Finfine, Libero (por la larmoj…)

Célio Freitas Martins

Nun sukcesas mi libere flugi,
El viaj okuloj disverŝiĝi…
Jen liber’ flui kaj diskrevi,
Jam tempo estas renaskiĝi.

Singulto kiu sin mem englutis,
Mi ploro estas renaskiĝinta.
Per via liberiĝo iĝas mi
Libera vin kontempli kun magi’

Delonge volis mi tion paroli:
Liberigu vi tiun tempeston,
Konvulsiu kaj poste kvietiĝu!

Liberigu vin tiu tempesto…
Reforĝu vi animon kaj psikon,
Refandu vi per larmoj spiriton!

24.DEZ.2013