Tago en Columbus, Ohio (2022)

Barry Friedman

2022 estis la jaro el infero ĝis nun. Ĉiuj diris, ke 2020 estis la koŝmara jaro, ĉu ne? Ĉi tiu senĉesa katastrofa tutmonda pandemio konata kiel korona viruso, ne de Meksiko sed de Ĉinio, detruis la homan loĝantaron. Tio ruinigis milionojn da entreprenoj kaj familiojn, kaj kaŭzis morton, detruon, kaj financan kolapson. La planedo freneziĝis plene, maskoj fariĝis la normo publike. Se oni estus ene de ses futoj de kunhomo sen havi la buŝon kaj nazon kovritaj, tiu farus agon de biologia terorismo. Frenezulejo je homa socio.

Nun ni havas alian koŝmaran scenaron. Mi estas nur fripona viv-malgajninto, tro harplena pseŭdointelektulo proksime de mezaĝo, manĝaĵ- kaj nutraĵ-liveranto en Columbus, Ohio. Kion mi scias pri mondaj aferoj? Pri politikaj tagordoj malantaŭ homa sufero? Pri riĉaj rusaj oligarkoj lasantaj la plebojn de sia tero suferi kaj malkreski dum ili postkuras gloron de akirado de dua Sovetunia imperio. Vlad la Invadanto freneziĝis, Putin ne konas limojn. Ukrainio estas lia celo. En liaj okuloj Ukrainio kaj Rusio estas unu, la Kieva Ruso venis de tie. Kial Vlad ne postulu ĝin? Kial la rusianoj ne plugu en Kievon, Ĥersonon, Dnepropetrovskon, ne venku la feliĉajn vivojn de ukrainaj civitanoj, ne kreu grandegan krizon de rifuĝintoj, ne inundu Pollandon per korŝiritaj milionoj. La oligarkoj fajfas pri ies opinio; la Dioj de Potenco de la Oriento floras dum la peonoj estas devigitaj en atavismon al la pasinteco.

Sed kion mi scias pri ĉi tio? Mi estas nur averaĝa usonano, laboranta forte por satiĝi. Kiel ĉiuj aliaj mi nur volas eksciton. La libereco de la usona revo fari kion ajn vi volas en la vivo. Kredi je ajna Dio, kiun vi volas: Alaho, Mohamedo, Jesuo, Ŝivao, Viŝnuo, la Budho Gaŭtamo. Jen la kialo, ke Usono estas tiel grandioza. Ni povas kredi ajnan frenezan aferon kaj neniu dehakos vian kapon pro tio. Certe, virgulino magie gravediĝis. Se vi volas kredi je gravedeco sen sekso aŭ artefarita fekundigo, en Usono estas via Konstitucia Rajto fari tio.

Mi estas la averaĝa usonano en la averaĝa usona urbo: Columbus, griza, malvarma, sombra, kaj industria; bierfabriko Anhauser Busch blovas fumon en la melankolian ĉielon de senfina vintro; spirkaptiga bela foliaro en aŭtuno, sufoka humideco en senfina somero de ĝojo, juneco, mezokcidenta trankvilo, la kolerigaj ŝoseoj kiuj zigzagas en kaj el vasta metropolo kun sovaĝaj maniaj ŝoforoj, neniu obeado pri reguloj, neeblaj elirejoj kaj enirejoj, la danĝeroj de interne-de-la-urbo-a vivo; la paco de la trankvilaj antaŭurbaj urboj en Supra Arlington aŭ Dublino, la belegaj, ampleksaj, golfej-kampar-klubaj, novaj kvartaloj ĉirkaŭ Tartan Fields aŭ Avery Muirfield; milionulaj, belaj, grandiozaj, novaj palacetoj. Ankaŭ estas malnovan, malnovan monon en New Albany, spektaklaj, ruĝbrikaj domegoj kiuj parolas pri la plej riĉaj generacioj de malnovmonaj usonaj familioj: la Roosevelts, la Vanderbilts, cilindraj ĉapeloj, smokingoj, bastonoj. Kaj ankaŭ la regionoj de tiom da enmigrintaj komunumoj: orientafrikanoj, somaloj, etiopoj, universitataj studentoj, la granda hinda loĝantaro de informadik-laboristoj kaj restoraciistoj.

Ĉi tie mi eniras. Mi liveras manĝaĵojn kaj nutraĵojn al ĉiuj ĉi tiuj homgrupoj ĉirkaŭ Columbus. Foje mi preferas la pompecajn sed aĉajn areojn ĉirkaŭ la Polaris-Fashion-a loko, kie geto renkontiĝas kun pretiĝo, kie kvartalaĉo kun koro, kie nove riĉaj homoj kiuj estas unu paŝo el la publikaj domoj kaj gajnis sian riĉaĵon per pura laborego, lastatempe ekloĝis en antaŭurbon. Estas verdaj kampoj kaj blankaj palisbariloj. Estas Tom Sawyer pentri la fostojn. Estas la glaciaĵkamiono por la infanetoj. Estas vasta korto por la hundoj. Ĉi tio estas la ideala usona ekzisto, kiu alfrontas detruon kaj estas delikata fantazio atendanta kraŝi sin.

Instakarto estas la prosperanta, ĉefa, plej populara nutraĵ-livera aplikaĵo en Usono nun. Ĉiuj kaj ilia frato uzas ĉi tiun aplikaĵon por ricevi siajn aĵojn rekte en la komforto de siaj propraj hejmoj. Floroj, peonioj, petunioj, diversaj bukedoj. Ĝardena mulĉo, Stella-Artois-aj bierpakoj, vindotukoj je grandeco 4, viŝtukoj, Ibuprofeno, ĵusmaturaj avokadoj, baterioj, poŝtkartoj, ringoformaj kukoj, Private-Selection-a beba svisfromaĝo, Simple-Truth-a Organika Lakto (ne regula lakto, kiu estas por idiotoj kaj viv-malgajnintoj kaj homoj sen rafinita bongusto.) Mi liveris de ĉiu grava podetalisto, la grandaj vendejoj: Kroger-o, Kostko, Meijer-o, Target-o. Kaj de kelkaj el la pli malgrandaj pli eklektikaj butikoj kun la organikaj specialaj aĵoj: La Merkato de Carfagna en Gemini, la plej aŭtentika itala vendejo, kiun vi iam eniros (ĉi tie vi faros specialan vojaĝon al Italio kiam vi enpaŝas en Carfagna; la plej bona burrat-fromaĝo, kradrita Parmigiana Romano, pizzelkuketoj, mini-kanoloj, la memfarita tomata saŭco de Carfagna kaj itala geedziĝsupo; poste la viandoj. Carfagna havas la plej bonajn viandojn, kolbasojn, bovajn fileojn, bovidon, kaj limonkokidon).

Kostko estas por la grandaj dolaroj; la granda dika Usono, grandega komerco, granda mono, vastaj interkonsentoj. Irante okcidenten por la grandioza revo de amplekso, stokego, kvin dentopastoj en unu pako, 10 funtoj da cerealo aŭ sukero en unu sako. La puŝegoj en la vendejoj fare de homoj batalantaj por la lasta skatolo da Kirkland-a rostitkokido, morna magazenĉirkaŭaĵo, blua kaj griza, la fajrero de la levĉaroj kuregantaj apud frenezaj aĉetantoj, hindaj enmigrintoj turniĝantaj al la 20-funtaj sakoj da Khazan- kaj Basmati-rizo, la ĉinoj kaptante tiujn BokChoy-saŭcojn, la maljunaj blankuloj etendantaj por la Kirkland-Signatura organika muelita bovaĵo.

Mi ekprenis sesdek tri dolaran aron, laŭ mendo, je Instakarto de Kostko. Ĉi tiu estas la granda tumulto, la MacDonald-hamburgero de nutraĵliverado, tri-personaj programoj, kiuj ligas ŝoforojn kun klientoj. Homoj timas la koronviruson, nun ili plimalboniĝas pro inflacio kaj altiĝantaj prezoj de gaso. Prezidanto Bideno ĉesas naftokomercon kun la rusoj kiel reprezalio por ĉi tiu ukrainia agado. Ni do ĉiuj suferas en Usono. Dankon, Onklo Joe. Laca maljunulo ne estu gvidanto de la Libermondo. Sed mi deflankiĝas. Nu, mi estis en movoplena magazeno de Kostko; ĝi estas sia propra mikrokosmo de la mondo, sia propra metropolo; Sokrato kaj Platono povus filozofii pri Kostko kiel la bonega ekzemplo de homa komerco kaj ekscito de ideoj. Mi frakasis ĉarojn kun alia ŝajna Instakarta aĉetanto. Li estis malalta, kalva, ruza, bril-denta, feliĉa, fervora, juna afrika viro en poloĉemizo. Vera energiemulo. Mi decidas paroli kun li.

"Ho, ĉu vi ankaŭ faras Instakarton?"

"Jes, Instakarto, jes!"

"Kiom vi perlaboras kontraŭ ĉi tiu mendo?"

"Jes, Instakarto." Eble ĉi tiu moderna, energiemula, afrika ulo ne perfekte regas la anglan. Eble mi juĝas homojn tro severe.

"Mi volas diri ‘la pagon’? Kiom?"

"Ĉu pagi? Jes, oni devas pagi por mendo per karto."

"Ne, ne, kiom vi gajnas?"

"Mi gajnas 12 dolarojn."

" Ĉu 12 dolarojn?"

"Jes, kontraŭ 20 eroj estas bona." Kaj la malsaĝula, bufonema, feliĉa enmigrinto forveturis en la Kostko-sovaĝejon de magazena grandskatola usona frenezeco kaj mi neniam revidos lin. Li volonte laboris kontraŭ malaltaj salajroj ĉar li estis dankema pro la promeso de Usono, atingante riĉan kaj feliĉan vivon, grandan domon, belan familion, kaj sendi monon hejmen al la malriĉa familio. Se la viro estis kontenta labori kontraŭ pencoj, tiam tio estis lia elekto. Kiu mi estas juĝi aliajn homojn? Ni ĉiuj devas fari niajn proprajn malfacilajn elektojn kiel plenkreskuloj en ĉi tiu absurda, ridinda, aberacia mondo.

Jen mia aĉetlisto: du 750-mililitraj boteloj da Kirkland-a prosecc-vino, du funtoj da citterio proscciutto di parma importita el Italio, sep avokadkaĉaj pakoj, dudek kvar Kirklandaj ovoj, tri pakoj da 36 ladskatoloj da koka-kolao, kvar gatorade-aj variopakoj, dek sep Pirate'sBooty-aj ĉeddar-aj manĝetskatoloj, granda 130-dolara mikroondo en blu-nigra ultra-teknologia ĝisdatigo, pakoj da tajlanda rizo, DelMonte-a enlatigita maizo, sovaĝ-kaptita alaska moruo de Morey, Yasso-aj grecaj glaciaĵbrikoj, la Hass-aj avokadoj, organika Cezar-salata miksaĵo, Kirkland-a subskriba ĉi tio, Kirkland-a subskriba tio, kvinoa salato, frenezigaj Kirkland-aj strattakoj, bongusta Kirkland-a kokido alfredo, Lindor-Ĉokolado, la Ghirardelli-dolĉaĵo, la On-the-Bordera tortilja ĝojo. Mi prompte veturis tra la koridoroj, la bretoj, la senfinaj amasoj da senfinaj aĉetantoj, la laboro de Ameriko, elspezante monon, farante interkonsentojn, trarigardas la vivon, trovante la dezirojn kaj celbezonojn. Tiam la surprizo.

Tiu vigla ĝentila bela juna afrika viro nun estis staranta en la mezo de la vasta, mensoŝanceliganta Kostko, ĉi tiu Everesto de ĉiuj podetalistaj pograndaj vendejoj. Li tenis nigran mikrofonon kaj havas deviantan, intensan, teruran, korhaltigan aspekton en siaj okuloj. Pro timego ĉiuj haltis sin; la hinduoj ĉesis sian ĉason por Khazana-o; la maljunuloj por la rosta kokido; la junuloj por la Lindor-Ĉokolado. La viro eltiris pafilon. Ĉi tio vere okazis! La viro havis pafilon kaj estis ploranta per lacegaj, furiozaj, koleraj justaj larmoj. Ili fluis laŭ lia nigra-kiel-karba vizaĝo en senkompata kolerego. Li ekkriis je la supro de siaj pulmoj per rompita akcento dum mi rigardas per miro kaj timo.

"Ĉiuj silentu! Mi mortpafos vin ĉiujn! Mi mortigos vin ĉiujn! Mi havas celon por ĉi tio! Neniu forlasos ĉi tiun Kostkon ĝis mia kuzo Ufemele Oyimalo estos permesita forlasi Ukrainion al Pollando. Li estas niĝeriano kiu vivas en Ukrainio. Li provadas eskapi al Pollando jam de tri tagoj kaj la ukrainaj aŭtoritatoj daŭre prokrastas lin, kune kun la aliaj koloruloj en Ukrainio. Li kaj lia familio malsatas. Ili devas foriri same kiel ĉiuj blankaj ukrainoj. Sed ĉar ili estas geafrikanoj ili donas al ili malbonan traktadon. Ili ne permesas ilin al Pollando. Mi do retenos ĉiujn ĉi tie en Kostko ĝis Prezidento Biden sendos la usonajn soldatojn al Ukrainio por liberigi mian kuzon Ufemele kaj lia familio. Ĉiuj, kiuj provos foriri, mortos! Ili mortos!"

La viro estis maniulo kaj ĉiuj aliaj aĉetantoj en Costco estis nemoveblaj; la dungitoj estis senhelpaj kaj ĉagrenitaj kaj havis neniun nocion pri kio la sekva paŝo devus esti. Administranto, mi kredis, fortika, dika, okulvitrumita kalvulo, la epitomo de uson-kompania robotema vivo, provis alproksimiĝi al la freneza aĉetanto. Mi neniam antaŭe vidis ion tiel frenezegan kaj mi kreskis en juda familio! Ĉiuokaze, la kalva manaĝero provis paroli al la pafiloposedanto kun siaj manoj levitaj en paralizita teruro.

"Sinjoro, aŭskultu min...."

"Silentu! Ne parolu! Silentu! Biden devas liberigi mian kuzon Ufemele! Kaj kion li faras? Nenion!"

"Ĉi tio ne estas la maniero por akiri tion, kion vi volas, sinjoro. Bonvolu demeti la pafilon. Ni jam vokis la policon. Ili estas survoje."

"Mi ne zorgas pri la stulta polico! Ili ĉiukaze ĉiam mortigas nigrulojn! Mi volas justecon por mia kuzo kaj lia familio!"

"Neniu ĉi tie povas fari ion helpi vian kuzon kaj lian familion. Ni nur volas, ke vi demetu la pafilon kaj finiĝu kun ĉi tio."

"Ne gravas min! Mi mortigos vin ĉiujn!"

Subite svarmo de Columbus-policanoj plonĝis en la ĥaosan Kostkon, dum la amaso da ŝtoniĝintaj kaj frostigitaj aĉetantoj simple observis la simplan hororon. Kvar policanoj, muskolfortaj, malmolaj, harditaj de la faktoj de vivo kaj realeco de Columbus-a krimo, malgajo, misfunkcio, havis siajn pafilojn tiritaj sur nia malfeliĉa aĉetanto, kiu abunde ploris freneze. Ĉi tiu viro estis preskaŭ psikologie rompita.

Unu oficiro kriis per severa voĉo: "Mallevu sin nun sur la teron! Faligu vian armilon! Metu viajn manojn super vian kapon!"

"Blankulo ne povas diri al mi kion fari! Ne gravas min! Pafu min, se vi volas!"

"Faligi la armilon nun! Faru ĝin!!"

"Mortigu min!"

Unu oficiro pafis en la kruron de la afrikano. Li kriis pro doloro kaj kiel respondo hazarde tiris la ellasilon de sia propra pafilo. La misvagaj kugloj frapis la vastkorpan administranton, kiu estis trafata en la brako. La manaĝero kriegis en agonio.

"Filo de hundino! Fikaj enmigrintoj! Restu en via propra lando! Teroristaj puguloj!"

"Alvoku ambulancon! Nun!"

La kvar oficiroj inundis sin ĉirkaŭ la vundita afrikano, nun tordiĝanta pro doloro sur la planko. Lageto da sango etendiĝis en la malgajan magazenan butikon. Koridoro 313 estis tuta ruĝa. Koridoro 314 havis makulojn kovrantajn la enlatigitajn varojn kaj tomatojn. La Kirkland-signatura siropo estos simbolo de murdo kaj morto kaj memmortigo; verdaj montaraj kafkapsuloj estos memorigilo de malfortikeco, frenezeco, terorismo, kaj politika malordo.

La sanganta kaj ploranta afrikano ekprenis pafilon el unu el la manoj de malmola oficiro. Lia spirito estis rompita kaj li ne plu zorgis pri vivo aŭ morto, justeco aŭ maljusto. Ĉu lia kuzo Ufemele vivos vidi liberecon en najbara Pollando, estos resendita al Niĝerio, aŭ mortos en Ukrainio pro rusaj bomboj? La afrikano prenis la pafilon de la oficiro kaj direktis ĝin al sia propra tempio. La ellasilo estis tirata rapide kaj senpense. Liaj cerboj estis ŝprucataj ĉien sur la Kostko-plankon. Ĝi estis la plej terura vidaĵo, kiun mi iam vidis. Virinoj blekis; viroj anhelis; maljunuloj estis sub ŝoko; enmigrintoj ploris; dungitoj ne povis moviĝi pro paralizo. Normala tago de butikumado, malstreĉiĝo, kaj feliĉeco estis frakasata. La milito en Ukrainio influis la ĉiutagan normalan vivon; Usonanoj ne plu povas ignori mondajn aferojn. Ĉi tiu afrika kunaĉetanto kuŝis morta. La traŭmato estis senfina kaj reala. Mi estis senvorta. Ĉu mi daŭrigu mian mendon? Ĉu mi daŭrigu la normalajn aferojn de la moderna usona vivo fronte al ĉi tiu tragedio? Ĉu mi daŭrigu miajn ĉiutagajn rutinojn de butikumado, vivtenado, impostopagado, kaj benzinoaĉetado?

La cetero de la tago estis kiel sonĝo aŭ nebuleto; nenio ŝajnis reala aŭ ene de la vivo. Mi ne povis ĉesi pensi pri ĉi tiu okazaĵo. Ĉi tiu afrika viro estis puŝita preter la punkto de nereveno en sia difektita psiko. Lia menso akceptis la ideon ostaĝigi vendejon, poste iri al malliberejo por ĉiam, kaj finfine mortigi sin pro la kialo de la savado de lia familio en Ukrainio. Ĉu mi iam povus efektivigi tiun nivelon de inspiro kaj idealismo, kaj tiun kapablon tiel profunde zorgi pri kunhomoj? Dum mi veturis hejmen sur la aŭtovojo Olentangy River Road, kiu glate deflankiĝas tra Worthington, Strato Henderson, la universitata areo de Ohio State, la urbocentro, kaj poste la suda flanko, mi pensis, ke mi devas esti alia malkompatema usonano, obsedita nur de mono kaj la Granda Revo, la granda dika mono, la Kostko-mono. Kion ĉi tiu okazaĵo signifis en la grandioza skemo de aferoj?

Mi devis pasie amori kun mia sekseca nigrohara edzino, fantazia usona virino kun logaj ruĝaj elstarantaj lipoj, trapikantaj brunaj okuloj, fluantaj nigraj navahaj haroj, kaj simple grandiozaj enormaj terrompaj mamoj. Mi bezonis ĉi tiun senpensan fizikan distraĵon por forgesi pri la realo. Terorismo, ostaĝoj, forkaptado, mondmilito, invado, rusaj bomboj, ukrainaj-afrikaj rifuĝintoj, malsato, infanoj mortintaj en hospitalbombadoj. Sovaĝa sekso estis la sola eskapo. Mi frotis sur ŝian pulsantan klitoron dum kelkaj minutoj kun niaj langoj kunnoditaj en pasia kuniĝo. La kunnodo iris tien kaj reen inter niajn dentojn dum ŝi tenis mian pulsantan penison, kiu estis preta fosi en ŝian ege malsekan vaginon. Mi volis penetri tiel profunde en ŝin kiel kompreni la homan kondiĉon, penetri la kialon, ke tiu afrika viro freneziĝis kaj mortigis sin en Kostko. Kiel li sentis tiel profunde pri sia ukraina kuzo, ekzakte kiel mi estas profunde en mia edzino. Mi nun estas kelkajn colojn interne de mia bela, ekzotika, volupta edzino. Mi forte tiris ŝian hararon dum mi pistis en ŝin. Ŝi kriis, ke la kapo de mia peniso estas tiel granda, ke ŝi preskaŭ ne povas preni ĝin sed samtempe ŝi ne povas vivi sen ĝi. Niaj buŝoj kuniĝis per pasia franc-kisado dum mi atingis kiel eble plej profunde en ŝin por kompreni la mondon. Ŝi diris al mi, ke mi klinu ŝin. Mi ĵetis ŝin al la flanko de la lito, kaj ŝi kaŭris sur la manoj kaj genuoj. Ni estis bestemaj je nia volupto kaj lascivo. Mi plugis la monstron en ŝin de malantaŭe kaj tiris ŝian longan fluantan nigran hararon dum ŝi hurlis pro plezuro. Ŝi volis, ke mi finu sur ŝian vizaĝon. Ni volas esti sendignigaj. Mi deponis mian masivan ŝarĝon da spermo sur ŝian belegan olivkoloran haŭton. Ŝi diris, ke ŝi ĉiam amos min, kiom ajn malbonaj aferoj fariĝos. Ŝi diris, ke ĉi tiu moderna mondo baldaŭ ĉesos ĉar Dio restarigos la justan mondon al la homaro.

Kaj ni diris bonan nokton unu al la alia. Morgaŭ mi denove alportos nutraĵojn al homoj. Sed traŭmato neniam pasas facile malgraŭ la indulgiĝo je plezuro.