Ediberto Bentes Pinna kaj Oksalev Yaiá Thourret
Tradukis: Célio Freitas Martins
Bildaranĝis: Liette Lêla
“Mi rezistas kaj rezistas kaj rezistas!
Rezistas mi jam de pluraj jaroj.
Ekde jardekoj rezistas mi.
Kial ne rezistus mi unu fojon plu?
Mi jam alkutimiĝis al tiuj malhelaj nuboj.
Pezaj ili estas, kaj monstraj, teruraj.
Sed pasas…
bedaŭrinde ke ili revenas.
Ili estas recidivaj!
Pasas… ĉar la tempo al ĉio donas tempon.
Revenas… ĉar tia estas la vivo.
Eĉ advokatoj apelacias por gajni tempon.
Eĉ se hodiaŭ mi malbone fartas,
kaj eĉ ekflirtas kun la fino…
mi scias, ke se mi donos tempon al mi mem,
al la malbono… al la bono… al la tempo mem…
ĉio baldaŭ sennebuliĝos.
Grizaj nuboj gajnos ortuŝon,
peniktuŝojn bluajn, brunetajn, oranĝecajn… ah, Van Gogh!
Tiu doloro en korpo kaj animo, kiu ŝajnis neeltenebla…
Gajnos perspektivon de freŝeco…
freŝa, saltetanta entuziasmo.
Tial, mi profitas por diri al vi,
kiu ankaŭ kelkfoje pensas kaj sentas ke nun estas la fino,
kaj ne plu estas reveno, kaj ne plu estas lumo, kaj ne plu
estas tunelo:
donu tempon… al vi mem donu tempon… donu al la tempo
tempon.
Tio estas saĝa… kaj la tempo estas ankoraŭ pli saĝa.
La ventoj… en siaj eolaj eventoj,
ĉion lokŝanĝas… la tutan tempon.
Ĉu estas malbona tempo… aŭ tempo bona.
La ventoj ĉiam neantaŭvideblas…
Sed la tempo… estas bona kuracilo, kaj bona konsilanto.
Mi rezistas, ĉar lernis mi doni tempon.
donu al vi mem tempon… donu al la tempo tempon.
Ĝi, la tempo, bezonas vin…
ĝi bezonas vian tempon.”