La neĝeroj komencis fali tiel dense, ke oni apenaŭ povis vidi ĝis unu metro. Kvankam en tiu parto de Tero tio ne estis aparta momento. Tamen nun ĉi tiuj neĝeroj ŝajnis iomete aliaj. Ili estis pli belaj, blankaj kaj eltenemaj. La neĝado pli kaj pli fortiĝis. Kvazaŭ tio neniam volus finiĝi. En la malvarmego la neĝeroj malrapide amasiĝis, ili ĉirkaubrakumis unu kun la alia por fariĝi unueca amaso portempe.
Dum semajnoj, eble monatoj naĝis. Tion neniu sciis. De kie oni povus scii tion, ja neniu estis ĉi tie, kiu estus povinta finrigardi ĉi tiun admirindan naskiĝon. Ne ekzistis homoj, nur la muta silento, kiun ununure la fajfado de la vento interrompis. La dancado de la neĝeroj jam trapaŝis de la malgranda dancejo al la granda dancsalono. La neĝeroj alkroĉiĝis al pli kaj pli novaj tavoloj. La frostiĝinta neĝblanka formacio pli kaj pli vastiĝis alkroĉiĝinte al la tero, kie ankoraŭ neniu paŝadis.
Cetere, en aliaj partoj de la mondo ne estis ĉio tiel silenta. En pli varma loko la homoj ekevoluis. Eĉ ili pompis, sed apud la brilo la aeron plenigis milito kaj masakro. Kompreneble la pli kaj pli altiĝinta, rigida formacio ne sciis tion. Kelkfoje kelkaj birdoj flugis sur ĝian montokreston, kiu pli kaj pli etendiĝis super la akvon. Ĝi paroladis kun ili kelkfoje, aŭ ĝi nur aŭskultis ilin. Tiumaniere ĝi eksciis, ke ekzistas pli varma akvo. Eĉ ekzistas kontinentoj, kie ne ĉio estas neĝblanka, ja ankaŭ koloroj ekzistas. En tiu kolorplena mondo nuntempe furoras homo, kies nomo estas Tutanhamon. Li konstruigas strangajn, triangulajn konstruaĵojn. Kvankam – kiel ĝi rigardis sin – ĝi ne estas triangula, prefere ĝi similas al kvadraformo. Tamen ĝi tiel pensis, ke si mem eble estas multe pli granda, kiel tiuj konstruaĵoj sur la tero.
La jaroj pasis, kaj ĝi pligrandiĝis. Dume ĝi plenkreskiĝis, kaj neĝis daŭre. Kelkfoje la neĝeroj iĝis pluveroj. La akvo tuj frostiĝis post kiam ĝi tuŝis la korpon de la frosta formacio, tiel alpreminante plu la neĝerojn unu al la alia. Post tempo ili eĉ ne havis ŝancon disiĝi, sed ili tute ne volis lasi unu la alian. Fine la multmilionaj neĝeroj kreis la miraklon. Tio daŭris dum jarmiloj, sed pretiĝis. La granda, blanka formacio tiel imagis, ke ĝi povas konsisti el tiom da peco, kiom brilaj steloj estas super sia kapo, post kiam la suno malaperas de sur la ĉielo. Ĝi tiel sentis, ke ĝi reprezentas la ĉielon sur la Tero. Ja ĝi estas parto de la historio, nur ne estus ĉio tiom silenta. Ĝi jam deziras ekiri al la vojo post la multa atendado. Ja ĝi aŭdis de la birdoj, kiel bela estas la mondo.
Ĝi sciis, se ĝi ekiros, tio kaŭzos sian morton. Ĝi naskiĝis ĉi tie, ĝi povas resti vive nur ĉi tie. La malvarmeco tenas ĝin vive, sed ĝi devas iri. Fine ĝi devas ekrigardi ankaŭ la pluan parton de la mondo. Ĝi singarde, dum longaj semajnoj, de milimetro al milimetro proksimiĝis al la akvo, kiu etendiĝis ĉe sia piedo. Ĝi vidis jam plurmilfoje kiel la maro atingis sian kruron kelkfoje, alifoje ĝi ne atingis eĉ sian plandon. Ĝi observis tiun strangan fenomenon po dufoje tage. Ĝi ne sciis kio kaŭzas tiun fenomenon, sed ĝi sentis esperon en tiu procezo. Se ĝi povas sufiĉe gliti sur la rando de la tero, tiam post iom da tempo la akvo povas subfosi ĝin tiom, ke ĝi povu forŝiriĝi de sia naskiĝloko.
La akvo fakte faris sian laboron. La frosta neĝamaso atendadis. Ĝi havis tempon kaj anakŭ paciencon. Ĝi sciis, ke ĝi atingos sian celon pli-malpli frue. En la sekvaj jaroj ĝi pli kaj pli proksimiĝis al akvoamaso, en kiu ĝi jam tre estus ŝatinta enakviĝi, sed ankoraŭ mankis iom. Pri la mirakloj de la mondo ĝi aŭdis nur de la birdoj, sed ĝi pli kaj pli fariĝis ekscitita. Ĉiumaniere ĝi volis vidi ankaŭ aliajn formojn de la vivo. Ĝi volis vidi la homojn, pri kiuj ĝi aŭdis jam multe. Laŭ la birdoj la homoj konstruas grandegajn feramasojn, kiuj povas naĝi sur la akvo. Tio povas esti tre interesa – ĝi pensis. Antaŭ multaj jarcentoj la bestoj ankoraŭ parolis al ĝi pri tute alia. Laŭ tio, ne nur ĝi atingis la plenkreskan aĝon, sed ankaŭ la homaro. La homoj veturas per trajnoj, ili havas ferajn armilojn, ili konstruas altajn domojn, kaj ŝipojn – se ĝi aŭdis tion bone,
Ŝipo! Kiel bele tio sonas. Ĝi nepre deziras vidi unu ŝipon, ja ĉi tie nur la birdoj ĉeestas. Kial neniu venis ĉi tien? Kial neniu scivolas pri ties miraklo? Ĝi ja grandiĝis kaj evoluis por tio, ke ĝi montru al ĉiuj la plej belan formacion de la glacimondo. Se ĝi aŭdis bone, nenie en aliaj partoj de la mondo ekzistas tiom grandega bloko, kiel si mem estas. Ĉi tie en nordo ĉio estas daŭra neĝamaso. Ĉio estas blanka. Ĉu povas esti pli bela afero sur la tero?
Ĝi sentis sin pli kaj pli forta, ke jam ne povas esti multa distanco por atingi la maron. Ĝi tiel pensis, ke alvenis la tempo, ĝi atendis jam sufiĉe. Ĝi multe etendis sin, kaj ĝi falegis krakegante en la suban bluaĵon. Ĝi tuj sentis la varmecon. Ĝi subakviĝis ĝiskole, nur ties malmulta parto vidiĝis el la ŝaŭmoj. Granda parto de ĝia korpo estis sub la akvo. La mola marakvo delikate karesis ĝin, sed ĝi sentis ankaŭ tion, ke ĝi tuj komencas malgrandiĝi. Kvankam la temperaturo de la akvo estis malalta, ĝi sentis varmon. Sur la tero ĝi multe pli forte sentis la malvarmon. Nun jam nur tio interesis ĝin, ke ĝi povu vidi la mondon.
Ĝi rerigardis al la aliaj, kiuj restis en kaptiteco de la tero. Ĝi ridetis, kaj tre malrapide ekiris al la altamaro.
Unue ĝi ne sciis al kiu direkto iri. Ĝi sentis la fluojn sur sia korpo, sed ĝi estis tiom amasa, ke ĝi nur apenaŭ moviĝis. Bonŝance ĝiaj amikoj alvenis denove. Ili sidiĝis sur ĝi, kaj ili feliĉe salutis la jam naĝantan monton.
– Al kiu direkto mi ekiru? – ĝi demandis de ili senkonsile.
– Niaj sudaj parencoj rakontis, ke oni denove ekkonstruis grandan feramason. Onidire, se tio pretiĝos, tio estos la plej granda ŝipo de la mondo. Certe indus je rigardi tion, ĉu?
La neĝamaso entuziasmiĝis. Ja ĝi havis la sopiron por vidi la naĝantan ferobjekton. Ĝi eĉ ne komprenas, kiel tio povas resti sur la surfaco de la akvo, ja ĝi mem preskaŭ subakviĝas. Ĝi sciis, ke oni konsederas ĝin grandega. Ĝi povus esti la Sinjoro de la gronlanda glacio. Ĝi ekiris per granda elano al sudo, kvankam tio ne estis bone videbla, ja ĝia moviĝo estis tute malrapida. Kvazaŭ ĝi nur flosus sur la akvo samloke. Malantaŭ ĝi videblis la frosta kontinento.
Ĉu mi povos transvivi tiun naĝadon? – ĝi ekpensadis. – Ja mi nur tiel povas antaŭeniĝi, se mi malgrandiĝas. Mi nur ekde kelkaj monatoj disiĝis de la aliaj, tamen mi jam multe perdis el mia pezo.
La birdoj kuraĝigis ĝin plu. La grandega glacimonto (pli kaj pli malgrandiĝinta) pere de la fluoj naĝis suden. La veturado estis la paradizo por ĝi. Pli kaj pli interesaj bestoj aperis ĉirkaŭ ĝi. Iuj estis malgrandaj, sed estis el ili grandegaj. Ĉiuj paroladis kun ĝi amikeme. La birdoj ripozis sur ĝi, la fiŝoj ĉirkaŭnaĝis ĝian talion, aŭ ili kune naĝis kun ĝi en la fluo. Malgraŭ tio, ke ĝi sciis, ke ĝi naĝas al sia morto, ĝi eĉ por unu minuto ne pentis, ke ĝi disiĝis de la aliaj.
Ĝi drivis sur la akvo jam de jaroj. Nokte ĝi miris la stelojn sur la ĉielo. Se ĝi ekvidis falantan stelon, ĉiam ĝi deziris la samon, ke ĝi restu vive ĝis tiam, ĝis fine ĝi ekvidos ŝipon. Tiun objekton, kiu krom ĝi jam konkeris la akvon. Tio povas esti admirinda.
Ĝi denove rigardis al la ĉielo. Ĝi jam sentis sin tute svelta. La grandega korpo, kun kiu ĝi ekiris jam estas la pasinto. Tio jam estas historio. Bedaŭrinde, neniu memoros ĝin, kvankam ankaŭ ĝi povus doni multan belecon.
– Kaj ankoraŭ unu falanta stelo – kiel admirinda – ĝi rompis la malvarman silenton. Ĝi fermis siajn okulojn, kaj ĝi denove pensis pri la ŝipo, kiun ĝi ankoraŭ neniam vidis. Ĝi nur imagis tion laŭ la rakonto de la birdoj.
– Estus bone vidi unu, antaŭ ol morti – ĝi suspiris.
Kiam ĝi jam ne rigardis la ĉielon, ĝi rimarkis strangajn stelojn malproksime. Tiuj steletoj ne estis sur la ĉielo, sed ili moviĝis en tuja supereco de la akvo. Kiel la steloj povas moviĝi tiel rapide? – ĝi demandis de si mem. Aŭ mi drivus tiom rapide?
Ĝi provis streĉadi siajn okulojn, sed ĝi ne ekkonis la nekonatan lumfonton. Tio tre rapide proksimiĝis al ĝi. Tio jam havis sonon. Tio aŭdigis molan sonon, kiel tio glitis sur la akvo, kaj rido. Jes, sonon de rido portis la akvo al ĝi.
La glaciamaso haltis. Ĝi ŝatus tute transvivi momenton de sia vivo. Ĝi jam sciis, kio proksimiĝas al ĝi, tio povas esti ekzakte tiu feramaso, pri kiu ĝi jam tiom multfoje aŭdis de la birdoj. Ĝi sentis kiel la akveroj lavangas desur ĝia vizaĝo pro la kortuŝiĝo. Ĝi provis rideti, kaj ĝi nur rigardis kiel la grandega, prilumigita ŝipo pli kaj pli proksimiĝas. La rapideco de la ŝipo ne malaltiĝas, kaj ĝi ne takiĝas. Kio okazos nun? – kuris la penso tra ĝia cerbo. Ĝi provis drivi flanken, sed la fluo ne permesis la moviĝon. Ĝi nur ŝvebis samloke. Ĝi fermis siajn okulojn. La ŝipo jam tuŝis ĝian flankon, poste tio plenforte plugis ĝian talion. Ĝi sentis tre fortan doloron ĉe sia flanko. La ferkonstrukto atingis ĝin sub la akvo je kelkaj metroj. Ĝi malfermis siajn okulojn. Ĝi vidis la homojn sur la feramaso, kaj ili ŝokiĝe rigardis al ĝi, kiel ili fornaĝis apud ĝi. Poste ili rimarkis ĝian taljitajn pecojn sur la ŝipo, kaj ili formis el tio strangajn malvarmajn bulojn. Ili ĵetadis unu la alian per tio, kaj ili ridis.
Ankaŭ ĝi ridis kune kun ili. Ĝian koron trapenetris la varmo, malgraŭ tio, ke ĝi sciis, ke krevis el ĝi grandega peco, per tio oni mallongigis sian vivon je monatoj. Sed tio valoris. Por tiu minuto tio valoris. Eĉ por tio, se ĝi klare sciis, ke ĝi neniam plu vidos ŝipon. Ja ĉi tie estas malvarma akvo, sed ĝi pli kaj pli fariĝas malpeza. Ĝi malgrandiĝas pli kaj pli rapide, ĝi ne havas multan tempon.
Ĝi preternaĝis la ŝipon malrapide. Ĝi retrorigardis, kaj ĝi vidis mire, ke sur la ŝipo la homoj montradas al ĝi. Ili certe scias, ke mi oferis mian vivon por tio, ke mi povu vidi ilin – ĝi pensis. Ĉi tiun momenton ĝi devas gardi por ĉiam. Ja ĝia sonĝo plenumiĝis, por kio ĝi entreprenis ĉi tiun longan vojon, kiu kondukas al la morto. Ĝi ne povas morti ĝis tiam, ĝis almenaŭ ĝi eksciu la nomon de la ŝipo.
Ĝi turnis sin malantaŭen. Sur la ŝipo la homoj jam ne ridis. La sonoj, kiuj estis aŭdeblaj sur la akvo, jam ŝajnis ektimaj. La fluo plenumis ĝian lastan deziron. Ĝi povis vidi la surskribaĵon sur la flanko de la ŝipo, kiun ĝi certe neniam forgesos: TITANIC