Nissim Aloni (1963)
parto el la teatraĵo
tradukis: Doron Modan
Fono: La reĝo Bonifacius Victor-Felix von Hohenschwaden, kaj lia filo, la kronprinco Ferdinand, fuĝis de sia hejmlando, granda Bogomanujo, al iu lando en Sud-Ameriko. Hodiaŭ la eksa reĝo nomas sin Felix van Schwank kaj apenaŭ vivtenas sin de lecionoj pri la franca. Lia filo, eksa princo, nomiĝas en la ekzilo Fredi.
La patro vizitas Marita-n, putino de “Strato de la luno”, apud la trajno-stacio. Li ne scias, ke ankaŭ lia filo ĝuas ŝiajn favorojn.
————–
Nokto. Foraj gitaraj sonoj. Sur la scenejo estas nebula lumo. Dekstre, strato-lanterno. Profunde, neona ŝildo ‘Hotel Excelsior’.
La reĝo eniras de maldekstre, tenante bukedon de floroj. Deklamas ampoemon.
Ekrimarkas sian filon, Fredi.
La reĝo: Ĉu estas vi, Ferdinand?
(Hupo de lokomotivo. Fredi alproksimiĝas al sia patro, malrapide, la manoj en la poŝo)
Fredi: Estas mi. Kiel vi fartas?
La reĝo: Kion vi faras ĉi tie?
Fredi: (Elprenas cigaredon) Mi ĉirkaŭiras.
La reĝo: Ĉi tie? Tiom for de Avenida Bolivar?
Fredi: Mi havas aŭtomobilon.
La reĝo: Aŭtomobilon!… Vi estas rapida, ŝajnas al mi ke ankoraŭ ne pasis semajno ekde kiam vi lasis la hejmon.
Fredi: Semajno. Jes. Proksimume.
La reĝo: Mi ne sciis ke vi interesiĝas pri la ĉirkaŭaĵo de la trajno-stacio.
Fredi: Jes… Jes… Kaj vi?
La reĝo: Mi?
Fredi: Kion vi faras ĉi tie?
La reĝo: Mi faras kion mi faras ĉi tie.
Fredi: Deklamas.
La reĝo: Deklamas!
Fredi: Mi pensis ke vi deklamas nur en la noktoj de mardo kaj sabato. Hodiaŭ estas lundo.
La reĝo: Lundo, prave. Kial tio tiom ekscitas vin?
Fredi: Tio entute ne ekscitas min. Simple mi rimarkis ke vi havas fiksajn kutimojn. Nun mi rimarkas pri ŝanĝo.
La reĝo: Ĉu mi devas kompreni, ke vi kutimis kaŝe sekvi min?
Fred: Vi mem rakontadis al mi.
La reĝo: Ke mi iras al la stacidomo.
Fredi: Por rigardi la trajnojn.
La reĝo: Por rigardi la trajnojn. Vi ne kontraŭas, mi esperas.
Fredi: Ne.
La reĝo: Do, mi iradas al la stacidomo. Ankaŭ lunde.
Fredi: Kun floroj?
La reĝo: Kio?
Fredi: (indikas pri lia mano) Tio, kion vi tenas malantaŭ la dorso.
La reĝo: (malkaŝas la florojn) Kun floroj.
Fredi: Vi iradas por rigardi la trajnojn kun floroj.
La reĝo: (obstina) Mi iradas por rigardi la trajnojn kun floroj!
Fredi: Mi – sen.
(hupo)
Fredi: Trajno.
La reĝo: (rigardas la horloĝon) Jes, elveturas.
Fredi: Tiu ĉi trajno-stacio neniam ripozas.
La reĝo: (okupiĝis pri la horloĝo, ne aŭdis) Kio?
Fredi: Nenio.
La reĝo: (rigardas sian horloĝon) Tiu nebulo…
Fredi: (rigardas sian horloĝon) Meznokto. Iom poste.
La reĝo: Dankon. Pardonu. Mi devas iri.
Fredi: Paĉjo – mi povas veturigi vin.
La reĝo: (embarasita) Ne… Ne… Dankon. Mi volas vagadi ankoraŭ iomete… Piede… Ĝis la stacio… Mi amas vagadi tra tiuj stratoj. Sole… Por memori… Mi memoras. Mi memoras multegon. Tro multon… Nur tio restas kun mi, mia memoro… kvazaŭ ia bufono…
Fredi: Ĉu vi trinkus kafon?
La reĝo: Kafon? – Ne, ne. Mi devas foriri… Estas malfrue…
Fredi: Ĉu vi scias, jam jarojn mi atendas okazon por trinki kun vi kafon en Asfodel.
La reĝo: Asfodel?
Fredi: La kafejo apud la stacidomo… Ĉu vi ne sidas tie, ĉiam, ĉiun mardon kaj sabaton nokte, antaŭ ol vi iras – por rigardi?
La reĝo: De kie vi scias ĉion ĉi?
Fredi: Simple. Mi iris post vi.
La reĝo: Kion signifas, ‘iris post mi’?
Fredi: Viaj rakontoj… Ekde mia junaĝo mi estis altirita al viaj trajnoj. Tio estas en la familio, kiel oni diras.
La reĝo: Do, ĉu vi sekvadis min?!
Fredi: Nur komence. Poste mi mem trovis la vojon.
La reĝo: La vojon kien?
Fredi: Al viaj trajnoj.
La reĝo: Al la trajnoj?!… Al la trajnoj… Kial vi ne demandis?… Vi povus rakonti al mi… Vi povus peti… Akompani… Trinki kafon… La stacidomo ne estas tiom for… Kaj la vidaĵo tie estas belega, jes… ekbriloj de distanco… polvo de obskuraj, longaj vojoj…
Fredi: Anhelantaj lokomotivoj…
La reĝo: Hupoj… trajno enveturas… trajno elveturas… Vi povus diri al mi –
(hupo)
Fredi: Enveturas.
La reĝo (elprenas sian horloĝon) Jes. Mi jam trinkis kafon… Antaŭ kelkaj minutoj… Pardonu min… Estas malfrue… Mi devas foriri… tre malfrue… Vi povus rakonti al mi… Ĉion… Bonan nokton.
(Li sinturnas en la direkton de la eliro)
Fredi: (Tre milde) Paĉjo.
(La Reĝo haltas, sed ne sinturnas)
Fredi: Dekstren, papuŝ.
(La reĝo sinturnas kaj rigardas lin)
Fredi: Dekstren, kaj ĉe la unua strateto maldekstren, tri domoj de la angulo. Hotel Excelsior.
La reĝo: (Sufokita krio) Kion vi volas de mi?
Fredi: Kostas tridek pesetojn, kaj dek por la ĉambro. Ĉu vi pagas pli? Ŝi havas problemojn lastatempe. Ŝia malgranda paŝtisto falis en la manojn de la uloj de Enspezo-impostejo. Ĉu ŝi ne rakontis al vi? Tial, papuŝ, floroj ne estas ekzakte tio, kion ŝi bezonas. Floroj ne estas tio, kion ŝi bezonas, entute. Ŝi havas oran koron.
La reĝo: (rapidegas al li, haltas antaŭ li, sojle de ploro) Pri kio vi parolas? Pri kio vi parolas?
Fredi: Oni nomas ŝin ĉi tie Sankta Marita, ĉar kun ĉiu trajno kiu enveturas aŭ elveturas, ŝi faras la signon de la kruco. Kaj dimanĉon, post la preĝo, estas la tago de la Padre. ‘Gratis’, li diras al ŝi latine, kiam li ne pagas. Kaj li nomas ŝin ‘mia filino’, la sankta Patro, imagu. Certe li skribis por ŝi kioskon en la paradizo.
La reĝo: Vi – ne –
Fredi: Ne, mi ne estas sankta. Mi pagas. Ĉiam.
La reĝo: Vi ne estis kun ŝi? Ne –
Fredi: Mi revenas de ŝi.
La reĝo: (subite, krias) Mi amas ŝin.
Fredi: Bonan nokton, papà. (Li ne foriras)
Ridinde. Por unu momento mi sentis mian koron. Klik’. Mia patro plus Marita plus – mia patrino. Kaj mi estas ene. Klik’. Sed mi estas laca. Kaj mi havas naŭzon. Eble nur pro tiu ĉi nebulo. Buenas noches, padre. (ekiras, sed tuj haltas). Tamen, estas strange. Klik’ en la koro. Verŝajne tiel oni ekvidas vaporon elirantan el la profundo de la tero. Kaj reĝecon kaj ekzilon, kaj amon. Kaj poste – hop’, Dion kun ĉiuj anĝeloj. Jam nun mi povas kun Marita nur du fojojn. (patose) “Ho, ve, la junaĝo de Sankta Ferdinando pasas. Kaj estis iam tago, kiam estis li kun sia patro en la bordelo… ”
(foriras)
La reĝo: (Krias post li) Ferdinand! (Sed Fredi jam eliris. Li ekkrias en teruro) Ferdinand!… (kaj poste flustre, rigardante la florojn) Ferdinand… Mia filo, mia filo…
(Li turnas sin rapide dekstren, al la ŝildo Hotel Excelsior. Tamburoj kaj flutoj akompanas lin, sed li haltas mezvoje, kaj revenas al la strato-lanterno. Li denove ŝanĝas sian opinion, rektigas sian staturon kaj iras malrapide en la direkton de la ŝildo Hotel Excelsior. La tamburoj kaj flutoj akompanas lin, kaj la scenejo iom post iom mallumiĝas.
La rakonto de la tuta teatraĵo, kies elektita unusola sceno estas nun esperantigita, estas sufiĉe komplika: Unu tagon la reĝo ricevas poŝte de novjorko magnetofonon kaj grandan monsumon. La letero de la mistere subskribinta ‘usona princino’ petas la reĝon surbendigi sian vivhistorion. Poste fama reĝisoro kreas filmon pri la vivo de la reĝo, kaj la ĉefa aktoro kiu ludas la reĝon, estas ne alia ol lia propra filo, kronprinco Ferdinand. La filo devas en la filmo edziĝi kun la reĝino (sia patrino) kaj naski sin mem. En la dua parto de la filmo-en-teatraĵo, Ferdinand jam ludas sin mem, kaj la reĝon, kiu (en la filmo) estas murdita de sia filo en ‘revolucio’, ludas profesia aktoro, sozio kiu aspektas fizike tute idente al la reĝo.
Tamen la ‘usona princino’ postulas, ke la lastan scenon, la murdo de la patro far la filo, ludu ne aktoro, sed la vera reĝo.
La komenco de la teatraĵo montras fakte la finon de la rakonto: Ferdinand, arestita de la polico, estas akuzata pri la murdo de sia patro. Ial la morto de la reĝo, kiu devus okazi nur en la filmo, okazis en la realo.