La Psomofilo

Carl Djerassi
Tradukis el la angla: Barry Friedman


Carl Djerassi (1923-2015) estas aŭstria-usona ĥemiisto, romanisto, novelisto kaj dramaturgo, plej konata pro sia kontribuo al la disvolvo de perbuŝaj kontraŭkoncipaj piloloj. Emerita profesoro de ĥemio en la Universitato de Stanford en Usono, Djerassi estas ankaŭ la aŭtoro de pluraj romanoj en la ĝenro “scienco en fikcia”. Ekde 1997 li koncentriĝis je dramaturgio en la ĝenro “scienco en teatra”.

Eĉ antaŭ ol oni aŭdis lian parolmanieron, evidentis, ke li ne estas uson ano. Estis spuroj de hispanlingvaĵoj (“espectacular” – li dirus), kaj okaze ankaŭ itallingvaĵoj supermetitaj sur britismoj kiel “jolly, bloody, beastly”. Bona konjekto eble estus itala familio en Sudameriko, eble en Argentino aŭ Urugvajo, kiu sendis sian fi lon al lernejo angla. Li portis nur anglajn ŝuojn, kiuj estis fabrikitaj laŭ individua mendo. Liaj jakoj estis ĉiam de itala dezajno, striktaj, kvankam ne tro, du-butonvicaj, kaj faritaj el ŝtofoj kiel venecia lano, kiu ne perdas siajn gladliniojn eĉ en pluvo, aŭ kaŝmiro kvadratita. Nun li loĝis en Hilsborough, unu el la plej riĉaj antaŭurboj de San-Francisko, kaj pendolveturadis al la urbo en ŝoforata Jaguaro.

Sed lia vera marko estis lia pasio por pano. Ne por ĉiaj bakaĵoj, kaj certe ne kukoj, sed por pano aŭ bulkoj. Iam amiko donis al li la nomon
“Panifi lo”En ĉiuj vortoj de tiu ĉi alineo la greklingva elemento “-filo” signifas “emulo”, “amanto”, kiel en “bibliofilo”
, sed li ne povis akcepti bastardan terminon greklatinan. Post iom da debatado ili telefonis kipran konaton, kiu mallarĝigis lian elekton ĝis du. “Artofi lo” estis verŝajne la pli ĝusta, bazita sur la antikva greka “artos” por panbulo, tamen la potencialo por konfuzo estis ĝena. Kompreneble li estis artamanto – oni nur devis rigardi la murojn en lia hejmo aŭ ofi cejo –, tamen dusenceco simple ne taŭgas, kiam oni traktas pri pano, kaj la vorto “artofi lo” sonus kiel plia hibrido. Ankaŭ “psomofilo” ŝajnis difekta, ĉar la antikvaj grekoj uzis “psomon” pri peceto de pano aŭ de viando, sed ilia kiprano, insistante, ke “psomi estas la moderna greka vorto por pano”, rependigis la tele fonricevilon.

La vorto estis akceptita de la psomofilo, kiu rimarkis, kesuferi je “psomofi io” sonas delice degenere.

Unu helan aŭtunan sabaton en 1980 la psomofilo transformiĝis al komencanta psomofanatikulo. La viro kaj lia edzino estis invititaj al frua tagmanĝo en la hejmo de
Berklia Berklio: la kalifornia urbo Berkeley
profesoro. Ili alvenis malfrue – latineca kutimo. Ilia gastiganto gvidis ilin rekte al la bufedo kaj sugestis, ke ili mem prenu antaŭ ol renkonti la aliajn vizitantojn. Kiam la gastigantino enportis korbon, ĉi tiu fi rma kredanto je manĝebla arto rimarkis, ke la nutraĵo jam estas en malordo, sed ĉi-foje li ne zorgis pri la atencoj, kiujn la antaŭaj gastoj faris: la trufoj elpikitaj el la
pateoŝmirebla bakaĵo el viando, fiŝo aŭ legomo
, la kukuma tranĉaĵo falinta en
humusonhumuso: kikera kaĉo, kiun oni kutime manĝas trempante panpecojn en ĝin
, aŭ eĉ la dispistitaj bukloj de la butera porcio. Liaj naztruoj ektremetis kiel tiuj de viro, kiu perceptas parfumon sur virino. Je unua ekvido la varma, ronda panbulo, portata de la gastigantino, eble aspektis kiel ordinara, malmolkrusta, acidpasta pano. Al liaj okuloj tamen la malperfektaĵoj en la surfaco de la pano – la brul-brunaj randoj de la multaj tranĉostrekoj aŭ la amplekso de la veziketoj sub la krusto – estis nemiskomprenebla atestaĵo pri tuŝo speciala.

Estis ingredienco en la aromo, kiun li ne povis identigi. Ĉi tiu kaŭ zis, ke li salivis. Tuj kiam la gastigantino mallevis la korbon sur la tablon, li ĝin aliris kun segildenta pantranĉilo por plenumi la rit aron neeviteblan: fortranĉi la fi npecon de la panbulo. Tio havigis la maksimuman kvanton da krusto, la veran pruvon de la arto de bak isto, kaj ankoraŭ sufiĉan kvanton da pankarno por povi juĝi pri la korpo de la pano. Tuj kiam li ĝin gustumis, li eksciis. Ja parmezano! Nur spuro plej eta, sed dieca! Li rigardis ĉirkaŭen kaj kaŝe tranĉis la alian fi non de la panbulo. Li ne rimarkis, kiajn alian nutraĵojn li elektis; ĉio estis kamufl o por la pano.

Sur la teraso li komplimentis la gastigantinon pri ŝia omleto, kiun li ĝis nun ne gustumis, kaj pri la pano. “Kiel vi venis al la ideo pri la gusto parmezana? Tiel subtila kaj tamen vera signaturo! Kiu vin instruis baki tian majstroverkon?”

“Vi estas la unua, kiu rekonis la parmezanon. Sed mi ne meritas laŭdon, mi havas ĝin de Alessandro.”

“Alessandro?”

“Ili estas panfarejo loka, triageneracie itala, kiu iel kombinas san franciskan acidpaston kun itala bakado. Nur je sabato ili tiun panon bakas.”

Laŭ ŝiaj instrukcioj, li senpene trovis Alessandro’n. La montrofene stro aspektis kvazaŭ ne lavita de tagoj; kaj escepte de kelkaj eroj solecaj – pleto kun kelkaj bulkoj, unu aŭ du kukoj – ĝi estis malplena. Al sperta psomofilo, tamen, la panfarejo aspektis promesplena. Estis evidente, ke plej multaj varoj jam vendiĝis, kaj ke la arton de elmontrado la proprietulo aŭ malestimis aŭ juĝis nenecesa.

Aŭdiĝis obtuza sonorileto, kiam li malfermis la pordon. Post mal respekta intertempo maljunulo, en jako kaj kun kravato, aperis tra mal antaŭa pordo. “Jes?” estis ĉio, kion li diris. La peto de la psomofilo je bulo de la sabata pano speciala rezultigis mok-ronkon.

“Ĉu je la unua kaj tridek?” demandis la bakisto, atentigante pri la horloĝo sur la muro. “Ĉiam ni elvendas ĉion antaŭ la deka kaj dek kvin. Ni malfermas je la deka.”

La sekvan sabaton je la naŭa kaj kvardek ŝoforo en uniformo sidis parkinte la konkurs-aŭte verdan Jaguaron de la psomofilo antaŭ Alessandro, legante ĵurnalon. La montrofenestro estis pli plena ol en la semajno antaŭa sed plu nelavita. Kiam la unuaj klientoj aperis antaŭ la fermita pordo, la ŝoforo faldis la ĵurnalon kaj aliĝis la vicon. Precize je la deka la pordo estis malŝlosita. Kun preskaŭ neniu escepto la petoj estis por “la speciala”. Kiam la ŝoforo mendis kvin panbulojn, li estis informata: “po du por kliento, se oni ne mendis antaŭe.”

Dum la postaj kelkaj semajnoj la ŝoforo fariĝis konata fi guro sabata ĉe la panfarejo. Unu matenon la ŝoforo estis akompanata de sia dunganto, kiu faris peton simplan: “Retenu tri panbulojn por mi ĉiun sabaton, eĉ se la ŝoforo ne estas ĉi tie je la deka. Se mi volos pli da panbuloj, mi mendos antaŭe.” La bakisto komprenis komplimenton, eĉ kiam ĝi estis maskita kiel mendo, kaj speciale kiam la mendo estis por livero monatlonga kaj pagita eĉ sen kvitancpeto. Alessandro reciprokis per informo: se frostigitaj senprokraste, liaj panbuloj povus esti konservataj kontraŭ putro dum jaroj, ne semajnoj aŭ monatoj, kaj ankoraŭ havus la guston de freŝa pano, kondiĉe, ke – kaj la dekstra montrofi ngro estis levata emfaze – oni senfrostigu ĉiun panbulon malrapide, dum ĝi estas strikte envolvita en malseketa mantuko. “Malrapide” li ripetis, dum li fi ngrofrapetis la kaŝmiran jakon ĝuste sub la poŝtuko silka, “kaj neniam varmigu la panon antaŭ ol ĝi sen frostiĝas komplete. Kaj ne refrostigu ĝin.”

Dum la sekvaj kelkaj jaroj la sabata specialaĵo de Alessandro estis ĉiam trovebla en la kuirejo de la hejmo en Hilsborough. Kutime la psomofilo konsumis unu freŝan panbulon ene de kelkaj horoj ekde la alveno de la pano en la kuirejon. La resto estis tranĉata en duonojn, kaj ĉiu duono estis strikte volvata en plasto kaj poste frostigata. Senfrostigi per la malseket-mantuka metodo ja funkciis kiel Alessandro promesis, sed li neniam elprovis la dumjaran garantion.

Unu sabaton en malfrua 1982 la ŝoforo revenis kun tri panbuloj kaj la sciigo, ke la panfarejo Alessandro estas fermota por ĉiam. La kialoj estis misteraj – iuj klientoj asertis, ke temas pri nuliĝo de la lukontrakto, dum aliaj klientoj aludis al subita rilatrompo inter la pli aĝa Alessandro kaj lia fi lo. Kio ajn estis la kaŭzo, la venonta sabato estos la lasta tago, kiam la specialaĵo de Alessandro estos aĉetebla.

La psomofilo informiĝis de Alessandro per telefono, ke ne mono estas la problemo, ke la decido estas nenuligebla, kaj la bakisto pretis doni iun geston grandiozan, kvankam ne la plej grandiozan el ĉiuj: nome la diskonigon de la recepto por la pano. Tio estus neimagebla; li eĉ ne pretis malkaŝi la originon de la parmezano, nur avertis, ke sole certa importita marko taŭgas. Li ja akceptis specialan mendon por cent buloj de lia pano. Ĝi povus esti prenita je la lasta ekzistotago de la panfarejo. Alessandro petis nur, ke la Jaguaro parkiĝu en la malantaŭa strateto kaj ne aperu ĝis tagmezo. Li antaŭvidis, ke amaso da klientoj kutimaj venos dum tiu mateno; transdoni cent panbulojn antaŭ iliaj okuloj senbriligus lian reputacion de tenaca egaltraktanto.

La Jaguaro alvenis en la strateton je la dekunua kaj kvindek. La psomofilo portis malhelbluan kompleton kun blua- kaj nigra-stria kravato. Tio estis lia ideo de funebra kostumo. Alessandro malfermis la pordon precize kiam la ŝoforo kaj lia pasaĝero alproksimiĝis la malantaŭan enirejon de la panfarejo. Dudek aŭ pli da blankaj papersakoj estis stakitaj apud la muro. “Ĉi tie vi havas nur naŭdek kvin panbulojn.” La stoko estis elĉerpita pli frue ol kutime, kaj iuj el liaj klientoj plej malnovaj tiom elreviĝis, ke li simple ne kapablis forsendi ilin. “Mi esperas, ke al vi ne gravas. Ĉiuokaze vi nenion povas fari pri la situacio.” Li ridetis acerbe, montrante, ke ankoraŭ li difi nas la ludregulojn. La kofrujo de la Jaguaro ne povis enteni ĉion; la troaĵo transiĝis internen de la aŭto kaj plenigis ĝin per aromo stranga de parmezano, brita ledo kaj freŝbakita pano.

La ŝoforo, la kuiristino, la servistino kaj la dommastro komencis tranĉi ĉiujn panbulojn, escepte de kvin, je tri partoj, kaj envolvis ĉiujn partojn hermetike en plaston. La kvin netranĉitaj panbuloj restis por malmultaj okazoj specialaj. Nur kiam la pano estis preta por frostigo, venis al ili en la kapon, ke 275 pakoj, 5 el kiuj sufiĉe ampleksaj, uzurpus la tutan frostospacon de la kuirejo. Sen momento da hezito ordono estis donita forigi la nunan enhavon de la frostigilo – funton post funto da bifstekoj, kolbasoj, fiŝoj, dolĉa butero, glaciaĵo kaj neetikeditaj ujoj diversaj, ĉio kara al la koro de la kuiristino. Ŝi tuj enlitiĝis kaj ne revideblis ĝis lundo matene.

La psomofilo decidis esti egoisma. Kun tre malmultaj esceptoj nur li kaj lia edzino konsumos tiun panon, kaj eĉ ili limigos sin al unu frostigita porcio en semajno. Pro lia ofta vojaĝado la provizo verŝajne daŭros almenaŭ ses jarojn. Preter tiu tempoperiodo li rifuzis konsideri.

La februaro de 1986 estis la plej malseka monato dum la okdek jaroj de la veterregistroj san-franciskaj. La torentaj pluvoj, frajitaj de serio da pacifi kaj ŝtormoj, estis akompanataj de tre fortaj ventpuŝoj. Tio kaŭzis elektropaneojn de daŭro senprecedenca. San-Francisko restis relative netuŝita, speciale la regionoj de la gastejoj kaj ofi cejoj urbocentraj; la plej multaj okupantoj de ĉi tiuj altkonstruaĵoj ne konsciis pri tio, kio okazis nur kelkajn mejlojn norde, sude kaj oriente de la urbo, kie la transsendo de elektro estas grandparte supertera. Mallonge post la tagmanĝo la sekretariino de la viro interrompis lin dum kunsido. La noto, kiun ŝi prezentis diskrete, aludis al mesaĝo de lia edzino. Ĝi raportis, ke la elektro en ilia hejmo estas interrompita ekde la deka matene kaj tial ili vespermanĝos probable malvarme. “Rezervu ĉambraron en la Huntington” li diris, “kaj informu mian edzinon, ke ni pasigos la nokton en la urbo.” Vespermanĝo sen gastoj en la urbo, eble kun posta vizito al kinejo, jen lukso, kiun ambaŭ frandis sed nur malofte permesis al si.

La mateno ne komenciĝis favore. Ne nur ke li devis surmeti la sa majn vestojn kiel en la antaŭa tago, sed eĉ buleto da marmelado surfalis lian kravaton, kaŭzante tian makulon je lia eleganto, kiun li neniam tolerus en cirkonstancoj ordinaraj. Kaj poste la telefono sonoris. La servistino vokis el Hilsborough por diri, ke la elektroprovizo ankoraŭ ne estas restarigita. Kion ŝi kaj la kuiristino faru pri la degelantaj nutraĵoj en la frostejo?

‘Ho, ne zorgu prie” li diris, sed antaŭ ol lia edzino povus pludiri tion, fi ne trapenetris lin la graveco de la servistina mesaĝo: la pano, minimume tri jaroj da panspecialaĵo de Alessandro? Ekrigardo en lian poŝagendon informis lin, ke li povos direktiĝi al la sudo ne antaŭ la dekunua matene. Eble la izolo de la frostejo estis tia, ke la pano ankoraŭ restis frostigita; eble la elektro revenos pli frue ol oni antaŭvidis. La situacio estis eĉ pli grava ol li imagis. De la aŭtomobila radio li eksciis, ke deĵorantoj venas eĉ el Nevado por helpi la riparlaboron; ne eblis taksi, kiam la elektroprovizo estos restarigita. Dum la ŝoforo kondukis tra unu el la plej malriĉaj partoj de la urbo sur la stratetoj al la ĉefvojo, preterpasante pensionaĉojn, hotelojn kadukajn, kon stru aĵojn tabulkovritajn kaj homojn, kiuj kunpremiĝis en pordejoj por resti sekaj, la psomofilo pensis moroze pri la rapide degelanta, eble jam eĉ tute malfrosta, trijara provizo de pano neanstataŭigebla. La per spektivo de panmanĝa orgio ne konsolis lin – kie li trovus kvardek aŭ kvindek gastojn, kiuj volus manĝi panon kaj fromaĝon en ĉi tiu pluvo en malluma, malvarma domo? La Jaguaro estis senmova ĉe trafi klumo, kiam li vidis vicon de malriĉegaj geviroj premantaj sin al muro de konstruaĵo, dum ili atendis la malfermiĝon de la pordo por ricevi tagmanĝon senpagan ĉe la san-franciska evangelia misiejo.

La pluvo haltis jam dum frua posttagmezo, sed ankoraŭ forta vento blovis. La konjekto plej nuna estis, ke ripariĝo de la elektroprovizo ne okazos antaŭ noktomezo plej frue. La ŝoforo kaj la servistino ŝar ĝis la kofrujon de la Jaguaro per la pano. Ili ne zorgis envolvi la cent kvindek-kelkajn pecojn en malseketajn mantukojn; la pano ja estis preskaŭ senfrosta eĉ antaŭ ol ili forveturis, tiel ke ĝi estos certe kom plete manĝebla, kiam ili atingos la misiejon.

La ŝoforo strange silentis dum lia pasaĝero aludis al Kristo kaj Lia miraklo de la panoj; li eĉ ne povis eligi el si ridon responde al la fanfarono de sia dunganto, ke la pano de Alessandro verŝajne gustas pli bone ol la Lia. La psomofilo tiom enamiĝis al la biblia analogio, ke li neniom pripensis la impreson, kiun lia alveno en Jaguaro faros al la homoj de la mizerstrato. Male, la ŝoforo pensis pri nenio alia. Liaj plej malbonaj timoj praviĝis, kiam la aŭtomobilo haltis ĉe la transformita butikantaŭo, kaj li vidis la teditan surprizon, mikse kun malamikeco, en la okuloj de la homoj atendantaj la malfermiĝon de la manĝejo. Krom la supkuireja klientaro ĉeestis vagabondoj laŭlonge de la tuta strataĉo. Granda parto de tiuj estis nigruloj, pli societemaj ol la homoj en la atendovico. Multaj fumis, kaj du grandaj nigruloj trinkis bieron. Ĉiuj fi ksrigardis kaj ridis, kiam kaj la alta viro en kamelhara mantelo kaj la ŝoforo en uniformo plenigis siajn brakojn per pluraj blankaj paperpakoj. La viroj direktiĝis tra la amaso al la antaŭpordo, kie ili estis blokitaj de preskaŭ sendenta oldulo en kadukaj vestoj. “Ili ne mal fermas antaŭ la kvina” li diris sen moviĝo. La ŝoforo rigardis zorgo plene al sia dunganto, kies subita senpoveco impresis tute nekarakteriza.

“Pardonu min, bonvolu” la psomofilo murmuris dum li penis al gliti la pordon preter la oldulo. Nur tiam li konstatis, ke pro la pano en la manoj, liaj piedoj estas la solaj pordofrapiloj disponeblaj. Kel kaj fajnaj frapetoj venigis neniun respondon. Perdinte sian tutan paciencon, la ŝoforo puŝiĝis preter la oldulo kaj piedbatis ripete la pordon, ĝis maldika junulo en ĝinzo kaj griza kitelo malfermis ĝin iomete. “Kio diable…” li ekdiris, sed ĉesis abrupte, kiam du sakoj estis truditaj al li.

“Prenu tiujn kaj enlasu nin.” La komanda akreco de tiuj vortoj sufiĉis por allasi la virojn, post kiuj la pordo estis ĵetfermata antaŭ ol la puŝanta amaso povus sekvi.

Daŭris tiom, ĝis la donaco estis aprobita de la kuirejestro kaj la unua pakopleno malfermita, ke la ŝoforo jam ŝvitis abunde; eĉ ĉe lia dunganto montriĝis globetoj de humido sur la frunto. Kiam ili forlasis la manĝejon por preni duan ŝarĝon, akompanataj de la junulo, kiu malfermis la pordon, ili trovis scenon el fi lmo pri postmilito.

La du nigruloj kun siaj bieroj malstreĉis sin sur la dekliva kapoto de la Jaguaro, kvazaŭ ĝi estus parkbenko. Aliaj apogis sin al la glacoj kaj pordoj de la aŭto – homa glubildo sur verda fono. Kvar homoj, inter kiuj drogulino en ŝirita, ruĝa skijako kaj purpura, lana ĉapo, estis fi kuŝanta sur la kofrokapoto de la aŭto – la malantaŭa glaco servis por ŝi kiel kapkuseno. Sed al la ŝoforo mankis tempo salti sur tiujn eksterajn pasaĝerojn, ĉar manmovo de la junulo dispelis buntan bandon, post kio la psomofilo glitis en la aŭton kaj rapide ŝlosis la pordon.

La ŝoforo kaj la misieja laboranto transportis duan ŝarĝon da pano en la evangelian misiejon. Ili estis kunmetontaj la trian ŝarĝon, kiam oni malŝlosis la misiejan pordon. Tuj la amaso ĉirkaŭ la Jaguaro mal densiĝis, ĉar la vico de atendantoj puŝis sin en la manĝejon. Nur la du biertrinkantoj kaj kelkaj fumantoj, ŝajne ne kutimaj klientoj ĉe la supkuirejo, restis apud la aŭto. Kaj por la unua fojo la okupanto de la aŭtomobilo sentis iom da trankviliĝo. Lia sola deziro nun estis, ke la ŝoforo reaperu, por ke ili povu forlasi ĉi tiun ĉirkaŭaĵon plej malgalilean. Tamen la homo, kiu elimpetis el la manĝejo, ne estis la ŝoforo. La oldulo, kiu antaŭe blokis al ili la vojon, komencis frapegi brue per la pugnoj sur la glaco de la aŭto. Kiam la psomofilo rigardis lin mirigite, li rimarkis sangon fl ueti el la malfermita buŝo de la mal junulo. Li rekonis, inter liaj dikfi ngro kaj montrofi ngro, denton. Nur tiam la ondo de blasfemoj, kiu atingis lin tra la protekta ŝelo de lia Jaguaro, iĝis sencohava: la maljuna viro rompis la denton sur la malmola krusto de la specialaĵo de Alessandro. Probable ĝi estis iom pli malmola ol ordinare, ĉar senfrostigita ne laŭ la reguloj, sed ne tro malmola por la dentoj de loĝanto el Hilsborough, kiu vizitas dentiston dufoje jare. Subite li komprenis, ke tio, kion li adoris pri tiu pano – la krusto fortika, la gusto neordinara kaj la aromo – povus pensigi neiniciton, konantan nur mole blankan panon kartonan, pri ia ŝimado.

La maljunulo ĵetis sian denton kontraŭ la glacon; kiam ĝi trafi s la vitron, aŭdiĝis pik-sono eta, tamen eĉ tiel klare koler-sona. Poste li rerapidis al la manĝejo. La du bierdrinkantoj sur la kapoto de la Jaguaro ĉesis ridi. Por la unua fojo ili montris ian intereson al unu el la klientoj de la supkuirejo. Denove la pordo de la manĝejo malfermiĝis perforte. Amaseto, estrata de la oldulo kun pecoj de Alessandro pano en ambaŭ manoj, sturmis la Jaguaron kaj ekbombardis ĝin per panĵetaĵoj. La batbruoj eĥis laŭlonge de la strato. La bierdrinkantoj desaltis de la kapoto, lasinte siajn bierujojn sur ĝi. La virino en la ruĝa skijako levis unu el la netranĉitaj panbuloj kaj ĵetis ĝin al la aŭtopordo, kio igis la viron interne klini sin instinkte. Kaj nun la bierdrinkantoj decidis fari el la fi asko ian sporton. Unu el la du reprenis la rondan panbulon el la stratdefl uilo kaj ĵetis ĝin al sia kunulo, kiu reprenis sian sidlokon sur la kapoto, kiam la komenca bombardado malrapidiĝis pro manko de municio. Ridante, la du viroj ĵetadis sian panpilkon tien-reen, tien-reen.

La sceno daŭris nur unu aŭ du minutojn. Ĝuste kiam la unua ondo de atakantoj komencis sian retiriĝon al la manĝejo, la ŝoforo puŝis sin tra la amaso, malŝlosis rapide la aŭton kaj startigis la motoron. Li premis la hupilon plurfoje, sed la komanda sono ne imponis la pilkludanton sur la kapoto. Metante la panbulon inter la kruroj, li kli nis sin antaŭen por fronti la ŝoforon tra la antaŭa glaco. “Veturu plu, James!” li ordonis, sed estis neprobable, ke la veturiganto aŭdis tion. Tio, kion li ja aŭdis, estis la posta grunto kolera de malantaŭe: “Damne, Lester, moviĝu, ek!” Tio estis la unua fojo dum iliaj dek unu jaroj kune, ke la viro sakris al sia ŝoforo.

Dum la Jaguaro elrampis el sia parkloko, la nigrulo sur la kapoto ĝoj kriis ravite, levante alten sian pantrofeon. Dekoj da piedirantoj tur nis sin tien; infanoj en pasanta lernejbuso kriegis pro plezuro je la spektaklo. Post ne pli ol kvindek jardoj la Jaguaro haltis ĉe ruĝa lumo, kaj la homa kapot-ornamaĵo desaltis. Kun elegante ceda gesto li ĵetis alten la panbulon. Ĝi trafi s la kapoton de la Jaguaro kun laŭta, obtuza bato, antaŭ ol ruliĝi en la mezon de la trafi kfl uo en la strato Howard. Antaŭ la okuloj de la pasaĝero kaj la ŝoforo, la panbulon platigis pasanta kamiono.

La Jaguaro impetis antaŭen tuj kiam la trafi klumo signalis verdon. Nur tiam la pasaĝero rimarkis la sakojn da pano restintajn apud la ŝoforŝego, tiujn kiuj ne estis prenitaj en la supkuirejon. Subita ondo de naŭzo englutis lin; klare li ne povos tuŝi la lastajn, multvalorajn pankrustojn de Alessandro. Eĉ estis imageble, ke neniam plu la psomofilo volus manĝi panon.