Kokinaĵo aŭ bureko

 

Ĥanoĥ Levin

Tradukis: Doron Modan

Ĥaim: Mi plu ne povas elteni tiun ĉi streĉon.

Bela: Manĝu ankoraŭ unu haringon.

Ĥaim: Mi ne volas.

Bela: Tio trankviligos vin.

Ĥaim: Kion mi havas kun tiu haringo? Kiu entute estas tiu haringo? Vi ja scias, ke ne tio estas la problemo.

Bela: Mi pensas, ke estos en ordo.

Ĥaim: Estas facile diri.

Bela: Mi estas preskaŭ certa, ke estos kokinaĵo.

Ĥaim: Kaj mi ne estas certa. Mi havas neniun kialon por esti certa. Mi ne estas naiva.

Bela: Mi ne povas imagi, ke ili ne donos kokinaĵon. La novedzino venas de bona familio.

Ĥaim: Kion mi havas kun la novedzino? Kiu entute estas la novedzino por mi?

Bela: Ŝia patro estas entreprenisto. Li ne permesos al si ne doni kokinaĵon.

Ĥaim: Hohohoho, li permesos! Certe li permesos. Li ŝajnas al mi sufiĉe impertinenta, por kontribui la plimulton de la sumo, al la komitato favore al la soldatoj. Homoj faras nuntempe tiajn aĵojn. Kaj al la gastoj – kion oni donas? Burekon! Burekon anstataŭ kokinaĵon!

Bela: Vi estas ĉiam pesimisma. Kaj jam tedis al mi trankviligi vin, vi estas tiom egoisma. Ĉu vi pensas ke mi ne havas miajn problemojn? La gepatroj de la novedzino, ili estas en ordo – ili konas nin. Sed la gepatroj de la novedzo? Kiel mi povas scii, ke ili scias ke vi estas inĝeniero, kaj ke mi estas inĝenieredzino?

Ĥaim: Certe mi estas inĝeniero. Mi ja estas inĝeniero en firmao de inĝenierado.

Bela: Ĝuste, sed kiel ili povas scii tion? Eble ili prenas vin por teknikisto?

Ĥaim: Ne, ne, ne, mi ne estas teknikisto. Mi estas inĝeniero.

Bela: Sed kiel ili povas scii tion? Kiel ili povas scii?

Ĥaim: Mi provas esti realisma, sen iluzioj. Mi provas analizi la aferojn per inĝeniera maniero. Se li ne kontribuas la monon, Bela, se li ne kontribuas la monon al la komitato favore al la soldatoj, se li estas sufiĉe avara, korupta, por forgesi pri niaj soldatoj en sia ĝoja tago, do kio? Certe, certe li ne donos kokinaĵon, la aĉulo. Kaj kial li donu kokinaĵon, se li povas kotentiĝi per bureko? La avarulo, la malpurulo?

Bela: Malpuron vi trovas ĉie! Mi rigardas la okulojn de la patrino de la novedzo, kaj vidas, ke ŝi pensas ke mi ne estas inĝenieredzino. Ĥaim, mi ne scias kion fari. Ŝi prenas min por teknikisto-edzino aŭ oficisto-edzino. Kaj mi pensis, ke mia mantelo diras, ke mi estas inĝenieredzino, kaj ne teknikisto-edzino. Sed evidentiĝas, ke mia mantelo diras nenion, nenion! Mia mantelo silentas!

Ĥaim: Li povas ankaŭ decidi, ke li donas la plimulton de la mono al sia filino, por mebligi la loĝejon. Certe! Ne sufiĉas ke la porkino edziniĝas, ŝi ankaŭ aĉetos por ŝi murŝrankon. Kaj ni estas profunde, profunde en la tero, kun bureko!

Bela: Teknikisto-edzino! Ĉu vi kredus?!

Ĥaim: Mi ne venis ĉi tien por bureko, Bela. Mi ne venis por bureko. Estas nia kvara geedziĝfesto ĉi-monate. Kaj ĉiam tiu streĉo du tagojn antaŭ la geedziĝo. Kial? Kion ni faris? Kial homoj geedziĝas kaj mallongigas al mi la vivon per tio? Bela! Homo mortis, do vi scias ke li forpasis. Homo malsanas, do vi aĉetas por li bombonieron. Sed homo edziĝas, vi estas ruinita, rompita, finita. Du tagojn antaŭ la geedziĝo, vi ŝanceliĝas inter espero kaj senreviĝo, inter rozkoloraj iluzioj kaj nigra deprimiĝo, inter kokinaĵo kaj bureko. Kaj tiam vi venas al la geedziĝfesto, donas la donacon, kaj la paro fotiĝas kaj interkisas, kompreneble. Kaj vi sidiĝas, kaj kreskigas al vi blankajn harojn. Kaj la geedziĝo estas nur la komenco. Ili volos infanon, ĉu ne? Certe ili volos. Kaj tiam – cirkumcido, kaj denove blankaj haroj, kaj sulkoj sur la vizaĝo, kaj tiu infano, la vermo, la blato, tiu nulo, kiu ne povas eĉ pisi sole, oni faros al li Barmicvon. Kaj tiam – blankaj haroj, sulkoj survizaĝe, kalviĝo. Kaj ĉu edziĝi li ne volos? Certe volos, kiam li havos 24 jarojn, ĉu la aĉulo ne volos? Certe. Ĉiuj volos. Kaj ni? (preskaŭ flustras pro ekscitiĝo) Kokinaĵo, aŭ boreko. Kokinaĵo aŭ bureko. Kokinaĵo, bureko. Mi volas scii unu fojon kaj por ĉiam, kie mi staras. Kiu mi estas. Kiu mi estas, mi volas scii.

Bela (deklaras): Vi estas inĝeniero, kaj mi estas inĝenieredzino. Kaj neniu prenos min por teknikisto-edzino, ĉu vi aŭdas? Ni supozu, ke la patrino de la novedzino diros al la patrino de la novedzo, ke mi estas inĝenieredzino…

Ĥaim (interrompas): Ni supozu…

Bela (interrompas): Ni supozu ke ŝi diros al ŝi (kvankam mi ne vidas kiel ŝi nun havos tempon por tio) sed ni supozu, ke ŝi diros al ŝi. Ĉu tio signifas, ke la patrino de la novedzo plurakontos tion al aliaj? Al sia edzo? Al siaj gefratoj? Al siaj bofratoj? Kio estas ŝia intereso diri al ŝi, ke mi estas inĝenieredzino kaj ne teknikisto-edzino? Kial entute gravas, al tiu maljuna putino, ke mi suferas? Gravas ke ŝi esats feliĉa. Gravas, ke ŝi edzinigas sian erinacon kun la rano de la enterprenisto.

Ĥaim: Ha, ha.

Bela: Kaj kial tio interesas ŝin, en ŝia ĝoja tago (se nur ĝi estos ŝia lasta ĝojo), kial interesas ŝin baza, homa rilato? Kial gravas al ŝi, ke inĝenieredzino, kiun oni povas preni por ne-inĝenieredzino, baraktas en agonio antaŭ ŝiaj okuloj?

Ĥaim: Kaj ni supozu, ni supozu, ke mi adaptas la teorion, kiu diras, ke estos kokinaĵo kaj ne bureko. Kiel mi povas esti certa, ke mi ricevos la parton kiun mi ŝatas? Kaj vi scias, ke mi manĝas nur femuron. Ne flugilon, ne flugilon, nur femuron. Kaj eĉ se mi paŝos optimisme iom plu, Bela, plian paŝon, direkte al idota optimismo – se mi akceptos la tezon, ke oni lasos elekti, kiel mi scias, kiel mi scias, kiel mi scias, ke restos al ili sufiĉe por elekti? Eble ili komencos disdoni de la alia flanko, la filoj de putinoj? Kiujn sentimentojn ili havas por ni? Kion mi havas kun la kelneroj? Kio entute estas kelnero? Kial ĉiu kelnero povas esti pli trankvila ol mi? Li prenas kion li volas. Eĉ muŝo! Muŝo. Kial muŝo, kial ĉiuj krom mi, ĉu pro tio ke mi estas gasto??? Pro tio ke mi estas gasto, ĉu mi ne havas rajton pri la kokino? Kaj la ĉipsoj? Bela, la ĉipsoj. Ĉu vi pensis iam pri la ĉipsoj? La demando estas, ĉu du-tri ĉipsoj, bruligitaj kiel la nigraj dentoj de la novedzino, aŭ ĉipsoj, kiel devas esti ĉipsoj. Kaj se kokinaĵo, anstataŭ kio? Ĉu anstataŭ la kompoto? (preskaŭ ploras) Anstataŭ la kafo kaj kuko en la fino. Vi ja scias ke mi ne povas fini manĝon sen kafo kaj dolĉa kuko kiel deserto. Mi devas havi, Bela, mi devas. Vidu la obstaklojn kiuj amasiĝs antaŭ ni: Apenaŭ solvinte unu problemon, jam aperas alia problemo, pli granda. Kio estas la celo? Kien kondukas la vivo?

Bela: Al la hospitalo! Ĉar mi, Ĥaim, ne povas plu. Aŭ ĉiuj sciu ke mi estas inĝernieredzino – ĉ-i-u-j – inkluzive de la gepatroj de la novedzo kaj ĉiuj ties parencoj, aŭ ni forkuras de ĉi tie.

Ĥaim: Ni forkuras. Nia vivo ja ne dependas de tiu ĉi funebra geedziĝfesto! Venu, Bela, iru ni hejmen, kaj ni manĝos kokinaĵon.

Bela: Jes, Ĥaim, iru ni.

Ĥaim: Iru ni.

Bela: Ĉe ni hejme neniu pensos, ke mi ne estas inĝenieredzino, ĉar sur la pordo estas ŝildeto sur kiu estas skribite: “inĝeniero, kaj inĝenieredzino. Ĥaim kaj Bela Fuchs”.

Ĥaim: Do, iru ni.

Bela: Iru ni.

Ĥaim: Iru ni. Momenton! kaj se oni disdonos kokinaĵon? Femuron kun amaso da ĉipsoj, kaj ni mistrafos?

Bela: Ĝuste.

Ĥaim: Ĝuste.

Bela: Kaj se la patrino de la novedzo kaj ĉies parencoj fakte scias, ke mi estas inĝenieredzino, kaj mi mistrafos vidi, kiel ili konsideras min inĝenieredzinon?

Ĥaim: Jes, jes, jes, la hezitoj malfacilas. Ni estas plenaj de hezitemo. Ni maljuniĝis, Bela.

Bela (ploras): La militoj de la geedziĝfestoj lasis nin vere rompitaj.

Ĥaim: Vi ankoraŭ vidos, Bela, kian agrablan enterigon ni havos.

Bela: Sed la demando estas, ĉu ĉiuj scios, ke tiu, kiu ploregas ĉe la ĉerko, estas vidvino de inĝeniero?

Ĥaim: Ne, Bela. La demando estas jena: Unu tagon post via forpaso. Mi sidas sur malalta seĝo, mia kapo klinas suben. La najbaroj eniras por kuraĝigi min, kaj alportas por mi, kion? Kokinaĵon? Aŭ burekon?