Multaj religiaj kaj spiritaj kredaroj uzas almenaŭ unu el la substantivoj aperantaj en la titolo, kiel gravan parton de ilia bazo. Ekzemple, en la Islama Nobla Korano ni legas: “Ho, kredanto, persistu en pacienco kaj konstanto” (3:200). La hebreaj profetoj ofte predikis pri espero (al Dia savo), kaj la Sentencoj de Salomono (15:18) diras ke “pacienculo kvietigas disputon”. Ĉe la kristana Nova Testamento, kie speciale abundas tiuj terminoj, ni efektive trovas ĉiujn tri en unu versiklo: “en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj (Romanoj 12:12). Ankaŭ dum Budhismaj meditadoj, la komenca meditanto (kiel la verkanto de ĉi-linioj scias de persona sperto) rapide mem komprenas, ke evoluigado de obstino, pacienco kaj espero estas nepra ŝlosilo de sukceso.
La fakto ke Zamenhof, en sia poemo “La Vojo”, predikis recepte ke per tiuj tri potencaj signoj “ni paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon en gloro”(3), ne estas surpriza, ĉar, kiel ni nun konstatas, ili estas universalaj. Estas treege taŭge ke universala lingvo uzas ĝuste universalajn signojn: espero, obstino kaj pacienco.
La nuna teksto ne estos poezia analizo, eĉ se ĝi de tempo al tempo referencos al la fama Zamenhofa poemo. Ĝia tasko estas uzi la titolon kiel starto-punkton de diskuto pri la ecoj de la tri ‘signoj’, kiamaniere ili similas kaj malsimilas, ĉu ekzistas iu hierarkio inter ili, poste kontroli kiamaniere, se entute, ili estas interligitaj, kaj fine ekvidi ĉu, aŭ kiel, ili agas kune. Tiusence, la eseo vere traktas tiujn ‘signojn’ kiel signojn, do ekster devige Esperanta kunteksto, konsciante tamen pri la grava rolo kiun ludas tiuj tri signoj por Esperanto.
La unua grava komuna eco de espero, obstino kaj pacienco estas jam malkovrita: ke ili estas universalaj. Estas interese, ke Zamenhof en la tuta poemo ‘La Vojo’ ne mencias, eĉ alude, la Internacian Lingvon, aŭ kien precize kondukas la vojo. Vojo kiel vojo. “Klara kaj rekta kaj tre difinita”(1), tamen en la poemo ĝi restas tre malklara kaj certe ne difinita! Ĝi estas tiom ne difinita en la poemo, ke ‘La Vojo’ povus facile servi kiel inspira himno de ajna movado, ĉu religia, socia aŭ politika.
Pri dua komuna eco de la tri signoj ni lernas per ĝenerala komparo inter la tri edifaj Zamenhofaj poeziaj kontribuoj, nome ‘La Espero’, ‘La Vojo’ kaj ‘Preĝo sub la verda standardo’: Se la poemo ‘La Espero’ parolas klare pri celo[1], ‘La Vojo’, ne nur laŭ ties titolo, sed ankaŭ laŭ la enhavo, rakontas pri la rimedoj kiel realigi la celon. La tri signoj, ne estante celo per si mem, estas rimedoj.
Supre ni diris ke la universaleco de la signoj tre taŭgas al universala lingvo. Ĝenerale direblas, ke veraj, puraj rimedoj estas distingeblaj de falsaj rimedoj, laŭ ilia taŭgeco al la celo. Samkiel utila vakcino kontraŭ iu malsano devas enteni la samajn elementojn de tiu malsano, tiel vera, pura kaj utila rimedo devas enteni la samajn ecojn de ties celo.
Se ni difinis la duan komunan econ de la signoj, dirante ke ĉiuj tri estas ‘rimedoj’, restas ankoraŭ trovi la rolon de la tria poemo de nia triangulo. La ‘Preĝo sub la verda standardo’ klopodas atingi la celon per spirita preĝo al la mistera Fortego. Preĝo estas spirita ago, sed kio ekzakte estas la eco de tiu ago? Estante ago, preĝo estas multe pli konkreta ol la kombino de literoj, aŭ maksimume ol la nuraj ideoj ‘espero, obstino, pacienco’. Aliflanke, preĝo estas malpli konkreta ol la celo mem. Per la parola ago de ĉiu ajn preĝo oni kombinas la teorion kaj praktikon. Oni faras la aferon mem, konkretigante la celon kaj la vojon en unu ago, ne nur “pri l’ tempoj estontaj pensante”(4), sed konkretigas la celon tie ĉi kaj nun.
En tiu senco, kvankam la koncepto estas iom stranga, ĉiu frazo kiujn geamikoj diras en Esperanto, estas spirita ago, ĉar tiu ĉi ago kombinas perfekte la rimedojn kun la celo, la teorion kaj praktikon. Ĉiu unuopa frazo en Esperanto almenaŭ havas potencialon de preĝo, aŭ almenaŭ de spirita ago! Ni ne celas per tio, ke ĉiu Esperanto-klubo estas kvazaŭ preĝejo, kaj ke UK estas kvazaŭ katedralo. Tio estus absurdaĵo! Sed ni ja celas, ke praktikante la lingvon, konkretigante la vojon kaj la celon en sama memento, oni havas potencialon de spirita ago. Tiu ago de kombino de vojo kaj celo, teorio kaj praktiko, similas al la ago de du okuloj, ĉiu aparte vidanta nur du-dimensie, sed rigardo per du okuloj kune, kiuj vidas de du malsamaj anguloj, ebligas vidi profunde, en tri dimensioj. Alia ekzemplo estus du flugiloj de birdo. Ambaŭ devas esti same grandaj kaj same fortaj. Nur tiel la birdo povas flugi kaj ne fali. La teorio kaj praktiko, la celo kaj rimedoj, devas esti same gravaj. Ni plue traktos ĉi punkton poste.
Tiel ni alvenas al la tria komuna eco de la tri signoj espero, obstino kaj pacienco: Ili havas spiritan potencialon. Ili ja entenas potencialon por preĝo. Ne estas mirige, ĉar ni jam diris komence, ke ili estis ĉiam uzataj en religia aŭ spirita kunteksto. Almenaŭ pacienco kaj espero estas forte ligitaj, en antikvaj skriboj de multaj religioj, kun paco interna kaj ekstera.
Antaŭe ni diris, ke La Vojo povus servi kiel inspira himno por ajna movado. Ĉu ekzistas danĝero, ke ankaŭ malmoralaj movadoj, ekzemple faŝisma reĝimo, povus apliki tiujn universalajn rimedojn por ties celoj? Ili ja povus uzi esperon, obstinon kaj paciencon, kaj certe tiuj signoj helpus ilin atingi iliajn malbonajn celojn. Aliflanke, estas vere dubinde, ĉu malmoralaj reĝimoj volus dekomence adopti spiritajn, universalajn rimedojn, kiuj tute malkongruas kun ilia malspirita kaj maluniversala, ekskluziva karaktero.
Konkludante ke espero, obstino kaj pacienco estas ĉiuj universalaj rimedoj kun spirita potencialo, por nun konsideri ilian interrilaton, oni unue devas kompreni kiel ili diferencas unu de la alia. Kompreneble la tasko trovi komunajn trajtojn, kion ni ĵus faris, estas pli facila ol trovi diferencojn, ĉar trovi diferencojn necesigas iom pli proksiman konatiĝon kaj analizon de niaj objektoj.
Esperi signifas, laŭ PIV, “atendi kun fido la realiĝon de tio, kion oni deziras”. La radiko de ‘espero’ ja signifas en kelkaj lingvoj, ekzemple en la hispana, ‘atendi’. Tamen, tiu ĉi difino de PIV, tiom natura por multaj, povas surprizi parolantojn de kelkaj naciaj lingvoj, kiel ekzemple de la finna kaj de la novhebrea, kie la vorto ‘espero’ signifas laŭ la vortaro kaj la ĉiutaga uzo, deziron ke io okazu, sen nepra fido ke la afero eblas. Tiel ekzemple francparolanto kiu diras “Mi esperas pri bona vetero hodiaŭ” fidas ke plej verŝajne estos bona vetero, dum finno aŭ israelano diranta la samon nur deziras ke tiel estos.
Tiu ŝajne eta nuanco gravas por nia diskuto: la fakto ke ekzistas diferenco en la komperno de ‘espero’ inter diversaj lingvanoj elvokas ĝuste la elementon de la futuro. En multaj lingvoj la futura tempo estas historie formata aŭ derivata de la vorto ‘volas/deziras’. Ĉiukaze, ĉu oni kaj fidas kaj deziras, ĉu oni nur deziras, eblas nur esperi pri io futura, aŭ “tempoj estontaj” se uzi la Zamenhofan vortumon.
‘Obstini’ estas difinita kiel “firme restante ĉe sia propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj.” Malkiel ‘esperi’, kiu estas forte ligita al estonto, ‘obstini’ referencas al la nuno, kiel klare montras la vortoj en la difino ‘firme restante’. Ankaŭ la etimologio plifortigas la senton de la nuno: obstini devenas de la latina prefikso ‘ob’ plus ‘stinare’, parenco de ‘stare’: stari! Sed se obstino estas tiel forte ligita kun la nuno, kiel kompreni la Zamenhofan vortoparon, ŝajne oksimoran: ‘obstine antaŭen(5)’?! Kaj Kiel kompreni la vortojn: “Obstine ĝi paŝas”. Ja kiamaniere oni povas paŝi antaŭen se per la difino de obstino oni celas restadon, staron. Des pli mirige estas, ke en “La Vojo” aperas: “Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro“(6)!
Eblas kompreni ĉion ĉi, se oni memoras, ke la sola tempo kiu reale ekzistas estas la nuno: La necerta futuro ne okazas ankoraŭ. La pasinteco jam estis. Ni do ŝajne havas rektan influon nur je la nuno, per niaj pensoj kaj faroj. Sed eblas influi ankaŭ la estonton, ne nur la nunon, se oni memoras, ke sammomente kiam ĉiu sekundero de la nuno pasas, la nova nuno estas tio, kio estis antaŭe la estonto. Tio memorigas pri tekniko kiu regis ĉe malnovaj filmoj, kie en la studio aktoro kvazaŭ ŝoforis aŭtomobilon, dum li restis surloke kaj nur movis la stirilon, sed la ĉiam ŝanĝiĝanta fono estis ruligata malantaŭen, por doni al la spektantoj la iluzion kvazaŭ la aktoro vere vetruas tra plej diversaj lokoj kaj vidaĵoj.
La vojo, do, estas loko. Kiel en la malnovaj filmoj, tiel en la poemo, eblas samtempe obstini (=stari) kaj marŝi, tiel ke de la nuno oni atingas la estonton: “La nepoj vin benos”.(5)
Pacienco havas triopan difinon: “virto de tiu, kiu rezignacie kaj trankvile eltenas malbonon”; “eco de tiu, kiu kviete atendas iun, ion malfruiĝantan” kaj “eco de tiu, kiun ne lacigas la longeco kaj malfacileco de ties laborado”. La leganto povas mem konstati ke ĉiuj tri difinoj estas disreprezentataj tra la poemo “La Vojo”. Sed tio, kio nun gravas al ni, estas, ke la dua difino pri iu kiu kviete atendas, ege proksimas al la difino de ‘espero’. Tiusence, kaj espero kaj pacienco estas ligitaj kun la estonto. La ceteraj du difinoj estas klare ligitaj kun la nuno.
Dum la pacienco estas ligita nur kun la nuno, la espero, krom unu difino kiu proksimas al la pacienco, estas pure ‘estonta’. Estas la obstino kiu havas la interesan hibridan econ, kiu povas fari nunon de la estonto, kiel ni vidis.
Alia rimarkindaĵo pri la pacienco, estas ke ĉiuj ties tri difinoj elmontras superon de io. Estas esenca elemento en la PIV-a difino de pacienco, kaj tio estas elemento de malagrablaĵo (“malbono”, “malfruiĝanta”, “malfacileco”). Sen malagrablaĵo, pacienco ne havas ekzisto-rajton. En multaj lingvoj la vorto ‘pacienco’ devenas de ‘sufero’ aŭ ‘doloro’ (al Esperanto ĝi venas malrekte de la latina ‘pati’ – suferi). Tio klare distingas la paciencon de la du aliaj signoj: Pacienco reagas (superante la malagrablaĵon), dum espero kaj obstino agas sendepende.
Supre ni diris, ke estas la obstino kiu povas fari nunon de la estonto. La kialo estas ĝia praktika faceto, malkiel la teoria eco de la espero kaj pacienco. En ĉiu movado estas homoj, kiuj bone reprezentas la movadon per paroladoj ks, sen nepre multon fari, kaj alispecaj homoj, kiuj eble ne parolas bone, sed praktike agas kaj progresigas la movadon. Sen kondamni iun el la du tipoj – ja ambaŭ tipoj necesas en ĉiu movado – la espero kaj pacienco estas kiel la unua tipo, tiu de la bonaj parolantoj. Ili estas la vizio, la teorio, kaj, jen, ankaŭ ligitaj kun spiritaj celoj, sed el praktika vidpunkto ili estas la pasiva voĉo. Kontraŭe, la obstino estas kiel la agemulo de la movado. Obstino estas la praktiko, la motoro, la aktiva voĉo. Ĝi ne estas ligita rekte kun spiritaj celoj. Sekve obstino diferencas de espero kaj pacienco, en tio ke ĝi estas forto disponebla por ĉio – morala kaj malmorala, dum la espero kaj pacienco ne bone kongruas, kiel ni jam diris, kun malmoralaj celoj.
Tuŝinte la similaĵojn kaj malsimilaĵojn inter la tri signoj, ni plue kontrolu ĉu ĉiuj tri staras sur sama nivelo, aŭ ĉu ekzistas iu hierarkio inter ili. Per si mem, la ordo de la signoj en la poemo: “L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco”(2) ne helpas al ni decidi, ĉu iu el ili estas pli grava ol la alia. La ordo estas tia pro konsideroj de skando[2]. Sed tamen, ankaŭ ekster la poemo, en la realo, ŝajnas ke tiu ĉi estas la ĝusta ordo: Por povi obstini necesas scii unue pri kio oni obstinas. Tiun informon liveras la vizio de la espero. Nur post kiam oni multe obstinis, necesas agigi la paciencon.
Sed la ordo mem ankoraŭ ne rakontas al ni pri ilia relativa graveco. Por tio ni eliminu unuopajn elementojn: se oni nur esperas, sen obstini, eĉ kun la plej pozitivaj intencoj, ne eblos progresi, kaj ĉiuj klopodoj estos vanaj. Plie, sen pacienco, la malfacilaĵoj survoje rapide fiaskigos kaj la esperon kaj la obstinon. Pacienco ja estas tre potenca. Same, se oni paciencas sen esperi, temas pri malŝparo de energio, ĉar estas la espero kiu gvidas la vizion, samkiel la obstino gvidas la agojn kaj la pacienco ŝirmas la esperon-vizion. Ekzemple, se la tri signoj estus aŭtomobilo, eblus diri, ke la espero estas la stirilo, la obstino estas la motoro, kaj la pacienco – la fortika karoserio. Ne eblas decidi kio estas pli grava. Ĉiu havas sian rolon, kaj ĉiu rolo dependas de la aliaj roloj, tiel ke ili harmonie agas kune. La fakto ke la tri signoj estas tiom forte interligitaj, montras ke ili estas same gravaj. Ili efektive devas esti same gravaj: Kiel jam dirite, teorio kaj praktiko, celoj kaj rimedoj, dependas unu de la alia, kaj nutras unu la alian. L’espero, l’ obstino kaj la pacienco estas kvazaŭ tripiedo: se unu el la piedoj estas tro mallonga, la tuta konstruo disfalos. Ĉiuj tri devas esti same longaj kaj same fortaj.
Ni komencis nian diskuton trovante ke l’ espero, l’ obstino kaj la pacienco, estas ĉiuj universalaj rimedoj kun spirita potencialo. Ni memoru, ke tiuj signoj ne estas io “filozofie” ekstera aŭ fora. Male, ili estas virtoj, kiujn eblas evoluigi en nin mem. Ilia simileco de unu flanko, kaj malsimileco kaj interligiteco de alia flanko, kvazaŭ promesas al ni plibonigon de nia harmonio kaj interna paco. Ĉu ne ankaŭ tien kondukas la Vojo?
Apendico:
LA VOJO / L.L. ZAMENHOF
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita (1)
ĝi estas, la voj’ elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L’ espero, l’obstino kaj la pacienco – (2)
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro. (3)
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l’ tempoj estontaj pensante. (4)
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante.
“Ho, ĉesu!” mokante la homoj admonas, –
“Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor’ al ni sonas:
“Obstine antaŭen! La nepoj vin benos, (5)
se vi pacience eltenos.”
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro, (6)
obstine ĝi paŝas, provita, hardita, (7)
al cel’ unufoje signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
[1] Intence ni ne skribas majuskle ‘Celo’, ĉar kiel dirite, la nuna diskuto temas pri la ecoj de la signoj, kiuj estas universalaj.
[2] “l’ espero” kaj “l’ obstino” havas saman kvanton da silaboj, kaj skando-rilate, iliaj pozicioj en la verso povus esti inversaj, sed tiu ĉi ordo ebligas glate komenci per la vorto kiu entenas malpli da konsonantoj.