Traduko: Barry Friedman
I
Viro staris sur fervoja ponto en norda Alabamo, rigardante malsupren en la rapidan akvon dudek futojn sube. La manoj de la viro estis malantaŭ lia dorso, la pojnoj ligitaj per kordo. Ŝnuro mallarĝe ĉirkaŭvolvis lian kolon. Ĝi estis alligita al dika kruc-ligno super lia kapo kaj la loza parto falis ĝis la nivelo de liaj genuoj. Iuj malfiksaj tabuloj metitaj sur la ŝpaloj subtenantaj la metalojn de la fervojo provizis bazon por li kaj liaj ekzekutistoj - du privataj soldatoj de la Federacia armeo, direktitaj de serĝento, kiu en la civila vivo eble estis deputito-ŝerifo. Ĉe malgranda distanco sur la sama provizora platformo estis oficiro en la uniformo de sia rango, armita. Li estis kapitano. Sentinelo ĉe ĉiu fino de la ponto staris kun sia fusilo en la pozicio konata kiel "subteno", tio estas vertikala antaŭ la maldekstra ŝultro, la martelo ripozanta sur la antaŭbrako ĵetita rekte trans la bruston -- formala kaj nenatura pozicio, deviganta rektan teniĝon de la korpo. Ne ŝajnis devo de ĉi tiuj du viroj scii, kio estis okazanta ĉe la centro de la ponto; ili nur blokis la du finojn de la piedplanko, kiu trairis ĝin. Preter unu el la sentineloj neniu estis videbla; la fervojo rekte iris en arbaron por cent jardoj, poste kurbiĝinte, kaj estis perdita al vido. Sendube estis pikedo pli malproksime. La alia bordo de la rojo estis nefermita tero --milda supreniro kovrita de baraĵo da vertikalaj arbaj trunkoj, kun paftruoj por fusiloj, kun sola embrazuro tra kiu eliris la buŝego de latuna kanono, kiu komandis la ponton. Meze de la deklivo inter la ponto kaj fortikaĵo estis la spektantoj -- unu kompanio de infanterio en linio, je "parad-ripozo", la pafilstumpoj de la fusiloj sur la tero, la paftuboj kliniĝantaj iomete malantaŭen kontraŭ la dekstra ŝultro, la manoj krucitaj sur la kolboj. Leŭtenanto staris dekstre de la linio, la punkto de lia glavo sur la tero, la maldekstra mano apoganta sur la dekstra. Escepte la grupon de kvar en la centro de la ponto, neniu viro moviĝis. La kompanio alfrontis la ponton, fiksrigardante ŝtoneme , senmove. La sentineloj, alfrontantaj la bordojn de la rivereto, eble estis statuoj por ornami la ponton. La kapitano staris kun krucitaj brakoj, silente, observante la laboron de siaj subuloj, sed farante neniun signon. Morto estas dignulo, kiu, kiam li venas anoncite, estu ricevita per formalaj manifestoj de respekto, eĉ de tiuj, kiuj plej multe konas lin. En la kodo de milita etiketo silento kaj fikseco estas formoj de respektindeco.
La viro, kiu okupiĝis pri esti pendigita, estis ŝajne ĉirkaŭ tridek kvin jaroj. Li estis civilulo, se oni povus juĝi laŭ lia vesto, kiu estis tiu de plantisto. Liaj trajtoj estis bonaj - rekta nazo, firma buŝo, larĝa frunto, el kiu liaj longaj, malhelaj haroj estis kombinitaj rekte malantaŭen, falante malantaŭ la oreloj al la kolumo de lia bon-konformita frako. Li havis liphararon kaj pintan barbon, sed neniujn vangharojn; liaj okuloj estis grandaj kaj malhelgrizaj kaj havis afablan esprimon, kiun oni apenaŭ atendus en unu, kies kolo estis en la kanabo. Evidente ĉi tiu estis neniu vulgara asaseno. La liberala milita kodo provizas por pendigi multajn specojn de homoj, kaj ĝentlemanoj ne estas ekskluditaj.
La preparado estis kompleta, la du privataj soldatoj retiriĝis kaj ĉiu eltiris la tabulon, sur kiu li staris. La serĝento turnis sin al la kapitano, salutis kaj lokis sin precize malantaŭ tiu oficiro, kiu siavice movis sin aparte unupaŝe . Ĉi tiuj movoj lasis la kondamnitan viron kaj la serĝenton starantajn sur la du ekstremoj de la sama planko, kiuj etendiĝis je tri el la ŝpaloj de la ponto. La fino, sur kiu la civilulo staris preskaŭ, sed tute ne, atingis kvaran. Ĉi tiu planko antaŭe estis tenita pro la pezo de la kapitano; ĝi nun estis tenita de tiu de la serĝento. Je signo de la unua, ĉi-lasta deturniĝus, la planko kliniĝus kaj la kondamnito malsuprenirus inter du ŝpaloj. La aranĝo ŝajnis al lia jugado simpla kaj efika. Lia vizaĝo ne estis kovrita, nek liaj okuloj bandaĝis. Li rigardis dummomente sian "ŝanĝiĝeman piedtenon", kaj tiam lasis sian rigardon vagi al la kirliĝanta akvo de la rivereto kuregante freneze sub liaj piedoj. Peco de dancanta flosligno kaptis lian atenton kaj liaj okuloj sekvis ĝin laŭ la fluo. Kiel malrapide ĝi aperis moviĝi, Kia malvigla rivereto!
Li fermis la okulojn por koncentrigi siajn lastajn pensojn pri siaj edzino kaj infanoj. La akvo, tuŝita al oro per la frua suno, la kovantaj nebuletoj sub la bordoj ĉe iom da distanco laŭ la rivereto, la fortikaĵo, la soldatoj, la peco de flosligno -- ĉio distris lin. Kaj nun li konsciiĝis pri nova perturbo. Frapado tra la penso pri liaj karuloj estis sono, kiun li nek povis ignori nek kompreni, akra, klara, metala perkutado kiel la bato de la martelo de forĝisto sur la amboso; ĝi havis la saman tintkvaliton. Li scivolis, kio ĝi estas, kaj ĉu senmezure malproksima aŭ proksima, - ĝi aspektis ambaŭ. Ĝia ripetado estis regula, sed tiel malrapida kiel la sonorado de morta sonorilo. Li atendis ĉiun frapon kun senpacienco kaj -- li ne sciis kial - anksieco. La intertempoj de silento pli kaj pli longiĝis, la prokrastoj freneziĝis. Kun ilia pli granda malofteco la sonoj pliiĝis en forto kaj akreco. Ili doloris lian orelon kiel la ekpuŝo de tranĉilo; li timis, ke li kriegos. Tio, kion li aŭdis, estis la tiktakado de lia horloĝo.
Li malfermis la okulojn kaj vidis denove la akvon sub li. "Se mi povus liberigi miajn manojn," li pensis, "mi eble elĵetos la maŝon kaj saltos en la rivereton. Per plonĝo mi povos eviti la kuglojn kaj, naĝante vigle, atingi la bordon, iri al la arbaro kaj foriĝi hejmen. Mia hejmo, dankon al Dio, estas ankoraŭ ekster iliaj linioj; mia edzino kaj malgranduloj ankoraŭ estas preter la plej malproksiman antaŭeniron de la invadanto. "
Dum ĉi tiuj pensoj, kiuj ĉi tie devas esti skribataj, estis fulmataj en la cerbon de la kondamnita viro anstataŭ evolui el ĝi, la kapitano kapjesis al la serĝento. La serĝento paŝis flanken.
II
Peyton Farquhar estis prospera plantisto, de malnova kaj tre respektata Alabama familio. Estante sklavposedanto kaj kiel aliaj sklavposedantoj politikisto, li estis nature originala secesiisto kaj arde estis sindediĉata al la Suda kaŭzo. Cirkonstancoj de aroganta naturo, pri kiuj ne estas necesa raporti ĉi tie, malebligis lin servi kun la galanta armeo, kiu batalis la katastrofajn kampanjojn finiĝantajn kun la falo de Korinto, kaj li ĉagreniĝis sub la malgloriga sinreteno, sopirante la liberigon de siaj energioj, la pli granda vivo de la soldato, la ŝanco por distingo. Tiu okazo, li opiniis, venos, kiel tio venas al ĉiuj je milita tempo. Dume li faris tion, kion li povis. Neniu servo estis tro humila por li plenumi por helpi la Sudo, neniu aventuro tro danĝera por li entrepreni se kongrua kun la karaktero de civilulo, kiu estis en fundo soldato, kaj kiu bonfide kaj sen tro da kvalifiko akceptis almenaŭ parton de la malkaŝeme kanajla deklaro, ke ĉio estas justa en amo kaj milito.
Unu vesperon, dum Farquhar kaj lia edzino sidis sur rustika benko proksime al la enirejo de siaj grundoj, grize vestita soldato rajdis al la pordego kaj petis trinkon da akvo. Sinjorino Farquhar estis ja feliĉa servi lin per siaj propraj blankaj manoj. Dum ŝi alportis la akvon, ŝia edzo proksimiĝis al la polva rajdosoldato kaj demandis avide pri novaĵoj de la fronto.
"La Jankioj estas riparantaj la fervojojn," diris la viro, "kaj estas preparantaj alian antaŭeniron. Ili atingis Ponton Strigrojan , ordonigis ĝin kaj konstruis tabulbarilon sur la norda bordo. La komandanto donis ordonon, kiu estas afiŝita ĉie, deklarante ke iu ajn civilulo kaptita malhelpante kun la fervojo, ĝiaj pontoj, tuneloj aŭ trajnoj estos senprokraste pendigitaj. Mi vidis la ordonon. "
"Kiom malproksime estas al Ponto Strigroja?" Farquhar demandis.
"Ĉirkaŭ tridek mejlojn."
"Ĉu ne ekzistas taĉmento ĉi-flanke de la rojo?"
"Nur pikeda taĉmento duonmejlon for, sur la fervojo, kaj unu sentinelo ĉe ĉi tiu fino de la ponto."
"Supozu, ke viro -- civilulo kaj studento de pendigado -- povas ĉirkaŭruzi la pikedan taĉmenton kaj eble trompi la sentinelon", diris Farquhar ridetante, "kion li povus plenumi?"
La soldato reflektis. "Mi estis tie antaŭ unu monato," li respondis. "Mi observis, ke la inundo de la pasinta vintro puŝis grandan kvanton de flosligno kontraŭ la lignopiero ĉe ĉi tiu fino de la ponto. Ĝi nun estas seka kaj brulus kiel filamento."
La sinjorino nun alportis la akvon, kiun trinkis la soldato. Li dankis ŝin ceremonie, klinis sin al lia edzo kaj forveturis. Horon poste, post noktiĝo, li repasis la plantejon, irante norden en la direkton el kiu li venis. Li estis federacia skolto.
III
Dum Peyton Farquhar rekte falis malsupren tra la ponto, li perdis la konscion kaj estis kiel ulo jam mortinta. De ĉi tiu stato, li estis vekita -- eraoj pli poste, ŝajnis al li -- per la doloro de akra premo sur la gorĝo, sekvita de sento de sufokado. Tranĉaj, acerbaj agonioj ŝajnis pafi de lia kolo suben tra ĉiu fibro de lia korpo kaj membroj. Ĉi tiuj doloroj ŝajnis ekbruliĝi laŭ difinitaj linioj de vojforko kaj bati kun nekoncepteble rapida periodeco. Ili ŝajnis kiel torentoj de pulsanta fajro varmiganta lin al netolerebla temperaturo. Koncerne lian kapon, li konsciis pri nenio krom sento de pleneco - de kongesto. Ĉi tiuj sensacoj estis neakompanataj de penso. La intelekta parto de lia naturo jam estis forskrapata; li havis povon nur senti, kaj sento estis turmento. Li konsciis pri moviĝo. Ĉirkaŭita en lumiga nubo, de kiu li nun estis nur la fajrema koro, sen materia substanco, li svingiĝis tra nepenseblaj arkoj de oscilado, kiel vasta pendolo. Tiam ĉiuj samtempe, kun terura subiteco, la lumo ĉirkaŭ li pafis supren kun la bruo de laŭta plaŭdo; timiga muĝado estis en liaj oreloj, kaj ĉio estis malvarma kaj malhela. La potenco de penso estis restarigata; li sciis, ke la ŝnuro rompiĝis kaj li falis en la rivereton. Ne estis plia strangolado; la maŝo pri lia kolo jam sufokis lin kaj tenis la akvon for de liaj pulmoj. Morti de pendiĝado ĉe la fundo de rivero! -- la ideo ŝajnis al li ridinda. Li malfermis la okulojn en la mallumo kaj vidis super si ekbrilon de lumo, sed kiel malproksima, kiel neatingebla! Li estis ankoraŭ sinkanta, ĉar la lumo pli kaj pli malfortiĝis ĝis ĝi estis nura brileto. Tiam ĝi komencis kreski kaj heliĝi, kaj li sciis, ke li leviĝas al la surfaco -- sciis ĝin kun malvolemo, ĉar li nun estis tre komforta. "Por esti pendigita kaj dronita," li pensis? "tio ne estas tiel malbona; sed mi ne deziras esti mortpafita. Ne; mi ne estos mortpafita; tio ne estas justa."
Li ne konsciis pri la penado, sed akra doloro en la pojno informi lin, ke li penas liberigi siajn manojn. Li donis al la lukto sian atenton, kiel pigrulo eble observus la elfaron de ĵonglisto, sen intereso en la rezulto. Kia superba peno! -- kia grandioza, kia superhoma forto! Ha, tio estis bona klopodo! Bravo! La ŝnuro forfalis; liaj brakoj disiĝis kaj flosiĝis supren, la manoj vidataj malheligitaj ambaŭflanke en la kreskanta lumo. Li rigardis ilin kun nova intereso, kiam unue unu kaj poste la alia alsaltis la maŝon ĉe lia kolo. Ili forprenas ĝin kaj forpuŝas ĝin flanken furioze, ĝiaj ondetoj similantaj al tiuj de akva serpento. "Remetu ĝin, remetu ĝin!" Li pensis, ke li kriis ĉi tiujn vortojn al siaj manoj, ĉar la malfariĝo de la maŝo estis sekvata de la plej terura doloro, kiun li ankoraŭ spertis. Lia kolo doloregis; lia cerbo ekbrulis; lia koro, kiu vibradis feble, faris grandan salton, klopodante devigi sin eksteren ĉe lia buŝo. Lia tuta korpo estis streĉata kaj tordata per nesuperebla angoro! Sed liaj malobeemaj manoj ne atentis la komandon. Ili batis la akvon vigle per rapidaj, malsuprenirantaj frapetoj, devigante lin al la surfaco. Li sentis, ke lia kapo superakviĝas; liaj okuloj estis blindigataj per la sunlumo; lia brusto konvulsie etendiĝis, kaj kun superega kaj kronanta agonio liaj pulmoj ĉirkaŭprenis grandan trablovon da aero, kiun li tuj forpelis kun kriĉo!
Li nun estis en plena posedo de siaj fizikaj sencoj. Ili estis ja supernature akutaj kaj atentaj. Io en la aĉa konsterniĝo de lia organika sistemo tiel altigis kaj rafinis ilin, ke ili registris aferojn neniam antaŭe perceptitajn. Li sentis la sulkojn sur sia vizaĝo kaj aŭdis iliajn apartajn sonojn kiam ili batis. Li rigardis la arbaron ĉe la bordo de la rivereto, vidis la individuajn arbojn, la foliojn kaj la vejnadon de ĉiu folio -- vidis la insektetojn sur ili: la akridojn, la brilkorpajn muŝojn, la grizajn araneojn, kiuj estis etendantaj siajn araneaĵojn de branĉeto al branĉeto. Li rimarkis la prismajn kolorojn en ĉiuj la rosoj sur miliono herbotrunketoj. La zumado de gnatoj, kiuj dancis super la vorticoj de la rivereto, la batado de la flugiloj de la libeloj, la strekoj de la kruroj de akvo-araneoj, kiel remiloj kiuj levis sian boaton - ĉiuj ĉi faris aŭdeblan muzikon. Fiŝo glitis laŭlonge de liaj okuloj kaj li aŭdis la rapidadon de ĝia korpo apartigi la akvon.
Li venis al la surfaco rigardante laŭ la rivero; dum unu momento la videbla mondo ŝajnis ruliĝi malrapide, li mem estis la pivota punkto, kaj li vidis la ponton, la fortikaĵon, la soldatojn sur la ponto, la kapitano, la serĝento, la du unuaklasaj soldatoj, liaj ekzekutistoj. Ili estis en silueto kontraŭ la blua ĉielo. Ili kriis kaj gesticulis, montrante lin. La kapitano eltiris sian pistolon, sed ne ekpafis; la aliaj estis senarmilaj. Iliaj movoj estis groteskaj kaj teruraj, iliaj formoj gigantaj.
Subite li aŭdis akran bruegon kaj io frapis la akvon vivece ene de kelkaj coloj for de lia kapo, kiu surŝprucigis lian vizaĝon per akvogutetoj. Li aŭdis duan bruegon, kaj vidis unu el la sentineloj kun sia fusilo ĉe la ŝultro, malpeza nubo de blua fumo leviĝanta el la fusilotubo. La viro en la akvo vidis la okulon de la viro sur la ponto fiksrigardanta lian tra la celiloj de la fusilo. Li rimarkis, ke ĝi estas griza okulo kaj memoris, ke li legis, ke grizaj okuloj estas plej efikaj, kaj ke ĉiuj famaj markistoj havas ilin. Tamen ĉi tiu maltrafis.
Kontraŭ-akvokirlo kaptis Farquhar kaj turnis lin duone; li denove rigardis en la arbaron sur la bordo kontraŭ la fortikaĵo. La sono de klara, alta voĉo en monotona kantado nun sonoris malantaŭ li kaj venis trans la akvo kun klareco, kiu trapikis kaj subigis ĉiujn aliajn sonojn, eĉ la batadon de la plaŭdetoj en liaj oreloj. Kvankam neniu soldato, li vizitadis militotendarojn sufiĉe scii la anksiecan signifon de tiu malrapidema, pligrandiga, elspira ĉanto; la leŭtenanto sur bordo partoprenis la matenan laboron. Kiel malvarme kaj senkompate -- kun kia ebena, serena intono, aŭgurante, kaj obeigante trankvilecon ĉe la viroj - kun kiaj precize mezuritaj intervaloj falis tiuj kruelaj vortoj:
"Atentu, kompanio! ... Levu la fusilojn! ... Pretiĝu! ... Celu! ... Pafu!"
Farquhar plonĝis - plonĝis kiel eble plej profunde. La akvo roris en liaj oreloj kiel la voĉo de Niagaro, tamen li aŭdis la obtuzan tondron de la pafilado kaj, leviĝante denove al la surfaco, renkontis brilajn pecojn da metalo, tre platigitaj, oscilante malrapide malsupren. Iuj el ili tuŝis lin sur la vizaĝon kaj manojn, poste forfalis, daŭrigante sian malsupreniron. Unu fiksiĝis inter lia kolumo kaj kolo; ĝi estis malkomforte varma kaj li elprenis ĝin.
Dum li leviĝis al la surfaco, anhelante spiron, li vidis, ke li estis subakve tre longe; li estis percepteble pli malproksime laŭ la rivereto kaj pli proksima al sekureco. La soldatoj preskaŭ finis reŝargi; la metalaj stangoj eklumis samtempe en la sunbrilo, kiam ili estis eltiritaj de la bareloj, turnitaj en la aero kaj enpuŝitaj en siajn ingojn. La du sentineloj pafis denove, sendepende kaj neefike.
La ĉasita viro vidis ĉion ĉi super sia ŝultro; li nun naĝis vigle laŭ la fluo. Lia cerbo estis tiel energia, kiel liaj brakoj kaj kruroj; li pensis kun la rapideco fulmo.
"La oficiro," li rezonis, "ne faros tiun eraron de disciplinulo duan fojon. Estas tiel facile eviti salvon kiel unupafon. Li verŝajne jam donis la ordonon pafi laŭvole. Dio helpu min, mi ne povas eviti ilin ĉiujn! "
Forloga plaŭdo ene de du jardoj de li estis sekvita de laŭta, ventopuŝa sono, dekresĉendo, kiu ŝajnis vojaĝi reen tra la aero al la fortikaĵo kaj mortis en eksplodo, kiu kirlis la ĉi tiu riveron ĝis la profundo!
Leviĝanta folio de akvo kurbigis sin supre li, falis sur lin, blindigis lin, strangolis lin! La kanono partoprenis en la ludo. Dum li skuis la kapon for de la agitiĝo de la frapita akvo, li aŭdis la deflankan pafbruon zumadante tra la aero antaŭen kaj senprokraste ĝi krakis kaj frakasis la branĉojn en la arbaro pretere.
"Ili ne faros tion denove," li pensis; "La venontan fojon ili uzos mitrajlon. Mi devas rigardi la pafilon; la fumo sciigos min -- la sono alvenas tro malfrue; ĝi postrestas malantaŭ la misilo. Tio estas bona pafilo."
Subite li sentis sin turniĝanta -- turniĝanta kiel turbo. La akvo, la bordoj, la arbaroj, la nunmalproksima ponto, fortikaĵo kaj viroj - ĉiuj estis unuigitaj kaj malklarigitaj. Objektoj estis reprezentitaj nur per siaj koloroj; cirklaj horizontalaj strioj de koloro -- tio estis ĉio, kion li vidis. Li estis kaptita en vortico kaj estis turniĝanta kun rapideco de antaŭeniĝo kaj rotacio, kiu kapturnigis kaj malsanigis lin. En kelkaj momentoj li estis deĵetita sur la gruzon ĉe la piedo de la maldekstra bordo de la rivereto -- la suda bordo -- kaj malantaŭ projekcia punkto, kiu kaŝis lin de liaj malamikoj. La subita haltiĝo de lia movo, la abrazio de unu el lia manoj sur la gruzo, renovigis lin, kaj li ploris kun ĝojo. Li fosis siajn fingrojn en la sablon, ĵetis ĝin sur sin per manplene kaj aŭdeble benis ĝin. Ĝi aspektis kiel diamantoj, rubenoj, smeraldoj; li povis pensi pri nenio bela, al kiu ĝi ne similis. La arboj ĉe la bordo estis gigantaj ĝardenaj plantoj; li rimarkis certan ordon en ilia aranĝo, enspiris la bonodoron de iliaj floradoj. Stranga, rozema lumo brilis tra la spacoj inter iliaj trunkoj kaj la vento faris en iliaj branĉoj la muzikon de ventoharpoj. Li havis neniun deziron perfektigi sian eskapon -- kontentiĝis resti en tiu rava loko ĝis la repreniĝo.
Siblo kaj klako de mitrajloj inter la branĉoj alte super lia kapo vekis lin el lia sonĝo. La perpleksa kanonisto pafis al li aleatoran adiaŭon. Li ekiris al la piedoj, suprenrapidis la deklivan bordon kaj plonĝis en la arbaron.
La tutan tagon li vojaĝis, elpensante la kurson laŭ la rondanta suno. La arbaro ŝajnis senfina; nenie li malkovris en ĝi rompon, eĉ ne irejo por forstisto. Li ne sciis, ke li loĝas en tiel sovaĝa regiono. Estis io sinistra en la revelacio.
Je noktiĝo li estis lacigita, dolorpiede, malsatega. La penso pri lia edzino kaj infanoj plivigligis lin. Fine li trovis vojon, kiu kondukis lin en tion, kion li sciis esti la ĝusta direkto. Ĝi estis same larĝa kaj rekta kiel urba strato, tamen ĝi ŝajnis neuzita. Neniuj kampoj ĉirkaŭas ĝin, neniu loĝejo ie. Ne eĉ la bojado de hundo sugestis homan loĝadon. La nigraj korpoj de la arboj formis rektan muron ambaŭflanke, finiĝante sur la horizonto en punkto, kiel diagramo en leciono pri perspektivo. Supre, dum li suprenrigardis tra ĉi tiu fendo en la arbaro, brilis grandaj ĝardensteloj aspektantaj nekonataj kaj grupigitaj per strangaj konstelacioj. Li estis certa, ke ili estas aranĝitaj en iu ordo, kiu havis sekretan kaj malbonan signifon. La arbaro ambaŭflanke estis plena de unuopaj bruoj, inter kiuj -- unufoje, dufoje, kaj ree - li distingeble aŭdis flustrojn en nekonata lingvo.
Lia kolo doloris kaj levinte la manon, ĝi trovis ĝin terure ŝvelinta. Li sciis, ke ĝi havas nigrocirklon, kie la ŝnuro kontuzis ĝin. Liaj okuloj sentis sin tropleniĝintaj; li ne plu povis fermi ilin. Lia lango estis ŝvelinta pro soifo; li malpezigis ĝian febron ĵetadante ĝin antaŭen inter la dentoj en la malvarman aeron. Kiel kareseme la gazono tapiŝis la netuŝitan vojon - li ne plu povis senti la vojon sub liaj piedoj!
Sendube, malgraŭ sia sufero, li ekdormis dum la marŝado, ĉar nun li vidas alian scenon -- eble li nur resaniĝis de deliro. Li staras ĉe la pordego de sia propra hejmo. Ĉio estas kiel li lasis ĝin, kaj ĉio hela kaj bela en la matena sunbrilo. Li nepre devus vojaĝita la tutan nokton. Dum li puŝmalfermas la pordegon kaj piediras laŭ la larĝa blanka piediro, li vidas flirtadon de inaj vestoj; lia edzino, aspektanta freŝa kaj enorda kaj dolĉa, paŝas malsupren de la verando por renkonti lin. En la fundo de la ŝtupoj ŝi staras kaj atendas, kun rideto de neesprimebla ĝojo, sinteno de senegala graco kaj digno. Ho, kiel ŝi estas bela! Li saltas antaŭen kun etenditaj brakoj. Tuj kiam li estos ekĉirkaŭbrakanta ŝin, li sentas sensentigan baton ĉe la dorso de la kolo; blindiga blanka lumo flamas tute ĉirkaŭe de li kun sono kiel la ŝokbruo de kanono -- tiam ĉio estas mallumo kaj silento!
Peyton Farquhar estis morta; lia korpo, kun rompita kolo, svingis milde de flanko al flanko sub la lignaĵoj de la Ponto Strigroja.