Estu vigila en amo
Honore Sebuhoro
Ne lasu vane pasi iun momenton en nia vivo; neniam ĉesu ami en ĉiu momento.
La vivo konsistas el momentoj, la vivo malaperis momente. Ni ĝuu ĉiun momenton kvazaŭ ĝi estus nia lasta, kvazaŭ ĝi estus la sola ebleco, kiun ni havas por ami la kreinton kaj nian proksimulon.
La nuna momento estas la sola ŝanco, kiun ni havas en niaj manoj por vivi. La antaŭe ne plu gravas kaj la poste ankoraŭ ne apartenas al ni.
Multaj parolas pri ĝui la nunan momenton, ne perdi tempon, amuziĝi, promeni, vojaĝi, fari kion ajn ili amas. Malmultaj memoras vere ami en la nuna momento. Kaj tio estas kio feliĉigas nin.
Ni havas ilin nur nun. Ni estu viglaj dirante jes al vivo kaj amo en la nuna momento.