Ĉu estas loko por la altstila Esperanta nivelo en la nuntempa kibernetika tekstaro?

Josenilton kaj Madragoa

Ĉu eblas akiri nuntempe belstilan lingvonivelon sine de la esperantista popolo, kiu vivas alkroĉita ĉefe al la bildekrana tekstaro? Ni konstatas, ke la rapide furora kaj faciluza utileco kaj praktikeco de Esperanto draste influas kontraŭ la uzo de la formala kaj klera nivelo flanke de la esperantistoj forĝitaj en Interreto. Kaj, en la nuno, tiu ĉi komunumo formas la plimulton el la esperant-uzantoj.

Nu, komence ni bezonas reliefigi, ke ĝeneralsence, ni estas kontraŭ ia ajn lingva antaŭjuĝo, jen la antaŭjuĝo kontraŭ la ordinaruzaj dirmanieroj, jen kontraŭ la altstilaj dirmanieroj. [Ni klarigas, ke ni aparte ne regas kiel konvene la bonan lingvonivelon, sed ni almenaŭ ĉiam klopodas imiti la grandulojn pri gramatikaj normoj kaj dirmanieroj (eĉ se penante ne fali en la tedan pedantismon). Ni defendas la tezon, ke estas preferinde erari tie kaj tie, provante senĉese atingi la supron, ol eraradi kaj lamadi ĉie kaj ĉie, ordinaraĉe, en la stagnemiga malsupro.] En principo, ĉiu uzu la lingvon, kiun li konas kaj volas uzi, libere kaj sen ĝenoj. Pli gravas la komunikeco de la lingvo.

Sed rimarkeblas, kiel fakto, ke estas du seriozaj neŭrosociaj fenomenoj, kiuj estas emantaj forgesigi onin pri la Esperanto-modelo postlasita de la grandaj verkistoj el la pasinteco. La unua estas la dezirego “paroli skribe” per la modernaj virtualaj komunikiloj, kio faras multajn homojn eĉ fluaj uzantoj de la lingvo, sed samtempe ekstreme neglektemaj kaj malatentemaj rilate la stilon de la majstraj verkistoj, kiuj estas baze la veraj gramatikistoj kaj stilnormistoj de Esperanto. [Tio ne volas diri, tamen, ke la baza lingva stilo de Esperanto ne devas evolui nek rigardi al la estonteco. La kritika demando estas, ke nuntempe noteblas influo de nenia stilo, nek pasea nek futurisma.]

La dua fenomeno estas, ke preskaŭ neniu plu legas presitajn esperantajn librojn, nek klasikajn nek modernajn, kaj tio emas transformi Esperanton en malbelan aŭ eĉ monstran lingvon, post eble 30 jaroj.

La iama zorgo, ke Esperanto ne distransformiĝu en dialektojn, substituiĝos al tio, ke ĝi ne transformiĝu en senstilan, sengramaktikan kaj malelegantan lingvaĉon, pro manko de alirado al modelaj tekstoj.

Ĝis antaŭnelonge Esperanto estis alirata ĉefe tra la literaturo kaj tra didaktikaj libroj. Nuntempe, tamen, la lingvo jam estas sufiĉe vaste legata kaj parolata en Interreto (ĉefe post la retkursoj), kaj la homoj jam avide ekkomunikiĝas en Esperanto, surbaze nur de kelkmonata lernado, profitante la facilan regadon de la baza tujposta komunikiga nivelo. Sed, tamen, ĝuste pro tiu rapida baza komunikebleco de la lingvo, oni emas preterlasi la konstruadon de firma kaj norma stilo, kiun nur la libroj legataj dum multa tempo kutimas provizi.

Kaj nun? Kion fari? Ĉu silenti antaŭ la ĉiesa svarmo da stilaj malbelaĵoj kaj gramatikaj krudaj eraroj, favore al la lingva demokratio, aŭ vigle kampanji por la ellernado de la lingvo per la bonaj gramatikoj kaj stilmodelaj presaĵoj?

Kaj ĉio tio por ne paroli pri la epidemio de forgesemo kiel rezulto de la magnetaj tempestoj kaj de la postmodernaj kolektivaj stres-statoj, kio postulus kongresgrandan kolokvon por kompreniĝi.

Ĝustatempe, rimarkindas, ke paroli ĝuste ne estas paroli nepre malfacile.
La tuta esperanta gramatiko estas tiel genie strukturita, ke ĝi ebligas, ke oni esprimiĝu ĝuste per diversaj niveloj de gramatikeco. Multaj homoj esprimiĝas klare kaj bone dum la tuta vivo, lerninte nur la bazajn regulojn, dum aliaj same esprimiĝas per la pli profundaj kaj altstilaj reguloj de gramatiko kaj de stilistiko. Kaj la baza kaj la supera regularoj estas elaste sufiĉaj por la ĉiutaga esprimado, depende de ĉiu individua gusto, emo, prefero, bezono aŭ eĉ personeco.

Paroli kaj skribi sufiĉe bone, simple kaj klare en la baza nivelo estas agrabla al ĉies intelektoj. Tio estas arto plej ofte regata nur de tiuj genioj pri la simpleco aŭ de tiuj sindediĉaj legantoj kaj skribantoj de la lingvo, tio estas, de tiuj, kiuj bezonis multe poluri sian stilon, por atingi la supron de la simpleco.

“Neniu iluziiĝu: oni atingas la simplecon nur post multa laboro.” – Clarice Lispector
Kaj parafrazante Yogananda, direblas, ke la perfekta lingva klerulo de la nuntempo estas tiu eraremulo de la pasinteco, kiu neniam rezignis pri sia disvolviĝa klopodado.

Plej grave estas, ke ĉiu el ni praktikadu senĉese la lingvonivelon, kiun ni jam akiris, skribe kaj parole, sed ĉiam faru klopodojn por ellerni la lingvon, de la punkto, kie ni estas ĝis la senfino, apogante sin sur la klasikaĵoj de la alta literaturo kaj esplorante la gramatikon en ties ĉi niveloj kaj eblecoj, senĉese, sen feria tago, ĉefe se li intencas postlasi al la aperanta inteligentega generacio de infanoj la Esperantomodelon, kiun L. L. Zamenhof, la plej inteligenta apriora lingvoiniciatinto de la tuta mondo, postlasis al la estonteco.