Vi estas viro speciala

Enrica Arbib kaj Doron Modan en koncerto, Tel-Avivo, 2005-6-16

Spiro
La balado de Hamleto
Centprocento viro
Memoro
Gerda malaperis
Dediĉita al vi, Josi Ŝemer
Komponaĵo en sol de lun’
Letero al vi
Eble

SPIRO

Vortoj: Enrika Arbib / Doron Modan
Muziko: Enrica Arbib

Spiro, respiro,
Libera spirito
Ho, kiel estus bele
Se vi estus libera,
Forta, leĝera,
Freŝa, sincera,
Inteligenta konsilanto.

Spiro libera
De vanaj rilatoj,
De tristaj penseroj,
Duboj, timegoj, angoroj…

Sed, Leĝera kiel ondo kiu karesas,
Freŝa kiel vento de l’ mateno,
Parfumita kiel akvo de l’ maro,
Pura kiel floro en ĝardeno.

Libera Spirito
Plena de Amo
Deziro vivi
Kaj spiradi,

Kiel estus bele
Se vi estus ĉi,
Por spiradi kun mi
Mian liberan spiriton.


La balado pri Hamleto

Vortoj kaj muziko: Enrica Arbib kaj Doron Modan

Hamleto, princo de la dana lando,
Neniam reĝe sidis vi sur tron’,
Kaj ĉio estas kulpo de l’ fantomo
De via kara patro kaj patron’.

Via patro diris: “mia frato metis
Venenon kaŝe en mia orel’,
Li prenis tronon kaj mian edzinon,
Adiaŭ, filo, kaj memoru min”.

Hamlet, reĝido vi estis,
Hamlet, patrido vi estis,
Homido vi estis
En Danujo la land’.

Hamlet, noblulo vi estis,
Hamlet, saĝulo vi estis,
Bravulo vi estis
En Danujo la land’.

Kaj vi, kiu vivis ĉiam kiel reĝo,
Nun devis vin ŝajnigi frenezul’,
Sed tiel perdis la belan Ofelion,
Dum via ĉaso post la perfidul’.

Batalis vi kun malfeliĉaj pensoj,
Kiuj vin pelis preskaŭ ĝis la mort’,
Sed pro perfidoj en la reĝa korto
Vin trafis fine la kruela sort’.

Hamlet, amanto vi estis,
Hamlet, ŝatanto vi estis,
De justa moralo
En Danujo la land’.

Hamlet, soldato vi estis,
Hamlet, korbaton vi spertis,
Kaj venĝon promesis
En Danujo la land’.


Centprocente viro

Vortoj: Jona Volaĥ (E-igis: Doron Modan)
Muziko: Doron Modan

li havas animon de viro.
Kiam li subeniras
mi volas subeniri kun li.
Kaj kiam li soras,
mi volas sori kun li.

Kiam mi kondutas
ne kiel virino, X2
li ne amas min.

II

Centprocente viro,
li havas animon de viro.
Kiam li ploras,
mi volas plori kun li.
Kaj kiam li ridas,
mi volas ridi kun li.

Refreno:
Kiam mi kondutas…

Jona Volaĥ (1944-1985): Unu el la plej famaj poetoj de Israelo.

Akre feminisma, ŝi verkis tiun ĉi poemon en ironia, kvazau-serioza tono.


Memoro

William AULD
Muziko: Enrica Arbib kaj Doron Modan

Estante tiam juna, sekve fola,
mi revojn pri knabin’ impulse teksis.
La naŭ planedojn ŝi ampleksis.
Hodiaŭ rulis ŝin la mar’ memora
Sur strandon de la mensretin’.
Mi vidis klare ŝin. Fremda knabino,Kiu kvin jarojn estas morta.
Tre stranga renversiĝo sorta:
Ĉu tia estis mia rev’ idola?
Estante nun pli aĝa, tamen fola,
Mi min demandas:
Kiu estis ŝi?
Kaj kiu estis tiu juna mi?


Gerda Malaperis

(kanto por la kursofino 2004)
Muziko kaj vortoj: Enrica kaj Doron

En la klaso
Sidas ni,
Por plibonigi
Nian Esperanton.

Gerda – mistera virin’,
Kien malaperis vi?
Kiu ĝin faris?
Dank’ al vi ni estas tie ĉi!

Tom amas Lindan
Ho, amas Lindan,
Sed ŝi ne amas lin.
Sed eble morgaŭ,
Ho, eble morgaŭ,
Floros ŝia amo al li.

Ĉiun mardon ni ĝuis,
Sara, Enrica, Jagil,
Anna, Aviva, Lea,
Malka, Suzi kaj Jona.
Sergej, Eldad kaj Allon,
Josi kaj Doron,
Bonegaj –
Estas niaj instruistoj.

Gerda Malaperis,
Vi malaperis,
Sed ni jam scias
Kie vi estas,
Kie vi estas.
Kaj ni zorgas pri vi.


Dediĉita al vi, Josi Ŝemer

Vortoj: Enrica Arbib/Doron Modan
Muziko: Enrica Arbib

En nia verda familio,
Estas speciale granda homo
Kaj estas lia nomo…
Josi, Josi, Josi, Josi, Josi, …Joooo

Kiam Josi prenas taskon sur si,
Li plenumas ĝin mirinde por ni,
Talenta estas nia prezidant`,
Disponebla ĉiam, kiam necesa,

Korespondas kun la tuta mond`,
Reprezentas ni kun granda honor`,
Sukseso nia – lia labor`,
Labor` sen fin` dum nokto kai aŭror’.
La prezidant` de ELI estas vere granda hom`.

Jam dudek jaroj tenas per am`
La farojn de la klubo en man`,
Neniu scias en la movad`
Kiom penas li dum tiom da horoj.

Li ŝatas helpi al ĉiuj ni,
Li amas ŝerci pri ĉio ajn,
Anekdotoj estas ĝuo por li,
Sed scias ankaŭ seriozi kun ni,
La prezidant` de ELI estas simpatia hom`.

Josi havas filon: Ŝaul,
Li ĉarma estas kaj saĝul`,
Parolas Esperanton en bril`,
Honorigas sian patron kaj nin.

Josi, ni amas vin,
De viaj faroj ĝuas ni sen fin`,
Kaj tial ni dediĉas al vi
Ĉi tiun kanton kaj benon el ni.
La prezidant` de ELI estas al ni
Kara hom`.

Josi, Josi, Josi, Josi, Josi, Jooooo.


Komponaĵo en sol de lun’

Vortoj kaj Muziko: Enrica Arbib kaj Doron Modan

Plena luno, kiu nokte lumas,
Aŭrore vi ankoraŭ altas ĉiele,
Poste kiam la sun’ leviĝas,
Vi vin vidas, solaj du.

Renkontiĝo en silento,
Fortoplena kaj mistera,
Sun` oranĝa kaj radianta,
Luno ĉarma de l` maten`.

Luno de la nokto, luno de l` mateno,
Vi regas la maregojn
Kaj nian destinon.
Vi estas mistera.

Ho Suno de l` mateno, ho Suno de l` vespero
Al l` mondo donas vivon
Kaj farbas la naturon.
Vi estas potenca.

En la parko nudpiedaj,
Sur humida herbejo ni promenas,
Kaj leviĝas vent` leĝera,
Kaj ekkantas birdoj jam.

Kiel Suno kaj la Luno
Reciproke kompletigas,
Ni rigardas kaj komprenas
L` ekvilibron de la am`.

Kiel Luno, kiu havas sian lumon
El la Suno,
Kiel Suno kiu brulas en pasio,
Mi amas vin.
Mi estas suno-luno, luno-suno
Unu anim’,
Ni estas du steloj, du gefiloj
De unu Dio.


Letero al Vi

Vortoj: Enrica Arbib / Doron Modan
Muziko: Enrica Arbib

Zamenhof,
Vi estis viro speciala,
Zamenhof,
Vi havis revon en la kor’,

krei lingvon – simplan, klaran,
paroleblan en la tuta mond’,
la homaron unuigi
al unu familia rond’,

Vi laboris dum tagoj kaj noktoj
jaron post jaro,
malgraŭ la homaj primokoj
Vi sekvis la koron.

Zamenhof,
la sorto ridetis al Vi,
Zamenhof,
kaj la homoj alprenis vian revon – al si.

Multaj libroj kaj gazetoj
eldoniĝis kiel floroj en kamp’,
asocioj kaj kongresoj
realigis vian revon.

Sopiris Vi al paco eterna
sed baldaŭ venis la ŝtorm’,
la mondaj militoj detruis
la revon, kiun tenis Vi en kor’.

Zamenhof,
Via koro suferis multege,
Zamenhof,
kaj Esperanto ne venkis kiel Vi volis,

sed sciu, ke ĝis hodiaŭ
milionoj lernis Vian lingvon,
estas stratoj je Via nomo
en la tuta mondo.

Sed plej grave vivas Via nomo
en nia kor’,
kaj la morgaŭ’ estas nia,
kara amik’, Zamenhof.


Eble

Vortoj: Doron Modan/Enrica Arbib
Muziko:Doron Modan

Kaj eble estos printempo jam,
En nia kor’, en nia amor’,
En nia am’,
Kaj bona sento en la aer’,
Vekiĝ’ mirakla ĉie sur ter’.

Ĉar la morgaŭo estas nun,
Eĉ se la nuno ŝajnas for,
Se ni nur uzos la imagon
Tuj foriros dolor’.
Iluzio, iluzio estas pens’,
Fantazio, fantazio estas mens’,
Ni tenu forte la esperon,
Tiel regos nur bon’.

II

Kaj eble estos la nova jar’
Ridetoj sen kompreni kial
Ĉar –
Al malamiko pardonos vi,
Kaj trovos similecon sen envi’.
—-Refreno: Ĉar la morgaŭo estas nun…

III

Ĉar tiam venos la paco ja,
Kaj kune kantos mond’
Haleluja,
Kaj la gefratoj vivos sen hont’,
Normalan, simplan, vivon de hom’.
—-Refreno: Ĉar la morgaŭo estas nun…

La venonta sezono

Muziko kaj vortoj: Enrica Arbib kaj Doron Modan

Sentu la varmon de aŭgusto,
Sentu kiom varme estas
Sentu la varmon de aŭgusto
Varme estas…

I
Jen la vintro kiu venas, ĝin portas la vent’
Post tiu varmo de aŭgusto faciliĝas la sent’
Mi la someron amegas, al mi tiom plaĉas la varm’
Sed la frido de l’ vintro, kian freŝon ĝi donas.

Refreno:
La sezonoj ŝanĝiĝas,
Kiel la sentoj de l’ koro,
Ne serĉu neĝon de l’ pasinta jar’,
Nek senton de iama am’

II
Kaj en la vintro ni ŝaltos la fornon
Portos la plej varmajn vestojn por varmigi nin.
Kiam la vintro finiĝos,
Jam tedas al mi ĉi veter’,
Ho, ni sopiros treege – aŭguston

refereno: (La sezonoj ŝanĝiĝas…)

III
Ho, la somero tro varmas, ni sopiras la freŝon,
Kaj la vintro malvarmas, ni sopiras al varm’.
Se ni nur povus ĝui ĉiun momenton.
Tia kia ĝi estas, ni vivus la vivon…

refereno: (La sezonoj ŝanĝiĝas…)

Sentu la varmon de aŭgusto,
Sentu kiom varme estas… (ripetu 4-foje)