Imagu, ke estas Silvestro

Barry Friedman

Aro da homoj partoprenis luksan feston por festi silvestro. Ĉirkaŭ 60 homoj ĉeestis ĉi tiun eventon.

Ĉe ĉi tiu silvestra festo, oni servis diversajn aferojn, kiujn oni trovas ĉe festoj. Estis ĉampano por ĉampana tosto, kaj estis bovlo da fruktopunĉo kun glacikuboj en ĝi, kaj diversaj fromaĝoj kaj fruktoj montraĵoj, antaŭmanĝoj kaj desertoj, tuta disvastiĝo de manĝaĵoj sur longa tablo.

Unu el la gastoj venis al la festo pli frue ol iu alia gasto, kaj li forlasis la feston pli frue ol iu alia gasto. Sed antaŭ ol li foriris, li provis ĉion. Li drinkis glason da ĉampano. Li trinkis iom da fruktopunĉo. Li manĝis ĉiujn antaŭmanĝojn kaj ĉiujn desertojn. Li havis iom el ĉio antaŭ ol li foriris. Li foriris horojn antaŭ ol iu el la aliaj gastoj foriris. La aliaj gastoj ĉiuj festis dum la nokto kaj ankoraŭ estis tie je noktomezo.

La sekvan matenon ĉiuj aliaj gastoj estis trovitaj mortaj. La ĉefservisto ne estis tie tiutage pro la ferio. Kiam do li alvenis matene, ĉiuj aliaj gastoj kuŝis ĉirkaŭ la domo, kaj ĉiuj estis mortaj.

La policanoj determinis ke ĉiuj la gastoj estis venenitaj. Ili klare estis venenitaj de io, kio estis sur la tablo la antaŭan nokton. La veneno estis io, kion ĉiuj manĝis aŭ trinkis aŭ drinkis. Tamen, ĉi tiu ulo, kiu foriris frue, estis vivanta kaj sana. Kvankam li manĝis kaj trinkis kaj drinkis ĉion, kion ĉiuj aliaj manĝis kaj trinkis kaj drinkis, li pluvivis.

Kiel tio eblas?

[Jen aludo: li ne estis imuna kontraŭ io ajn, kaj li mem ne venenis la aliajn homojn. Li manĝis kaj trinkis kaj drinkis ĉion kaj simple ne mortis.]