Konfeso

Elena Popova

Al la virino en mia vivo

Ĉu vi memoras tiun glatan rokon ĉe la mara bordo kaj niajn korpojn, absorbintaj la varmecon, kiu la suno al ni donacis? Kaj la kvietan plaŭdon de la ondoj?
Vi estas la trankvila ondo, ĉirkaŭprenanta miajn lacigitajn piedojn, pro la longa vojo, dum mia serĉado.

Mi serĉis vin sur la blankaj rokoj. Ili malkaŝis al mi sian ardan nudecon.

Vi ne estis tie…

Mi fosis la sablon, por serĉi vin. Mi trovis nur konkojn – belajn, sed malplenajn. Mi lasis miloj da paŝoj sur la bordo, malgraŭ nedaŭraj.

Vi ne estis tie…
Mi petis la larojn serĉu vin. Ili portis al mi aromajn girlandojn el algoj, sed al kiu mi donacu ilin?

Nun vi estas ĉe mi por ĉiam.

La ondoj de la memoro karesas miajn piedojn kaj mi komprenas ilian parolon. Estas trankvile kaj varme al mia animo.

Jen venas la nokto. La plena luno ludas en mia sango. Ĝi allogas min denove. Tiom da plenlunoj mi travivis, ĝis kiam mi vin trovis. Tiom da lunaj vojetoj min allogis eniri la maron. Estis nur imago. Mateniĝis kaj malaperis la miraĝo de la revo.
Vi estis lunarko, elrigardanta malantaŭ la blankaj rokoj, poste via vizaĝo pleniĝis kun lumo. Vi promesis ion per via enigma rideto, kiam la mateniĝo kovris vian vizaĝon kun la blanka punto de la malproksimeco. Mi sciis, ke vi venos por ĉiam.

Kaj vi venis.

Mi prenas vian varman manon kaj mi tenos ĝin dumvoje.

Ni havas tiom da lunlumigitaj vojetoj trairi kaj tiom da sunleviĝoj renkonnti.
Ĉu la tempo atingos al ni?

Mi plektos por vi la plej belan kronon el algoj kaj metos ĝin sur via kapo. Ni promesos unu al alian tie, ĉe la lunlumigita vojeto, kun la beno de la luno kaj la atestantoj steloj. Kaj nia amo estos ĉiama, kiel ili.

AMEN !