Ni batalu kontraŭ hipokriteco en la vivo

Honore Sebuhoro

Edzo diras al sia edzino: «Mia amatino, mia familio mankas min, miaj gepatroj, miaj fratoj, miaj fratinoj, iliaj edzojn kaj iliaj infanoj mankas min. Ĉu vi povas prepari tagmanĝon por morgaŭ? Mi petas! Do, mi invitos ilin hodiaŭ veni tagmanĝi kun ni morgaŭ».

La edzino respondas kun suspiro: «Uf! Morgaŭ, se Dio volas, mi faros ĝin kaj estos bone». La feliĉa edzo respondas: «Dankon mia amatino, mi telefonos ilin dumtage por doni al ili la inviton».

Morgaŭ matene, la edzo iras en laborejon, esperante, ke sia edzino preparos belan tagmanĝon por sia familio, kiu venos hejmen.

Prefere ol kutime, la edzo venas hejmen por helpi sian edzinon prepariĝi por la familia akcepto.

Tuj kiam li alvenas hejmen, li demandas sian edzinon: «Mia amatino, kie vi estas kun la preparoj?» Ne forgesu, ke niaj vizitantoj estos tie ĉi vespere. Diru al mi, pri kio mi povas helpi vin? »

La virino respondas: «Ne, mia amato, mi nenion preparis por ili, ĉar via familio en ĉi tiu domo ne estas nova vizito. Ili manĝos ĉion, kion ili trovos».

La seniluziigita edzo diris al sia edzino: «Dio pardonu vin! Kaj kial vi ne diris al mi hieraŭ, ke vi ne kuiros?

La edzino respondas: «Voku ilin kaj petu pardonon. Kiel ajn, ĝi estas via familio!» La kolera edzo prenas sian aŭton kaj foriras. La vizito alvenas frue; sed kia vizito! Ĉi tiu estas la familio de la virino.

Ŝia entuziasma patro demandas: «Mia filino, kie estas via edzo?

Hieraŭ li vokis min por viziti vin ĉiujn por veni tagmanĝi ĉe via domo hodiaŭ, ĉar li diris, ke jam delonge ni estas kune kiel familio». Ŝi respondas al sia patro, tre ĉagrenita: «Mia edzo ĵus eliris, paĉjo». La patro respondas: «Sed kiel li povas inviti nin por tagmanĝi kaj eliri forlasante nin? »

La edzino estas tute ĉagrenita kaj ŝokita, ĉar la manĝaĵo, kiun ŝi pensis prezenti al la familio de sia edzo, ne estis taŭga por akcepti sian propran familion. Ŝi telefonas sian edzon: «Mia amato, kial vi ne diris al mi, ke estas mia familio, kiun vi invitis? »

La edzo respondas: «Por mi, mia familio aŭ via familio, estas nia familio por ni ambaŭ. Do, por mi, mi invitis mian familion.

La virino daŭrigas: «Bonvolu, mia amato, alportu pretan manĝaĵon, ĉar ĉi tie hejme la manĝaĵo ne sufiĉas, kaj ĝi ne estas inda manĝaĵo akcepti vizitantojn».

La edzo respondas: «Pardonu, mi jam estas malproksime!» Ĉiuokaze, estas via familio, ...... Viaj gepatroj ne estas fremdaj al ni. Servu al ili la manĝaĵon, kiun vi volis servi al mia familio... »

Moralaĵo : «Faru al alia tion, kion vi ŝatus, ke aliaj faru al vi. Kaj traktu aliajn kiel vi ŝatus esti traktata». «Kion vi volas, ke aliaj faru por vi, faru la samon por ili».