12 konsiloj de maljunulo
Honore Sebuhoro
LA MALJUNULO DONIS 12 KONSILOJN PRI LA VIVO:
- 1. Ne gardu virinon, kiu vin malrespektas, ĉar la malrespekto estas la antaŭsigno de multaj perfidoj.
- 2. Neniam eliru kun la edzino de via amiko, ĉar vi elmetas vin al la morto.
- 3. Se via amiko edziĝos, estu feliĉa ĉar venos via vico.
- 4. Se iu volas, ke vi helpu lin, ne hezitu, se vi havas la eblecon fari tion, ĉar vi neniam scias pri la estonteco.
- 5. Ne kritiku malriĉulon, ĉar li povas riĉiĝi en la estonteco.
- 6. Ne enviu riĉulon, kiam li veturas en sia aŭtomobilo, ĉar vi ne konas la fonton de lia riĉaĵo.
- 7. Ne parolu tro multe antaŭ viaj pliaĝuloj, sed aŭskultu multe.
- 8. Antaŭ ol fermi la pordon por dormi, kontrolu ĉu vi nenion forgesis ekstere.
- 9. Se vi trovas saĝan patron aŭ saĝan patrinon, konsideru ilin kiel viajn verajn gepatrojn.
- 10. Se via amiko perlaboras sian vivon, estu feliĉa, kaj pordoj ankaŭ malfermos al vi.
- 11. Estu dankema pro la plej eta beno kiun iu faris por vi, se vi volas iri malproksimen en la vivo.
- 12. Respektu viajn preĝojn ĉar ĝi estas bona signo, kiu montras vian dankemon al via Kreinto la bona Dio.