Larmoj de Kristnasko
Ferenc Harnyos
En la daŭra neĝado Péter stiris la aŭton pli malrapide ol kutime. La reflektorlumo de la kontraŭveturantaj aŭtoj embarasis liajn lacajn okulojn. Li bone konis la vojon, li veturis al la gepatra domo. Lia edzino Laura, sidis apud li, kaj ŝi gapis eksteren kantetante kanzonon Bela Revo, dume ŝi plezuriĝis pri la neĝkovrita pejzaĝo. La infanoj rigardis fabelan filmon per siaj porteblaj komputeletoj sur la posta sidejo. Dávid kaj Anna ŝajnis esti la skulptaĵo de la trankvilo. Dávid antaŭ nelonge komencis viziti la bazlernejon, Anna finos la infanĝardenan vivon ĉijare. Dume la suno kovrante per nebuleto ĝuste subiris sub la horizonton, kiel laciĝinta migranto. En la foro lumetoj ŝajnigis, kie estas la loĝdomoj, konstruaĵoj.
– Ĉu estos ĉio enorde? – demandis per mola voĉo Laura.
Péter ne respondis, li profundiĝis en siaj pensoj.
– Ha-hó, mia karulo, ĉu ĉio estas enorde? – ŝi demandis denove, kaj ŝi proksimiĝis al lia vizaĝo.
– Jes ja, ĉio estas enorde – ĝemis lace Péter.
– Via fratino kun siaj filoj jam certe estas ĉe via patrino. – Tiuj du malbonaj infanoj certe malordigis la tutan domon, kiel ili faris ankaŭ pasintjare. Plie ili estas ĝemeloj, pro tio ili kondutas pli malbone. La eksedziĝo ne utilis al ili. Zsófi ne povas ordoni al ili, sed via patro povis, ili ne aŭdacis kontraŭdiri lin. Ilia avo povis esti eĉ severa – ŝi rapide metis sian manon sur la buŝo –, ne koleru min, mi ne volis...
– Ne gravas – diris Péter. – Mia patro forpasis, li ne ekzistas jam plu, ni devas plupaŝi – li trankviligis sian edzinon.
– Mi scias – metis ŝi la manon sur la ŝultron de la edzo, karesante ĝin delikate.
– Mi scias, sed hodiaŭ estas Sankta vespero, li tre mankos al la infanoj. Liajn kelkajn parolturnojn ili ankoraŭ diradas. Antaŭ nelonge, kiam ni veturis per aŭto matene, Anna plendis, ke estas malvarme kaj ŝia nazo sentas malvarmon. Kion diris Dávid al ŝi? Ŝovu ĝin en la pugon de la hundo! Anna samtiel indignis, kiel diris tion ŝia avo. Dávid nur ridis – ekridetis Laura. Anna ĉiam volas manĝi tian patkukon, kian li pretigis.
– Ĉu kazea, abrikotmarmelada, banana, kaj ĝi estas verŝita per acersiropo?
– Jes! – ridegis laŭte Laura. – Kaj kiam ili ne lasis la ludadon antaŭ ol manĝi, tiam li diris al ili ĉiam: unue manĝi, manĝi, manĝi, poste fari, fari, fari. Kiam Anna ludas per sia pupo, ŝi diradas la samon.
– Li amis pli bone siajn nepojn, ol siajn infanojn, almenaŭ pli bone ol la filon – ĉagreniĝis Péter.
– Ne diru tion, tio ne estas vero. – Li amis vin, nur li montris tion alimaniere.
– Foje infantage li portis nin en la foiron. Mi pafis al bastoneto per aerpafilo, sur kiu estis fiksita pluŝelefanteto. Mi sukcesis trafi ĝin nur dekafoje. Mi estis ege feliĉa, ĉar ĝin mi volis doni al li. Pro tio, ĉar li diris foje en la bestoĝardeno, ke lia ŝatata besto estas la elefanto, ĉar ĝi estas tiel nobla, saĝa kaj respektinda. Kaj se li povus fariĝi besto, li fariĝus tio. Mi kuregis al la benkoj, kie li sidante legis la tagĵurnalon. – Rigardu paĉjo, kion mi pafis por vi – kaj mi etendis al li la pluŝbesteton. Li alrigardis min kolere. – Kion mi faru per tio, ĉu vi pensas, ke mi havas tempon por ludi? – kaj li daŭrigis la legadon. Mi metis la elefanton sur la benkon, kaj ankaŭ mi jam ne havis emon ludi plu. Mi iris al mia panjo, kaj mi petis, ke ni iru hejmen. Io rompiĝis en mi tiam. Nu, jes, li tiel strange montris, ke li amas min. Nu, ni alvenis.
– Infanoj, elaŭtiĝu, ni jam alvenis! – li kriis, por ke ili ekaŭdu tra la kapaŭdilo.
La infanoj iregis ĝis la pordo kriante, ke avinjo, avĉjo ni alvenis! Kompreneble en la pordo nur avinjo atendis ilin. Unue, ĉar poste venis ankaŭ la kuzoj. Ĉiuj brakumis unu la alian.
– Estas tre bone, ke vi venis, ni jam ege atendis vin, vi venu pli enen – invitis ilin avinjo.
– Kie estas avĉjo? – demandis Anna ĉirkaŭrigardante, dume ŝi iris plu en la domon. Ŝi enrigardis la tagĉambron, la fotelo estis malplena, ankaŭ en la kuirejo li ne estis.
– Ĉu li eliris en la garaĝon? – demandis malesperante la etulino.
– Vi scias, ni priparolis hejme... avĉjo foriris... Foren, al la anĝeloj – kaŭris apud ŝin sia panjo.
– Jes, sed mi tion kredis, ke hodiaŭ li estos kun ni, mi pretigis eĉ donacon al li – ŝi rigardis serioze al la okuloj de la patrino.
– Kaj kie ĝi estas? – demandis Tomi, unu el la ĝemeloj, kiu estis jam dek du jara.
– Do, mi sendis ĝin al la Jesueto! – respondis ŝi, kvazaŭ tio estus la plej komprenebla afero.
– Mi esperas, ke la Jesueto portos al mi saĝan poŝtelefonon – kriis Tomi.
– Tiam li jam neniam estos kun ni? – demandis Anna ekplorantete.
Neniu respondis, ili rigardis unu al la alia, ĉiu atendis la respondon de la alia.
– Li ĉiam restos kun ni! – venis la helpo de Pali – de la pli juna ĝemelo –, kiu metis la manon sur la ventro de Anna. – Ĉi tie li estos ĉiam!
– Ĉu en ŝia ventro? – demandis per instrua voĉo la frato, kiu estis pli maljuna je kvin minutoj. – Ĉu vi diras tion serioze, ke en ŝia ventro estos avĉjo, kvazaŭ ŝi manĝintus lin?
– Ne, tio estas ŝia koro! – diris Pali.
– Ĉu ŝia koro? Ĉu en ŝia ventro, vi balenkapulo!
– Mi jam diris al vi, ke vi ne nomu min balenkapulo vi intestovermulo! – kaj ili jam luktis sur la planko.
– Hej, knaboj, lasu unu la alian! – parolis al ili kolere Péter. – Kristnasko estas nun, vi kondutu dece!
La knaboj tuj obeis pro la forta virvoĉo. Dávid ektremis, li ne estis alkutimiĝanta al la energia organo de sia patro. Ja la patro ne kutimas laŭte kriadi. Eble pro la kriado, aŭ ŝi nur ĵus ekkomprenis la definitivan perdon de sia avo, Anna ekploregis. Péter surgenuiĝis antaŭ sian filinon, kaj per la du manoj li prenis ŝian vizaĝon, li rigardis en ŝiajn okulojn profunde, kaj li kisetis ŝian frunton.
– Mi vidas, ĉe vi jam estas Kristnasko – li flustris al la filino, kiu rigardis al li per demandantaj okuloj. – Kiu havas tiel grandajn kristalajn larmojn, la sento venas el sia animo. La anĝeloj portas la amon en vian animon, kaj tiu amo devenas de Jesuo mem. Jesuo jam alvenis al vi, li naskiĝis, li estas en vi – Anna forviŝis la larmojn de la vizaĝo, kaj ŝi ĉirkaŭbrakumis la kolon de la patro.
– Batu min balenkapulo, ankaŭ mi volas jam festi Kristnaskon! – kriis Tomi ridaĉete.
En tiu momento Pali vangofrapis sian pli maljunan fraton tiel forte, ke tiu iregis plorante en la alian ĉambron.
– Jen por vi Kristnako, vi intestovermulo! – li siblis kontente.
– Tio estas tre malbona konduto! – kriis lia patrino, Zsófi, poste ŝi kuris al Tomi.
– Venu, vi montru vian vizaĝon, mi metos sur ĝin kompreson.
Avinjo rigardis kolere al Pali, poste nur spiretis. – Iru en la tagĉambron infanoj! – ŝi ordonis al ili. Ŝi iris antaŭe montrante bonan ekzemplon, ŝi prenis la alumeton, kaj ŝi bruligis akurate la adventajn kandelojn. En la ĉambro fariĝis silento.
– Kiam venos Jesueto? – demandis Dávid siajn gepatrojn.
Péter kaj Laura rigardis unu al la alia, poste al avinjo.
– Ĉu unue ni manĝu aŭ venu la Jesueto? – ŝi demandis laŭte de ĉiuj.
– Unue manĝi, manĝi, manĝi, poste fari, fari, fari! – ili respondis kune, ili rigardis unu al la alia, kaj ĉiuj komencis ridegi. – Kies nazo sentas malvarmon? – demandis Peti fiĝoje. Anna prenis sian nazon per ambaŭ manoj, kaj ŝi kapsignis, ke la ŝia certe ne. Pro tio ili ankoraŭ pli forte ridis. Ili ridis ankoraŭ iomete, poste ili iom post iom silentiĝis, kaj ĉiuj pensis pri la avĉjo. La silenton interrompis la avino.
– Zsófi, bonvolu porti la fiŝsupon, mi devas eliri en la fatrasejon – ŝi diris la lastajn vortojn jam elirante.
– Atendu panjo, ankaŭ mi iros kun vi! – saltis Péter de sur la seĝo.
– Mi ne trovis la sonorileton, sen tio ne povos veni Jesueto – ŝi flustris al sia filo.
– Ni revenos baldaŭ, ĝis tiam vi faru nenian stultaĵon! – Péter parolis al la infanoj.
– Jes ja, ni estos bonaj, kiel la feoj! – respondis Tomi kun ridetaĉo, la aliaj nur kapjesis.
– Ial mi ne trankviliĝis... – spiretis Péter.
Ili jam tute renversis la fatrasejon, kiam jam nur unu skatolo restis el la esprolado. Péter melfermis ĝin, kaj li trovis en tio aĵojn de sia patro. Li rigardis al sia patrino.
– En tio estas la plej karaj aĵoj de via patro, pri kio li ĉiam insistis – ekploretetis ŝi.
– Oh, pipo, mi neniam vidis lin pipi – li turnis sin al sia patrino.
– Ne, fakte li ne pipis, sed ĝi estis memoraĵo de via avo – ŝi diris mallaŭte.
– Tie estas lia monujo... Li neniam permesis al mi, ke mi enrigardu ĝin – pensadis Péter, kaj li tuj remetis en la skatolon, estimante la kutimon de sia patro. – Rigardu panjo, tie estas lia fontoplumo! – li atentis la aparte valoran objekton. – Per tio li subskribis mian kontrollibreton – li ekridetis. – Kaj jen, ĉi tie estas la sonorileto – ekĝojis Péter. – Jen ĝi – li transprenis ĝin al sia patrino, kaj li esploris plu la skatolon. Li rigirdiĝis. – Panjo – li parolis tiel, ke li eĉ ne rigardis supren.
– Diru mia filo!
– Ĉi tio... ĉi tio..., kiel ĝi povas esti ĉi tie? – li levis la aĵon alten, ke ankaŭ sia panjo povu vidi ĝin.
– Mi diris, ĉi tie estas liaj plej aprezataj aĵoj – ŝi rigardis al sia filo.
– Sed ĉi tio restis en la foiro, li ne akceptis ĝin – rigardis Péter fascinate la malgrandan pluŝelefanton.
– Ne, ĝi ne restis tie. Kiam ni ekiris hejmen, li enpoŝigis ĝin, kaj li ĉiam kunportis ĝin. Foje mi lavis ĝin kun lia pantalono – rememoris la patrino.
– Sed li krude rifuzis ĝin, li eĉ ne rigardis ĝin – diris Péter.
– Vi scias, ke via patro estis tiel edukita, ke li ne estis permesita por montri siajn sentojn, precipe por sia filo. Li devis eduki vin tiel, ke vi fariĝu malmola, tiamaniere li volis defendi vin kontraŭ la mondo. Malgraŭ tio vi estis tiel varmkora, kara knabo, pri kiu nur povas revadi patrino. Vi neniam kverelis, vi entuziasmigis ĉiun. Via patro timis pri vi, por ke oni eluzos vin. Pro tio li volis, ke vi fariĝu roko, sed li ne rimarkis, ke vi ne devas la tempeston elteni, ĉar vi malsovaĝigas tion, tio silentiĝas, rompiĝas pere de via naturo.
– Mi tion kredis, ke li ne amas min – akrigis la gorĝon la filo. Li rigardis la pluŝelefanton ĉarme. Varmeco kuris tra lia koro, kaj fariĝis nodo al li en la gorĝo.
– Kiam mi lavis ĝin, la farbo erodiĝis, li esploris tutsemajne, kiamaniere oni povas refarbi ĝin. Mi volis helpi al li, sed li diris, "En tiu elefanto estas la amo de mia filo, mi donas ĝin al neniu! Mi eraris, kaj mi jam ne povas rebonigi tion. Sed, kiam mi rigardas al tiu malgranda elefanto, mi vidas lin kurante al mi kun feliĉo. De tiam li neniam rigardis al mi tiel. Tiu feliĉa rigardo jam perdiĝis, nenie estas. Ĉu vi komprenas? Nenie, nur en tio ... Tio restis por mi, nur tio!". Kaj mi lasis, ke tio restu por li – ŝi revis al la foro.
La pordo malfermiĝis, kaj Anna kuris tra ĝi.
– Avinjo, venu rapide, ni bezonas planon B! – kriis la vortojn la blondulineto.
– Kio okazis? – demandis la avino kun grandigitaj okuloj.
– Do vi scias, la fiŝsupo elverŝiĝis – ŝi vortgalopis la direndaĵon.
– Ĉu elverŝiĝis? Kiel? – ŝi frapis siajn manplatojn.
– Nu bone, prefere ni elverŝis ĝin, do tion faris Zsofi.
– Kial ŝi faris tion?
– Ĉar la kristnaskarbo komencis bruli.
– Kio? – ŝi jam ekiris eksteren.
– Pro la kandeloj, kiujn vi bruligis.
– Sed tio ne estis proksime al la kristnaskarbo, la adventaj kandeloj estis sur la tablo – ŝi respondis malkomprene.
– Jes, sed tio renversiĝis, kiam la knaboj luktis denove.
– Oh, mi jam komprenas. Kial ni bezonas planon B?
– Kion ni manĝos? – demandis la etulino.
– Ĉiam ni havas manĝaĵojn, nur mi tion ne komprenas, kial ŝi devis verŝi tiun bongustan supon? – ĉagreniĝis la avino.
– Nu, venu, ni pretigu la planon B! – spiretis la avinjo.
El la pordo ŝi reparolis al sia filo.
– Se vi finos la esproladon, fermu la pordon!
Péter profudiĝis en siaj pensoj, li ne atentis la dialogon, li aŭdis nur kelkajn parolerojn. Anna haltis en la pordo, kaj ŝi returnis sin.
– Atendu avinjo, mi baldaŭ vonos post vi – ŝi flustris super la ŝultro.
Ŝi alpaŝis al sia patro.
Per la du manetoj ŝi prenis lian vizaĝon, li rigardis en liajn okulojn profunde, kaj ŝi kisetis lian frunton.
– Mi vidas, ankaŭ ĉe vi jam estas Kristnasko – ŝi flustris.