Afliktoj de liberpensulo
Célio Freitas Martins
Jaroj pasas
Maljuno venas
Morto alproksimiĝas, sed kio ĝi estas?
Multaj amikoj jam ĝin spertis,
Sed neniu revenis por rakonti...
Ĉu konvenas esti liberpensulo?
“certeco ke” anstataŭas “esperon pri”
Mi sentas min forlasita, Dio mortis,
Sed ĉu tio estas bona aŭ malbona?
Mi rigardas la mondon aliokule
Sen trompoj, sen konsoloj,
Bestoj bestojn reciproke sin formanĝas...
Kaj Dio nenion faras...
Homoj homojn reciproke sin formanĝas…
Kaj Dio nenion faras...
Infanoj ĉion faras senrespondece
Kaj gepatro nenion diras, malĉeeste...
Kie estas la administranto de tiu ĥaoso?
Ĉu eĉ mi ne administrus pli bone?
Ĉio bona paŝas reen,
Ĉio malbona progresas...
Filozofioj kaj kredoj frakasiĝas,
Nur Etiko postrestas.
Ĉu estus Dio perfidulo, aŭ malkompetenta?
Ĉu estus Li-Ŝi-Ĝi kunkulpulo pri perverso kaj korupto?
Mi sentas min forlasita,
Sed... forlasita de Kiu?...