviveco de la kokino. Postvivi estas la memsavado. Tial estas ĉar ŝajnas, ke vivi ne ekzistas. Vivi kondukas al la morto. Do, kion la kokino faras, tio estas daŭri ĉiam postvivanta. Postvivi signifas teni batalon kontraŭ la vivo, kiu estas mortema. Esti kokino estas tio. La kokino havas konsternitan mienon.
Estas necese, ke la kokino ne sciu, ke ĝi havas ovon. Kontraŭe ĝi saviĝus kiel kokino, kio ankaŭ ne estas certa, sed ĝi perdus la ovon. Tial ĝi ne priscias. Por ke la ovo uzu la kokinon, la kokino ekzistas. Ĝi devus nur plenumi, sed ĝi ŝatis tion. La senkonsileco de la kokino devenas el tio: ŝati ne faris parton de la kunnaskiteco. Ŝati esti vivanta doloras. – Rilate al kiu venis la unua, estis la ovo, kiu trovis la kokinon. La kokino eĉ ne estis vokita. La kokino estas rekta elektitino. – La kokino vivas kvazaŭ en sonĝo. Ĝi ne konscias pri la realeco. La tuta timemo de la kokino devenas el tio, ke oni estas ĉiam interrompanta ĝian fantaziadon. La kokino estas granda dormo. – La kokino suferas de nekonata malsano. La nekonata malsano estas la ovo. – Ĝi ne scias klarigi sin: “mi scias, ke la eraro estas en mi mem”; ĝi nomas eraro la vivon; “mi ne plu scias, kion mi sentas”, k.c.
“K.c., k.c., k.c.,” estas tio, kion klukadas la tutan tagon la kokino. La kokino havas multan intiman vivon. Por diri la veron, la kokino havas sole nur intiman vivon. Nia vidado rilate ĝian intiman vivon estas tio, kion ni nomas “kokino”. La intima vivo en la kokino konsistas en tio, ŝajnigi kvazaŭ ĝi komprenus. Antaŭ ia ajn minaco ĝi krias tiel skandale, kiel frenezulino. Ĉio tio, por ke la ovo ne frakasu ene de ĝi. Iu ovo, kiu frakasas ene de la kokino, estas tia, kia sango.
La kokino rigardas la horizonton, kvazaŭ de la rando de la horizonto estas venanta iu ovo. Krom tio, ke ĝi estas transportilo de la ovo, la kokino estas malsaĝa, senokupiĝema kaj miopa. Kiel povus kokino kompreni sin, estante ĝi la kontraŭdiro de la ovo. La ovo ankoraŭ estas la sama, kiu originis en Makedonujo. La kokino estas ĉiam pli moderna tragedio. Ĝi estas ĉiam senutile samtempa. Kaj ĝi daŭre estas reprojektata. Oni ankoraŭ ne trovis la formon plej adekvatan por la kokino. Respondante telefonaĵon, mia najbaro redesegnas per krajono, malatente, la kokinon. Sed por la kokino ne estas solvo: ĝi havas la naturon servi sin mem. Tamen, pro tio ke ĝia destino estas pli grava ol ĝi, kaj ĉar ĝia destino estas la ovo, ĝia persona vivo ne interesas nin.
Interne de si la kokino ne rekonas la ovon, sed ekstere de si ĝi same ne rekonas ĝin. Kiam la kokino ekvidas la ovon, ĝi pensas, ke ĝi rigardas ion neeblan. Kaj, kun la koro batanta tre forte, kun la koro batanta tiel forte, ĝi ne rekonas ĝin.
Subite mi rigardas la ovon en la kuirejo kaj vidas en ĝi la manĝaĵon. Mi ne rekonas ĝin, kaj mia koro batas maltrankvile. Metamorfozo ekfariĝas en mi: mi komencas ne plu ekvidi la ovon. Krom ĉiu aparta ovo, krom ĉiu ovo, kiun oni manĝas, la ovo ne ekzistas. Mi jam ne plu sukcesas kredi al unu ovo. Mi estas pli kaj pli sen forto kredi ĝin. Mi estas mortanta. Adiaŭ! Mi tro rigardadis unu ovon, kaj ĝi iom post iom perdigis al mi la konscion.
La kokino ne volis oferi sian vivon. Tiu, kiu decidis, ke ĝi volas esti “feliĉa”. Tiu, kiu rimarkis, ke, se ĝi pasigus la vivon projektante ene de si, kiel sur kolorigaĵo, la ovon, ĝi estus servanta. Tiu, kiu ne sciis perdigi sin mem. Tiu, kiu pensis, ke ĝi havas plumojn de kokino por kovri sin, pro tio, ke ĝi havas valoran haŭton, ne komprenante, ke la plumoj taŭgas sole nur por tio, mildigi la trairadon, dum ĝi portas la ovon, konsidere ke tro multa sufero povus malutili la ovon. Tiu, kiu pensis, ke la plezuro estas naturdono, ne atentante, ke ĝia rolo estas tute distri ĝin, dum la ovo fariĝas. Tiu, kiu ne sciis, ke “mi” estas nur unu el la vortoj, kiujn oni desegnas, dum li respondas al la telefono, simpla provo serĉi pli adekvatan formon. Tiu, kiu pensis, ke “mi” signifas havi memon. La kokinoj malutilaj al la ovo estas tiuj, kiuj estas iu senhalta “mi”. En ili la “mi” estas tiel konstanta, ke ili jam ne plu povas eldiri la vorton “ovo”. Sed, kiu scias, ĉu ne tion bezonis la ovo? Ĉar, se ili ne estus tiel distrataj, se ili atentus al la granda vivo, kiu fariĝas en ili, ili malutilus la ovon.
Mi komencis paroli pri la kokino, sed de longe mi ne plu estas parolanta pri la kokino. Sed mi ankoraŭ estas parolanta pri la kokino.
Kaj jen mi ne komprenas la ovon. Mi nur komprenas la rompitan ovon: mi rompas ĝin en la kaserolon. Estas per tia nerekta maniero, ke mi oferas min al la ekzistado de la ovo: mia sinofero estas reduktiĝi al mia propra persona vivo. Mi faris el mia plezuro kaj el mia doloro mian kaŝitan destinon. Kaj havi nur la propran vivon estas, por tiu, kiu vidis la ovon, sinoferaĵon. Kia tia de tiuj, kiuj en la monaĥejo balaas la plankon kaj lavas la vestojn, servante sen la gloro de pli grava funkcio, mia laboro konsistas en tio, sperti miajn plezurojn kaj miajn dolorojn. Estas necese, ke mi havu la modestecon vivi.
Mi prenas plian ovon en la kuirejo kaj rompas ĝiajn ŝelon kaj formon. Kaj ekde tiu ĉi momento neniam ekzistis iu ovo. Estas absolute necesege, ke mi estu kaj okuponhava kaj senatenta. Mi estas unu el tiuj, kiuj nepre negas. Mi membras en la framasono de tiuj, kiuj vidis iun fojon la ovon, sed negas ĝin, kiel manieron protekti ĝin. Ni estas tiuj, kiuj sin detenas detrui, kaj pro tio konsumas sin. Ni, agentoj kaŝmaskitaj kaj distribuitaj tra funkcioj malpli elstarigaj, foje rekonas unuj aliajn. Ĉe ia aŭ alia rigardmaniero, ĉe certa maniero doni la manon, ni rekonas unuj la aliajn, kaj tion ni nomas amo. Kaj tiam ne necesas la masko: kvankam oni ne parolas, oni ankaŭ ne mensogas, kaj kvankam oni ne diras la veron, ankaŭ ne necesas maski. La amo okazas tiam, kiam al oni estas konsentite partopreni iom pli. Malmultaj volas la amon, ĉar la amo estas la granda elreviĝo de ĉio cetera. Kaj malmultaj eltenas perdi ĉiujn aliajn iluziojn. Estas tiuj, kiuj volontulas por la amo, pensante, ke la amo riĉigos ilian personan vivon. Okazas la kontraŭo: amo estas, en la fino, la malriĉeco. Amo estas ne havi. Cetere amo estas la seniluziiĝo pri tio, kion oni pensis, ke estas amo. Kaj ĝi ne estas premio. Pro tio ĝi ne fierigas. Amo ne estas premio, sed ĝi estas kondiĉo konsentita ekskluzive al tiuj, kiuj, sen ili, putrigos la ovon per sia persona doloro. Tio ne faras la amon laŭdinda escepto; ĝi estas konsentita ĝuste al la malbonaj agentoj, al tiuj, kiuj malhelpus ĉion, se ne estus konsentite al ili diveni malprecize.
Al ĉiuj agentoj estas donataj multaj avantaĝoj, por ke la ovo fariĝu. Do, la afero ne estas pri tio, senti envion, des pli ĉar kelkaj kondiĉoj pli malbonaj ol tiuj de la aliaj estas nur idealaj kondiĉoj por la ovo. Pri la plezuro de la agentoj, ili akceptas ĝin ankaŭ sen fiero. Rigore ili ĝuas ĉiujn plezurojn. Tio estas ankaŭ nia sinofero, por ke la ovo fariĝu. Ĝi estis trudita al ni, eĉ kiel naturo adekvata al multa plezuro. Kaj tio faciligas. Almenaŭ ĝi faras malpli peniga la plezuron.
En kelkaj okazoj agentoj sinmortigas. Ili trovas nesufiĉaj la malmultegajn instrukciojn ricevitajn kaj tial sentas sin sen apogo. Estis okazo, kiam agento rivelis publike, ke li estas agento, ĉar estis netolereble al li ne esti komprenata, kaj li ne plu eltenis malhavi alies respekton: li mortis veturilfaligite, kiam li eliris el restoracio. Estis alia tia, kiu eĉ ne bezonis esti fulm-eliminita: li mem konsumis sin malrapide en sia ribeleco. Lia ribeleco estiĝis tiam, kiam li konstatis, ke la du aŭ tri instrukcioj, kiujn li ricevis, inkludis nenian priklarigon. Estis alia, kiu estis ankaŭ eliminita, ĉar li kredadis, ke “la vero devas esti kuraĝe dirata”, kaj unue li komencis serĉi ĝin; oni diris poste, ke li mortis nome de la vero, kun sia pureco; lia ŝajna kuraĝo estis stulta, kaj estis naiva lia deziro pri lojaleco. Li komprenis, ke esti lojala ne estas pura afero; ke esti lojala estas mallojali al ĉiuj aliaj ceteraj. Tiuj ekstremaj kazoj de morto ne okazis pro krueleco. Ili okazis, ĉar estas farenda, por tiel diri, kosma laboro, kaj tiaj individuaj okazaĵoj bedaŭrinde ne povas esti prenataj en konsidero. Por tiuj, kiuj fiaskas kaj fariĝas individuemaj, ekzistas la institucioj, la karitato, la komprenemo, kiu ne distingas motivojn; nia homa vivo, do.
La ovoj klakas en la pato, kaj, mergiĝinte en la sonĝon, mi preparas la matenmanĝon. Sen ia ajn sento de realeco, mi vokkrias al la infanoj, kiuj ĝermas el pluraj litoj, trenas seĝojn kaj manĝas, kaj tiam la laboro de la mateniĝinta tago komenciĝas, prikriita kaj priridita kaj manĝita; ovoblanko kaj ovoflavo, ĝojo inter kvereloj, tago estanta nia salo kaj ni estantaj la salo de la tago; vivi estas ekstreme tolereble; vivi okupigas kaj distrigas; vivi ridigas.
Kaj ĝi igas min ridi en mia mistero. Mia mistero estas, ke, ĉar mi estas nur iu rimedo, sed ne iu celo, tio donas al mi la plej malican el la liberoj. Kaj ĉar mi estas oportunatenta, mi profitas tion. Mi eĉ malutilas al aliaj, parolante sincere. Mi aludas al la falsa ofico, kiun oni donis al mi, por ke mi kaŝu mian veran funkcion; mi profitas la falsan oficon kaj faras el ĝi la mian, kiu estas la vera. Pri la mono, kiun oni donas al mi kiel laŭtagan pagon por faciligi mian vivon, tiel ke la ovo fariĝu: tiun monon mi estas uzinta por aliaj celoj, kiel alidirektadon de mon-sumo; laste mi aĉetis akciojn en Brahma kaj tial mi estas riĉa. Pri ĉio tio mi ankoraŭ diras, ke temas pri la necesa modesteco vivi. Kaj pri la tempo, kiun oni donis al ni, kaj kiun oni donis nur, por ke dum la honesta senokupado la ovo fariĝu: mi estas uzinta tiun tempon por nepermesitaj plezuroj kaj nepermesitaj doloroj, tute forgesinta la ovon. Jen tio estas mia simpleco.
Aŭ ĉu estas vere tio, kion oni volas, ke okazu al mi, ĝuste por ke la ovo plenumiĝu? Ĉu temas pri libereco, aŭ ĉu mi estas ordonata? Tiel estas, ĉar mi rimarkas, ke ĉio, kio estas eraro mia, estas profitata. Mi ribelemas pro tio, ke por ili mi estas nenia, krom nur altvalora: ili zorgas pri mi sekundon post sekundo, kun la plej absoluta senhaveco de amo; mi estas nur altvalora. Per la mono, kiun ili donas al mi, mi estas drinkanta lastatempe. Ĉu trouzo de memfido? Okazas, ke neniu scias, kiel sentas sin interne tiu, kies funkcio konsistas en tio, ŝajnigi, ke li estas perfidanta kaj kiu poste ekkredas la propran perfidon; kies funkcio konsistas ĉiutage en tio, forgesi; pri kiu estas postulata la ŝajna senhonoriĝo. Eĉ mia spegulo ne plu reflektas vizaĝon mian. Aŭ mi estas agento, aŭ mi estas la perfido mem.
Sed tamen mi dormas la dormon de la justulo, pro tio, ke mi scias, ke mia vana vivo ne malhelpas la marŝadon de la granda tempo. Kontraŭe: ŝajnas, ke estas postulate al mi, ke mi estu ekstreme vana; ke estas postulate al mi eĉ, ke mi dormu kvazaŭ justa. Ili volas min priokupita kaj malatentema, ne gravas al ili kiel. Okazas, ke, per mia erara atento kaj mia serioza stulteco, mi povus malhelpi tion, kion oni faras pere de mi. Tiel estas, ĉar mi mem, mi propre dirite, estas servanta nur por malhelpadi. Kio rivelas al mi, ke eble mi ne estas agento, tio estas la ideo, ke mia destino estas trans mi: almenaŭ tion ili devis allasi al mi diveni; mi estus el tiuj, kiuj farus malbone la laboron, se ili ne divenus iomete; ili igis min forgesi tion, kion ili allasis al mi diveni, sed malprecize restis al mi la ideon, ke mia destino estas trans mi kaj ke mi estas instrumento de ilia laboro. Tamen, iel ajn kio mi povus esti, tio estus nur instrumento, ĉar la laboro ne povus ja esti mia. Mi jam provis starigi establaĵon proprakoste, sed tio ne sukcesis; eĉ postrestis al mi ĝis hodiaŭ tiu ĉi tremema mano. Se mi estus insistinta iom pli, mi perdus la sanon por ĉiam. De tiam, depost tiu fiaskinta iniciato, mi provas rezoni ĉi tiele: ke jam estis donita al mi multo, ke ili jam konsentis al mi ĉion, kio povas esti konsentita; kaj ke la aliaj agentoj, tre superaj al mi, ankaŭ laboris nur por tio, kion ili ne konis, kaj kun la samaj malmultaj instrukcioj. Jam estis donita al mi multo, ekzemple de tio: fojfoje, kun la koro batanta pro la privilegio, mi almenaŭ scias, ke mi ne estas rekonanta! Kun la koro batanta pro emocio, mi almenaŭ ne komprenas! Kun la koro batanta pro fido, mi almenaŭ ne scias.
Sed kaj la ovo? Tio estas unu el iliaj artifikoj: dum mi parolis pri la ovo, mi forgesis la ovon. “Parolu, parolu”, tiel ili instrukciis min. Kaj la ovo restas tute protektata per tiom da vortoj. Parolu multe, tio estas unu el la instrukcioj; mi estas tiel laca…
Pro sindono al la ovo, mi forgesis ĝin. Tio estas mia necesa forgesado; mia profitema forgesado, ĉar la ovo estas deturniĝo. Pro mia posedema adorado, ĝi povus retiriĝi kaj neniam plu reveni. Tamen, se ĝi estos forgesita… se mi faros la sinoferon forgesi ĝin… se la ovo estos neebla… Do – liberiĝinta, delikate, sen ia ajn mesaĝo al mi – eble ankoraŭ unu fojon ĝi delokiĝos de la spaco ĝis tiu ĉi fenestro, kiun ekde ĉiam mi lasis malfermita; kaj frumatene ĝi alvenos sur nian konstruaĵon… trankvile… ĝis nia kuirejo, lumante ĝin per mia paleco.