Esti patrino jen sin dividi en pecojn,
Du estuloj en unu kaj unu en du.
Havas patrino tiom da strangaj ecoj,
Intuicioj, antaŭsentoj, tiel plu…
Patrineco tamen venas post akuŝo,
Tiu ĉi estas nur korpa, interkrura.
Kiu patrinas, tiu flegas, jen per tuŝo
Ŝi doloron forigas per nur kiso.
Al gefiloj ĉiam ligata per ŝnuro,
Patrino ne laciĝas ĉion zorgi,
Kaj mamnutras, kaj lulas kaj vindas.
Estulo kiu en plurajn sin dividas,
Patrino fariĝas parto de la filo,
Kiun Nia Patro igis de ŝi parto.
11.MAY.2014