Teatraĵo[1]
Rimarko: Legantoj povas profiti de la kono de dek versikloj aperantaj en la Biblio, Reĝoj 1, 21 (1-10), kvankam la teatraĵo estas tre libera rerakonto de la Biblia fonto. Vd. la koncernan citaĵon ĉe la fino.
Rolantoj:
Aĥab – Reĝo de Izrael kaj aktoro en la reĝa teatro.
Izebel – Reĝino de Izrael (antaŭe princino de Cidono) kaj aktorino en la reĝa teatro.
Nabot – Mastro de vinberĝardeno.
La teatraĵo okazas en ĉambro de la palaco, kiu utilas i.a. ankaŭ por provludoj de la palaca teatro. Sur la muro pendas du maskoj: unu ridanta kaj unu ploranta. Sur antikva tablo staras dise skribrulaĵoj. Du grandaj speguloj staras diagonale – unu ĉe aperturo, kiu situas dekstre, kaj alia ĉe la malantaŭa muro.
Komence la ĉambro estas inundata de intensa oranĝkolora sunsubira krepusko. Dum la prezentado ĝi iom post iom mallumiĝos.
Sceno unua
Sceno dua
Sceno tria
Sceno kvara
Sceno kvina
Sceno sesa
Sceno sepa
Sceno oka
Izebel staras firme kun la krono surkape. Aĥab streĉe iradas tra la ĉambro, tenante la kronon enmane, de tempo al tempo iras al la pordo kaj aŭskultas. Ekhaltas kaj revenas al Izebel.
Izebel: Mi estas Nabot.
Aĥab: Ne, nun mi estas Nabot.
Izebel: Nu, vere, kiel vi lernos tiel?
Aŭdiĝas galopo de ĉevalo. Aĥab senpacience atendas ĉe la pordo, sed neniu eniras.
Aĥab: Mi volas kompreni kie estas Nabot. Ni fiksis rendevui je sunsubiro.
Izebel: Li alvenos, Aĥab. Ĉu vi volas daŭrigi la ludadon, aŭ ne?
Aĥab: Tio, kion mi volas, Izebel, estas lia vinberĝardeno, sed li ankoraŭ ne estas ĉi tie.
Izebel: Li venos. Sed nun koncentriĝu, kaj prepariĝu al la renkontiĝo. Ludu, reĝo mia, por ke vi sciu kion diri kaj kiel diri. Ja ne ĉiutage havas vi la ŝancon realigi vian vivorevon. Ek, mi estas Nabot. Kaj vi – vi. (Ludas la rolon de Nabot): “Saluton, sinjoro la reĝo”. (riverencas)
Aĥab: Mi tamen pensas ke li diros: “Salutojn, ho, moŝta reĝ’.”
Izebel: Estas skribite “saluton, sinjoro la reĝo” (riverencas denove)
Aĥab: “Vi venis ĝustatempe, Nabot, je sunsubiro”.
Izebel: Estas skribite: “Bonvolu sidiĝi”.
Aĥab: Mi improvizas, Izebel.
Izebel: Bovolu fideli al la teksto.
Aĥab: “Bonvolu sidiĝi”.
Izebel: “Kion vi deziras, moŝta reĝ’?”
Aĥab: “Donu al mi vian vinberĝardenon, por ke ĝi fariĝu por mi legomĝardeno.”
Izebel: Aĥab, mi komprenas ke tio estas via vivo-revo, sed eĉ mi ne komprenas kial vi insistas pri tiu ĉi vinberĝardeno.
Aĥab (kvazaŭ revante): Nur la vinberĝardeno. Kaj nur tiu ĉi. Ludu!
Izebel: Bone, mi legos tion, kion mi skribis. (ekprenas la skribrulaĵon) “Mia reĝa sinjoro, kial vi vinberĝardenon mian volas?”
Aĥab: “Oni ne faras demandojn al la reĝo”.
Izebel: Aĥab, ĉu vi ne scipovas legi?! Mi skribis eksplicite (legas el la skribrulaĵo): “Ĉar ĝi estas proksime de mia domo”. Teksto estas teksto, respektu ĝin. Mi povas helpi vin ricevi la vinberĝardenon, sed vi devas helpi vin mem. Kiam Nabot venos, mi ja ne estos kun vi.
Aĥab (improvizas): “Volu subskribi, ke vi cedas pri vinberĝardeno via, favore al la regno.”
Izebel (kolere pri tio ke Aĥab ne restas fidela al la teksto): “Kaj kial mi tion faru?”
Aĥab: “Ĉar ĝi estas la volo de la reĝo.”
Izebel: “Kaj se mi ne subskribos?”.
Aĥab: “La ĝardeno estos konfiskita. Sed se vi ĝin liveros propravole, vi evitos la koncernan punon.
Izebel (kolere, remetas la skribrulaĵon): Aĥab, vi ne povas tutsimple preni la vinberĝardenon per forto. Komprenu: Neniu estas super la leĝo, eĉ ne Aĥab kaj Izebel. Vi povas ricevi ĝin nur konsente. (denove legas de la skribrulaĵo) “Kion donos vi, ho, reĝ’, por la ĝardeno?”
Aĥab (legas de la skribrulaĵo): “Mi donos al vi anstataŭ ĝi vinberĝardenon pli bonan ol ĝi”.
Izebel: “Sed mia vinberĝardeno estas la plej bona en la tuta regiono. Ne ekzistas pli bona ol ĝi.”
Aĥab: Estas skribite… “Legomĝardeno… tripunkto…” Izebel, vi diris al mi resti fidela al la teksto, sed ĉi tie aperas nur ‘legomĝardeno’. ‘Legomĝardeno’ ne estas frazo.
Izebel (nervoza): Kio okazis, Aĥab, ĉu vi subite ne scipovas improvizi? Tripunkto signifas ekzemple: “Se vi vendos al mi la vinberĝardenon, vi ricevos legomojn de la ĝardeno por via tuta vivo.” Tripunkto signifas ekzemple: “Mia legomĝardeno nomiĝos ‘Legomĝardeno je nomo de Nabot’.” Tripunkto singnifas ekzemple… Aĥab!! Fideli al la teksto necesas kiam mi diras, improvizi necesas kiam mi diras. Ludi – kiam mi diras. Kaj esti reĝo, kiel necesas, Aĥab, signifas esti reĝo, eĉ kiam mi ne diras. Idioto. Kion dirus via patro pri vi?
Aĥab: Mi ne scias, mi ne vere konis lin… kaj eble estis pli bone tiel. Mi tute ne scias kion vi celas per ‘esti reĝo kiel necesas’. Kio entute estas tiu ‘kiel necesas’?! Kaj kie estas Nabot? Mi jam volas fini kun tio.
Izebel: ‘Kiel necesas’ signifas: ludi la rolon. Adapti vin al la cirkonstancoj. Al la tripunkto. Ekzemple, ke mi, princino de Cidono, devis edziniĝi kun vi, kaj tiel Aĥab, reĝo de eta Izrael, sukcesis venki la grandan Asirion. Kiu kredus?
Aĥab: Eta Izrael venkis la grandan Asirion. Mi estas soldato, Izebel, mi estas heroo, mi estas armeestro.
Izebel: Dank’ al kiu vi estas soldato mia, heroo mia, armeestro mia?
Aĥab: Mi estas, eh… armeestro per graco de Dio.
Izebel: Per graco de la armea alianco kiun mi aranĝis por vi! Alie, la regno de Izrael estus forviŝita. Ene de kelkaj tagoj. Nia geedziĝo – jen la tripunkto. Vi adaptis vin al la realo. Samkiel vi adaptis vin al la rito de teatro, kiun mi alportis el Cidono.
Aĥab: Teatro estas bona, sed sciu, ke Nabot, kiu devas alveni ĉiumomente, ne posedas draman senton, tute ne.
Izebel (timegas): Kion vi celas?
Aĥab: Ĉu vi memoras, ke en la lasta sezono ni prezentis en nia teatro, kadre de la serio ‘dramoj kun maljustaĵoj’, nian version de la historio pri ‘la juĝo de Salomono’?
Aŭdinte tion Izebel paliĝas. Sammomente aŭdiĝas ĉevalgalopo, haltado, kaj tuj poste, knara pordego fermiĝas.
Izebel: Nabot alvenis. Prepariĝu.
Aĥab (metas la kronon sur la kapon, ekprenas pupon de knabo, kaj deklaras patose la rolon de Salomono): “Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia!”
Izebel: Nu, vere, ĝuste nun, kiam Nabot devas eniri? Bone, mi estu la falsa patrino. (deprenas la kronon) “Nek mi havu, nek vi; dishaku!”
Aĥab: “Dishaku!”
Izebel kaj Aĥab kune: “Dishaku!”
Aĥab malmuntas la pupon, je ĉiuj ties korporganoj. Disdonas alterne organojn, foje al la ‘falsa patrino’ (nome al Izebel) kaj foje al la ‘vera patrino’ (nome al si).
Izebel (lndikas pri Aĥab kaj deklaras ceremonie): “La vera patrino” (Aĥab, en la rolo de la vera patrino, ploregas).
Aĥab (lndikas pri Izebel): “La falsa patrino” (Izebel, en la rolo de la falsa patrino, kruele ridegas).
Aĥab: “Ambaŭ patrinoj kune” (Aĥab ploregas kaj samtempe Izebel ridegas).
Aĥab ceremonie frapas trifoje tamburon, kaj Izebel unufoje tintigas triangulon.
Izebel (deklaras): “Fino de la teatraĵo” (dum ŝi tenas alte la malmuntitan kapon de la pupon, kaj dismonstras ĝin al la publiko): “Juĝo justa estas plenumita en Izrael!”
Aĥab: Ĉu vi memoras kion ni decidis? Ke se iu el la publiko ekkomprenos la maljustaĵon, kiun ni prezentis en la teatraĵo…
Izebel: …ke se iu subite ekpaŝos kolere sur la scenejon, kaj perforte ĉesigos la prezentaĵon – al tiu ni donu premion: nomumon je altranga pozicio en la regno. Sed se neniu el la publiko ekkaptos la maljustaĵon, kaj neniu protestos kontraŭ ĝia prezentaĵo, ni punu la tutan urbon.
Aĥab: Multajn urbojn ni punis. Neniu protestis kiam ni dishakis la knabon. Krom en unu fojo…
Izebel: Jes, vere unu fojon, en la sceno kun la pupo, iu abrupte ĉesigis la teatraĵon. Kie ĝi estis?
Aĥab: Momenton, ni vidu ĉu li estas preta. (Aliras la spegulon) Helpu min.
Aĥab kaj Izebel aranĝas la spegulojn tiel, ke kvazaŭ per periskopo, videblas sur la malantaŭa muro tio, kio okazas en la apuda halo. Sur la muro aperas bildo de Nabot, kiu atendas starante, kun po unu gardisto ĉe ambaŭ flankoj.
Izebel: Ho, vere, estis li, Nabot, kiu perforte ĉesigis nian teatraĵon! Kaj li rifuzis la premion, nomumon je altranga pozicio en la regno. Mi ne scias kial, Aĥab, sed mi timas lin. (Vokas al la aperturo): Enirigu lin! (eliras)
Eniras Nabot.
Nabot: Salutojn, ho, moŝta reĝ’.
Aĥab: Bonvolu sidiĝi.
Nabot (restas staranta): Kion vi deziras, mia reĝo?
Aĥab: Donu al mi vian vinberĝardenon, por ke ĝi fariĝu por mi legomĝardeno.
Nabot: Mian vinberĝardenon.
Aĥab: Por legomĝardeno.
Nabot: Reĝo mia, pro kio vi dezirus mian vinberĝardenon por legomĝardeno?
Aĥab: Ĉar ĝi estas proksime de mia domo.
Nabot: Granda moŝto via, ne eblas al mi vinberĝardenon mian doni.
Aĥab: Mi pretas pagi multe, ege multe.
Nabot: Ho reĝo, ĝia valoro ne peseblas per arĝento.
Aĥab: Ankaŭ ne per arĝento? Do, ĉu per oro?
Nabot: Eĉ ne per oro.
Aĥab: Per kio, do?
Nabot: Hontinde estus, al vi doni la teron de miaj prapatroj.
Aĥab: Ne doni. Vendi.
Nabot: Doni. Fordoni. Lasi.
Aĥab: Vi preskaŭ diris: ‘forlasaĉi‘. Singardu, homo. Ĉu vi al l’ reĝo ekrifuzas? Kaj se la reĝo ordonas vendi?
Nabot: La reĝo estas unu, miaj patroj estas multaj. Se la reĝo ordonas, ĉiuj miaj patroj rifuzas.
Aĥab (al si): Hebrea leĝo. Kion diros Izebel? La cidonanoj ne agnoskas tero-rajton de prapatroj, kaj ĝin malestimas. (al Nabot): Kiuj estas tiuj viaj patroj, kiuj povas rifuzi al la reĝo vendi el via posedaĵo?
Nabot: Malmultan posedaĵon havas mi, nek ŝafaron nek sklavaron, nur la vinberĝardenon kaj la domon mian.
Aĥab: Do, kial rifuzus viaj mortintaj patroj, ke oni al vi donu egan monon, la prezon de la vinberĝardeno, plus multoble pli?
Nabot: Scias mi, ke iam venos kaduka fino al mia posedaĵo, ĉu per fajro, senpluveco, aŭ milito. Nur miaj mortintaj patroj, jen tiuj, kiuj neniam povas morti. Ili estos kun mi eterne. Ili la teron al mi heredigis, kaj estas ili mem la tero.
Aĥab: Do, ĉu vi timas, ke vendante al mi la vinberĝardenon, vi vendos viajn patrojn?
Nabot: Bonege vi vortumis, reĝo mia.
Aĥab: Tre strange.
Nabot: Ne pli strange ol la insisto de la reĝo aĉeti ĝuste mian ĝardenon, el ĉiuj vinberĝardenoj de la regiono. Kaj ĉu la reĝo volas elradikigi la prosperan vinberĝardenon, por igi ĝin legomĝardeno? Ĉu bonvolos la reĝo ĝin klarigi?
Aĥab: La reĝo neniam klarigas. Sed unu aferon diros mi al vi, Nabot: Vi vivas, sed tenegas la ĝardenon por mortintoj. Mi bezonas la ĝardenon por vivi. Vivi! Mi petegas, Nabot, vendu al mi la vinberĝardenon.
Nabot: Ĉu sinjor’ la reĝo bezonas mian ĝardenon por vivi??
Aĥab: Se ne vendos vi al mi ĝardenon vian, la reĝo ja ne vivos, nek mortos.
Nabot: Ne vivos, nek…
Aĥab: Ĉu vi vendas aŭ ne? Vi gajnos ĉian respekton kaj honoron kiun povas reĝo doni.
Nabot: Ho reĝ’, ne povas mi.
Aĥab: Ĉu vivas via patro? Se mi parolos kun li, eble la moŝteco de la regno konvinkos lin al vendo.
Nabot: Mia patro mortis, sed eĉ kiam li vivis, mi ne povis paroli kun li.
Aĥab: Vi parolas enigme.
Nabot: Ne, pardonu min, ho reĝo.
Eniras Izebel.
Izebel: Nabot, bonvolu atendi ekstere. Se vi pasos tiun ĉi etapon de la intervjuo, ni vokos vin por la dua etapo, kiu estos rolludo.
Eliras Nabot.
Aĥab kuŝiĝas sur la lito, forturnas sian vizaĝon.
Izebel: Kio al vi okazis, Aĥab, ĉu vi malsanas?
Aĥab: Ŝajne jes.
Izebel (metas manon sur lian frunton): Vi ne havas febron, kaj tamen tremas vi.
Aĥab: La ĝardeno ne estas mia.
Izebel: Kio misiris? Ĉu vi bone ludis? (Aĥab momente turnas la kapon al ŝi, kaj returnas ĝin al la muro): Nabot rifuzis! (Aĥab kapjesas) Pro kio? Kion diris li? (silento) Aĥab, parolu al mi! (silento) Ripozu iomete, kaj vi plifortiĝos. (Aliras al la aperturo, kaj tra ĝi ordonas, tiel ke Aĥab ne aŭdas): Donu al mi ŝtonojn. Ĉi-vespere plenumiĝos justa juĝo, kaj Nabot eble estos per la ŝtonoj mortigita. Neniu estas super la leĝo, eĉ ne Aĥab kaj Izebel. Tial lia kulpo estos klarigata, kiam venos temp’. (revenas al Aĥab)
Aĥab: Sed ne povas esti, ke mi ne sukcesas aĉeti la vinberĝardenon.
Izebel: Via vivo-revo?…
Aĥab: La ĝardeno de Nabot ja estas tuj ĉe la barilo de nia palaco. Se mi nur povus eliri el la palaco, min malligi de la devoj de l’ regado, de la militemaj ministroj, de l’ flatado de la oficistoj, de timo pro milito de la sudo, de l’ oriento, kaj de l’ maro, kaŝe eliri al la ĝardeno, daŭrigo de la palaco, sen tio, ke la popolo sciu, ke ĝia reĝo iĝis terkultivisto, rigardi la legomojn kreski. Nenion fari. Nur rigardi.
Izebel: Eble mi misaŭdis. Por kiom da tempo sinjoro la reĝo volas esti terkultivisto?
Aĥab: Mi ne scias, eble por duonjaro.
Izebel: Duonjaro?!!
Aĥab: Eble por ĉiam.
Izebel: Mi edziniĝis kun reĝo, ne kun la plej lastvica ĝardenisto.
Aĥab: Vi edziniĝis kun homo. Homo, kiu jam de pluraj jaroj sentas, ke li estas nur duonviva. Kaj se vi edziniĝis kun homo (kiun mi pensis ke vi amis), eble vi edziniĝis kun mi nur pro la armea alianco?
Izebel: Mi amis vin de la unua momento, kvankam nun mi plu ne scias. En mia infanaĝo kiel princino, mi povis nur esperi ke unu tagon mi edziniĝos kun unu el la reĝoj de la regiono. Malkiel por miaj stultaj amikinoj, la agrablaĵoj de la regno signifis por mi ne larĝan liton, arabiajn parfumojn aŭ orajn diademojn. La regno-bildo en min engravurita estis buŝo kaj orelo.
Aĥab: Ĉu mia buŝo kisanta orelon vian?
Izebel: Mia buŝo flustranta al orelo via. La reĝino, kiu flustras al la reĝo. Jen tio, kion mi volis. Ĉar nur tiu, kiu flustras al la reĝo, ĉu ekiri al milito, aŭ plipezigi la jugon de impostoj, nur tiu estas reĝino. Tial revis mi pri buŝo kaj orelo, orel’ kaj buŝo. Ĉiam buŝo kaj orelo nur.
Aĥab: Kaj se vi lasos vian buŝon ne flustri, sed kisi, kaj ne mian orelon, sed en alia, kaŝita loko?
Izebel: Ĉu aliloke sur la korpo de la ĝardenisto? Ne! Ĉar tiam estas mi ne reĝino, sed putino.
Aĥab: Ĉu la virino estas aŭ reĝino, aŭ putino??
Izebel (preskaŭ respondas, sed rekoncentriĝas): Lasu ni la terlaboron, la ĝardenon ni ricevos.
Aĥab: Ni, tamen? La ĝardenisto kaj la putino?
Izebel: Se vi ne aĉetos la vinberĝardenon…
Aĥab: Tio estos la fiasko de la reĝo.
Izebel: Ne tio ĝenas min. Ĝenas min la fiasko de l’ reĝino flustri la ĝustan flustron en orelon de sia edzo.
Aĥab: Neniu scias, kiujn konsilojn la reĝino al mi donas.
Izebel: Mi scias, kaj tio sufiĉas. Ne povas mi alie vivi.
Aĥab: Ĉu vi konsideras la reĝon pupo?
Izebel: Aĥab ne estas pupo. Aĥab estas reĝo de Izrael. Kaj tia volas mi lin konsideri. Forta kiel antaŭe. Kio do okazis kun Nabot? Kiel li klarigis sian rifuzon vendi al vi la ĝardenon?
Aĥab (evitante): Strange, nur stulte obstinis. Ne diris kial.
Izebel: Tute senpretekste? Provu rememori.
Aĥab: Li nur diris ke lia vinberĝardeno peseblas nek per arĝento nek per oro.
Izebel (sen fido): Tiel simple ne konsentas?
Aĥab: Tiel simple.
Izebel: Vi de mi malkovras ion. (per krud malestimo) “Lia ĝardeno ne peseblas per arĝento”! Filo de Omri estas pli malbona ol la patro. Vi falis al la revo de legomĝardeno, kaj forgesis vian rolon, ordoni kaj akiri, kunigi tiun homamasaĉon, kiu nomiĝas ‘popolo’. La popolo iĝas grupo nur pro komuna celo – obeado al la reĝo. Sed estas espero. Vi denove reĝos kiel necesas, mi promesas al vi, kaj ĉi-foje mi ne flustros en vian orelon, sed krios: Se vi ne kapablas reĝi, kaj akiri tion, kion volas via kor’, mi akiros por vi la ĝardenon. (rimarkas pri la sako de ŝtonoj, kiu estis metita ĉe la aperturo, kaj iras preni ĝin). Kaj vi, Aĥab, forviŝu el la koro via – revojn pri eskapo de l’ regado al legomĝardeno, ĉar mi ne certas, ke mi kapablos plu elteni tion.
Aĥab: Elteni kion, ekzakte?
Izebel: Prepariĝu al la dua etapo de la negocado kun Nabot.
Aĥab: Elteni kion vi ne kapablos, Izebel? (longa interrigardado. Aĥab provas deĉifri la frenezan, penetran rigardon de Izebel).
Izebel (subite elprenante ŝtonojn el la sako): Mi alportis rekvizitojn por ekzerco de teatro, kiun ni nomis en Cidono, en la helena lingvo, parolata mialande: “Psikodramo”. (ligas tukon sur la okulojn de Aĥab).
Aĥab: Miajn manojn vi ne sukcesas ligi al l’ regado, ĉu nun vi ligas miajn okulojn? (provas depreni la tukon)
Izebel: Tio helpos vin venki je Nabot. Jen sep ŝtonoj. Elektu unu, palpu ĝin kaj memoru ĉiun unuopan detalon de la elektita ŝtono.
Aĥab: Stulta ludo. Ja ĉiuj ŝtonoj similas.
Izebel: Similas, sed rakontu pri la ŝtono kiun vi elektis.
Aĥab: Jen mi elektis. Ŝtonon kiel ĉiuj ŝtonoj.
Izebel: Kiel ĉiuj ŝtonoj, ĉu? Kiel la popolamaso?
Aĥab: Kiel ĉiuj ŝtonoj, sed… eble… estas ĉi tie eta truo.
Izebel: Kio ankoraŭ?
Aĥab: La ŝtono estas fendita.
Izebel: Ĉu rompita?
Aĥab (palpas): Ne rompita, fendita.
Izebel: Kiel kio?
Aĥab: Kiel vundo.
Izebel: Kiu vundo? Rakontu al mi.
Aĥab: La vundo de l’ reĝado.
Izebel: Rakontu pri via vundo, rakontu, kaj la vinberĝardeno estos via.
Aĥab: La vundo de l’ reĝado de mia patro.
Izebel: Via patro?
Aĥab: La vundita, truita ŝtono, memorigas al mi pri… pri mi mem. Kaj eble pri Mia patro, Omri. Mia patro atendis ke mi sekvu lian vojon kiel reĝo.
Izebel: Kaj ĉu vi ne volis?
Aĥab: Mi volegis, sed mi ne povis sekvi lian vojon, vojon de adultoj, paganismo…
Izebel: Rakontu plu, palpu la ŝtonon kaj diru.
Aĥab (palpas la ŝtonon, kvazaŭ liaj diroj estas skribitaj sur ĝi): Mi konis mian patron, Omri, nur per la zono de lia robo. Neniam iun ajn laŭdon, nur venenitajn sagojn de kritiko.
Izebel: Kaj ĉu pro tio vi volis esti ĝardenisto?
Aĥab: Se Omri estus ĝardenisto, volus mi esti reĝo.
Izebel: Li ne amis vin, via patro.
Aĥab: Eble amis, sed laŭ sia propra vojo. Jes, mi estis lia filo, sed mi serĉis mian vojon tra kurbaj, misteraj padoj. Kaj li ne scipovis marŝi sur la flankaj vojetoj, neniam li sur ili iris, kaj ne konis. Ĉio estis komprenebla, simpla. La sklavo devas esti sklavo, la soldato – soldat’, kaj la reĝo – reĝo. (daŭre palpas la ŝtonon) Mia ŝtono – strangajn vojojn pasis, kaj alvenis fine al la sama loko kune kun l’ aliaj ŝtonoj en la sako, eĉ se nun ĝi estas fendita kaj ĝi havas truon. Sed ne, ĝi ne rompiĝis. Ne rompiĝis!!!
Izebel: Vi bonege ludis, mia reĝo kaj heroo. Nun – palpu denove. Ni vidu ĉu vi sukcesos retrovi vian ŝtonon. (Sed ŝi malkaŝas flanke la ŝtonon kiun Aĥab elektis, kaj anstataŭigas ĝin per alia).
Aĥab: Facile mi trovos. Momenton, jen… ne… eble tiu… ne, kie? Kie estas la ŝtono? Ne memoras mi. Kie estas la ŝtono?
Izebel (trankvile): Malrapide, serĉu bone.
Aĥab (leviĝas kun la tuko sur la okuloj, kaj palpas ĉirkaŭe freneze): Kie?
(Izebel remetas la ŝtonon)
Aĥab (sidiĝas. Subite trovas la ŝtonon. Kun ĝojega vizaĝo): Jen, mia ŝtono, mi trovis min mem! Mi trovis min mem!
Izebel: Diru nun, Aĥab, ĉu ne estis io plia dum la konversacio kun Nabot?
Aĥab (elbuŝigas haste): Nabot diris, ke li ne vendos sian ĝardenon, ĉar ĝi estas posedaĵo de liaj prapatroj. (Tuj bedaŭras pri sia hasta eldiro)
Izebel: Vi ĵus tiom ĝojis, trovante unu ŝtonon vian. Kaj vi, reĝo de Izrael, kiu regas ĉiun unuopan ŝtonon sur la tero de via lando, ne rajtas pricedi eĉ unu terpecon. (deprenas sovaĝe la tukon) Ĉu vi estas reĝo, aŭ nur aktoro kiu ludas reĝon? Mi ne lasos, ke oni pensu ke vi estas ĉifona reĝo (flirtigas la tukon en lian vizaĝon) kaj ke mi estas la reĝino de l’ ĉifonoj. Mi plu ne povas, plu ne povas. Donu al mi la reĝan sigelilon.
Aĥab: Kio?!
Izebel: Donu al mi la sigelilon!
Aĥab: Ĝi nomiĝas reĝa sigelilo, ne reĝina sigelil’. Nur la reĝo rajtas ĝin uzadi.
Izebel: Mi akiros por vi la vinberĝardenon, donu al mi la sigelilon! (serĉas la sigelilon en la ĉambro, sed ne trovas)
Aĥab: Vi ne sukcesos akiri la ĝardenon.
Izebel: Vi certe ne sukcesos.
Aĥab (elprenas la sigelilon el kaŝejo, provokante): Jen la sigelilo, vi ĝin ne ricevos.
Izebel (etendas la manon): Donu la sigelilon, antaŭ ol mi perdos la prudenton.
Aĥab: Vi ne ricevos. Se vi la prudenton perdos, vi ne meritas esti reĝino.
Izebel: Sed mi ankaŭ ne estas putino.
Aĥab (elbuŝigas): Kio?!…
Izebel (Krias kvazaŭ frenezulino): Mi estas la edzino de la reĝo! (Eliras, sen la sigelilo, flirtigas la tukon, kaj ŝia krio daŭre eĥas eĉ malantaŭ la kulisoj): Mi estas la edzino de la reĝo, mi estas la edzino de la reĝo!
Aĥab (vokas laŭte al la aperturo, superante ŝiajn kriojn): Enirigu lin! (metas la sigelilon sur la tablon).
Eniras Nabot, kun katenoj sur la manoj.
Aĥab (aliras al Nabot): Lasu, ke mi vin de la katenoj liberigu.
Nabot (abrupte flankenmovas de Aĥab siajn katenitajn manojn): La tuta lando sub regado de Aĥab kaj Izebel estas ĉiukaze unu granda malliberejo.
Aĥab: Lasta oferto: Alia vinberĝardeno anstataŭ la via, multe pli granda, kaj oraj moneroj je reĝa kvanto, por via konsento pri la interŝanĝo.
Nabot: Ho reĝo, miaj patroj rifuzas.
Aĥab: Pensu! Nabot ricevis de siaj patroj tero-heredaĵon, sed al siaj filoj, nepoj kaj pranepoj heredigos li dekoble pli grandan teron.
Nabot: Belan teron ofertas lia moŝto, sed ĝi ne estas la tero de miaj patroj.
Aĥab: Aŭskultu, obstinulo! Estas ja laŭdebla via rifuzo, rifuzo de fidela filo, sed la reĝino…
Nabot: Mi aŭdis ŝin krii. La reĝino furiozos.
Aĥab: Pli ol tio, ŝi povas kaŭzi malbonon al vi, se vi ne vendos. Ĉu vi scipovas legi? (Donas al li skribrulaĵon) La reĝino, en siaj rolludoj, ĉiam provas antaŭvidi, kio okazos en realo.
Nabot (legas): “Eniras Nabot, kun katenoj sur la manoj. Aĥab. Lasu ke mi vin de la katenoj liberigu”. Ĉu tion skribis la reĝino? (montras siajn katenitajn manojn) Ŝi bele antaŭvidis.
Aĥab: Nun, ĉu vi ne timas, ke ŝi al vi preparas sorton plej kruelan, se vi ne vendos?
Nabot: Mi neniun timas.
Aĥab: Ĉu estas via lasta vorto? (Nabot kapjesas) Se tiel, mi petegas vin: Ludu min! Ludu min, la reĝon. Eble tiel, se vi staros en mia loko, vi komprenos min, kaj vendos al mi la vinberĝardenon, la ĝardenon kiun mi bezonas pli ol la agrablaĵojn de l’ regado, pli ol la vivon mem. Kaj mi vin ludos, eble tiel ankaŭ mi komprenos vin pli bone. Bonvolu, ludu, kvankam vi ne havas draman senton, kiel tre bone mi memoras.
Nabot: Ja, eĉ tiam la magioj de l’ teatro ne efikis je mi, kaj ne konfuzis por mi la faktojn – vi prezentis tiam la reĝon Salomono (kulpige fingromontras per katenitaj manoj) kiel kanajlon!
Aĥab: Kaj la malkovro de la maljustaĵo gajnigis al vi premion, altrangan pozicion en la regno. Ankaŭ tiam, kiel nun, vi rifuzis al la dono de l’ regado.
Nabot: Rito de l’ regado, rito de l’ teatro, ĉio estas sama. Falsaj roloj, deantaŭe jam verkitaj, antaŭdeciditaj. (paŭzo) Sed se ĝi al vi helpos, mi ne rifuzos ludi vin momente.
Aĥab: Se tiel, vi bezonos tion. (deprenas sian kronon, kaj metas ĝin sur la kapon de Nabot)
Nabot (Ludas la rolon de Aĥab kaj improvizas per troigita patoso, kiel malbonega aktoro): La reĝo faras al vi lastan oferton: Vinberĝardenon pli bonan ol la via.
Aĥab (en la rolo de Nabot): Mia moŝta reĝ’, mi ne vendos la teron de miaj prapatroj.
Nabot (kiel Aĥab): Sed viaj patroj, Nabot – vi ja antaŭe diris, ke eĉ se via patro vivus, vi ne povus paroli kun li. Al kiuj patroj, do, vi estas devigita?
Aĥab (kiel Nabot): Mia patro…
Nabot (Helpas al Aĥab): “Mia patrino ne sciis diri al mi, kiu estas mia patro”.
Aĥab (kiel nabot): Mia patrino ne sciis diri al mi, kiu estas mia patro, sinjoro la reĝo.
Nabot (Helpas al Aĥab): “Mi kreskis sen patro”.
Aĥab (kiel Nabot): Mi kreskis sen patro. Mi ne sciis kio estas patro. (Nabot kapjesas kontenta pro la ĝusteco de la teksto kiun diras Aĥab por la rolo de Nabot)
Nabot (kiel Aĥab): Tamen, Nabot, via infanaĝo estis bela.
Aĥab turnas demandan rigardon al Nabot. Li ne scias kion respondi en la rolo de Nabot)
Nabot (malbona memoro pasas kvazaŭ ombro sur lia vizaĝo): Ne…
Aĥab (kiel Nabot): Ne, via moŝto. Mi havis malfacilan infanecon. (Nabot kapjesas) Tre malfacilan, mia reĝo. Ĉiam atendante paĉjon, iun ajn, kiu alvenos kaj diros: ‘Jen mi, filĉjo’ (Nabot kapjesas)
Nabot (Kiel Aĥab): Kaj tamen, Nabot, vi konstruis vin mem, starigis familion kaj prosperan vinberĝardenon.
Aĥab (kiel Nabot): Jes, kaj postsekvantajn filojn…
Nabot (kiel Aĥab): Vi ne havas filojn, Nabot, domaĝe. Se vi havus postsekvulon, vi rekonstruus vin komplete.
Aĥab (reprenas la rolon de si mem): Aĥ, Nabot, Nabot. (Nabot deprenas la kronon, kaj starigas ĝin inter ili) Mia patro la reĝo vivis ja kun ni en la palaco, sed ankaŭ mi ne konis lin, ne kiel eblus. Kaj mi tiom volis. Sed vi estas fakte bonŝanca, ĉar via patro ne kutimis ignori vin. Bati kaj ignori.
Izebel eniras kaj ekstaras en kaŝejo.
Nabot: Eble se mi havus patron, li ignorus.
Aĥab: Sed… vi ne havis. Mia patro al mi neniom paroladis, krom kritikon kaj ofendojn.
Nabot: Eĉ ne unu bonan vorton?
Aĥab: Eble unu fojon.
Nabot: Mi ne havis patron kiu dirus al mi, kiel necesas vivi.
Aĥab: “Kiel necesas”, la diroj de Izebel… (subita ekkompreno) Ho, kaj ankaŭ la paroloj de mia patro.
Nabot: Por malkovri tiun ĉi ‘kiel necesas’, mi volis fuĝi de la vinberĝardeno al foraj landoj, sed mi restis.
Aĥab: Por tiu ĉi ‘kiel necesas’, mi volis fuĝi de l’ regado al legomĝardeno, sed mi restis.
Nabot: Fuĝi de ĉiuj tiuj roloj.
Aĥab: De tiuj kadroj.
Nabot: Homo volas simple vivi.
Aĥab: Vivi, nur laŭ siaj propraj leĝoj.
Nabot: Sole propraj leĝoj.
Aĥab: Kaj do – se li vivas laŭ la leĝo de neniu alia?
Nabot: Tiam – li ne estas tio, kion la aliaj pensas pri li.
Aĥab: Tial – mi ne estas reĝo.
Nabot: Kaj mi ne estas ĝardenisto.
Aĥab: Mi ne estas filo.
Nabot: Ankaŭ mi ne estas filo.
Aĥab: Kun mia patro estis malfacile esti mi.
Nabot: Kun mia ne-ekzista patro estis tiom facile kompreni, kiu mi ne estas.
Aĥab: Ĉiuj tiuj neoj… Do, kiu mi estas? Ĉu vi scipovas diri, Nabot?
Nabot: Vi estas Aĥab, reĝo de Izrael. Kaj kiu estas mi?
Aĥab: Vi estas Nabot, mastro de vinberĝardeno.
Nabot: Domaĝas, ke mi ne forgesis.
Aĥab: Ke vi ne forgesis la rolojn?
Nabot: La difinojn.
Aĥab: La atendojn…
Nabot: Homo volas fuĝi…
Aĥab: Sed resti en la loko. Iradi, iradi, en la imago.
Nabot: Por atingi nenien.
Aĥab: Serĉi…
Nabot (kun doloro): Neniam oni vere akceptas…
Aĥab: …la internan mankon.
Nabot: kiu profunde vundas…
Aĥab: profunde, gratas, gravuras…
Nabot: Tiel profunde. (silento)
Aĥab (subite, ĵetas la kronon al Nabot): Kaptu!
Nabot (kaptas la kronon. Per gajeco miksita kun doloro): Kia ŝerco. (ĵetas reen al Aĥab)
Aĥab (ruligas la kronon sur la planko; Nabot kaptas ĝin en la alia flanko) La tuta vivo estas ŝerco.
Nabot: Iom ridinda.
Aĥab: Kaj iom plorinda.
Nabot: Kiam oni pensas pri la vivo…
Aĥab: aŭ oni penas entute –
Nabot kaj Aĥab kune: …ne pensi.
Nabot: Ĉu vi ankoraŭ volas mian ĝardenon?
Aĥab: Eble… mi jam trovis… mian legomĝardenon. Mi neniam sentis min proksima al iu ajn.
Nabot: Ankaŭ mi, mia reĝo, sentis min sola en la mondo, sed mi hardiĝis.
Aĥab: Nabot – estu por mi frato! Estu por mi patro!
Nabot: Mia reĝ’!
Aĥab: Frato!
Nabot: Aĥ.
Aĥab: Patro!
Nabot: Ab[2]. Aĥ-Ab… Aĥab!
Aĥab: Vera amikeco, homo al homo.
Nabot: Animo al anim’.
Aĥab (milde): Neniam mi amis iun kiel vin.
Nabot (patreca tono): Eĉ ne la reĝinon?
Aĥab (silento): Eĉ ne la reĝinon!
Tenas la manojn unu de la alia, kaj longe silentas – dum la tuta sceno Nabot estas en katenoj.
Nabot: Kaj ĉu vin mem vi amas? (paŭzeto)
Izebel trarompas el la kaŝejo.
Izebel (furioze): “Eĉ ne la reĝinon”! (preskaŭ bojas al Nabot) Atendu ekstere!
Nabot eliras.
La figuro de Nabot estas projekciita sur la muro, kvazaŭ videblas periskope pro la speguloj. La gardistoj en la bildo ligas la saman tukon, kiu antaŭe estis sur la okuloj de Aĥab – sur la okulojn de Nabot.
Izebel (forte ĵetadas per violenta furiozo senfinon da ŝtonoj sur la figuron de Nabot kiu videblas sur la muro, ripetante obsede la vortojn): “Eĉ ne la reĝinon! Eĉ ne la reĝinon!”
Aĥab (fone de la hajlo de ŝtonoj kiuj frakasiĝas sur la muro, kaj la mantro de Izebel): Kio al vi okazis, Izebel? Mi amas vin, sed mi devas unue ami min mem. Vi devas helpi min rekonstrui mian fidon je mi mem, kaj ne malhelpi min per viaj humiligoj.
Izebel: Bonvolu, Aĥab, laciĝis mi, levu ĉi tiujn ŝtonojn kaj enigu ilin en la sakon. (Dum aĥab okupiĝas pri la kolektado de ŝtonoj, Izebel flustras rapide en la aperturon): Faru justan juĝon al Nabot. Rapide. Li blasfemis kontraŭ Dio. Jes, mi scias ke la kutima puno estas morto per ŝtonumo. (Vokas al Aĥab) Kiam vi finos, bonvolu porti la sakon al la laboristoj de l’ teatro, kiuj ekstere staras. Ili ĝin remetos en la stokejon de la rekvizitoj. (Denove flustras en la aperturon): Post unu momento vi ricevos sakon da ŝtonoj. Mi volas, ke por plenumo de la puno vi uzu ĝuste tiujn ĉi ŝtonojn, kaj ne aliajn. Neniu estas super la leĝo, eĉ ne Aĥab kaj Izebel. Tial, diru, ke vi aŭdis per propraj oreloj, ke Nabot blasfemis kontraŭ Dio. Jen oraj moneroj, salajro de via atestado. Prave, la sigeladon de l’ verdikto. (certigas ke Aĥab estas okupita kun la ŝtonoj, prenas la sigelilon kiu restis sur la tablo, sigelas la skribrulaĵon kaj donas ĝin al la homoj ĉe la aperturo.)
Aĥab portas la sakon kun la ŝtonoj al la aperturo.
Izebel (al si, dum Aĥab iras kun la sako): Iru, Aĥab. Iru, kaj ŝtonumu vian Nabot. Vi estos finfine mia.
Aĥab: Mi sentas, ke nun li vendos la vinberĝardenon. Nun, kiam ni estas preskaŭ familio. Nun la tero de liaj patroj estas la tero de miaj patroj.
Izebel: Tamen estas mi, kiu por vi aranĝis la ĝardenon. La ĝardeno estos via.
Aĥab (ĝoje): Ĉu li vere konsentis?
Aŭdiĝas terurega krio. La voĉo de Nabot.
Aĥab (kriegas): Enirigu Nabot, Enirigu Nabot! Mi volas paroli kun li. (provas malfermi la pordon, sed ne sukcesas).
La kadavro de Nabot, kovrita de la sako, estas alportita al la aperturo. Izebel trenas la kadavron enen.
Aĥab: Kio okazis?
Izebel: Mi por vi aranĝis la vinberĝardenon. La ĝardeno estas nia. Tiu, kiu estas juĝita kaj trovita kulpa, ties posedaĵo iĝas la propraĵo de la regno.
Aĥab: Mia vinberĝardeno? Tiel?! Per la ŝtonoj?!
Izebel: Ankaŭ via ŝtono, la truita, via vundita animo, ankaŭ ĝi lin trafis.
Aĥab: Kial?
Izebel: Vi volis la ĝardenon.
Aĥab: Mi volis Nabot. Mi volis unu fojon esti mi mem.
Izebel: Kaj mi volis vin. Vin, Aĥab, por mi.
Aĥab (ŝokita): Nun… vi estas reĝino…
Izebel: Kaj vi estas vundita reĝo mia. Vi povas kuraci vian vunditan animon, rekonstrui vin. Vi ne bezonas tiun truitan ŝtonon. (flustras en lian orelon) Akiru ĉiujn ŝtonojn de la lando kiun vi regas. La tuta lando estas via.
Aĥab: Mia. (armesalutas la kadavron de Nabot) Adiaŭ, amiko.
Aĥab kaj Izebel longe interbrakumas ĉe la kadavro.
Aĥab frapas la tamburon tri fojojn, kaj Izebel tintigas la triangulon unufoje.
Izebel: Fino de la teatraĵo.
La ĉambro estas subite lumigita.
Aĥab: Ĉi-foje la publiko ne protestis.
Izebel: Kvankam la publiko spektis la maljustaĵon kiun ni faris al Nabot, ĝi ne ĉesigis perforte la teatraĵon de nia reĝa teatro en la mezo, nek protestis kontraŭ ni, kiuj murdis kaj ankaŭ heredis.
Aĥab: Ĉi-foje ni punos la publikon plej severe.
Izebel: Mi volas vidi la publikon. Aranĝu, Aĥab, la spegulojn.
Aĥab movas iom la spegulojn. Sur la muro estas projekciata la vera publiko, kiu nun sidas en la halo. La bildo pasas sur ĉiun unuopan spektanton, unu post la alia. La publiko, kiu nun sidas en la halo, iĝas la kulpigatoj de Aĥab kaj Izebel.
Aĥab (severa kulpigo): Gesinjoroj, vi ĉiuj estis atestantoj de la maljustaĵo kiu ĵus okazis ĉi tie, kaj neniu movis eĉ fingron por ĉesigi la teatraĵon.
Izebel: Neniu el vi estis sufiĉe kuraĝa, por ekstari kaj krii: “Ĉesigu tiun ĉi maljustaĵon”. (al Aĥab) Kaj ili eĉ konsideras sin moralaj homoj.
Aĥab: Vi fiaskis. (Paŭzo) Sed vi ankoraŭ povas korekti tion.
Izebel: Kiam vi eliros el tiu ĉi halo, kaj renkontos maljustaĵon, faritan en via ĉirkaŭaĵo – tio povas esti maljustaĵo al kolego en la laboro, al parenco, aŭ al la infano de la najbaroj.
Aĥab: Ne prisilentu ĝin. Faru ion por eviti la maljustaĵon, kaj eble, se vi estos bonŝancaj, vi ricevos – – – nomumon je altranga pozicio en la regno! (Mallumo)
Fino
Apendico
Fono de la historio pri la vinberĝardeno de Nabot:
Reĝoj 1, 21 (1-10)
1 Nabot, Jizreelano, havis vinberĝardenon en Jizreel, apud la palaco de Aĥab, reĝo de Samario. 2 Kaj Aĥab ekparolis al Nabot, dirante: Donu al mi vian vinberĝardenon, por ke ĝi fariĝu por mi legomĝardeno, ĉar ĝi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataŭ ĝi vinberĝardenon pli bonan ol ĝi; se vi volas, mi donos al vi per arĝento ĝian prezon. 3 Sed Nabot diris al Aĥab: La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredaĵon de miaj patroj. 4 Tiam Aĥab revenis hejmen malĝoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante: Mi ne donos al vi la heredaĵon de miaj patroj. Kaj li kuŝiĝis sur sia lito kaj forturnis sian vizaĝon kaj ne manĝis panon. 5 Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li: Kial via spirito estas tiel malĝoja, ke vi ne manĝas panon? 6 Li respondis al ŝi: Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li: Donu al mi vian vinberĝardenon pro mono, aŭ, se vi volas, mi donos al vi alian vinberĝardenon anstataŭ ĝi, li diris: Mi ne donos al vi mian vinberĝardenon. 7 Tiam diris al li lia edzino Izebel: Nun vi montru vian reĝecon super Izrael; leviĝu, manĝu panon, kaj estu bonhumora: mi donos al vi la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano. 8 Kaj ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj ŝi sendis la leterojn al la plejaĝuloj kaj al la eminentuloj, kiuj loĝis kun Nabot en lia urbo. 9 Kaj ŝi skribis en la leteroj jenon: Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo; 10 kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraŭ li kaj diru: Vi blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo; kaj oni elkonduku lin, kaj priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu.
Fono de la historio pri la juĝo de Salomono
Reĝoj 1, 3 (16-28)
16 Tiam venis du virinoj malĉastistinoj al la reĝo kaj stariĝis antaŭ li. […]
23 Tiam la reĝo diris: Unu diras: Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras: Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta; 24 kaj la reĝo diris: Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la reĝo. 25 Kaj la reĝo diris: Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia. 26 Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la reĝo, ĉar ekscitiĝis ŝia kompato al ŝia filo, kaj ŝi diris: Ho mia sinjoro, donu al ŝi la infanon vivantan, sed ne mortigu ĝin. Sed la dua diris: Nek mi havu, nek vi; dishaku. 27 Tiam la reĝo respondis kaj diris: Donu al ŝi la vivantan infanon, sed ne mortigu ĝin; ŝi estas ĝia patrino. 28 Kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis pri la juĝo, kiun juĝis la reĝo; kaj ili ektimis la reĝon, ĉar ili vidis, ke en li estas saĝo de Dio, por fari juĝon.
[1] La teatraĵo estis unuafoje surscenigita la 20-an de junio 2011 (reĝo Aĥab kaj reĝisorado: Doron Modan; reĝino Izebel: Enrica Arbib; Nabot: Gian Piero Savio).
[2] La vortoj aĥ kaj ab signifas en la biblia hebrea ‘frato’ kaj ‘patro’.