Metaforo pri senkonscienca homo

Honore Sebuhoro


Certe, homo senkonscienco estas franca esprimo kiu signifas laŭvorte homon senmoralan aŭ sensento pri bono kaj malbono.

Laŭ la kunteksto, ĝi povas indiki : iun kiu agas senpento nek empatio personon kruelan, maljustan aŭ manipulan kelkfoje, iun kiu ne pripensas la konsekvencojn de siaj agoj.

Ekzemploj : Li estas homo senkonscienco, li bedaŭras nenion el tio kion li faris.

Agi tiel, estas konduti kiel homo senkonscienco.

Do, bonvolu sekvi silente tiun sekvan rakonton chi-sube :

Iam, estis instruisto kiu ricevis sian salajron kaj eniris en buson por iri hejmen.

Bedaŭrinde, ŝtelisto estis en la buso.

La ŝtelisto ŝtelis la monujon de la instruisto enhavanta la monon el lia poŝo.

Kiam la instruisto alvenis al sia celloko, la ŝoforo demandis pri lia bileto.

Li metis la manon en sian poŝon kaj trovis nenion.

La instruisto ruĝiĝis kaj lia lango senfortiĝis.

Li estis profunde embarasita!

La ŝoforo, same kolera, moke diris al la instruisto:

« Kia honto! Vi konsideras vin respektata homo kiam vi eĉ ne povas pagi vian bileton! »

La embaraso de la instruisto pliiĝis eĉ pli.

Dume, fiereco iom pikis la memon de la ŝtelisto, kaj li sentis sin instigita diri al la kolera ŝoforo: « Mia frato, la bileto de la instruisto estas mia! »

Do, la ŝtelisto proponis helpi la instruiston, kiu estis lia viktimo.

Li ne helpis pro kompato al la kompatinda instruisto, sed por gajni la fidon kaj estimon de la aliaj pasaĝeroj, uzante iom da la ŝtelita mono por aĉeti respekton por si mem.

La instruisto, kiu ne komprenis kion okazis, ridetis kaj diris al la ŝtelisto: « Dio benu vin kaj multigu homojn kiel vi, sinjoro! » Poste, kelkaj pasaĝeroj sur la buso ankaŭ laŭdis la bonkorecon de la ŝtelisto kaj preĝis por li, petante Dion pliigi la nombron de homoj kiel li.

De tiam, la nombro da ŝtelistoj sur niaj busoj pliiĝis, kaj ili daŭre ricevas nian dankon kaj aprezon. Ni ĉiuj estas sur buso, kie ŝtelistoj ŝtelas de ni kaj uzas la ŝtelitan monon por aĉeti nian fidon kaj gajni nian respekton, ĝis la punkto, ke ni dankas ilin pro ilia « bonkoreco ».

Jen metaforo pri senkonscia homo!

La nombro da ŝtelistoj sur niaj busoj konstante kreskas, ĉar ni laŭdas ilin pro tio, ke ili redonas iom da tio, kion ili ŝtelis de ni.

Morale, multaj konganoj ne kapablas vidi la ligojn inter kaŭzo kaj efiko.

Tial ni miskomprenas niajn malamikojn kiel amikojn kaj niajn amikojn kiel malamikojn (kiel en la busrakonto). Ni pasigas multan tempon atingante nenion.

Tial koruptaj politikistoj kaj religiaj gvidantoj prenas nin kiel memkompreneblajn.

Tial ĉi tiuj politikistoj facile dividas nin laŭ tribaj, religiaj kaj regionaj linioj.

Fine, la putro fariĝis tro profunda.