La rakontanta Koro

Edgar Allan Poe

Traduko: Barry Friedman

VERE! - nervosa – tre, tre terure nervosa mi estis kaj estas; sed kial vi diros, ke mi freneziĝas? La malsano akrigis miajn sencojn - ne detruis - ne malvigligis ilin. Ĉefe estis la senco de aŭdado akra. Mi aŭdis ĉion en la ĉielo kaj sur la tero. Mi aŭdis multajn aferojn en la infero. Kiel do mi freneziĝas? Aŭskultu! kaj observu, kiel sanige - kiel trankvile mi povas rakonti al vi la tutan historion.

Estas neeble diri kiel unue la ideo eniris mian cerbon; sed kiam koncipita, ĝi min hantis tage kaj nokte. Objekto estis neniu. Pasio estis neniu. Mi amis la maljunulon. Li neniam misuzis min. Li neniam donis al mi insulton. Por lia oro mi havis neniun deziron. Mi opinias, ke ĝi estis lia okulo! jes, ĉi tio estis! Unu el liaj okuloj similis al tiu de vulturo - pala blua okulo, kun filmo sur ĝi. Kiam ajn ĝi falis sur min, mia sango malvarmiĝis; kaj tiel laŭ gradoj - tre iom post iom - mi decidiĝis, ke mi murdos la maljunulon, kaj tiel forigos la okulon for de mi por ĉiam.

Nun ĉi tio estas la punkto. Vi opinias, ke mi estas freneza. Frenezuloj scias nenion. Sed vi estu vidinta min. Vi estu vidinta kiel saĝe mi procedis - kun tiela singardo - kun tiela antaŭzorgo - kun tiela kaŝemo mi eklaboris! Mi neniam estis pli ĝentila al la maljunulo ol dum la tuta semajno antaŭ ol mi mortigis lin. Kaj ĉiun nokton, ĉirkaŭ noktomezo, mi turnis la anson de lia pordo kaj malfermis ĝin - ho, tiel milde! Kaj tiam, kiam mi faris sufiĉe malfermaĵon por mia kapo, mi enmetis malluman lanternon, tute fermitan, fermitan, tiel ke neniu lumo ekbrilis, kaj tiam mi enŝovis mian kapon. Ho, vi estus ridinta vidi, kiel lerte mi enpuŝas ĝin! Mi movis ĝin malrapide - tre, tre malrapide, por ke mi ne ĝenu la dormon de la maljunulo. Pasis unu horo por meti mian tutan kapon en la malfermaĵon tiel ke mi povis vidi lin kuŝanta sur sia lito. Ho! - Ĉu frenezulo estus tiel saĝa kiel ĉi tio? Kaj tiam, kiam mia kapo estis plene en la ĉambro, mi enŝaltis la lanternon singarde - ho, tiel singarde - singarde (ĉar la ĉarniroj knaris) - Mi ensaltis ĝin nur tiom , ke unu unuopa maldika radio falis sur la vulturan okulon. Kaj ĉi tion mi faris dum sep longaj noktoj - ĉiunokte ĝuste noktomeze - sed mi trovis la okulon ĉiam fermita; kaj tial estis neeble fari la laboron; ĉar estis ne la maljunulo kiu min ĉagrenis, sed sia Fia Okulo. Kaj ĉiun matenon, kiam la taglumo aperis, mi iris brave en la ĉambron kaj parolis kun li kuraĝe, vokante lian nomon per joviala tono, kaj demandante, kiel li pasigis la nokton. Vi vidas do, ke li estus tre profunda maljunulo, efektive, por suspekti, ke ĉiunokte, ĝuste je la dek du horoj, mi rigardis lin dum li dormis.

Je la oka nokto mi estis pli ol kutime singarda malfermante la pordon. Minutmontrilo de horloĝo moviĝas pli rapide ol mia mano. Neniam antaŭ tiu nokto mi sentis la amplekson de miaj propraj potencoj - de mia sagaco. Mi apenaŭ povis enhavi miajn sentojn de triumfo. Pensi, ke tie mi estis, malfermante la pordon iom post iom, kaj li eĉ ne sonĝis pri miaj sekretaj faroj aŭ pensoj. Mi etete subridis pri la ideo; kaj eble li aŭdis min; ĉar li subite ekmoviĝis sur la lito, kvazaŭ eksurprizetita. Nun vi eble pensas, ke mi eltiris min- sed ne. Lia ĉambro estis tiel nigra kiel peĉo kun la densa mallumo (ĉar la ŝutroj estis firmfermitaj, pro timo de rabistoj), kaj mi do sciis, ke li ne povas vidi la malfermon de la pordo, kaj mi daŭre pemis ĝin konstante, konstante.

Mi havis mian kapon ene, kaj estis malfermonta la lanternon, kiam mia dikfingro glitis sur la stana fermilo, kaj la maljunulo leviĝis en la lito kriante: "Kiu estas tie?"

Mi restis tute senmova kaj diris nenion. Dum tuta horo mi ne movis muskolon, kaj dume mi ne aŭdis, ke li kuŝiĝias. Li ankoraŭ sidis en la lito aŭskultante; - same kiel mi faris, nokte post nokto, aŭskultante la mortrigardon en la muro.

Nun mi aŭdis etan ĝemon, kaj mi sciis, ke ĝi estas la ĝemo de mortema teruro. Ĝi ne estis ĝemo de doloro aŭ de malĝojo - ho, ne! - ĝi estis la malalta subpremita sono, kiu estiĝis el la fundo de la animo kiam superŝutita per komsterno. Mi bone sciis la sonon. Multajn noktojn, ĝuste noktomeze, kiam la tuta mondo dormis, ĝi eliris el mia propra sino, enprofundiĝante, kun sia forloga eĥo, la teruroj kiuj min distris. Mi diras, ke mi bone sciis ĝin. Mi sciis tion, kion sentis la maljunulo kaj mi kompatis lin, kvankam mi subridis en mia koro. Mi sciis, ke li kuŝis maldorma ekde la unua brueto, kiam li turnis sin en la lito. Deposte liaj timoj estis kreskadantaj en li mem. Li estis klopodinta kredi, ke ili estas senkaŭze, sed li ne povis. Li estis dirinta al si - "ĝi estas nenio krom la vento en la kameno - ĝi estas nur muso trairanta la plankon", aŭ "ĝi estas simple kriketo, kiu faris nur unuopan ĉifonon." Jes, li klopodis konsoli sin per ĉi tiuj supozoj; sed li sensolve trovis ĉiujn. Ĉiuj sensolve; ĉar Morto, alproksimiĝinte al li, ŝteliris kun sia nigra ombro antaŭ si kaj envolvis la viktimon. Kaj estis la melankolia influo de la neperceptita ombro, kiu peris, ke li sensis - kvankam li nek vidis nek aŭdis - sentis la ĉeeston de mia kapo en la ĉambro.

Kiam mi atendis longan tempon, tre pacience, sen aŭdi lin kuŝi, mi decidis malfermi malgranda - tre, tre malgranda fendo en la lanterno. Mi do malfermis ĝin - vi ne povas imagi kiom ŝtelmaniere, ŝtelmaniere - ĝis fine, ununura malhela radio, kiel la fadeno de la araneo, elpafis el la fendo kaj precize en la vulturan okulon.

Ĝi estis malferma - larĝe, larĝe malfermita - kaj mi ekfurioziĝis dum mi rigardegis ĝin. Mi vidis ĝin kun perfekta distingo - tute senbrila blua, kun malnobla vualo super ĝi, kiu malvarmigis la medolon en miaj ostoj; sed mi povis vidi nenion alian sur la vizaĝo aŭ korpo de la maljunulo; ĉar mi direktis la radion kvazaŭ per instinkto, ĝuste sur la damnitan lokon.

Kaj nun ĉu mi ne diris al vi, ke tio, kion vi eraras pro frenezo, estas nur tro-akuteco de la sencoj? - Nun, mi diras, venis al miaj oreloj basa, obtuza, rapida sono, kiel la sono de horloĝo kiam envolvita per kotono. Ankaŭ mi sciis tiun sonon plene. Ĝi estis la batado de la koro de la maljunulo. Ĝi pliigis mian furiozon, kiel la batado de tamburo stimulas la soldaton al kuraĝo.

Sed eĉ nun mi retenis min kaj kvietiĝis. Mi apenaŭ spiris. Mi tenis la lanternon senmova. Mi provis, kiom stabile mi povis, teni la radion sur la okulo. Dume la inferna sonaĉado de la koro pliiĝis. Ĝi pli kaj pli rapide kreskis, kaj pli kaj pli laŭte ĉiun momenton. La teruro de la maljunulo devus esti ekstrema! Kreskis pli laŭte, mi diras, pli laŭte, ĉiun momenton! - ĉu vi bone komprenas min? Mi diris al vi, ke mi estas nervoza: tiel mi estas. Kaj nun je la senviva horo de la nokto, meze de la timinda silento de tiu malnova domo, tiel stranga bruo kiel ĉi tio ekscitis min al nekontrolebla teruro. Tamen, dum kelkaj minutoj pli longe mi retenis min kaj staris senmove. Sed la batado pli kaj pli laŭtiĝis! Mi opiniis, ke la koro devas krevi. Kaj nun nova maltrankvilo min kaptis - la sono estus aŭdita per najbaro! Venis la horo de la maljunulo! Kun laŭta krio, mi malfermis la lanternon kaj saltis en la ĉambron. Li kriĉis unu fojon - nur unu fojon. Subite mi ekhaŭlis lin al la planko, kaj tiris la pezan liton super lin. Mi tiam ridetis gaje, trovante la faron ĝis nun farita. Sed, dum multaj minutoj, la koro batis daŭre per dampita sono. Ĉi tio tamen ne min maltrankviligis; ĝi ne estus aŭdita tra la muro. Fine ĝi ĉesis. La maljunulo estis mortinta. Mi forigis la liton kaj ekzamenis la kadavron. Jes, li estis ŝtonema, ŝtonema mortinta. Mi metis mian manon sur la koron kaj tenis ĝin tie multajn minutojn. Ne estis pulsado. Li estis ŝtonema mortinta. Lia okulo ne ĝenos min pli multe.

Se vi ankoraŭ pensas min freneza, vi ne plu pensos tiel, kiam mi priskribas la saĝajn antaŭzorgojn, kiujn mi plenumis, por kaŝi la korpon. La nokto malaperis, kaj mi laboris haste, sed en silento. Unue mi diserigis la kadavron. Mi fortranĉis la kapon kaj la brakojn kaj la krurojn.

Mi tiam suprenprenis tri bretojn for de la planko de la ĉambro kaj deponis ĉion inter la lignaĵojn. Mi tiam anstataŭigis la bretojn tiel lerte, tiel ruze, ke neniu homa okulo - eĉ ne lia - povus deteki ion neordinaran. Estis nenio por ellavi - nenia makulo - absolute neniu guto de sango. Mi estis tro prudenta pri tio. Kuvo kaptis ĉiujn - ho! ho!

Kiam mi finfaris ĉi tiujn laborojn, estis la kvara horo - ankoraŭ malluma kiel noktomezo. Kiam la sonorilo sonis la horon, venis frapado ĉe la strata pordo. Mi malsupreniris por malfermi ĝin kun malpeza koro, - kion mi devis timi nun? Eniris tri viroj, kiuj prezentis sin kun perfekta ĝentileco esti oficiroj de la polico. Kriego estis aŭdita fare de la najbaro dum la nokto; suspekto pri krimema ago estis vekita; informoj estis donitaj ĉe la polica oficejo, kaj ili (la oficiroj) estis deputitaj por traserĉi la lokon.

Mi ridetis - por kio mi devis timi? Mi diris al la sinjoroj 'bonvenon!'. La kriego, mi diris, estis mia propra en sonĝo. La maljunulo, mi menciis, estis forestanta en la kamparo. Mi kuniris miajn vizitantojn tra la tuta domo. Mi petas ilin: serĉu - serĉu bone. Mi kondukis ilin post iom da tempo al lia ĉambro. Mi montris al ili liajn trezorojn, sekurajn, netuŝitajn. Pro la entuziasmo de mia memfido, mi kunportis seĝojn en la ĉambron, kaj deziris ilin ĉi tie ripozi de iliaj lacecoj, dum mi mem, en la sovaĝa arogaĵo de mia perfekta triumfo, metis mian propran seĝon sur la lokon sub kiu ripozis la kadavro de la viktimo.

La oficiroj kontentiĝis. Mia maniero konvinkis ilin. Mi estis tute senĝena. Ili sidis, kaj dum mi respondis gaje, ili babilis pri familiaraj aferoj. Sed, post nelonge, mi sentis min paliĝi kaj deziris ilin foriri. Mia kapo doloris, kaj mi imagis tinton en miaj oreloj; sed ili ankoraŭ sidis kaj ankoraŭ babilis. La tinto fariĝis pli distingebla: - ĝi daŭris kaj fariĝis pli distingebla: mi parolis pli libere por forigi la senton: sed ĝi daŭris kaj gajnis definitivecon - ĝis, finfine, mi trovis, ke la bruo ne estis en miaj oreloj.

Sendube mi nun tre paliĝis; sed mi parolis pli flue kaj per pli alta voĉo. Sed la sono pliiĝis - kaj kion mi povus fari? Ĝi estis basa, obtuza, rapida sono, kiel la sono de horloĝo kiam envolvita per kotono. Mi anhelis - sed tamen la oficiroj tion ne aŭdis. Mi parolis pli rapide - pli vehemente; sed la bruo konstante pliiĝis. Mi stariĝis kaj argumentis pri bagateloj, uzante altan tonon kaj kun perfortaj gesticuloj, sed la bruo konstante pliiĝis. Kial ili ne forirus? Mi paŝis la plankon tien kaj reen per pezaj paŝegoj, kvazaŭ ekscitita je furiozo per la observado de la viroj - sed la bruo konstante kreskis. Ho dio! kion mi povus fari? Mi ŝaŭmis - mi furiozis - mi sakris! Mi svingis la seĝon sur kiu mi sidis, kaj gratigis ĝin sur la bretojn, sed la bruo leviĝis super ĉio kaj daŭre kreskis. Ĝi iĝis pli laŭte - pli laŭte - pli laŭte! Kaj ankoraŭ la viroj babilis agrable, kaj ridetis. Ĉu estis eble, ke ili ne aŭdis? Ĉiopova Dio! — Ne, ne! Ili aŭdis! - Ili suspektis! - Ili sciis! - Ili mokis mian hororon! - tiel mi pensis, kaj ĉi tiel mi pensas. Sed io estis pli bona ol ĉi tiu agonio! Io estis pli tolerebla ol ĉi tiu mokado! Mi ne plu povis elporti tiujn hipokritajn ridetojn! Mi sentis, ke mi devas krii aŭ morti! - kaj nun - denove! - aŭskultu! pli laŭta! pli laŭta! pli laŭta! pli laŭta!-

"Friponoj!" Mi kriegis, "kaŝu viajn kredojn ne plu! Mi agnoskas la agon! - Disŝiru la bretojn! - Jen, jen! - Estas la batado de lia abomeninda koro! "