Oni ofte priskribas makedonan popolmuzikon kiel produkton de ĝia geografia loko ĉar Makedonujo estas vojkruciĝo de la oriento kaj la okcidento. Ĝi troviĝas ĉe la orienta rando de Eŭropo, sed ĝi estis sub turka regado dum preskaŭ 500 jaroj. Pro tio, turka influo estas forta en la muzikaj tradicioj.
La instrumentoj kiuj kontribuas al la aparta sono de makedona popolmuziko estas diversaj kaj buntaj. Pli malnovaj kaj tradiciaj instrumentoj kiel la gajdo (гајда, sakŝalmo), la kavalo (кавал, speco de fluto), la tapano (тапан, dukapa bas-tamburo), kaj la tamburao (speco de liuto kun longa kolo) estas uzataj kun pli nuntempaj instrumentoj kiel la gitaro kaj la akordiono. La rezulto estas verva, sprita sono, spicita per la historio kaj kulturo de Makedonujo.
Grava aspekto de tradicia makedona muziko estas la takto. La kutima takto en moderna muziko okcidenta ofte estas 4/4. Tradicia makedona muziko utiligas malpli ordinarajn taktojn, kiel 7/8, 11/8, 5/5, kaj 13/8. La plej kutima takto uzata tamen estas 7/8.
Alia grava aspekto de tradicia makedona muziko estas ĝia daŭra efiko sur la homoj de Makedonujo. Tia muziko estis kaj ankoraŭ estas ligita al komuna dancado. Popoldancoj akompanataj de riĉaj kostumoj estas diversaj laŭ rapideco (de malrapida ĝis tre rapida), laŭ la deveno de la muzikistoj (el montaroj, urbetoj aŭ kamparo), kaj laŭ la aĝoj de gedancantoj. Same, la vestoj estas diverskoloraj: preskaŭ ĉiam gejunuloj portas ruĝajn kaj blankajn vestojn, kaj pliaĝuloj portas nigrajn, brunajn, kaj blankajn.
Makedona popolmuziko estas transdonita per forta familia tradicio dum multaj generacioj. Tiu tradicio daŭros kaj donados plezuron al la tuta mondo.