Ruĝa rozo
Elena Popova
Frumatene mi vidis ruĝan rozon inter dornoj kaj haltis pro miro. Ĝi estis ŝprucita per perloj el la roso. La suno sendis siajn radiojn por saluti ĝin, kaj la rosgutoj trinkis ilin. Kaj antaŭ miaj okuloj ili kreis magion.
- Bela floro, mi demandis, kiel vi staras inter tiuj ĉi dornoj tute sola? Ĉu vi ne timas, ke ili sufokos vin?
- Kiu timas perdas ĉion, eĉ sian vivon. Ni estis kelkaj arbustoj, sed neniu prizorgis nin. Miaj najbaroj ektimis kaj ili malaperis - forvelkis. Mi volis vivi, do mi kolektis miajn fortojn kaj pluvivis. La dornoj protektas min per folioj kaj branĉoj kontraŭ la vento, ili tenas la malsekecon proksime de mi, kaj mi dankas ilin per la bonodoro de miaj floroj. Ili ankaŭ floras kaj estas utilaj kiel herboj. Kiam niaj burĝonoj malfermiĝas, abeloj kaj papilioj flugas al ni. Birdoj kantas ĉirkaŭe. Mi estas feliĉa!
- Kaj vintre, kiam neĝo falas kaj malvarmo frostigas la Teron, inter la dornoj nudaj, kiel vi vivas?
- Ili konservas la neĝon kaj faras varman litkovrilon. Ni scias kiel venki malfacilaĵojn kune, ne fierante, sed helpante unu la alian. Jen kiel ni pluvivas, revas kaj atingas niajn revojn.
- Pri kio iu floro povas revi?
- Por alporti ĝojon al la aliaj!