PARDONO, AMO KAJ PACO

Honore Sebuhoro

Ne estas paco sen justeco,
Ĉar ne estas paco sen travidebleco,
Travidebleco kaj justeco kreas pacon,
Sed, ili ne estas la solaj.

Ne estas paco en korupto,
Ĉar ne estas paco en fraŭdo.
Korupto kaj fraŭdo mortigis la pacon,
Sed, ili ne estas la solaj.

Ne estas paco en milito,
Ĉar ne estas paco en mizero.
Mizero kaj milito mortigas pacon,
Sed, ili ne estas la solaj.

Ne estas paco sen demokratio,
Ĉar ne estas paco en la diktaturo;
Ili neniam vivis kune
Ili ne povas produkti pacon;
Ne estas paco sen amo,
Ĉar ne ekzistas paco sen pardono.

Amo kaj pardono protektas pacon.
Amike!


Paco estas esenca por homa vivo, por komerco, por daŭra ekonomia kresko kaj prospero. Paco ekskludas rasan diskriminacion, malamon, ĵaluzon ktp. Siavice, ekonomia stabileco kaj kreskanta prospero, vaste disvastigata kaj nacie kaj internacie, povas antaŭenigi pacon.
Tiel, la kulturo de paco estas ligita al la preventado kaj paca solvado de konfliktoj. La ĉefaj valoroj de ĉi tiu kulturo estas toleremo, kunviveco, kundivido kaj respekto al ĉies rajtoj.