Célio Freitas Martins
Bildaranĝo: Liette Lêla
Mi kredas Dion, ne ĉar Li ekzistas,
Vane provas pruvi mi neekziston.
Eble jes, diras konscienco,
Eble ne, diras Scienco
Mi kredas Dion, ja mi insistu,
Morto alvenas, nekvietigebla,
Reĝino de l´ destinoj, malkompata,
Ŝirante orgojlon nian maltenendan
Longtempe kredis mi neekziston.
De Agnostikismo al Ateismo,
Vagadis mi tra vojoj de Budismo,
Sur la eĝoj zigzagaj de abismoj
Hodiaŭ diras mi: pli bone kredi
Laŭevangelii sendube estas pli saĝe,
Kaj sekvi semante bonajn servojn,
Rikoltante, neeviteble, estas fakto.
21.10.2018