TEMO PRI LA HOMARANISMO CERBUMITA DE D-RO ZAMENHOF
Honore Sebuhoro
HOMARANISMO
Tiu vorto nur signifas, la ideologio de Zamenhof, kiu asertas,ke la homaro estas unu surbaze de unu neŭtrala lingvo E-o kaj unu neŭtrala homa religio. Tio estas la sinonimo de la doktrino "Hilelismo".
Fakte, leginte diversajn ideojn de malsamaj eldonistoj, mi konkludas, ke ESPERANTO estas nia komunikilo kaj pontlingvo kiu unuigas la homaron.
Ja, iuj eminentuloj kiel Francisko Degoul el Francujo, akompanis D-ron Zamenhof pri tiu ĉi utila koncepto "homaranismo"; paĝoj 9-22 de la libro "Homarane" (Kajero, en E-o pri socio, filozofio, religio, a
n°1) eldonita Kooperativo de Literatura Foiro).
Tiu paĝo multe esprimas bonajn ideojn pri tiu ĉi temo menciita ĉi-supre. Mi trovas necesegan sloganon:" Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali por renuigi l' homaron".
Rilate al tiu temo, eĉ framasono Ulhmann rememorigas la leteron al Bourlet la 30-an de Januaro 1913, eĉ kun la sama eksplicita peto" preni sur sin la sendepende de E-o"ĉiujn homojn, kiuj deziras unuiĝon de la homaro", fine kun similaj konsiloj por organizado.
Komprenu,ke framasono estas ano de iu kultura societo kun sekretaj ritoj, ekzistanta en multaj landoj celanta la kunhelpon inter siaj membroj ĝenerale la plibonigon de la moraleco, frateco, justeco en la socio.
Aliparte, Walter Zelaszny, estrarano de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ekde 1976-1977), kaj la unua Konsulo de la Esperanto Civito (2001-2006) provis ankaŭ argumenti pri la kaŝita penso de Zamenhof. Li klarigis ke, ni ion scias pri hilelismo /homaranismo, ĉar ni lernis esperanton.
Alivorte, neniu iam ajn scius pri la homaranismo en e-o kaj ĉio ĉi jam praktike atestas,ke la du fenomenoj e-o kaj Homaranismo estas organisme ligitaj, sed tiel kiel la lingvo e-o povas "vivi" sen Homaranismo (kiel atestas la historion de la mondo), dum Homaranismo ne povas "vivi"-ŝajnas -sen E-o?
Sen la ideoj hilelistoj Zamenhof ne kreus pacan lingvon "E-o".
Ĉiam li, argumentas, ke .....unu.el la ĉefaj kaj plej gravaj iloj por unuigi la homaron devus esti la lingvo internacia e-o, kiun D-ro Zamenhof prezentis kiel pretan projekton en 1887, apenaŭ dudekokjara.
Pri disputoj de la nacieco de Zamenhof; je la paĝo dudek unu de lia eldonaĵo:"
Ludoviko Lazaro Zamenhof; klarigis ke la aŭtoro Zamenhof restis fidela al la modera juda mesiismo, sed traktis sian elektitan nacion kiel unu, kiu fondiĝos kun ĉiuj, post lasante tamen spuron en la homaro.
Dum la tuta vivo Zamenhof ŝanĝiĝis de Saŭlo al Paŭlo, kaj ĝuste dirite de Hilelisto al Homarano, kaj antaŭ la morto li mondcivitano. Li estis malamiko por diverskoloraj naciistoj, unuiĝintaj per tio,ke ili ne konkordigu aliajn, sed malpacigu kaj dividu. Ne mirinde, ke ĝuste tial e-o, per kiu ni konas Zamenhofon, ricevis nenian apogon de iu ŝtaton kaj fariĝis obĵekto por mokado en skribaĵoj de naciistaj fuŝuloj kaj por detruaj atakoj de sekretaj servoj. La aŭtoro mem estis observata de la sekreta rusa polico.
Zamenhof, konscias,ke diversaj kulturoj kaj la civilizaj rondoj ne kongruas reciproke. Sed ne estas la kaŭzo por militi kaj ne trovi komunan kampon por interkompreniĝo kaj kunlaboro. Iiuj el la kulturoj, tradicioj kaj moroj ne estas akcepteblaj eĉ por iliaj reprezentantoj, kiuj ĉi tion heredis el la tradicio.
Zamenhof volonte reformus la tutan vivostilon de siaj krudaj samgentanoj, ĉar moroj kreas homojn kaj nur homoj povas ilin rifuzi.Sed ekzistas iuj elementoj distingaj por la civilizo, sen kiuj ĝi povus disfali kiel kartodometo aŭ kaŭzi gravajn perturbojn en la socio, revoluciojn kaj krimojn.
Resume,la aŭtoro de la unuiga kaj paca lingvo ne apartenas al la adeptoj de perforta sufokado de la konfliktoj kaj per tio montris sian konservemon, kaj ne revoluciemon.
Analoge la hinduoj ne povas rezigni pri migrado de animoj kaj pri kasta socio,sed tio ne signifas,ke ili humiligadu pariojn. La muzulmanoj ne povas ŝanĝi la Koranon, sed tio ne signifas,ke ili mortigu homojn de alia religio.
Laŭ Zamenhof estus plibone ke la nocio"neŭtraleco" implikiĝu en la humaneca mondo.
KONKLUDO
Unue: Laŭdire de tiu pensisto, klarigis tiel: Homaranismo ne donas al li pacon, ĉar li trovis, ne en ĝi, do en la tekstoj mem de Zamenhof, sed lige kun ĝi "miraklajn sekretojn", ĝis nun sen respondo! En lia eseo li volis analizi kelkajn nevideblaĵn en la tekstoj de la aŭtoro kaŝitajn pensojn.
Due: Homaranismo mem ne posedas "miraklajn sekretojn", malgraŭ,ke multaj strebas ion tian trovi. Laŭ li, konstatas,ke tiu Zamenhofa ideologio mem estas la matura por lia respondo kiel vivi laŭ certaj principoj en multkultura socio. Do, ĝi donas respondon unu jarcenton antaŭ ol aperas paradigmo de la multkulturismo ligita kun genteco, preferata koncepto de Zamenhof, kiu estas nenio alia ol la franca " ethnicité aŭ la angla"ethnicity".