Ediberto Bentes Pinna kaj Odracyr Mei-Mei
Tradukis: Célio Freitas Martins
Bildaranĝis: Liette Lêla
Kion pri ties posedantoj pensas dommuroj?
Dommuroj ordinare ŝajnas tristaj.
Pro la kutima indiferento de la homoj
Ni ĉiuj inter ili vivas, ridas kaj ploras…
Ĉe muranguloj oni parolas.
Ili onin ŝirmas
kontraŭ malvarmo, suno, ventoj…
Sed neniu ĝuste atentas pri tio.
Tamen ili plenkonscias
pri ties valoro… preskaŭ homa…
Krom la maldankemo de l´ loĝantoj,
Alia afero kiu igas ilin tristaj
estas la malnova farbo, pala kaj makulplena.
Tio dolorvundigas ties animojn,
deprimas ties spiritojn, forrabas ilian ĝojon.
Tamen, se oni polurigos ilin kaj smirgos,
Kaj poste ĉarme ilin farbos…
Eĉ per malbrilspeca farbo
Brilo eksaltos ĉe l´ epidermo…
Se ĉekomence oni aplikos maskovron…
tiam splenda fariĝos la ĝojo
Oni povas eĉ klare vidi
la ĝoj-ekridon de la muroj.
Do karaj gefratoj, ne forgesu:
kiam vi estos inter dommuroj,
ekkonu ilian ĝustan valoron…
Ili perceptos… kaj sentos sin dankaj.
Ordinare oni konscias pri l´ muroj
nur tiam, kiam oni havas por pendigi pentraĵon
Aj!… Kiel doloras!… tiu malvarma najlo eniranta…
Tamen la muroj, tiom pacemaj,
rezignacias kaj ne ploras.
Kontraŭe, ili tre ĝojas, pro tio,
ke ili estas al ni utilaj.
Vivu la dommuroj! Saluton, dommuroj!
tiuj tiom duraj estuloj kaj tiom sentemaj…
tiom malvarmaj…, kiuj tiom karese varmigas nin…