Lernejestro: Kiom kostas identeca fotaĵo por lernanto?
Fotisto: La prezo de la identeca foto estas 1000 Kongaj Frankoj.
Lernejestro: Ne, mi havas 500 lernantojn en mia lernejo. Ni do tuj pagos 500 Kongajn Frankojn por infano.
Fotisto: Bone, ne problemo, Sinjoro. Ili estas multaj, do ĉiu povas pagi 500 Kongajn Frankojn.
Lernejestro: Majstro, informu la lernantojn, ke ili devas alporti 1500 Kongajn Frankojn po ĉiu por la lerneja identeca foto morgaŭ.
Instruisto: Jes, Sinjoro lernejestro, mi tuj informos ilin.
Instruisto: Saluton al ĉiuj, vi devas alporti 2000 Kongajn Fotojn morgaŭ por la lerneja identeca foto.
Lernanto: Panjo, oni petas al ni alporti 2500 Kongajn Frankojn morgaŭ por la lerneja identeca foto.
Panjo: Paĉjo, oni postulas al via infano morgaŭ veni al lernejo kun 3000 Kongaj Frankoj por la lerneja identeca foto.
Paĉjo: Ho mia Dio, ĉi tiu nekapabla registaro tuj mortigos nin!
Pro ilia kulpo, ĉio fariĝas multekosta tago post tago, inkluzive edukado!
Morala leciono: “Ŝanĝo komenciĝas kun vi kaj mi.” Honesteco kaj sincereco estas ĉio, kion ni bezonas je ĉiuj niveloj por igi ĉi tiun landon oro de la homaro. Ni ŝanĝu niajn kondutojn kaj pensojn. La disvolviĝo de ĉi tiu lando komenciĝas kun mi.
De via amiko Honore Sebuhoro Esperanto-Kursoj Po Box 08 Bunagana Kisoro Ugando.
Attachments area