Mi… birdo!

Ediberto Bentes Pinna, Charlie Mei Mei & Aruã Aruê.
Tradukis: Célio Freitas Martins
Bildaranĝis: Liette Lêla

Ke facila vento min kunportu…
facile, kiel plumo!

Kaj milda brizo min portu
tra vojoj neniam prirevitaj,
neniam, neniam kongestaj

Brizo min portas kaj mi iras…
sen timo esti feliĉa,
sen timo pri altaĵoj,
sen timo esti en ĝi,
sen ajna timo en ĝi perdiĝi.

Brizo iras… iras mi!
Ĉu la brizo ne iras?
Ekflugas mi… kaj ŝvebas!

Ho, mia Dio! Dio de la flugiloj kaj bekoj,
mi tiom bezonas vin danki
kaj tion ĉi faras mi ĉi-momente,
pro la bela flugilparo, kiun al mi Vi donis.
Ankaŭ vin laŭdi pro la bela beko
kiun al mi Vi donas kaj koncedas,
Per kiu kantas mi kaj laŭdas Vin.

Vi vidas kaj aŭdas.
Aĥ, Dio Mia, kiom la homojn mi kompatas…
32 dentojn ili havas… 32 virtualajn problemojn,
tridek du latentajn dolorojn.
Neniun flugilparon.

Brizo iras, kune iras mi.
Neniam sciante kien, sed mi iras… nu, iras, nur iras!
De tie supre mi rigardas la mondon.
Kaj tie malsupre: jen la povraj homoj
Kiuj ne havas tempon eĉ por koiti.
Kurantaj… en la trafiko katenitaj
Kia sensencaĵo!
Konfuzaj, enboteligitaj…
posedantaj teruran timon pri trenrabado.

Kia vivo, Dio Mia!
Kaj ĉiuj sin deklaras feliĉaj… Ĉu?
Aŭ tio estas simpla trudo de kapitalismo?
Ĉiuj estas devigataj ĉiam aspekti ĝojridetaj…
kun tiuj tiaj dentoj.
Ŝajnigante ke ĉio iras glate… Ĉu?

Tial, nome de mi mem kaj de aliaj birdoj… Sinjoro…
Mi donas al Vi dankon pro la superega Libero
kiun Vi al ni koncedas…
Al ĉiuj ni, bekhavaj kaj flugilhavaj de Dio

“Dankon!… Dankon al la vivo.”