En ĉiuj partoj de la mondo kaj ĉiuj epokoj de la Homa Historio, ĉiam ludis gravan rolon la enterigistoj, la tombistoj, kiel herooj, riskante siajn vivojn kaj sanon kaj de ties familianoj kaj amatoj. Nevidataj laboristoj, kiuj neniam laciĝas, kaj, kvankam ricevantaj malaltajn salajrojn, ne strikas... Ili nur fosas la grundon kaj en ĝin metas, monotone kaj metode, la kadavrojn, milionojn da ili, bilionojn...Ĉu vi iam partoprenis entombigon de tombisto? Ĉu ili neniam mortas? Mistero...Ekde la komenco de la jaro 2020-a, ili laboradas ankoraŭ multe pli, la tutan tagon kaj kelkfoje eĉ nokte.Ordinare ili fosas denove la saman lokon, post kelkaj jaroj, por preni la ostajn restaĵojn, tiom karajn al la parencoj de l ́mortinto. La parencoj pensas, ke la mortinto ankoraŭ “vivas” interne de tiuj ostaĵoj...Oni danku la tombistojn pro ties grava laboro! Oni almenaŭ rimarku, ke ili ekzistas! Oni valorigu ilian laboron! Oni preĝu, favore kaj fervore, por ilia sano kaj de ties familioj kaj amatoj. Dio fortikigu iliajn naturajn imunajn defendojn, tiel ke ili ne malsaniĝu kaj efike kontraŭstaru ĉiajn ajn malsanojn. Ili kaj iliaj familianoj kaj amatoj, havu vivon plenan je ĝojo kaj plenan je materiaj akiroj ankaŭ.Oni preĝu por ili, ĉar “iam” ni ankaŭ bezonos iliajn servojn.