Sendante la morton marsen

Ediberto Bentes Pinna
Tradukis: Célio Freitas Martins
Bildigis: Liette Lêla

Rigardis mi la Morton en ties okulojn.
Timeme kaj anksie rimarkis mi…
ke ĝi, la Morto, “vive” rigardas min.

Tiam parolis mi decidite (tremante ĝisoste):
Morto, turnu vian rigardon alidirekten,
Al alia pliadekvata vivanto…, ne al mi.
Mi ne volas akompani vin nun.
Ek! Ni foriru!
Ankoraŭ ne estas por mi la ĝusta horo.

Kaj korektante: “Ni foriru”
ne estas la ĝusta dirmaniero;
Ĉar ŝajnus, ke tio inkluzivas min,
Sed, rilate al vi, mi nur deziras,
el la profundo de mia animo, resti for…

Tiam, mi korektas: For de tie ĉi!
En tiu ĉi mia vivepoko,
ne estus mi bona akompananto,
ĉar mi ankoraŭ estas vere tre feliĉa…
Eĉ ne provu alproksimiĝi!

Vidu, Sinjorino Morto!
Marso ne estas tiel malproksime…
Serĉu alian en tiu planedo!