La urso

Anton Pavloviĉ Ĉeĥov

Tradukis: Helena Goldinova helpe de Doron Modan

Agantaj personoj:
Elena Ivanovna Popova, vidvino kun kavetoj sur la vangoj.
Grigorij Stepanoviĉ Smirnov, mezaĝa bienulo.
Luka, lakeo de Popova, maljunulo.

Loko: gastoĉambro en la domo de Popova.

1-a sceno

Luka
Nebone tio estas, sinjorino…Vi vin nur pereigas. La ĉambristino kaj kuiristino iris kolekti berojn, ĉiu animo ĝojas, eĉ la katino sian plezuron komprenas kaj tra la korto promenas, birdetojn kaptas kaj vi tutan tagon sidas en la ĉambro kvazaŭ en monaĥejo, kaj neniun plezuron ricevas. Jes, vere! Jam jaro pasis kaj vi el la domo ne eliras!

Popova
Kaj mi neniam eliros! Kiucele? Mia vivo jam estas finita. Li kuŝas en la tombo, mi enterigis min en kvar muroj. Ni ambaŭ mortis.

Luka
Nu, jen! Mi eĉ ne volus aŭskulti tion, vere! Nikolaj Miĥailoviĉ mortis-estu tiel!-Dia volo, regno al li ĉiela! Malĝojis vi-kaj sufiĉas! Ne tutan ja vivon ploradi kaj funebron portadi! Mia maljunulino ankaŭ mortis, venis tempo… Kaj kio? Mi malĝojis, ploris unu monaton, kaj sufiĉas por ŝi, kaj se tutan vivon malĝoji, do la maljunulino tion ne valoras. (suspiras) Ĉiujn najbarojn vi forgesis. Kaj vi mem nenien veturadas kaj akcepti homojn ne permesas. Ni vivas-mi pardonpetas-kvazaŭ araneoj, blankan lumon ne vidas! En Riblov regimento staras, do oficiroj estas veraj bombonoj, ne eblas satrigardi! Ĉiun vendredon estas balo kaj milita orkestro muzikon ludas. Eĥ! Sinjorino, patrino nia! Juna, bela, sango, kaj lakto – necesas nur vivi por sia plezuro! La beleco ja ne por ĉiam estas donita! Pasos dek jaroj, vi mem ekvolas kvazaŭ pavino trariri kaj al sinjoroj oficiroj polvon en la okulojn ĵeti, sed estos malfrue.

Popova (decide) Mi petas vin neniam paroli al mi pri tio! Vi scias, de kiam mortis Nikolaj Miĥailoviĉ, la vivo perdis por mi ĉiun ajn valoron. Al vi ŝajnas ke mi estas viva, sed tio nur ŝajnas. Mi donis al mi ĵuron ĝis la tombo ne demeti tiun funebron kaj ne vidi mondon. Ĉu vi aŭdas? Vidu lia ombro kiel mi amas lin… Jes, mi scias, por vi ne estas sekreto, li ofte estis nejusta al mi, kruela kaj… kaj eĉ malfidela, sed mi estos fidela al li ĝis la tombo kaj pruvos al li kiel mi scipovas ami.

 

Luka:
Anstataŭ diri ĉi tiujn vortojn irus vi pli bone en la ĝardenon por promeni aŭ ordonu jungi niajn ĉevalojn: Tobi aŭ Grandegulon kaj   veturus fari viziton al najbaroj…

Popova:
Ah! (ploras)

Luka:
Sinjorino! Patrino nia! Kion vi havas?

Popova:
Li tiel ŝatis Tobi! Li ĉiam rajdis sur ĝi! Kiel li rave direktis! Ĉu vi rememoras? Tobi, Tobi! Ordonu doni al li kroman procion da aveno!

 

Luka:

Mi obeas.

(Abrupta sonoro)

 

Popova
 (ektremas) Atenton! Sonoro! Kiu estas? Diru, ke mi neniun akceptas!

 

Luka:

Obeas-s! (Foriras)

Sceno  2-a

(Popova sola)

Popova
 (rigardante la foton) Vi ekvidos, Nicolas, kiel mi scipovas ami kaj pardoni… Amo mia estingiĝos kune kun mi kiam ĉesos bati mia povra koro. (Ridas tra la larmoj) Kaj ĉu al vi ne estas honte? Mi, fidela edzino, ŝlosis min en kvar muroj kaj estos fidela al vi ĝis la tombo, sed vi… Ĉu vi ne hontas, boutouze? Malfidelis min, faris scenojn, dum tutaj semajnoj lasis min sola

Sceno 3-a

(Popova kaj Luka)

Luka:
 (eniras, maltrankvile) Sinjorino, tie iu demandas vin. Volas vidi…

Popova
 Sed vi ja diris al li ke mi ekde la tago de la morto de mia edzo neniun akceptas?

Luka:
 Diris, sed li eĉ ne volas aŭskulti, diras ke li havas ege urĝan aferon.

Popova
 Mi ne akcep-tas!

Luka:
 Mi al li diris, sed li… vera diablo… insultas kaj rekte en la ĉambron iraĉas… jam en la manĝoĉambro staras…

Popova
 (insciteme) Bone, petu (invitu) Kiaj malĝentiluloj! (Luka foriras) Kiaj malfacilaj estas tiuj ĉi homoj! Kion ili volas de mi? Kiacele ili rompas  mian trankvilon? (sopiras) Ne, verŝajne, mi vere estos devigota foriri en monajĥejon…(enpensiĝas   ) Jes, en moĥejon…

4

Popova, Luka, Smirnov.
Smirnov
(enirante, al Luka) Idioto (Stultulo) vi ŝatas tro multe paroli… Azeno! (Ekvidinte Popovan, kun digno) Sinjorino, mi havas la honoron prezenti min: eksa leŭtenanto de artilerio, bienulo, Grigorij Stepanoviĉ Smirnov! Mi estas devigita maltrankviligi vin pro tre grava afero…

 

Popova
 (ne donanate la manon) Kion vi deziras?

Smirnov: Via mortinta edzo kun kiu mi havis la honoron esti konata restis ŝulda al mi laŭ du kambioj mil ducent rublojn. Pro tio ke morgaŭ mi antaŭhavas pagon de procentoj en agraran bankon mi petus vin, sinjorino, pagi al mi la monon jam hodiaŭ.
Popova
Mil ducent… Kaj pro kio mia edzo restis ŝulda al vi?

Smirnov
Li aĉetis ĉe mi avenon.
Popova
(Suspirante, al Luka) Do, Luka, ne forgesu ordoni, ke oni donu al Tobi kroman porcion  da aveno.

(Luka foriras)

(al Smirnov) Se Nikolaj Miĥajloviĉ restis ŝulda al vi, do memkompreneble mi pagos; sed, bonvolu pardoni, hodiaŭ mi ne havas liberan monon. Postmorgaŭ revenos el la urbo mia oficisto kaj mi ordonos al li pagi al vi kiom necesas, sed nun mi ne povas plenumi vian deziron… Krom tio hodiaŭ estas ĝuste sep monatoj de kiam mortis mia edzo, kaj mi havas nun tian humoron ke mi absolute ne emas okupiĝi pri monaj aferoj.
Smirnov
Kaj mi nun havas tian humoron ke se mi morgaŭ ne pagos procentojn, mi estos devigata finance ruiniĝi. Oni forprenos mian bienon!
Popova
Postmorgaŭ vi ricevos vian monon.

Smirnov
 Mi bezonas la monon ne postmorgaŭ, sed hodiaŭ.

Popova
Pardonon,  hodiaŭ mi ne povas pagi al vi.

Smirnov
Kaj mi ne povas atendi ĝis postmorgaŭ.

Popova
 Kion fari, se mi nun ne havas!

Smirnov
 Do vi ne povas pagi?

Popova
 Ne povas…

Smirnov
Ĉu ĝi estas via lasta vorto?

Popova
 Jes,  lasta.

Smirnov
 Lasta? Pozitive? (Vere)

Popova
 Pozitive. (Vere).

Smirnov
 Grandan dankon! Kaj oni ankoraŭ volas ke mi estu malvarmsanga? Renkontas mi nun survoje akcizan oficiston kaj li demandas: “Kial do vi ĉiam koleriĝas, Grigorij Stepanoviĉ?” Sed pardonon, kiel mi povas ne koleriĝi? Mi bezonas urĝe la monon… Mi elveturis el mia hejmo hieraŭ frumatene, ĉirkaŭveturis ĉiujn miajn ŝuldulojn kaj eĉ ne unu pagis sian ŝuldon. Elturmentiĝis mi kvazaŭ hundo… Finfine alvenas ĉi tien, kaj oni min regalas per “humoro”! Kiel do mi povas ne koleriĝi?

Popova
 Mi ja diris al vi klare: la oficisto revenos el la urbo, tiam vi recevos.

Smirnov: Mi ne al la oficisto alveturis, sed al vi! Por kiu diablo, pardonon pro la esprimo, mi bezonas vian oficiston!

Popova
 Pardonon, estimata sinjoro, mi ne alkutimiĝis al tiaj strangaj esprimoj, al tia tono. Mi vin plu ne aŭskultas. (Rapide foriras.)

Sceno 5-a

Smirnov
 (Sola). Jen rigardu! Humoro! Antaŭ sep monatoj la edzo mortis. Sed mi ja devas pagi procentojn aŭ ne? Nu, via edzo mortis, humoro kaj diversaj trukoj, Kaj mi kion devas fari? Forflugi de miaj kreditoroj sur aerostato, ĉu? Alveturas mi al Gruzdev – ne estas hejme, Jaroŝeviĉ- kaŝiĝis, kun Kokonicin – mi kverelis ĝismorte. Preskaŭ lin en fenestron forĵetis, Mazutov havas ĥolerinon kaj ĉi tiu – humoron! Eĉ ne unu kanajlo pagas! Kaj tiel okazas ĉar mi ilin tro dorlotis, ke mi estas feblulo, ĉifono, virinaĉo! Tro delikata mi kun ili estas! Nu, atendu! Mi ne permesos ŝerci kun mi, diablo prenu! Mi restos ĉi tie ĝis kiam ŝi pagos! Aĥ kiom kolera mi estas hodiaŭ, kiom kolera! Ho, Dio mia, mi eĉ svenas! (Krias) Homo!

Sceno 6-a

Smirnov kaj Luka.

Luka:
(eniras) Kion vi volas?

Smirnov
 Donu al mi kvason aŭ akvon!

Luka:
 (foriras).

Smirnov
Ne, kia logiko! Homo urĝe bezonas monon, sed ŝi ne pagas ĉar ŝi, vidu, ne emas okupiĝi pri monaj aferoj! Vera virina logiko! Pro tio mi neniam ŝatis kaj ne ŝatas paroli kun virinoj. Brr! Mi eĉ febron havas – ĝis tioma grado kolerigis min tiu ĉi trenaĵo (virino)! Por mi sufiĉas almenaŭ de malproksime ekvidi virinon, poezian kreitaĵon tuj ĉe mi pro kolero en tibikarnoj komenciĝas kramfoj.

Sceno 7-a

(Smirnov kaj Luka)

Luka:
 (eniras kaj donas akvon): Sinjorino estas malsana kaj ne akceptas.

Smirnov
 Iru for!

(Luka foriras).

Malsanas kaj ne akceptas! Ne necesas, ne akceptu! Mi restos kaj sidos ĉi tie, ĝis kiam vi fordonos la monon. Semajnon vi estos malsana-kaj mi semajnon sidos ĉi tie. Jaron vi estos malsana-kaj mi jaron sidos. Mi mian forprenos, patrino mia! Oni min ne tuŝos per funebro kaj kavetoj sur vangoj… Scias ni tiujn kavetojn! (Krias en fenestron) Semjon! Dejungu la ĉevalojn! Ni longe ne forveturos! Mi ĉi tie restos! Denove ĉe vi, bruto, la maldekstra ĉevalo implikiĝis en la bridon! (Incitas) Nenio! Mi al vi montros “nenion”! (Foriras de la fenestro) Aĉe…Varmego netolerablas, monon neniu pagas, malbone la nokton dormis kaj jen ankoraŭ tiu ĉi funebra trenaĵo kun la humoro… Kapo doloras… Ĉu, vodkon drinki? (Krias ) Homo!

Luka:
 (eniras) Kion vi volas?

Smirnov
 Donu, pokaleton da vodko! (Luka foriras) Uf! (sidiĝas kaj ĉirkaŭrigardas sin ) Nu, bona figuro! Tuta en polvo, ne lavita, ne kombita… Ĉi sinjorino min verŝajne por rabisto prenis… (Oscedas) Iomete neĝentile estas veni en gastsalonon aspektante tiel, nu, ne gravas, mi ĉi tie estos ne gasto, sed kreditoro, kaj por kreditoroj kostumo ne estas determinita (skribita)

(Luka eniras kaj donas vodkon).

Luka:
 Multon vi permesas al vi, sinjoro.

Smirnov
 (kolere) Kion?

Luka:
 Mi… mi nenion diras… mi nur…

Smirnov
 Kun kiu vi parolas?! Silentu!

Luka:
 (Flanken) Jen altrudis sin, diablo, al nia kapo, alkondukis lin nefacila sorto…

(Luka foriras)

Smirnov
 Aĥ, kiom kolera mi estas! Tiom kolera, ke mi eĉ pretas tutan mondon pulvorigi! (Krias) Homo!

8

(Popova kaj Smirnov)

Popova (eniras, mallevinte la okulojn)

Estimata sinjoro, en mia soleco mi jam delonge dekutimiĝis de homa voĉo kaj ne toleras krion. Mi petas vin konvinke, ne rompu mian trankvilon!

Smirnov
 Pagu al mi la monon, kaj mi forveturos!

Popova
 Mi diris al vi klare: Mi ne havas nun liberan monon, atendu ĝis postmorgaŭ.

Smirnov
 Mi ankaŭ havis la honoron diri al vi klare: la monon mi bezonas ne postmorgaŭ, sed hodiaŭ. Se hodiaŭ vi al mi ne pagos, morgaŭ mi devos pendigi min.

Popova
 Sed kion mi devas fari, se mi ne havas monon? Kiel strange!

Smirnov
 Do vi nun ne pagos?

Popova
 Ne povas.

Smirnov
 En tiu kazo mi restos ĉi tie kaj sidos ĝis kiam mi ricevos. (Sidiĝas) Postmorgaŭ pagos? Bonege! Mi ĝis postmorgaŭ sidos tiamaniere! (Eksaltas) Mi vin demandas: ĉu mi devas morgaŭ pagi procentojn aŭ ne? Aŭ vi opinias ke mi ŝercas?

Popova
 Estimata sinjoro! Mi petas vin ne krii! Ĉi tie ne estas ĉevalejo!

Smirnov
 Mi vin ne pri ĉevalejo demandas, sed pri tio ĉu mi devas morgaŭ pagi procentojn aŭ ne?

Popova
 Vi ne scipovas teni vin en virina societo!

Smirnov
 Ne, mi scipovas teni min en virina societo!

Popova
 Ne, ne scipovas! Vi estas needukita kruda homo! Decaj homoj ne parolas tiel kun virinoj.

Smirnov
 Aĥ, mirinda afero! Kiel ja vi ordonos paroli kun vi? Ĉu france? (koleriĝas kaj lispas) Madame, Je vous prie, kiom feliĉa mi estas ke vi ne pagas al mi monon… Aĥ pardon, ke mi vin maltrankviligis! Hodiaŭ estas tia rava vetero! Kaj tiu ĉi funebro tiel konvenas al vi! (Riverencas per piedoj)

Popova
Nesaĝe kaj krude!

Smirnov
 (Mokiimitas) Nesage kaj krude! Mi ne scipovas teni min en virina societo! Sinjorino, en mia vivo mi vidis pli multe da virinoj ol vi-paserojn! Trifoje mi interpaŝis en duelo pro virinoj, dek du virinojn mi forlasis, naŭ virinoj lasis min!

Jes! Estis tempo kiam mi kondutis kiel stultulo, migdalmaniere komplezis, disŝutiĝis kvazaŭ perletoj, mielfluis… Amis, suferis, sopiris je la luno… Amis pasie, furioze, ĉiumaniere, diablo min prenu, ĉirpis kvazaŭ pigo pri emancipo, elspezis pro tenera sento duonon da mia havaĵo, sed nun – sufiĉas! Okuloj nigraj, okuloj pasiaj, skarlataj lipetoj, kavetoj sur vangoj, “flustro, timema spiro” -por ĉio ĉi sinjorino, mi nun, eĉ kupran groŝon ne donos! Mi ne parolas pri la ĉeestantoj, sed ĉiuj virinoj estas pozulinoj, klaĉulinoj, logiko estas indigniga, kaj kio koncernas tiun ĉi aĵon. (Klakas sin je frunto) Do – pardonon pro la sincereco!- pasero povas doni dek poentojn al ĉiu filozofo en jupo! Se oni rigardas iun ajn virinon, poezian kreitaĵon: gazo, etero, duondiino, miliono da ravoj, kaj se oni enrigardas en animon – plej kutima krokodilo! Sed plej indignige estas tio ke tiu ĉi krokodilino ial imagas ke sia ĉefverko, privilegio kaj monopolo estas tenera sento! Sed diablo prenu min entute!- ĉu virino scipovas ami iun ajn krom hejmaj hundetoj? En la amo ŝi scipovas nur ploraĉi kaj ĝemi! Kie viro superas kaj oferas, tie tuta ŝia amo montriĝas en tio ke ŝi turnas per trenaĵo kaj penas pli firme kapti en nazo! Vi havas malfeliĉon esti virino, do laŭ vi mem scias virinan naturon. Diru al mi konscience: Ĉu vi vidis virinon kiu estus sincera, fidela kaj konstanta? Ne vidis! Fidelaj kaj konstantaj estas nur maljunulinoj kaj malbelulinoj!

Popova
 Permesu, do kiu, laŭ via opinio, estas fidela, kaj konstanta en la amo? Ĉu ne viro?

Smirnov
 Jes, viro!

Popova
 Viro! (kolera rido) viro estas fidela kaj konstanta en la amo! Jen kia novaĵo! (varmege, flame) Sed kiun rajton vi havas diri tion? Viroj estas fidelaj kaj konstantaj! Se paroli pri tio, do mi diros al vi ke el ĉiuj viroj kiujn mi nur konis plej bona estis mia mortinta edzo… Mi amis lin pasie, de tuta mia animo kiel nur povas ami juna pensanta virino, mi fordonis al li mian junecon, feliĉon, vivon, mian havaĵon, spiris je li, preĝis je li kvazaŭ paganino, kaj, kaj kio? Tiu ĉi plej bona viro plej senkonscience trompis min je ĉiu paŝo! Post lia morto mi trovis en la tablo pelenan keston da amaj leteroj kaj dum lia vivo- estas terure rememori! Li lasis min sola dum tutaj semajnoj, antaŭ miaj okuloi amindumis kun aliaj virinoj kaj malfidelis min, malŝparis mian monon, ŝercis pri mia sento. Kaj malgraŭ ĉio ĉi mi amis lin kaj estis al li fidela… Krom tio, li mortis kaj mi ankoraŭ estas fidela al li kaj konstanta. Mi poreterne funebris min en kvar muroj kaj ĝis la tombo ne demetos ĉi funebron.

Smirnov
 (Malestima rido) Funebro! Por kiu vi min prenas fakte? Kvazaŭ mi ne scias por kiu celo vi portadas tiun ĉi nigran vestaĵon kaj funebris vin en kavr muroj? Certe! Tio estas tiel mistere, poezie! Preterveturos iu ajn mizera poeto, rigardos la fenestrojn kaj pensos: Tie ĉi loĝas mistera Tamara kiu pro amo al edzo funebris sin en kvar muroj… Konas ni tiujn ĉi trukojn!

Popova
 (ekkoleriĝinte) Kion? Kiel vi aŭdacas diri al mi ĉion ĉi?

Smirnov
 Vi funebris vin dumvive, sed ja ne forgesis pudri vin!

Popova
 Sed kiel vi aŭdacas paroli kun mi tiamaniere?

Smirnov
 Bonvolu ne krii, mi ne estas via oficisto! Mi ne estas virino kaj alkutimiĝis eldiri mian opinion rekte! Bonvolu ne krii!

Popova
 Ne mi krias, sed vi krias! Bonvolu lasi min trankvila!

Smirnov
 Pagu al mi la monon kaj mi forveturos!

Popova
 Mi ne donus al vi monon!

Smirnov
 Ne, donus!

Popova
 Jen spite al vi eĉ ne unu kopekon ricevos! Vi povas lasi min trankvila!

Smirnov
 Mi ne havas plezuron esti via edzo aŭ via fianĉo, kaj pro tio, bonvolu ne fari al mi scenojn. (sidiĝas) Mi tion ne ŝatas.

Popva: (anhelante pro kolero) Ĉu vi sidiĝis?

Smirnov
 Sidiĝis.

Popova
 Mi petas vin foriri!

Smirnov
 Fordonu monon! (Flanken) Aĥ, kiom kolera mi estas! kiom kolera!.

Popova
 Mi ne deziras paroli kun impertinentuloj! Bonvolu malaperi! (foriri!) (Paŭzo) Ĉu vi ne foriros? Ne?

Smirnov
 Ne.

Popova
Ne?

Smirnov
Ne

Popova
 Nu, bone! (sonoras) (aŭkrias: Luka!)

9

(la samaj personoj kaj Luka)

Popova
 Luka, elkonduku tiun ĉi sinjoron!

Luka:
 (alvenas al Smirnov) Sinjoro, bonvolu foriri kiam oni ordonas! Ne necesas ja…

Smirnov
 (eksaltante) Silenti! Kun kiu vi parolas? Mi el vi salaton faros!

Luka:
 (kaptas sin je koro) Sanktaj patroj! Komplezuloj! (falas en fotelon) Oĥ, svenas, svenas! Mia spiro haltis!

Popova
 Kie ja estas Daŝa? Daŝa! (krias) Daŝa! Pelageja! (sonoras).

Luka:
 Oĥ! Ĉiuj iris beroin kolekti! Neniu estas hejme… svenas! Akvon!

Popova
Bonvolu malaperi!

Smirnov
 Ĉu vi ne bonvolas esti pli ĝentila?

Popova
 (Premante pugnojn kaj pied frapante) Vi estas muĵiko! Kruda urso! Bourbon! (Bourbono) Monstro!

Smirnov
 Kiel? Kion vi diris?

Popova
 Mi diris ke vi estas urso, monstro!

Smirnov
 (marŝante antaŭen) Permesu (pardonon!) Kiun rajton vi havas insulti min?

Popova
 Jes, insultas! Nu kaj kio? Cu vi pensas ke mi vin timas?

Smirnov
 Kaj ĉu vi pensas ke se vi estas poezia kreitaĵo do vi havas raiĵton insulti senpune? Jes! Al bariero! Duelo!

Luka:
 Sanktaj patroj! Komplezuloj! Akvon!

Smirnov
 Interpafi!

Popova
 Se vi havas grandajn pugnojn kaj bovan gorĝon, do vi pensas ke mi vin timas? Ĉu? Bourbono vi tia!

Smirnov
 Al bariero! Duelo! Mi al neniu permesos insulti min kaj ne rigardos tion ke vi estas virino, febla kreitaĵo!

Popova
 (penante lin superkrii) Urso! Urso! Urso!

Smirnov
 Estas jam tempo rifuzi la antaŭjuĝon ke nur viroj devas pagi pro insultoj! Egalrajteco, do egalrajteco, diablo prenu! Al bariero! Duelo!

Popova
 Ĉu vi interpafi volas? Bonvolu!

Smirnov
Tuj!

Popova
Tuj! Post mia edzo restis pistoloj… Mi tuj alportos ilin ĉi tien. (Rapide iras kaj revenas) Kun kiu ĝuo mi sendos kuglon en vian kupran frunton! Diablo vin prenu! (Foriras)

Smirnov
 Mi pafovundos ŝin kvazaŭkokidon! Mi ne estas knabo, ne estas sentimentala hundido, por mi ne ekzistas feblaj kreitaĵoj!

Luka:
 Patro nia! Karulo! (Stariĝas sur genuojn) Faru tian favoron, kompatu vi min, maljunulon! Foriru de ĉi tie! Vi timigis (nin) ĝis la morto kaj ankoraŭvolas interpafi!

Smirnov
 (Ne aŭskultante lin). Inrterpafi-jen tio estas egalrajteco, emancipo! Ĉi tie ambaŭ seksoj estas egalaj. Mi pafovundos ŝin pro principo! Sed kia virino! (Incitas ) “Diablo vin prenu, sendos kuglon en kupran frunton!” Kia?! Ruĝiĝis, okuloj brilas! Defion akceptis! Honorparolon! Por unua fojo en vivo mi tian virinon vidas!

Luka:
 Patro nia, foriru! Premesu eterne Dion preĝi pro vi! (por vi)

Smirnov
 Tio estas virino! Jen tion mi komprenas! Vera virino! Ne acidulino ne flegmulino.Sed fajro, pulvo, raketo! Eĉ estas domaĝe mortigi!

Luka:
 (Ploras) Patro nia… Karulo, foriru!

Smirnov
 Ŝi al mi absolute plaĉas! absolute! Spite al kavetoj sur vangoj plaĉas! Mi estas preta eĉ ŝuldon al ŝi pardoni kaj (la) kolero forpasis… Mirinda virino!

Sceno 10-a

(La samaj personoj kaj Popova)

Popova
 (eniras kun pistoloj) Jen ili, la pistoloj! Sed antaŭ ol ni interpafos bonvolu montri al mi kiel necesas pafi… Mi eĉ ne unu fojon en la vivo tenis en la manoj pistolon.

Luka:
 Savu, Dio, kaj favoru! Mi iros serĉi ĝardeniston kaj kaleŝiston. De kie aperis tiu ĉi malfeliĉo al nia kapo… (Foriras)

Smirnov
(Pririgardante pistolojn) Vidu, ekzistas kelkaj specoj de pistoloj. Estas specialaj duelaj pistoloj de Mortimer. Kaj tio ĉe vi estas revolveroj de sistemo Smit kaj Vesson. Bonegaj pistoloj! Teni revolveron necesas tiel… (En flankon) Okuloj, okuloj! Ardeca virino!

Popova
 Ĉu tiel?

Smirnov
 Jes, tiel… Poste vi streĉas la ĉanon… Jen tiel celas… Kapon iomete malantaŭen… Tiru la manon kiel necesas… Jen tiel… Poste per tiu ĉi fingro premas tiun ĉi aĵeton-kaj nenion plutri… Nur ĉefa regulo: ne koleriĝi kaj celi nerapide… Necesas peni ke la mano ne tremu…

Popova
 Bone. En la ĉambroj interpafi ne estas oportune. Iru ni en la ĝardenon…

Smirnov
 Iru ni. Sed mi avertas ke mi pafos en aeron.

Popova
 Tio ankoraŭ mankas! Kial?

Smirnov
 Ĉar, ĉar tio estas mia afero kial!

Popova
 Ĉu vi malkuraĝis? Jes? A-a-a-a! Ne? Vi, sinjoro, ne zigzagu… (ne fiflatu)!

Bonvolu iri kun mi… Mi ne trankviliĝos ĝes kiam ne trabatos vian frunton, ĉi tiun frunton, kiun mi tiel malamas! Ĉu vi malkuraĝis?

Smirnov
 Jes, malkuraĝis.

Popova
 Vi mensogas. Kial vi ne volas interpafi?

Smirnov
 Ĉar… ĉar vi al mi plaĉas…

Popova
 (Kolera rido) Mi al li plaĉas… LI aŭdacas diri ke mi al li plaĉas! (Montras al la pordo). Vi povas.

Smirnov
 (en silento metas revolveron kaj iras; ĉe la pordo haltas; ambaŭ en silento rigardas unu la alian; poste li parolas nedecide alvenante al Popova) Aŭskultu… Ĉu vi ankoraŭ koleriĝas? Mi ankaŭ estas diable kolerigita, sed komprenu… Kiel mi eldiru… La afero estas jena, ke… vidu… tiaspeca historio… ĝustadire (krias) Nu, ĉu mi kulpas ke vi al mi plaĉas! (kaptas sin je dorso de seĝo, la seĝo krakas kaj rompiĝas) Diablo scias kian rompeblan meblon vi havas! Vi al mi plaĉas! Ĉu vi komprenas? Mi… mi estas preskaŭ enamiĝita.

Popova
 Foriru de mi-mi vin malamas!

Smirnov
 Dio, kia virino! Neniam en la vivo mi vidis ion similan! Pereis! Trafis en muskaptilon kvazaŭ muso!

Popova
 Iru for aŭ mi pafos!

Smirnov
 Pafu! Vi ne povas kompreni kia feliĉo estas morti sub la rigardoj de ĉi tiuj ravaj okuloj, morti de revolvero kiun tenas ĉi tiu velura maneto… Mi freneziĝis! Pensu kaj decidu tuj, ĉar se mi eliros de ĉi tie ni nin jam plu ne vidos! Decidu! Mi estas nobelo, deca homo, havas dek milojn de jara enspezo, celtrafas per kuglo en ĵetitan kopekon… havas bonegajn ĉevalojn. Ĉu vi volas esti mia edzino?

Popova
 (indignigita, skuas per revolvero) Interpafi! Al bariero!

Smirnov
 Freneziĝis… Nenion komprenas… (krias) Homo! Akvon!

Popova
 (krias) Al bariero!

Smirnov
 Freneziĝis, enamiĝis kvazaŭ knabo, kvazaŭ stultulo. (kaptas ŝin je mano, ŝi ekkrias pro doloro, Mi amas vin! (stariĝas sur genuojn) Dek du virinojn mi forlasis, naŭ virinoj lasis min, sed eĉ ne unu mi amis kiel vin. Limoniĝis, siropiĝis, acidiĝis-staras sur genuoj kvazaŭ stultulo kaj proponas la manon… Honto, malhonoro! Kvin jaroj ne enamiĝis, donis al si ĵurpromeson kaj subite aĉe enamiĝis kvazaŭ timono en frendan kaleŝon. La manon proponas! Jes aŭ ne? Ĉu vi ne volas? Ne necesas. (ekstaras kaj rapide iras al la pordo).

Popova
 Haltu!

Smirnov
(haltas) Nu?

Popova
 Nenion! Foriru! Ne, haltu… Ne, foriru, foriru! Mi vin malamas! Aŭ ne… Ne foriru! Aĥ, se vi scius, kiom kolera mi estas, kiom kolera mi estas! (Ĵetas sur la tablon la revolveron) Ekŝvelis fingroj pro tiu ĉi abomenaĵo… (Disŝiras pro kolero naztukon) Kial do vi staras! Iru for!

Smirnov
 Adiaŭ.

Popova
 Jes, jes, foriru! (krias) Kien vi iras? Haltu… Ne, iru. Aĥ, kiom kolera mi estas! Ne alvenu, ne alvenu!

Smirnov
(alvenante al ŝi) Kiom kolera mi estas je mi mem! Enamiĝis kavazaŭ gimnazisto! Staris sur genuoj… Eĉ febron mi havas… (krude) Mi amas vin! Ĉu mi bezonis enamiĝi en vin?! Morgaŭ necesas procentojn pagi, herbfalĉado komenciĝis, kaj en vi! (prenas ŝin je talio) Neniam mi tion pardonos al mi (al si)…

Popova
Iru for! Manojn for! Mi vin… Malamas! Al bariero! (longdaŭra kiso)

(Eniras Luka kun toporo)

Luka:
(vidante la interkisantan paron) Sanktaj patroj! (paŭzo)

Popova
(mallevante la okulojn) Luka, diru tie, en la ĉevalejo, ke oni hodiaŭ al Tobi tute ne donu avenon.

Kurteno.