Serĉoj

Barry Friedman
Grupo de turistoj vizitis krokodilan bienon. Ili estis en sekura kaĝo meze de la lago plena de krokodiloj. La bienposedanto sugestis: "Kiu saltos en la akvon kaj sukcesos naĝi al la bordo, tiu ricevos milionon da dolaroj".
La respondo estis nur la surdiga silento...
Subite iu viro saltis en la akvon. Postkurita de voremaj krokodiloj, preskaŭ per superhoma penado, li atingis la bordon sendifekta.
La kamparano donis al li ĉekon por miliono da dolaroj kaj anoncis: "Ni havas gajninton!"
Ricevinte la premion, la viro kaj lia edzino revenis al la hotelo.
Jam en la ĉambro, la ulo, ankoraŭ streĉita kaj laca, diris al sia edzino: "Karulino, mi ne saltis memstare... Iu puŝis min en lagon!!!
La edzino ridetis kaj mistere respondis: "Mi scias, karulo, mi scias..."
La moralo de la rakonto estas: "Malantaŭ ĉiu sukcesa viro - ĉiam estas virino."