Fine degrimpis de mi Géza, la lerenejestro.
– Ĉu ankaŭ vi ĝuis?
– Jes – mi provis enŝovi iom da afableco en tiun unu vorton, sed ne tre sukcesis. Mi elkanapiĝis, surmetis mian kalsoneton kaj la jupon. La telefono eksonoris sur la skribotablo. Géza levis la aŭskultilon. – Mi tuj iros.
– Estu bona knabineto, momente vi ne havas kialon por timi.
Mia rideto ne estis sincera, kiam mi eliris el la kontoro. Mi eniris la lavoĉambron por ordigi mian aspekton. Mi rigardis min en la spegulo, juna, bela virino rerigardis min. Mi ekhavis vomemon pro la abomeno. Kiel mi falis en tiun kaptilon? Mi flatis min per tio, ke mi devas fari tiun oferon por mia filo. Se ne estus lasinta nin lia fipatro, mi ne estus en tiel humiliga situacio. Mi bezonas tiun laboron, spite al ĉio. La sonorilo eksonoris, mia interleciono finiĝis. Mi eniris la instruistejon, kaj mi preparis min por mia sekva leciono.
– Zsani, kie vi estis? – enkriis Ági, mia amikino.
– Géza vokis al li, ni devis priparoli ion pri iu lernanto.
– Kiam vi estos libera? – ŝi interesiĝis, kaj ŝi levis siajn brovojn dufoje, kio ĉe ŝi signifis: „Mi komprenas ĉion!”
– Mi havos ankoraŭ du lernohorojn, mi liberiĝos je la unua.
– Tiam ni renkontiĝos je la unua. Kaj ŝi rapide malaperis.
Ági atendis min antaŭ la lernejo.
– Venu mia amikino, ni manĝu ion en la restoracio Piroska.
Nia favorata loko estis tiu malgranda restoracio. Oni povis kaŝi sin en kvarpersona fako. Ni sidiĝis sur la kutima sidloko, kaj ni mendis fiŝsupon kaj bieron.
– Jes ja, vi parolis pri lernanto kun Géza! – komencis la riproĉon Ági.
– Tiu fiulo eluzas mian malbonan staton. Mi devas eduki mian filon, Zolika, por tio mi bezonas monon. Vi scias, ke mi amas mian laboron. Ankaŭ kun la kolegoj mi havas bonan rilaton.
– Do, vi scias, mia karulino, nur vi ja ne pentu! – Ĉiam vi povas kalkuli je mi. Tiujn fiulojn oni devus distreti – kaj ŝi imitis sputon. Kio estas via opinio pri la nova instruisto de fiziko? – kaj ŝi denove levis siajn brovojn dufoje.
– Fakte, li aspektas bone. – Mi nun ne bezonas amrilaton, mi transdonas lin al vi – mi okulsignis al Ági, kiu jam trinkadis sian bieron.
Post la tagmanĝo mi iris hejmen, kaj mi surkanapiĝis por iom da tempo. Je la tria kaj duono mi iris al la lernejo de Zolika, kio estis nur kelkaj stratoj for de nia hejmo, por hejmenveturigi lin. Instruistino de Zolika plendis pri tio, ke la infano estas tre agitiĝema. Kia ja estu okjara infano? Mi ne volis diri al ŝi, ke la lernantojn oni devas okupi. Mi ne povis doni konsilon al alia instruistino, ja mi ne konis ŝian historion. Hejme mi demandis de mia filo, kial la instruistino diris, ke vi estas agitiĝema.
– Panjo, mi tion ŝatas, se okazas io, se ne, tiam mi enuas.
Mi povis nenion diri kontraŭ tio, ĉar ankaŭ mi estas tia.
En la sekva mateno Ági atendis min antaŭ la instruistejo.
– Kio okazis? – mi demandis.
– Imagu, estas granda skandalo. – Klári diris ĉion.
– Ĉu ŝi diris ĉion? Pri kio? – mi komprenis nenion.
– Onidire, Géza promesis al ŝi, ke ŝi ricevos klason en septembro. – Ŝi eksciis de ie, ke la saman klason li promesis ricevi ankaŭ al alia, pli precize al la ruĝhara Sári Molnár. Klári nomis ŝin putino. Klári malkaŝis, ke tio jam estis priparolata kun la sinjoro Direktoro. Ankaŭ Sári ne estas timema, ŝi reatakis. Ŝi demandis de Klári: Ĉu ankaŭ vi estis sur la rangaltiga kanapo? Post tio Klári elkuregis el la instruistejo, ekde tiam ni ne vidis ŝin. Se tio venos al orelo de Géza, mi eĉ ne povas imagi, kio okazos.
La okazaĵo finiĝis, ĉiu ekiris al sia laboro.
En la dudekminuta paŭzo mi renkontiĝis kun la nova instruisto de fiziko sur la koridoro. Kiel belaj brunaj okuloj, anguleca makzelo, milde stoplobarba vizaĝo, mi pensis. Mi estis surprizita, apenaŭ mi povis ekparoli.
– Saluton! Mi estas Ádám Kemenesi – li prezentis sin, kaj li ekmontris siajn neĝblankajn dentojn.
– Zsanett Almási – mi etendis mian manon al li.
Li ne prenis mian manon, sed li prenis miajn ŝultrojn, kaj li kisetis mian vizaĝon ambaŭflanke. – Pardonu, sed ĉe ni tio estas la kutimo. Mi esperas, ke ni renkontiĝos multfoje – li diris, kaj li eniris la kontraŭan klasĉambron.
Mi ne povis movi mian piedon por momento. Tamen mi ne transdonos lin al Ági, mi pensis. Ankaŭ mi eniris mian klasĉambron, kie mi instruis anglan lingvon al superaj klasoj de la lernejo. Miaj pensoj kirliĝis ĉirkaŭ Ádám, mi jam antaŭlonge sentis similan.
Géza mesaĝis al mi pere de la pordisto, ke mi vizitu lin, post kiam mi finos miajn lecionojn.
– Saluton! Vi alvokis min.
– Jes. Kion vi scias pri la matena skandalo.
– Nenion. Kiam mi alvenis, tio jam finiĝis. Ági rakontis al mi, kio okazis.
– Ĉu pri nia rilato ankoraŭ iu scias?
– Ne – mi mensogis sen okulvibro. Fakte nur Ági sciis pri tio.
– Bone, tio restu tiel.
– Kompreneble. Ĉu io alia?
– Nenio – kaj li daŭrigis sian laboron, kvazaŭ mi ne estus tie.
Mi eliris el la kontoro, kaj mi vizitis necesejon. Se mi sopiris esti sola, mi sidiĝis sur la klozetan pelvon, eĉ tiam, se mi nur uzis ĝin, kiel sidilo. Mi sciis, ke Géza havas influhavajn amikojn en la ministerio. Se li volas fari al iu malbonon, li tion volas fari facile. Kio okazos al Klári? Kiom da personoj kuŝis jam sur la rangaltiga kanapo? Mi decidis, ke mi evitos la konfliktojn, mi ne volas riski.
Mi iris al mia hejmo, kiam mi ekaŭdis malantaŭ mi sonoron de bicikla sonorilo. Mi turnis min, kaj mi perdis la spiron, Ádám ridetis al mi biciklante.
– Ĉu vi veturas perbicikle al la lernejo? – mi demandis.
– Kial tio estas stranga? – Mi ŝatas bicikli, se la vetero estas bona.
– Mi tion imagis, ke vi veturas per mojosa aŭto, ankaŭ tio konvenus al vi.
Ni alvenis al restoracio Piroska.
– Ĉi tie ni kutimas tagmanĝi kun mia amikino, Ági.
– Se vi havas iom da tempo, ni trinku ion – li montris al la enirejo perkape.
– Bone, ankoraŭ mi havas tempon.
Ni sidiĝis en iu fako unu kontraŭ la alia. Ni ambaŭ mendis bieron.
– Rakontu pri vi mem! – li diris, kaj li glutetis iom da biero.
– Mi estas eksedziniĝinta patrino, mi havas okjaran filon, Zolika. Ni loĝas en kvindek kvar kvadratmetra apartamento du stratoj fore. Mi scias diri nenion interesan pri mi, vi povas vidi ĉiutagan virinon – mi diris, kaj tiel eldirite, tio estis tre amariga.
– Povas esti, ke miaj okuloj ne estas tre bonaj, sed mi vidas ekscitan, belan virinon. – flirtis Ádám.
– Kio estas pri vi? – mi demandis, kaj mi sentis, ke mia vizaĝo ruĝiĝis.
– Mi loĝas sola en vicluaĵo. Mi ĝojas pri tiu laboro. Pli frue mi instruis en vilaĝa lernejo, sed mi kaj la direktoro ne estis en bona rilato, tiel ni deliberiĝis unu de la alia. – Kia homo estas tiu Géza? Mi ĉeestis matene, kiam la du virinoj interkoleriĝis. Ĉu ili batalas por la favoro de Géza?
Mi sentis, ke ni alvenis al delikata temo. Mi devas esti singarda, mi pensis.
– Ankaŭ mi ne scias precize. Ági rakontis, ke Géza eble promesis al ambaŭ virinoj la gvidadon de la sama klaso. Ĉie daŭras la batalo por pozicioj, kaj esti en bona rilato kun la direktoro estas bezonata. Sed tion ne devas prezenti al vi – mi ekridetis. Ni fintrinkis nian bieron, kaj ni ambaŭ ekiris hejmen.
Ádám surbicikliĝis, kaj li veturis ĝis la dua strato, poste li reveturis al la lernejo. Li sciis, ke Ági elvenos iom pli malfrue. Li atendis ŝin apud la enirejo de la lernejo.
– Saluton, Ági!
– Saluton! – diris Ági surprizite.
– Ni ankoraŭ ne renkontiĝis. Mi estas Ádám la nova instruisto de fiziko.
– Mi scias – balbutis la knabino.
– Se mi bone scias, vi estas amikino de Zsanett, ĉu? – li provis esti amikema.
– Jes, mi tre ŝatas ŝin.
– Mi diros al vi ion, kion vi rajtos diri al neniu, kaj mi petus vian helpon. Tio rilatas al Zsani.
– Ĉu tio estas tiom serioza? – ŝokiĝis Ági.
– Ĉu mi povas fidi vin?
– Se temas pri mia amikino, jes.
– Bonege. Mi estas polica kapitano Ádám Kemenesi. Nia grupo okupiĝas pri seksaj misuzoj. Ni deziras defendi tiujn virinojn, kiuj falis en tiuj situacioj, kaj ili ne kuraĝas peti helpon. Post la #mitoo ni tiel decidis, ke ankaŭ ni devas fari ion, kiel instanco. Ĝenerale ni komencis ekzameni la situacion pro anonco. Ankaŭ ĉi tie okazis tiel, kompreneble mi ne diras, kiu estis la anoncinto. Mi scias, ke ankaŭ Zsani implikiĝis en tia situacio. Mi ŝatus peti vin, ke vi konvinku ŝin iel, ke ŝi registru pertelefone la sekvan akton kun Géza. Ŝi metu la poŝtelefonon en sian poŝon, sed antaŭ ol ŝi eniros la kontoron la telefono estu preta registri ĉion. Ĉu vi helpas malkaŝiĝi tiun fiulon?
– Jes, kompreneble – diris Ági.
– Dankon! – Se la evento okazis, vi tuj anoncu tion al mi!
Ádám surbicikliĝis, kaj lasis Ági, kiu por minuto eĉ ne povis moviĝi. En ŝia cerbo kirliĝis la pensoj. Kio okazos, ŝi eĉ ne povis imagi.
Matene koverto atendis min sur mia tablo. Mi malfermis ĝin, en tio estis mallonga mesaĝo: Venu en la longtempa paŭzo! Mi knedis ĝin bulo, kaj mi metis ĝin en mian saketon, mi ne povis elĵeti ĝin en la rubujon. Ági enrigardis por momento, kaj ŝi mansvingis al mi, ke mi eliru.
– Nu, pri kio temas? – mi demandis, ĉar mi vidis, ke mia amikino estas ekscitita.
– Mi havis tre strangan sonĝon. Al vi okazis io malbona. Vi estis antaŭ la tribunalo, kaj oni volis kondamni vin, pro kio mi jam ne memoras. Zsani, se vi iros denove al tiu fiulo, vi registru ĉion per via poŝtelefono. Vi havu pruvon, se okazus io.
– Ne timigu min!
– Mi havas tre malbonan senton. Antaŭ ol vi iros en la kontoron de Géza, pretigu vian poŝtelefono por registri! Faru tion por via eterna amikino!
– Bone, mi promesas.
La sonorilo eksonoris, komencis la longtempa paŭzo. Antaŭ ol mi estus enirinta la kontoron, mi ekfunciigis la registradon, kaj la poŝtelefonon mi metis en mian poŝon de la pantalono. Géza ŝlosis la pordon, kaj li komencis kisadi mian kolon. Dume li malbutonis mian pantalonon, kaj li ŝovis lian manon inter miajn femurojn. Mi eltiris lian manon, kaj mi demetis la pantalonon atente, ke la poŝo en kiu estis la telefono, estu supre. Poste sekvis mia kalsoneto. Mi volis kuŝiĝi sur la kanapon, ke mi liberiĝu rapide. Ankaŭ Géza estis jam nuda ĝis la ĉemizo. Li ne permesis al mi, ke mi kuŝiĝu, sed tion li volis, ke mi sidu. Mi ne komprenis, pro tio mi volis kuŝiĝi denove. Géza suprentiris min preninte mian hararon, kaj mi vidis sur lia vizaĝo, ke li jam ne havas memkontrolon.
– Metu en vian buŝon, vi fivirino! – kriegis, kaj lia vizaĝo estis tiel ruĝa, kiel rozo. La scio, ke li ĉion povas fari, kion li volas, tute perdis la regon super lia cerbo.
Tiom doloris al mi, kiel li tiris mian hararon, kaj li provis enpremi sian virilon en mian buŝon, ke ekregis min la kolerego, kaj la ruĝa nebulo. Mi jam luktis por mia vivo. Mi provis trovi ion per mia dekstra mano sur la skribotablo, per kio mi povus bremsi ĉi tiun fisovaĝulon. Mi trovis globkrajonon per mia mano. Mi elŝiris min kaj pecon de mia hararo el lia mano, kaj la globkrajonon mi enpikis lian maldekstran okulon. Pli poste evidentiĝis, ke tiun multekostan globkrajonon, kiun li ricevis de la intruistaro pro lia tutjara laboro. Li kaptis al la okulo, li falsidiĝis sur la kanapon, kaj la sango fluegis el lia okulo. Mia cerbo rapide klariĝis, mi survestis miajn vestaĵojn, kaj mi alvokis la ambulancon.
Mi ne rajtis eniri la lernejon ĝis la fino de juĝproceso.
Mi kun Ági atendadis sur la korto de tribunalejo, kiam aperis Ádám. Li mansvingis, kaj malaperis malantaŭ pordo. Oni vokis min, kaj mi eniru la ĉambregon. Post la komparado de miaj datumoj, la juĝisto diris, ke mi sidiĝu. Mi ne vidis Géza tie. La juĝisto petis la prokuroron, ke li diru kio estas la akuzo. La akuzo estis kaŭzo de grava vundiĝo. Mia advokato vokigis mian ununuran atestanton, pri kiu mi sciis nenion.
– Mi vokas la atestanton de la akuzito, kapitanon Ádám Répássy. Kaj envenis nia Ádám. Mi tre surpriziĝis. Ádám diris, kiel li ensoviĝis, kaj li ekhavis informojn pri seksa molestoj de Géza. Kiel li povis atingi, ke mi registru la akton.
Kontraŭ propono de mia advokato mi uzis mian rajton, kaj mi alparolis.
– Sinjoro juĝisto, mi pentis nenion, mi denove farus tion. Tiomfoje malhonoris min tiu fiulo, ke tiu ne povas imagi, kiu ne travivis tion
– La sonmaterialon, kiun donis via advokato, kiel pruvo, ekzamenis sendependa fakspertulo, kaj li taksis tion vera. La tribunalo decidos laŭ la kono de konfeso de la atestantoj kaj sonmaterialo. La eldiro de la verdikto okazos post du tagoj je la oka horo ĉi tie en la sama ĉambrego. La kusidon mi fermas!
Sur la koridoro mi renkontiĝis kun Ádám. Li kisetis kaj brakumis min.
– Ne koleru min, sed mi ne povis diri al vi, pri kio mi okupiĝas. – Vi estis la unu, kiu povis senmaskigi Géza.
– Ĉu tiam vi ne venos al nia lernejo por instrui? – mi demandis, kaj larmo ruliĝis sur mia vizaĝo.
– Ne, mi iros alien, ĉar bedaŭrinde mi devos labori en multaj lokoj.
Mi ricevis dujaran prizonpunon, kiun oni suspendis por kvinjara provtempo. Pri Géza mi aŭskultis nenion dum longtempo. Post kelkaj monatoj mia amikino Ági vidis enskribon en iu komuna hejmpaĝo, kie Géza estis videbla. Sub lia nomo estis skribita: ministra komisaro.