La neĝhomo

Ferenc Harnyos

Peti premis sian nazeton al la vitro.

– Panjo, neĝas! – kriis gaje, kaj li tuj ekiris, por survesti la ŝuojn, la mantelon kaj la ĉapon.

Lia panjo, Anna ekparolis.

– Kien vi iras mia karulo?

– Mi iras por konstrui neĝhomon – diris li decide.

– Ho! Mia etulo, ĝi ankoraŭ ĵus komencis fali. Vi devas atendi, ĝis kiam tio fariĝos granda. Ŝi karesis lian senharan kapon, kiel nur patrino povas. En tiu movo enestis la patrina zorgo kaj amo. Ŝi ekmemoris, kiel malfacile koncipis la bebo. Dum multaj jaroj ŝi devis viziti la kuraciston kun sia edzo, Tibi. La leŭkemion antaŭ unu jaro oni diagnozis ĉe Peti, de tiam ili jam suferis tre multe, kvazaŭ ili vizitintus eĉ la inferon.

– Paĉjo venos hodiaŭ hejmen – rimarkis flankendirante, sed ŝi sciis, ke por la ses jara Peti tio estas tre grava novaĵo. Kompreneble ankaŭ ŝi ege atendis sian edzon. Tibi estas kamionŝoforo. Li preskaŭ ĉiam veturis eksterlanden. Li salajras bone, sed li estis malmulte hejme.

– Hura! – jublis la etulo, kaj li transkapiĝis sur la mezo de la ĉambro.

Anna atentis Peti, kiu reiris al la la fenestro kaj gapis plu la neĝadon. Admirinde grandaj neĝeroj falis suben. Tio estis miraklo. La blankeco kovris ĉion malrapide. Vatbuloj amasiĝis sur la arbobranĉoj, kiel sur la kristnaskarbo, per kio panjo kutimas imiti la neĝon. Nigraj korvoj flugis sur la arbojn kun granda grakado, kiel tiom da nigra punkto sur la blanka fono. Anna iris en la dormoĉambron, kaj ŝi prenis kelkajn vestaĵojn el la ŝranko. Ŝi rigardadis, prenis ilin al si, sed la plimulto ŝajnis grandformataj. La zorgado tiel efikis sur ŝin. Pro la malgrasiĝo ŝia vizaĝo maljuniĝis iomete, sed ŝia longa, bruna hararo, ardaj okuloj provis kompensi tion. Ŝi suspiris, kaj ŝi reiris en la kuirejon.

– Peti, venu por tagmanĝi! – ŝi vokis sian filon al la tablo.

Li saltis de la fenestrokornico, kaj li obeis ne nur al sia panjo, sed ankaŭ al sia stomako.

– Post tagmanĝo ni dormos iomete, kaj kiam ni vekiĝos, povas esti, ke ankaŭ paĉjo alvenos – diris per dolĉa voĉo Anna.

Peti rapide ekdormis. Anna singarde ellitiĝis, kaj iris al la kuirejo por ordigi ĝin. Tiel decas, ke atendu pureco la familiestron. De kiam Tibi kamionas, ŝi estis devigata fari ĉiun hejmlaboron, kaj flegi Peti. Ankaŭ en la hospitalo nur ŝi estis kun li. Ŝi faris tion volonte, nur mankis al ŝi la edzo. La etulo amegis sian patron, kio estas komprenebla. Li ĉiam tre atendis la patron, multfoje li desegnis lin kun la kamiono.

Policaŭto haltis antaŭ la pordego. Anna eliris en la neĝado, ŝi havis malbonan antaŭsenton.

– Anna Juhász Kelemenné? – demandis la policisto elaŭtiĝinte.

– Jes, mi estas – ŝi diris malcerte.

– Sinjorino, mi portis malbonan navaĵon. Via edzo havis aŭtoakcidenton.

– Dio mia! Kio okazis? – demandis Anna, kaj ŝia vizaĝo blankiĝis.

– Ne ektimu, li vivas, li nur havas kelkajn kontuzojn.

– Kie li estas? – demandis ŝi ploretante.

– Li estas en la departamenta hospitalo.

Post kiam la policistoj forveturis, ŝi kuregis por veki sian etulon, por ke ŝi rakontu al li, kio okazis al lia patro. Peti ekploris, la patrino konsolis lin, ke ne estas tiom granda problemo, baldaŭ la patro hejmenvenos.

Ŝi telefonis, dume ŝi ŝanĝis sian veston.

– Peti, mi veturigos vin al via onklino, tie vi restos dum mi iros en la hospitalon.

Bonŝance ŝia fratino loĝis en la sama urbo, kie estis la hospitalo.

Anna informiĝis en la hospitalo ĉe la informejo, kie ŝi povos trovi sian edzon, kiun oni portis antaŭ nelonge ĉi tien.

– Kiel oni nomas lin? – demandis la deĵorantino..

– Tibor Kelemen – respondis Anna, sed ŝi jam volis rapidi al Tibi.

– Tria etaĝo, dudek dua – ĵetis al ŝi la blankvestitulino.

Anna eniris la lifton, ŝi premis la trian butonon, la lifto ekiris grincante.

Ŝi atingis la trian etaĝon, ŝi serĉis la dudek duan ĉambron.

Ŝi enrigardis la ĉambron, ŝi trovis sian edzon tie en la lito.

Anna alkuris lin, ŝi kisis lin, kaj ŝi ekploretis. Tiel venis el ŝi la amisiĝinta ekscito.

– Kio okazis? – demandis, post kiam ŝi jam trankviliĝis iomete. Ŝi vidis, ke li ne vundiĝis grave.

– La aŭtovojo estis glita, pro tio mi stiris singarde, sed tamen la aŭto glitis en la fosaĵon.

– Mi tiom ektimis, kiam la policistoj venis kun la malbona novaĵo.

– Kio okazis al la kamiono?

– Ĝia antaŭo rompiĝis iom. La asekurkompanio pagos la riparon.

– Nu, bone. Kion diris la kuracisto, kiam vi povos hejmeniri?

– Se ĉio okazos glate, morgaŭ.

– Ĉu mi portu ion, manĝaĵon, trinkaĵon?

– Mi petas nenion mia karulino, vi estas kun mi, tio sufiĉas por mi – diris Tibi, kaj li kisis Anna.

– Mi devas jam iri, ĉar mi lasis Peti ĉe Joli. Morgaŭ telefonu al mi, kaj mi venos por veturigi vin. Ŝi karesis la vizaĝon de Tibi, kaj eliris el la ĉambro.

– Nu, rakontu! – diris Joli kun konsterniĝinta mieno.

– Danke al Dio, ne okazis grava vundiĝo, li havas kelkajn violajn makulojn, sed li restos hejme dum iom da tempo – respondis Anna.

– Dormu ĉi tie, morgaŭ vi povos veturi al la hospitalo pli facile.

– Bone, vi pravas.

Sekvamatene ŝi atendis la telefonvokon de Tibi, kio fine alvenis.

- Jes, mi tuj ekveturos, mia karulo.

Ŝi demetis la telefonon, kaj ŝi turnis sin al sia fratino.

– Peti ankoraŭ dormas. Ĉu vi zorgus pri li, ĝis mi veturigos Tibi el la hospitalo?

– ŝi demandis.

– Jes ja, vi iru trankvile.

Anna eliris sur la straton, ŝi enaŭtiĝis.

– Kie estas Pecjo? – demandis Tibi, post kiam ili eniris la domon de Joli.

– Li ankoraŭ dormas, vi devas veki lin – flustris al la orelo gaje la adzino.

Anna helpis al li por demeti la mantelon, ŝi prenis la pakaĵojn kaj metis ilin sur la tablon. Tibi ĉiam portas al ŝi kaj la fileto ion.

La patro jam estis senpacienca, kaj iris al lia filo. Li sidiĝis sur la randon de la lito singarde, kaj li karesis tiun vizaĝeton, kiu ĉiam estas kun li en la kamiono sur foto.

Peti malfermis siajn okulojn.

Paĉjo! – li kriis, kaj li tuj sidiĝis en la sinon de Tibi.

Marika rigardis ilin el la pordo, ŝia koro estis plena de ĝojo.

Anna stiris. Ŝi haltigis la aŭton antaŭ la pordego de la hejmo, Tibi kaj Peti eniris la domon, Anna portis ĉion en la kuirejon.

Post kiam ili demetis la mantelon, Peti tuj saltis en la fenestrokornicon.

- Paĉjo rigardu, kiel bele neĝas – li logis la patron al la fenestro. Ambaŭ miris la ĉielan benon.

– Venu, mi portis al vi ion – li levis sian filon.

Ili komencis malpaki la donacojn. Peti ekvidis la kamionon ekipita per ĉio necesa. Tio tiel aspektas, kiel kamiono de paĉjo. Li tuj ekludis per ĝi sur la planko. Ekzistis donaco ankaŭ al edzino, tre bela bluzo, pri kio ŝi ege ekĝojis. Ŝi kuris en la dormoĉambron por tuj provi ĝin. Kiam ŝi denove ekaperis en la kuirejo, Tibi miris, kiel ĉiam, kiam li povis vidi sian edzinon.

– Vi estas belega mia karulino! – li spiris al ŝia orelo post la kiso.

– Mi survestos tion en la silvestra balo – ŝi diris, kaj ŝi ekturniĝis ĉirkaŭ sia akso, kvazaŭ ŝi dancus.

– Denove estos ĵaluza pri mi ĉiu viro – subridis la edzo.

Dume vesperiĝis malrapide. Peti jam veturis eksterlande per la kamiono, li laŭte imitis la voĉon de la motoro.

Anna surtabligis la telerojn, la manĝilojn kaj la manĝaĵon. Ŝi kuiris la ŝatatan manĝaĵon de la edzo, gulaŝon laŭ maniero de fama hungara kuiristo. Ankaŭ la etulo tre ŝatis ĝin, precipe pro tio, ĉar la patro amas ĝin.

Post la vespermanĝo sekvis baniĝo kun la patro, ni povintus nomi tion eĉ ludado en la bankuvo. Ankaŭ la vesperan fabelon li rakontis al sia fileto, kion Peti jam atendis delonge. La etulo malrapide ekdormis. La ĉambron inundis trankvilo. Ne ekzistas pli bela vidaĵo por patro, kiel rigardi sian filon, kiam li dormas. Larmeto roliĝis sur la vizaĝo de Tibi. Li multfoje preĝis al Dio, por ke li sanigu la filon. Jam maturiĝis en li la decido, ke li ĉesos la kamionadon. – Ĉi tiu akcidento estis signo – li pensis. Ĉi tie estas lia belega familio, la amata fileto, kun kiuj li povas esti kune tre malofte. Peti ne povas lukti kontraŭ la terura malsano sen li. Li forviŝis la larmeton de sia vizaĝo, kaj eliris el la ĉambro.

Li sidiĝis en la tagĉambro, kaj li vokis Anna por fari la samon. Anna sidiĝis apud sian edzon, kaj ŝi prenis lian manon.

– Mi ĉesos la kamionadon – li diris. Anna konis ĉiun konduton de sia edzo. Ŝi sciis, ke Tibi serioze pensas tion.

– Mi revenos al mia originala profesio, eĉ mi jam parolis kun mia konato, kiu estas entreprenisto. Tion li diris, ke li dungas min ĝoje, ĉar li scias, ke mi estas preciza homo.

Anna ekploretis, sed tiuj estis ĝojlarmoj.

Peti vekiĝis pro sento de malvarmo. Li tiris sur sin mem la kovrilon. Li sentis tiel, kvazaŭ venteto kuradus en la ĉambro. Li eksidis, kaj li ekvidis ion en la duonlumo antaŭ la pordo. Li viŝis al si la okulojn, tion li kredis, ke ankoraŭ li sonĝas. Antaŭ la pordo staris neĝhomo. Ĝia ruĝa nazo estis el karoto, ĝiaj okuloj kaj buŝo ŝajnis esti el malgrandaj karberoj.

– Ĉu vi ŝatas la neĝhomojn? – ĝi demandis.

Interese, ke Peti ne ektimis, eble pro tio, ĉar la neĝhomo ŝajnis boneca.

– Jes, mi ŝatas ilin. Morgaŭ mi kun mia patro konstruos ĝin sur la korto – fanfaronis li.

Sciate, ke la neĝhomoj estas apartaj estaĵoj, ankaŭ ili tre ŝatas la infanojn, kaj ili povas sanigi la malsanulojn. Sed, vi devas forte kredi je tio.

– Ĉu vi promesas al mi, ke vi ne estos malgaja, kiam mi degelos? – ĝi diris. Pasintjare vi ploris, kiam degelis la neĝhomo. Mi scias, ke pro tio, ĉar vi konstruis ĝin kun via patro.

– Mi promesos, sed nur tiam, se vi revenos ankaŭ venontjare – diris Peti.

– Ĉu mi povas kuŝiĝi apud vin?

Peti jam ne povis respondi, ĉar lin gajnis la paca sonĝo.

Anna, kiel ĉiunokte eniris al Peti. – Tibi venu rapide, la filo estas tute malseka – ŝi kriis. Tibi enkuris la ĉambron, la poŝtelefono jam estis en sia mano por alvoki la ambulancon.

Peti estis varmega pro la febro. Anna povis veki lin, sed li ne havis konscion. La ambulanco alvenis post du minutoj, kaj oni veturigis Peti en la hospitalon.

La profesoro, kiu estis kuracisto de Peti, tuj zorgis pri li. Li sukcese malaltigis lian febron, kaj la flegistino prenis sangon el lia vejno. Anna kaj Tibi pasigis la nokton ĉe lia lito.

Matene, Peti vekiĝis, kaj videble li fartis pli bone. La profesoro venis al ili, miksaĵo de la ĝojo kaj la nekredo ŝajnis sur lia vizaĝo.

– Kiel vi fartas? – demandis li.

– Mi fartas bone, oĉjo kuracisto – Peti diris, kaj li ekridetis. La profesoro elvokis la gepatrojn en la koridoron. – Ni ekzamenis la sangon de Peti, kaj la rezulto estas aparte bona. La hematozaj organoj resaniĝis. Ni tute ne scias, kio okazis, sed tiel ŝajnas, ke Peti resaniĝis. Nun vi povas porti lin hejmen, sed vi devos reporti lin post kelkaj tagoj por ekzameni ankaŭ la mjelon.

Anna kaj Tibi sidiĝis sur la benkon. Li brakumis Anna, kaj ambaŭ ploris.

Hejmenveturante en la aŭto Peti rakontis, kio okazis nokte. Anna ridetis, kaj ŝi provis klarigi, ke la neĝhomo ne povas iri, ĉar ĝi ne havas piedojn.

– Certe vi nur sonĝis tion.

– Mi ne sonĝis panjo! Ĝi estis tie antaŭ la pordo, kaj ĝi parolis al mi – diris li pli laŭte.

– Mi komprenas mia karulo, kaj kion ĝi diris? – ŝi ŝajnigis tion, ke ŝi konsideras tion serioza.

– Tion ĝi diris, ke la neĝhomoj tre ŝatas la infanojn, kaj ili povas sanigi tiun, kiu estas malsana.

– Kaj mi ne estu malgaja, se ĝi degelos. Ni devas konstrui grandan neĝhomon kune kun mia patro – li diris serioze.

– Post metenmanĝo ni konstruos ĝin – ridetis la patro, kaj li okulsignis al sia edzino.

Post la alveno, Peti rapide manĝis sian manĝaĵon, kaj li atendis senpacience, por ke la patrino vestu lin per varmaj vestaĵoj. Ankaŭ Tibi surmetis la varman mantelon, kaj ili ekiris al la korto.

Neĝis dum la tuta nokto, ĝi amasiĝis ĉie. Ili kuradis iomete, kaj ĵetadis neĝbulon unu al la alia. Ili rulis la neĝon, kio adheris bone. La granda globo estis la fundo de la neĝhomo, kaj sekvis la pli malgrandaj.

Anna eniris la dormoĉambron de Peti por ordigi la liton. Ŝi preskaŭ ekglitis pro la malgranda lageto, kiu estis antaŭ la pordo.

– Ej! – ŝi diris duonlaŭte, Peti elverŝis sian teon denove. Ŝi kunportis spongon, kaj ŝi viŝis la fluaĵon. Ŝi ordigis la ĉambron, kaj ŝi iris en la kuirejon.

Ŝi metis la vazojn en la lavujo. Subite ŝi ekprenis tetason de Peti. – Kiel ĝi povas esti ĉi tie. Certe Tibi portis ĝin ĉi tien – ŝi pensis. Ŝi rigardadis la tason, kaj io stranga sento altiĝis en ŝi.

Ŝi trarigardis la kuirejan fenestron. Ŝi rigardadis siajn du amatojn. Ili jam formis la nazon de la neĝhomo per granda karoto. Ĉi tiu vidaĵo forgesigis al ŝi tiun strangan senton. Ŝi ekridetis, kaj ĉio estis enorde denove.

Eniris la tagĉambron la laborantoj kun malsekiĝantaj vestoj, sed la gajeco restis. Ili demetis la malsekajn vestaĵojn kaj kuŝiĝis sur la kanapon. Peti estis kun sia patro dumtage. Nun li volis enspiri tiom da odoro de la patro, kiu sufiĉos dum li ne estos hejme. Li ankoraŭ ne sciis, ke lia patro jam ne ekveturos al la longa vojo. Vespere Tibi enlitigis lin, li ricevis grandan kiseton.

Kiam peti restis sola, io ligis lin al la fenestro. Li rigardis la neĝhomon kun mira rigardo. Kvazaŭ ĝi estus svinginta per sia kapo, kaj kvazaŭ ĝi estus ridetinta pli vaste.

Ankaŭ Peti kontente svingis per sia kapo, kaj li rekuŝiĝis trankvile en la liton.