Interne de ĉi ĉambro enŝlosita
Ne plu staras mi en kohereco
Anstataŭ mi jen mia esenco
Antaŭ vi animo mia frakasita
Antaŭ vi mia animo sterniĝas,
Multe pli vi donas ol terapi´
Haveno de esperoj estas vi
Kie ĉiaj tempestoj sereniĝas
En vi serĉas mi klinikan helpon,
Iun, kiu min gvidos dum afliktoj
Kaj min helpos trairi vivobatojn
Igante min kapabla kontraŭstari,
En sinergio deprimiĝon venki
Helpante min formovi obstaklojn
01.OUT.2015