La graveco de seriozeco

Oscar Wilde

Akto II, parto 1

Trakukis: Doron Modan

Jack. Ĉarma tago estas, Miss Fairfax.

Gwendolen. Bonvolu ne paroli al mi pri la vetero, Mr. Worthing. Kiam homoj parolas al mi pri la vetero, mi ĉiam sentas, ke ili celas ion alian. Kaj tio igas min nervoza.

Jack. Mi ja celas ion alian.

Gwendolen. Tiel mi pensis. Fakte, mi neniam eraras.

Jack. Kaj mi volus havi permeson profiti de la portempa foresto de Lady Bracknell.

Gwendolen. Mi plene konsilus al vi fari tion. Panjo kutimas reveni subite al ĉambroj.

Jack. [nervoze.] Miss Fairfax, ekde kiam mi renkontis vin, mi admiris vin pli ol iun ajn knabinon… kiun mi renkontis… ekde kiam mi renkontis… vin.

Gwendolen. Jes, mi bone koncias pri tiu fakto. Kaj mi ofte deziras ke en publiko, almenaŭ, vi estu pli elmontrema. Mi ĉiam estis altirita al vi. Eĉ antaŭ ol mi renkontis vin, mi estis tute ne indiferenta al vi.  [Jack rigardas al ŝi surprizite.] Ni vivas, kiel mi esperas ke vi scias, Mr. Worthing, en periodo de idealoj. Tiu fakto estas senĉese menciata en la plej multekostaj periodaĵoj, kaj atingis, kiel oni diris al mi, eĉ al la provincoj; kaj mia idealo ĉiam estis: ami iun kun la nomo Ernest. Estas iu seriozeco en tiu nomo, kiu elvokas absolutan fidon. La momenton kiam Algernon unue menciis al mi, ke li havas amikon kiu nomiĝas Ernest, mi sciis ke mi estas destinita por ami vin.

Jack. Ĉu vi vere amas min, Gwendolen?

Gwendolen. Passssie!

Jack. Karulino! Vi ne scias kiom feliĉa vi igis min.

Gwendolen. Mia propra Ernest!

Jack. Sed ĉu vi ne vere celas, ke vi ne povus ami min, se mia nomo ne estus Ernest?

Gwendolen. Sed via nomo ja estas Ernest.

Jack. Jes, jes, mi scias. Sed ni supozu ke ĝi estus io alia. Ĉu vi celas ke vi ne povus ami min tiam?

Gwendolen. [haste] Ha! Tiu ĉi estas klare metafizika spekulado, kaj kiel la plimulto de la metafizikaj spekuladoj,  ĝi estas tro malforte ligita al la vera vivo, kiel ni konas ĝin.

Jack. Persone, karulino, se paroli sincere, mi ne tre ŝatas la nomon Ernest… Mi ne pensas ke tiu nomo entute konvenas al mi.

Gwendolen. Ĝi konvenas al vi perfekte. Ĝi estas divina nomo. Ĝi havas muzikon en si. Ĝi eligas bonajn vibrojn…

Jack. Nu, vere, Gwendolen, mi devas diri ke estas aliaj multe pli belaj nomoj. Mi pensas ke Jack, ekzemple, estas ĉarma nomo.

Gwendolen . Jack?… Ne, estas tre eta muziko en la nomo Jack, se entute. Ĝi ne entuziasmigas. Ĝi eligas absolute neniujn vibrojn… Mi konis multajn homojn kiuj nomiĝis Jack, kaj ĉiuj, senescepte, estas tute ordinaraj. Cetere, Jack estas fifama hejma karesnomo por John! Kaj mi kompatas virinon kiu estas edzino de viro, kiu nomiĝas John. Ŝi neniam povas ekkoni la magian plezuron de unumomenta soleco. La sola certa nomo estas Ernest.

Jack. Gwendolen, mi devas tuj alinomiĝi – mi celas – ni devas tuj geedziĝi. Ni ne povas perdi tempon.

Gwendolen. Geedziĝi, Mr. Worthing?

Jack. [Konsternita.] Nu… certe. Vi scias ke mi amas vin, kaj vi kondukis min kredi, Miss Fairfax, ke vi estas ne absolute indiferenta al mi.

Gwendolen. Mi admiras vin. Sed vi ankoraŭ ne proponis al mi. Nenio estis dirita pri geedziĝo. La temo eĉ ne estis tuŝita.

Jack. Nu… ĉu mi rajtas proponi al vi nun?

Gwendolen. Mi pensas ke nun estus admirinda oportuno. Kaj por ŝpari al vi eblan senreviĝon, Mr. Worthing, mi pensas ke estas nur dece diri al vi tute sincere jam antaŭe, ke mi plene intencas akcepti la proponon.

Jack. Gwendolen!

Gwendolen. Jes, Mr. Worthing, kion vi deziras diri al mi?

Jack. Vi scias kion mi deziras diri al vi.

Gwendolen. Jes, sed vi ne diras tion.

Jack. Gwendolen, ĉu vi edziniĝos kun mi? [Surgenuiĝas.]

Gwendolen. Certe jes, karulo. Kiom longe vi prokrastis tion! Mi timas, ke vi havas tre etan sperton kun edziĝproponoj.

Jack. Ho, mia kara, Mi neniam amis iun alian en la mondo krom vin.

Gwendolen.  Jes, sed viroj kutimas proponi por la praktiko. Mi scias, ke tiel faras mia frato Gerald. Ĉiuj miaj amikinoj rakontas tion al mi. Kiom mirinde bluajn okulojn vi havas, Ernest! Ili estas tute, tute, bluaj. Mi esperas ke vi ĉiam rigardos min ĝuste tiel, speciale kiam aliaj homoj ĉeestas. [Eniras Lady Bracknell.]

Lady Bracknell. Mr. Worthing! Leviĝu, sinjoro de tiu ĉi duonkuŝanta pozicio. Ĝi estas tute malkonvena.

Gwendolen. Panjo! [Li provas leviĝi; ŝi detenas lin] Mi devas peti vin retiriĝi. Tio ne estas loko por vi. Cetere, Mr. Worthing ne tute finis ankoraŭ.

Lady Bracknell. Finis kion, se mi rajtas demandi?

Gwendolen. Mi estas fianĉita al Mr. Worthing, panjo. [Ili leviĝas kune]

Lady Bracknell. Pardonu min, vi estas al neniu fianĉita. Kiam vi ja fianĉiĝos al iu, mi, aŭ via patro, se lia sano permesos al li, informos vin pri la fakto. Fianĉiĝo devas veni al juna knabino kiel surprizo, agrabla aŭ malagrabla, laŭ la kazo. Tio estas apenaŭ afero kiun ŝi povus esti permesata aranĝi por si mem… Kaj nun mi havas kelkajn demandojn por fari al vi, Mr. Worthing. Dum mi faras la pridemandadon, vi, Gwendolen, atendos min sube en la kaleŝo.

Gwendolen. [admone.] Panjo!

Lady Bracknell. En la kaleŝo, Gwendolen! [Gwendolen iras al la pordo. Ŝi kaj Jack enaerigas kisojn unu al la alia malantaŭ la dorso de Lady Bracknell . Lady Bracknell  svage ĉirkaŭrigardas ne komprenante kio la bruo estis. Fine turniĝas. Gwendolen, la kaleŝo!

Gwendolen. Jes, panjo. [Eliras, rigardante malantaŭn al Jack.]

Lady Bracknell. [Sidiĝante.] Vi povas sidiĝi, Mr. Worthing.

[Serĉas kajereton kaj krajonon en sia poŝo]

Jack. Dankon, Lady Bracknell, mi preferas stari.

Lady Bracknell. [Kun krajono kaj kajereto en la mano.] Mi sentas ke mi estas devigata diri al vi, ke vi ne aperas en mia listo de meritaj junaj viroj, kvankam mi havas la saman liston kiel la listo de la kara Duchess of Bolton. Ni laboras kune, fakte. Tamen, mi estas sufiĉe preta enigi vian nomon, kaze ke viaj respondoj estos tiaj, kiajn amanta patrino postulas. Ĉu vi fumas?

Jack. Nu, jes, mi devas konfesi ke mi fumas.

Lady Bracknell. Mi ĝojas aŭdi tion. Viro devas ĉiam havi iuspecan okupon. Estas vere tro multaj nenio-farantaj viroj en Londono nuntempe. Kiom aĝa vi estas?

Jack. Dudek naŭ.  [(eble pli bonas diri nuntempe: tridek naŭ)]

 Lady Bracknell. Tre bona aĝo por edziĝi! Mi ĉiam opiniis, ke viro kiu deziras edziĝi, devas scii aŭ ĉion aŭ nenion. Kiu el tiuj vi scias?

Jack. [Post ioma hezitado.] Mi scias nenion, Lady Bracknell.

Lady Bracknell. Mi estas kontenta aŭdi tion. Mi ne aprobas ion ajn, kio intervenas kun natura malscio. Malscio estas kiel delikata ekzota frukto; tuŝu ĝin kaj la florodo malaperos. La tuta teorio de moderna edukado estas tute nestabila. Feliĉe, en Anglujo, almenaŭ, edukado rezultas en neniu ajn efiko. Se ĝi bone rezultus, ĝi kaŭzus seriozan danĝeron al la supra societo. Kio estas via enspezo?

Jack. Inter sep kaj ok miloj jare.

Lady Bracknell. [Notas en la kajero.] En tero, aŭ en investoj?

Jack. En investoj, ĉefe.

Lady Bracknell. Tio estas kontentiga. Se temas pri la devoj pri kiuj oni atendas de iu dum lia vivo, kaj ankaŭ pri la devoj atendataj de li post lia vivo, tero ĉesis esti ĉu profito ĉu plezuro. Ĝi donas pozicion, sed malebligas prezervi ĝin. Jen ĉio direbla pri tero.

Jack. Mi havas eksterurban domon kun iom da tero, komprenele, alkroĉita al ĝi, ĉirkaŭ 6 kilometroj, mi kredas; sed mi ne dependas je ĝi por mi vera enspezo. Fakte, la neleĝaj ĉasistoj estas la solaj, kiuj iom povas profiti de ĝi.

Lady Bracknell. Eksterurba domo! Kiom da ĉambroj? Nu, tiu punkto povas klariĝi poste. Vi havas ankaŭ urban domon, mi esperas? Oni ne povas postuli, ke knabino kun simpla, ne difektita naturo kiel Gwendolen, loĝu en la vilaĝo.

Jack. Nu, mi  posedas domon en Belgrave Square, sed ĝi estas luigata jare al Lady Bloxham. Kompreneble, mi povas rericevi ĝin iam ajn, kun antaŭanonco de ses monatoj.

Lady Bracknell. Lady Bloxham? Mi ne konas ŝin.

Jack. Ho, ŝi tre malmulte ĉirkaŭiras. Ŝi jam estas sufiĉe aĝa.

Lady Bracknell. Ha, nuntempe aĝo ne estas garantio por respektinda karaktero. Kiu numero en Belgrave Square?

Jack. 149.

Lady Bracknell. [Skuas sian kapon.] La malmoda flanko. Mi sciis ke estos io. Tamen, tio estas facile ŝanĝebla.

Jack. Ĉu vi celas la modon, aŭ la flankon?

Lady Bracknell. [Severe.] Ambaŭ, se necesas, mi supozas. Kio vi estas politike?

Jack. Nu, mi timas ke mi ne estas politika, mi estas liberala.

Lady Bracknell. Ho, ili konsideriĝas kiel konservativuloj. Ili vespermanĝas kun ni. Aŭ venas en la vesperoj, almenaŭ. Nun al malpli gravaj aferoj. Ĉu viaj gepatroj vivas?

Jack. Mi perdis ambaŭ miajn gepatrojn.

Lady Bracknell. Perdi unu el la gepatroj, Mr. Worthing, povas esti konsiderada malbonŝanco; perdi ambaŭ aspektas kiel malatento. Kiu estis via patro? Li evidente estis viro iom riĉa. Ĉu li naskiĝis en tio, kion la radikalaj gazetoj nomas komercaj cirkloj, aŭ ĉu li kreskis en la sfero de aristokratuloj?

Jack. Mi timas, ke mi ne vere scias. La fakto estas, Lady Bracknell, mi diris ke mi perdis ambaŭ miajn gepatrojn. Estus pli proksime al la vero diri, ke miaj gepatroj verŝajne perdis min. Mi ne vere scias kiu mi estas laŭnaske. Mi estis… nu, mi estis trovita.

Lady Bracknell. Trovita!

Jack. La karmemora Mr. Thomas Cardew, maljuna ĝentelmano, kun karaktero tre karitata kaj simpatia, trovis min, kaj donis al mi la nomon Worthing, ĉar li hazarde havis unuaklasan bileton al Worthing en sia poŝo tiam. Worthing estas loko en Sussex. Ĝi estas ĉe-mara ripozejo.

Lady Bracknell. Kie tiu karitata ĝentelmano, kiu havis unuaklasan bileton al tiu ĉe-mara ripozejo, trovis vin?

Jack. [Serioze.] En mansako.

Lady Bracknell. Mansako?

Jack. [Tre serioze] Jes, Lady Bracknell. Mi estis en mansako—iom larĝa, nigra leda mansako, kun man-teniloj—ordinara mansako fakte.

Lady Bracknell. En kiu lokalo tiu Mr. James, aŭ Thomas, Cardew ekvidis tiun ĉi ordinaran mansakon?

Jack. En la garderobo de Victoria station. Ĝi estis donita al li erare anstataŭ la lia.

Lady Bracknell. La garderobo en Victoria Station?

Jack. Jes, lino Brighton.

Lady Bracknell. La linio tute ne gravas. Mr. Worthing, mi konfesas ke mi sentas iom konfuzita pri tio, kion vi ĵus rakontis al mi. Naskiĝi, aŭ almenaŭ troviĝi, en mansako, ĉu kun man-teniloj aŭ sen ili, ŝajnas al mi elmontro de malreskpekto al la ordinara familia deco, kio memorigas al oni pri la plej troigaj kutimoj de la Franca Revolucio. Kaj mi imagas ke vi scias kien kondukis tiu bedaŭrinda movado? Koncerne la lokalon en kiu la mansako estis trovita, garderobo en trajno-stacio povas servi por kaŝi socian maldecon—kaj ĝi jam estis uzita por tiu celo en la pasinteco-sed tio apenaŭ povas esti konsiderata kiel stabila bazo por bona societa pozicio.

Jack. Ĉu mi rajtas demandi vin, do, kion vi konsilus al mi fari? Mi ne devas diri, ke mi farus ĉion ajn por certigi la feliĉon de Gwendolen.

Lady Bracknell. Mi forte rekomendus al vi, Mr. Worthing, provi akiri iujn parencojn kiel eble plej baldaŭ, kaj absolute strebi ekhavi almenaŭ unu el la gepatroj, el ajna sekso, antaŭ la fino de la sezono.

Jack. Nu, mi ne scias kiel mi sukcesus fari tion. Mi povas akiri la mansakon ĉiumomente. Ĝi estas en mia vestaĵejo hejme. Mi vere pensas ke tio devas kontentigi vin, Lady Bracknell.

Lady Bracknell. Min, sir! Kiel tio estas ligita al mi? Vi ja ne imagas, ke mi kaj Lord Bracknell entute revus lasi nian solan filinon—knabinon kreskitan kun la plej granda atento—edziniĝi kun garderobo, kaj fari aliancon kun pakaĵo? Bonan matenon, Mr. Worthing!

[Lady Bracknell eliras kun majesta indigno.]