Ediberto Bentes Pinna kaj Asdrúbal Zuruarrá
Tradukis: Célio Freitas Martins
Bildaranĝis: Liette Lêla
Sur la vojo staris du ŝtonoj.
Du ŝtonoj staris sur la vojo.
La vojo ne havis duecon,
kvankam ligis plurajn urbopecojn
La vojo estas, ĉiam estis… ununura.
Havanta 1001 padojn urboligajn.
Tamen neniun al mi instigan.
Do, nenion alian povas oni fari,
ol la ĉefan vojon iri-stari.
Jes, mi ĵus perdiĝis en apenaŭa pado.
Ĉar mi estis parolanta pri l´ ŝtonoj.
Diris Drummond, ke estas unu,
tamen, asertas mi, ke estas du.
Mi eĉ ne ekparolis pri la du´,
kaj komencis pri la voj´ paroli plu.
Voj´ alian vojon baranta
Nenien al ni kondukanta.
Tamen, asertis mi…
en tiu vojo du ŝtonoj estis.
Kiuj… kvankam iomete sin amantaj,
ne amoras… ne kisiĝas…,
eĉ ne sin brakumas.
Ambaŭ ŝtonoj, reciproke
apenaŭ sin rigardas…
almenaŭ sin rigardas.
Apenaŭ interparolas…
almenaŭ… interparolas.
Kaj nur ekstrembezon´okaze.
Kontraŭe… nur silento.
Enŝtoniĝ´-sento.
Tamen, ambaŭ pensis unu pri alia.
Viglas kompliceco inter ili.
Ili formas belan paron… paron unu-en-du…
Ambaŭ ŝtonoj… decidis ne generi ŝtonetojn,
Intencante igi la vivon malpli ŝtonpopulacia.
Ili pensas, ke la vivo estas unubloka ŝtonego,
kiu fariĝus ankoraŭ pli dura kaj peza
per la aldono de pendŝtonetoj.
Bone, mi ne malkoncedas al ili pravon…
kvankam pravon ili ne havas.
Kial donus mi pravon al ŝtonoj?
Tio estus lasi ruliĝi sur min ŝtonbatoj
kaj sur mian jam ŝtonecan kapon.
Prudenta observo:
kontraŭdiri ne kuraĝus mi l´ poeton…
Preferas mi konservi la respekton.
Kiu scias, pri tiuj vojoj, lia kaj miaj,
ĉu ili ne samloken kondukas?
kvankam ne same kondutas…
En vojo de Drummond, nur unu ŝtono,
kiel bone diris li poem-sprone…