Farmisto havis 5 inajn porkojn. Ĉar li bezonis monon, li decidis preni ilin al la gubernia foiro kaj vendi ilin. En la foiro li renkontis alian farmiston kiu posedis 5 virporkojn. Ili parolis dum iom da tempo, kaj tiam ili decidis parigi la porkojn kaj poste dividi la monon egale.
La farmistoj vivis 60 mejlojn dise unu de la alia. Do ili konsentis, ke ĉiu veturus 30 mejlojn, trovus kampon tie, kaj lasus la porkojn pariĝi sur tiu kampo.
La sekvan matenon la farmisto kun la 5 inaj porkoj leviĝis je la 5-a, metis la porkojn en la familian aŭton kaj veturis la 30 mejlojn. Dum la porkoj pariĝis, li demandis la alian farmiston: "Kiel mi scios ĉu la porkoj estas gravedaj?"
La alia farmisto respondis: "Se ili kuŝos en la herbo morgaŭ matene, ili estos gravedaj. Se ili estos en la koto, ili ne estos gravedaj."
La sekvantan matenon la porkoj estis en la koto. Do li ŝprucis ilin, metis ilin denove en la aŭton, kaj alportis ilin por provi denove. Ĉi tio daŭris ĉiun matenon dum pli ol semajno. Ambaŭ farmistoj laciĝis.
La sekvan matenon la farmisto kiu havis la 5 inajn porkojn estis tro laca por ellitiĝi. Li do diris al sia edzino: "Karulino, bonvolu rigardi eksteren kaj diri al mi, ĉu la porkoj estas en la koto aŭ en la herbo."
"Nek," respondis la edzino. "Ili estas en la aŭto kaj unu el ili estas hupanta la kornon!"
75-jaraĝa Georgo diras al sia kuracisto: "Mi pensas, ke la aŭdo de mia edzino eble estas malbona. Kiel mi povas testi ŝian aŭdon?”
La kuracisto diras: ”Iam, kiam ŝia dorso estas al vi, faru al ŝi demandon; kaj vidu, ĉu ŝi respondas. Se ŝi ne respondas, faru kelkajn paŝojn antaŭen kaj demandu denove. Daŭre faru ĉi tion ĝis ŝi respondos. Tiam vi scios.”
Kelkajn tagojn poste Georgo venas en la domon kaj vidas la dorson de sia edzino al li dum ŝi kuiras vespermanĝon. Do, de trans la ĉambro li diras, "Saluton karulino, kio estas por vespermanĝo?" Ne estas respondo, do li faras kelkajn paŝojn antaŭen kaj denove demandas: "Kio estas por vespermanĝo, karulino?" Ankoraŭ ne estas respondo. Li denove faras kelkajn paŝojn antaŭen kaj demandas, ankoraŭ ne estas respondo.
Fine li malproksimiĝas je ĉirkaŭ unu futo de ŝi kaj diras en ŝian orelon: "Kio do estas por la vespermanĝo?"
Ŝi turnas sin, metas la manojn sur la koksojn, ĝemas kaj diras: “Nun, la kvaran fojon ni manĝos kokidon.