Temo pri la "Paco"

Honore Sebuhoro

Juna knabo demandas al sia patro: Paĉjo, Kion fari por vivi pace en ĉi tiu mondo?
Lia patro rigardas lin trankvile kaj diras al li: morgaŭ mi respondos al vi mia filo.

Morgaŭ matene, la patro vekigas sian filon kaj diras al li: iru, vi akompanu min.
La patro rajdigis la filon sur la azeno kaj la patro piediras. Survoje ĉiuj kriegas: Ha! malĝentila infano! Lia patro piede kaj li sur la azeno! La patro diris al sia filo: Ĉu vi aŭdis, kion diras ĉi tiuj kamparanoj? Do ni iru hejmen.

La sekvan tagon, la patro sur la azeno kaj la filo piede. La kamparanoj ankoraŭ krias: Ĉi tiu paĉjo estas tre malica! Knabeto sur la piedoj kaj li sur la azeno! La patro diris al la filo: Ĉu vi aŭdis? Ni iru hejmen.

La sekvan tagon, La du, la paĉjo kaj lia filo piede, kaj ili tiras la azenon sola. La kamparanoj diras ĉi-foje: Ha! Ĉi tiuj homoj estas frenezaj, ili marŝas piede, dum ilia azeno estas libera! La paĉjo diris al la filo: ĉu vi audis?

La sekvan tagon, Ambaŭ, paĉjo kaj filo suriras la azenon kaj ĉiuj krias: ĉi tiuj homoj estas malicaj, ili troigas per la ŝarĝo! La patro diris mian filon: ĉu vi audis? Ni iru hejmen, mi donos al vi la respondon al via demando "kion fari por vivi en paco en ĉi tiu mondo?"

Reveninte hejmen, la patro diris al sia filo: Mia filo, por vivi en paco en ĉi tiu mondo, faru ĉiam kion vi povas por kontentigi vian koron, ĉar en ĉio, kion vi faros en ĉi tiu mondo, estas ĉiam homoj, kiuj kritikos vin eĉ sen kialo. Sed atentu, nur trankviligu, ke tio, kion vi faras, plaĉas al via kreinto.