Senpaga tutmonda konsilo
Honore Sebuhoro
Mia senpaga konsilo al miaj karaj fratoj kaj fratinoj:
- La unua malamiko de via vivo estas via buŝo. Se vi volas sukcesi kaj vivi longe, fermu ĝin.
- Kiam vi estas sola, atentu pri viaj pensoj.
- Kiam vi estas kun viaj amikoj, atentu pri via lango.
- Kiam vi koleras, atentu pri via sinteno.
- Kiam vi estas kun grupo, atentu pri via konduto.
- Kiam vi estas en problemoj, atentu pri viaj emocioj.
- Permesu al mi kisi vin kaj forlavi la tutan amarecon en vi kaj plenigi ĝin per ĉio, kio estas bona kaj dolĉa. Mi amas vin!
- Amo estas koro formita de du malsamaj partoj. En matematiko, ĉi tiu ekvacio simple signifas "malpli ol tri." Kaj en la reala vivo, amo ne havas spacon por tria. Amo povas esti nur vi kaj mi!
- Ĉu vi scias kial estas spacoj inter viaj fingroj? Do mi povas plenigi la spacojn tenante vian manon. Mi amas vin mia kara.
- Por pluvivi, homoj bezonas aeron, manĝaĵon kaj akvon. Mi bezonas nur viajn brakumojn, viajn ridetojn kaj viajn kisojn. Mi amas vin mia koro.
- Fine, mia plej granda deziro estas, ke nia bela amo en Esperanto, kiu nin kunigas, daŭras por ĉiam dum ĉi tiu vivo kaj post la morto ni amu la aliajn eĉ pli.
- Nia ambicio iam realiĝu! Ni restu unuigitaj ĉar la mondo estas tro problema!