Elgermanigis: Doron Modan
“Kial vi estas tiel kurta? Ĉu vi ne ŝatas,
Do, kiel antaŭe, la kantadon? Trovis vi ja
Neniam, kiel junulo, en la tagoj
De l’ espero dum kantado la finon!”
Kiel mia feliĉo, tiel mia kanto. – Ĉu vi volus
Gaje en la vesperruĝo vin bani? Ĝi estas for! Kaj
La tero malvarmas, kaj la birdo de l’ nokto
Disflugas senpace antaŭ vian okulon.
Verkita iam inter 1796 kaj 1798