Ĉu mi sesdeknaŭos?! (angoro)

Célio Freitas Martins
Bildaranĝis Liette Lêla

Subita demando atingis min,
Subite elsaltis tiu ekzistenciala
Demando respondon postulanta:
Ĉu mi sukcesos sesdeknaŭi?

Kion vi pensas? Helpu min!
Mi naskiĝis en 1950…
Do mi estas sesdek-ok-jarulo
Mi devas ankoraŭ kelkajn monatojn atendi…

Laciĝo pri la vivo atingas min
Ĉu konvenas aŭ ne sesdeknaŭi?
Kaj mi samtempe deziras kaj ne volas…
Eble atendos mi tiun intertempon…

Eble tiam estos granda festotago
Eble ne atingos mi tiun gravan eventon…
Eble jam atingis mi mian validec-daton,
Eble kun strebo mi sukcesos…

15.SET.2018