Unu el miaj plej fruaj memoroj estis tiam, kiam mi estis ploreganta. Mi rifuzis esti trankviligita, negrave kion ajn panjo kaj paĉjo provis.
Paĉjo rezignis kaj forlasis la dormoĉambron, sed panjo prenis min en la kuirejon kaj sidigis min ĉe la matenmanĝa tablo.
"Kan, kan," ŝi diris, dum ŝi tiris pakfolion de sur la fridujo. Dum jaroj, panjo zorge tranĉis la envolvaĵojn ĉirkaŭ Kristnaskaj donacoj kaj ŝparis ilin supre de la fridujo en dika stako.
Ŝi demetis la paperon malsupren, simplan flankon turnita supren, kaj komencis faldi ĝin. Mi ĉesis plori kaj rigardis ŝin, scivoleme.
Ŝi turnis la paperon kaj denove faldis ĝin. Ŝi plisis, pakis, enŝovis, rulis, kaj tordis ĝis la papero malaperis inter ŝiaj kavaj manoj. Tiam ŝi levis la faldita paper-paketo al ŝia buŝo kaj blovis en ĝin, kiel balonon.
"Kan," ŝi diris. "Laohu." Ŝi metis la manojn malsupren sur la tablon kaj delasis.
Papera tigreto staris sur la tablo, la grandeco de du pugnoj kunmetitaj. La haŭto de la tigro estis la bildŝablono sur la pakpapero, blanka fono kun ruĝaj sukerbastonoj kaj verdaj kristnaskaj arboj.
Mi kontaktis la kreaĵon de panjo. Ĝia vosto ekmoviĝis, kaj ĝi lude saltis al mia fingro. "Rawrr-sa," ĝi grumblis, la sono ie inter kato kaj susurantaj ĵurnaloj.
Mi ridis, konsterniĝis, kaj karesis ĝian dorson per montrofingro. La papera tigro vibris sub mia fingro, ronronante.
"Zhe jiao zhezhi," panjo diris. Ĉi tio nomiĝas origamio.
Mi ne sciis ĉi tion tiutempe, sed la speco de panjo estis speciala. Ŝi tiel enspiris en ilin ke ili dividis ŝian spiron, kaj tiel moviĝis kun ŝia vivo. Ĉi tio estis ŝia magio.
#
Paĉjo elektis panjon el katalogo.
Iufoje, kiam mi estis en mezlernejo, mi demandis al paĉjo pri la detaloj. Li provis instigi min paroli denove al panjo.
Li subskribis por la enkondukservo dum la printempo de 1973. Foliuminte tra la paĝoj konstante, li pasigis ne pli ol kelkajn sekundojn sur ĉiu paĝo ĝis li vidis la bildon de panjo.
Mi neniam vidis ĉi tiun bildon. Paĉjo priskribis ĝin: Panjo sidis sur seĝo, ŝia flanko al la fotilo, surportante mallozan verdan silkan ĉeongsam-on. Ŝia kapo estis turnita al la fotilo tiel ke ŝiaj longaj nigraj haroj estis arte drapiritaj super ŝiaj brusto kaj ŝultro. Ŝi rigardis eksteren al li per la okuloj de trankvila infano.
"Tio estis la lasta paĝo de la katalogo, kiun mi vidis," li diris.
La katalogo diris ke ŝi havis dek ok jarojn, amis danci, kaj parolis bone la anglan ĉar ŝi estis el Honkongo. Neniu el ĉi tiuj faktoj estis vera.
Li skribis al ŝi, kaj la kompanio sendis iliajn mesaĝojn tien kaj reen. Fine, li flugis al Honkongo por kunsidi kun ŝi.
"La homoj ĉe la firmao skribis ŝiajn respondojn. Ŝi konis neniun anglan krom ‘saluton’ kaj ‘ĝis revido.’ "
Kia virino metas sin en katalogon, por ke ŝi estu aĉetita? La licea mi pensis, ke mi scias tiom multe pri ĉio. Malestimo sentis bona, kiel vino.
Anstataŭ rapidiĝi en la oficejon por postuli sian monon reen, li pagis kelnerinon ĉe la hotelrestoracio traduki por ili.
"Ŝi rigardus min, ŝiaj okuloj kaj timema kaj esperplena, dum mi parolis. Kaj kiam la knabino komencis traduki tion, kion mi diris, ŝi komencis rideti malrapide."
Li flugis reen al Konektikuto kaj komencis peti la paperojn por ke ŝi venu al li. Mi naskiĝis jaron poste, en la Jaro de la Tigro.
#
Laŭ mia peto panjo ankaŭ faris el pakpapero kapron, cervon kaj akvobubalon. Ili kurus ĉirkaŭ la salono dum Laohu postkurus ilin, grumblante. Kiam li kaptis ilin, li premis malsupren ĝis la aero eliris el ili kaj ili fariĝis nur plataj, falditaj paperpecoj. Mi tiam devus blovi en ilin por re- ŝveligu ilin por ke ili povu ĉirkaŭkuri iom pli.
Foje la bestoj havis problemojn. Iam la akvobubalo saltis en pladon da sojsaŭco sur la tablo ĉe la vespermanĝo. (Li volis enŝlimiĝi, kiel vera akvobubalo.) Mi elprenis lin rapide sed la kapilara ago jam tiris la malhelan likvaĵon alte supren en liajn krurojn. La saŭco-moligitaj kruroj ne tenis lin, kaj li kolapsis sur la tablon. Mi sekigis lin en la suno, sed liaj kruroj post tio kurbiĝis, kaj li ĉirkaŭkuris lame. Panjo finfine envolvis liajn krurojn en saran-volvaĵo, por ke li povu enŝlimiĝi ĝis sia koro kontentiĝis (nur ne en sojsaŭco).
Ankaŭ Laohu ŝatis salti al paseroj kiam li kaj mi ludis en la malantaŭa korto. Sed unufoje randohava birdo pro malespero rebatis kaj ŝiris lian orelon. Li ĝemis kaj ektremis dum mi tenis lin kaj panjo flikis lian orelon per glubendo. Li evitis birdojn post tio.
Kaj tiam iun tagon mi vidis televiddokumentarion pri ŝarkoj kaj petis al Panjo unu el mia propra. Ŝi faris la ŝarkon, sed li malfeliĉe ĉirkaŭfrapetis sur la tablo. Mi plenigis la lavujon per akvo, kaj enmetis lin. Li multe ĉirkaŭnaĝis feliĉe. Tamen post iom da tempo li iĝis malseka kaj diafana, kaj malrapide malleviĝis ĝis la fundo, la faldoj malfariĝis. Mi etendis la manon por savi lin, kaj tiam mi havis nur malsekan paperon.
Laohu kunmetis siajn antaŭajn piedojn ĉe la rando de la lavujo kaj apogis sian kapon sur ili. Oreloj malleviĝintaj, li faris mallaŭtan grumblon en sia gorĝo, kiu sentigis min kulpa.
Panjo faris novan ŝarkon por mi, ĉi-foje el stanfolio. La ŝarko vivis feliĉe en granda orfiŝbovlo. Laohu kaj mi ŝatis sidi apud la bovlo rigardi la stanfoliŝarkon postkuranta la orfiŝon, Laohu algluante sian vizaĝon kontraŭ la bovlo sur la alia flanko tiel ke mi vidis liaj okuloj, pligrandigitaj ĝis la grandeco de kafotasoj, fiksrigardis min de trans la bovlo.
#
Kiam mi havis 10 jarojn, ni translokiĝis al nova domo trans la urbo. Du el la najbarinoj venis por bonvenigi nin. Paĉjo servis al ili trinkaĵojn kaj poste pardonpetis pro tio, ke li devis forkuri al la servaĵofirmao por pritrakti la fakturojn de la antaŭa posedanto. " Bonvenon al mia domo. Mia edzino ne multe parolas la anglan, do ne pensu, ke ŝi estas malĝentila pro ne paroli kun vi."
Dum mi legis en la manĝoĉambro, panjo malpakis en la kuirejo. La najbarinoj interparolis en la salono, ne penante esti aparte kvietaj.
"Li ŝajnas sufiĉe normala viro. Kial li faris tion?"
"Io pri la miksado neniam ŝajnas ĝusta. La infano aspektas nefinita. Deklivaj okuloj, blanka vizaĝo. Eta monstro."
"Ĉu vi pensas, ke li povas paroli la anglan?"
La virinoj silentis. Post iom da tempo ili venis en la manĝoĉambron.
"Saluton! Kiel vi nomiĝas?"
"Jack," mi diris.
"Tio ne sonas tre ĉineme."
Tiam panjo venis en la manĝoĉambron. Ŝi ridetis al la virinoj. Ili tri staris en triangulo ĉirkaŭ mi, ridetante kaj kapjesante unu al la alia, sed ili havis nenion diri, ĝis paĉjo revenis.
#
Marko, unu el la najbaraj knaboj, venis kun siaj agfiguroj de Stelmilitoj. La lumglavo de Obi-Wan Kenobi eklumis kaj li povis svingi siajn brakojn kaj diri, per eta voĉo, "Uzu la Forton!" Mi tute ne pensis, ke la figuro tre similas al la reala Obi-Wan.
Kune, ni rigardis lin ripeti ĉi tiun prezenton kvin fojojn sur la kaftablo. "Ĉu li povas fari ion alian?" Mi demandis.
Marko estis ĝenita de mia mia demando. "Rigardu ĉiujn detalojn," li diris.
Mi rigardis la detalojn. Mi ne estis certa, kion mi diru.
Marko estis seniluziigita de mia respondo. "Montru al mi viajn ludilojn."
Mi havis neniujn ludilojn krom mia papera menaĝerio. Mi alportis Laohu el mia dormoĉambro. Tiam li estis tre eluzita, ĉie flikita per glubendo kaj gluo, pruvo de la jaroj da riparoj kiujn mi kaj panjo faris sur li. Li ne plu estis tiel facilmova kaj piedfirma kiel antaŭe. Mi sidigis lin sur la kaftablon. Mi povis aŭdi la saltemetajn paŝojn de la aliaj bestoj malantaŭe en la koridoro, timeme kaŝrigardante en la salonon.
"Xiao laohu," mi diris, kaj haltis. Mi ŝanĝis al la angla. "Ĉi tio estas Tigro." Singarde, Laohu paŝis antaŭen kaj ronronis ĉe Marko, flarante siajn manojn.
Marko ekzamenis la Kristnask-envolvan bildŝablonon de la haŭto de Laohu. "Tio tute ne aspektas kiel tigro. Ĉu via panjo faras ludilojn por vi el rubo?"
Mi neniam pensis pri Laohu kiel rubo. Sed rigardante lin nun, li vere estis nur peco de pakpapero.
Marko denove puŝis la kapon de Obi-Wan. La lumglavo ekbrilis; li movis la brakojn supren kaj malsupren. "Uzu la Forton!"
Laohu turnis sin kaj saltis, faligante la plastan figuron de la tablo. Ĝi trafis la plankon kaj rompiĝis, kaj la kapo de Obi-Wan ruliĝis sub la kanapon. "Rawwww," Laohu ridis. Mi aliĝis al li.
Marko pugnobatis min, forte. "Ĉi tio estis tre multekosta! Oni nun eĉ ne povas trovi ĝin en la vendejoj. Ĝi verŝajne kostis pli ol tio, kion via paĉjo pagis por via panjo!"
Mi stumblis kaj falis sur la plankon. Laohu grumblis kaj saltis al la vizaĝo de Marko.
Marko kriegis, pli pro timo kaj surprizo ol doloro. Laohu estis ja nur farita el papero.
Marko ekprenis Laohu kaj lia graŭlo estis sufokita kiam Marko ĉifis lin en sia mano kaj ŝiris lin je duonoj. Li buligis la du paperpecojn kaj ĵetis ilin al mi. "Jen via stulta malmultekosta ĉina rubo."
Post kiam Marko foriris, mi pasigis longan tempon provante, sen sukceso, kunglui la pecojn, glatigi la paperon kaj sekvi la faldojn por refaldi Laohu. Malrapide, la aliaj bestoj venis en la salonon kaj kolektiĝis ĉirkaŭ ni, mi kaj la ŝirita pakpapero kiu antaŭe estis Laohu.
#
Mia batalo kontraŭ Marko ne finiĝis tie. Mark estis populara en la lernejo. Mi neniam volas pensi denove pri la du semajnoj kiuj sekvis.
Mi venis hejmen tiun vendredon je la fino de la du semajnoj. "Xuexiao hao ma?" panjo demandis. Mi diris nenion kaj iris al la banĉambro. Mi rigardis en la spegulon. Mi tute ne aspektas kiel ŝi, tute ne.
Ĉe la vespermanĝo mi demandis al paĉjo: "Ĉu mi havas ĉinaĉan vizaĝon?"
Paĉjo demetis siajn manĝbastonetojn. Kvankam mi neniam rakontis al li, kio okazis en la lernejo, li ŝajnis kompreni. Li fermis la okulojn kaj frotis la ponton de sia nazo. "Ne, vi ne havas tion."
Panjo rigardis paĉjon, ne komprenante. Ŝi turnis sin al mi. "Sha jiaochink?"
"La anglan," mi diris. "Parolu la anglan."
Ŝi penis. "Kio okazas?"
Mi forpuŝis la manĝbastonetojn kaj la bovlon, kiuj estis antaŭ mi: kirlitaj verdaj paprikoj kun kvin-spica bovaĵo. "Ni manĝu usonan manĝaĵon."
Paĉjo provis rezoni. "Multaj familioj kuiras ĉine foje."
"Ni ne estas aliaj familioj." Mi rigardis lin. Aliaj familioj ne havas panjojn kiuj ne apartenas.
Li rigardis for. Kaj tiam li metis manon sur la ŝultron de panjo. "Mi alportos al vi kuirlibron."
Panjo turnis sin al mi. "Bu haochi?"
"La anglan," mi diris, levante la voĉon. "Parolu la anglan."
Panjo etendis la manon por tuŝi mian frunton, kontrolante mian temperaturon. "Faŝao la?"
Mi forpuŝis ŝian manon. "Mi fartas bone. Parolu Angle!" Mi estis krianta.
"Parolu la anglan al li," diris paĉjo al panjo. "Vi sciis, ke ĉi tio okazus iam. Kion vi anticipis?"
Panjo faligis la manojn al sia flanko. Ŝi sidis, rigardante de Paĉjo al mi, kaj reen al paĉjo. Ŝi provis paroli, haltis, kaj denove provis, kaj denove haltis.
"Vi devas," diris paĉjo. "Mi estis tro facila je vi. Jack devas usoniĝi."
Panjo rigardis lin. "Se mi diras 'amo', mi sentas ĉi tie." Ŝi montris al siaj lipoj. "Se mi diras 'ai', mi sentas ĉi tie." Ŝi metis la manon sur sian koron.
Paĉjo kapneis. "Vi estas en Usono."
Panjo kurbiĝis sur sia sidloko, aspektante kiel la akvobubalo, kiam Laohu kutimis sursalti lin kaj elpremi la aeron de vivo el li.
"Kaj mi volas iom da veraj ludiloj."
#
Paĉjo aĉetis al mi plenan aron da agfiguroj de Stelmilitoj. Mi donis la Obi-Wan Kenobi al Marko.
Mi pakis la paperan menaĝerion en granda ŝuskatolo kaj metis ĝin sub la liton.
La sekvan matenon la bestoj eskapis kaj revenis al siaj malnovaj, plej ŝatataj lokoj en mia ĉambro. Mi kaptis ilin ĉiujn kaj remetis ilin en la ŝuskatolon, glubendante la kovrilon. Sed la bestoj faris tiom da bruo en la skatolo, ke mi fine ŝovis ĝin en la angulon de la subtegmento kiel eble plej malproksimen de mia ĉambro.
Se panjo parolis al mi ĉine, mi rifuzis respondi ŝin. Post iom da tempo, ŝi provis uzi pli da la angla. Sed ŝia akcento kaj rompitaj frazoj embarasis min. Mi provis korekti ŝin. Fine ŝi tute ĉesis paroli se mi estus apude.
Panjo komencis mimi, se ŝi bezonis diri ion al mi. Ŝi provis brakumi min tiel, kiel ŝi vidis usonajn patrinojn en televido. Mi opiniis, ke ŝiaj movoj estis troigaj, necertaj, ridindaj, malgraciaj. Ŝi vidis, ke mi ĉagreniĝis, kaj do haltis.
"Vi ne traktu vian patrinon tiel," diris paĉjo. Sed li ne povis rigardi min en la okulojn dum li diris tion. Profunde en sia koro, li verŝajne komprenis ke estis eraro preni ĉinan kamparanknabinon kaj atendi ke ŝi konformus en la antaŭurboj de Konektikuto.
Panjo lernis kuiri uson-stile. Mi ludis videoludojn kaj studis la francan.
De tempo al tempo mi vidis ŝin ĉe la kuireja tablo studante la simplan flankon de pakpaperofolio. Poste nova paperbesto aperus sur mia noktotabulo kaj penus karesi min. Mi kaptis ilin, elpremis ilin ĝis la aero eliris el ili, kaj poste forŝtopis ilin en la skatolon en la subtegmento.
Panjo finfine ĉesis fari la bestojn kiam mi estis en liceo. Tiam ŝia angla estis multe pli bona, sed mi jam havis tiun aĝon, kiam mi ne interesiĝis pri tio, kion ŝi volas diri, kian ajn lingvon ŝi uzis.
Kelkfoje, kiam mi venadis hejmen kaj vidis ŝian etan korpon okupite moviĝante en la kuirejo, kantante kanton en la ĉina al si, estis malfacile por mi kredi, ke ŝi naskis min. Ni havis nenion komunan. Ŝi povus esti same el la luno. Mi rapidadis al mia ĉambro, kie mi povus daŭrigi mian tutamerikan serĉadon por feliĉeco.
#
Paĉjo kaj mi staris, unu ĉiuflanke de panjo, kuŝantaj sur la hospitala lito. Ŝi ankoraŭ ne havis kvardek jarojn, sed ŝi aspektis multe pli maljuna.
Dum jaroj ŝi rifuzis iri al la kuracisto pro la doloro en ŝi, kiun ŝi diris, ke ne gravas. Kiam ambulanco finfine enportis ŝin, la kancero disvastiĝis multe preter la limoj de kirurgio.
Mia menso ne estis en la ĉambro. Ĝi estis la mezo de la enuniversitata rekruta sezono, kaj mi koncentriĝis pri vivresumoj, transskribaĵoj, kaj strategie konstruitaj intervjuaj horaroj. Mi ruzplanis pri kiel mensogi al la kompaniaj rekrutantoj plej efike, por ke ili proponu aĉeti min. Mi komprenis intelekte, ke estas terure pripensi ĉi tion dum la patrino kuŝis mortanta. Sed tiu kompreno ne signifis, ke mi povus ŝanĝi kiel mi sentis.
Ŝi estis konscia. Paĉjo tenis ŝian maldekstran manon per ambaŭ siaj. Li klinis sin por kisi ŝian frunton. Li ŝajnis malforta kaj maljuna en maniero kiu ekkonsternis min. Mi konstatis, ke mi scias preskaŭ same malmulte pri paĉjo kiel pri panjo.
Panjo ridetis al li. "Mi bonfartas."
Ŝi turnis sin al mi, ankoraŭ ridetante. "Mi scias, ke vi devas reiri al la lernejo." Ŝia voĉo estis tre malforta kaj estis malfacile aŭdi ŝin super la zumado de la maŝinoj alkroĉitaj al ŝi. "Iru. Ne zorgu pri mi. Ĉi tio ne estas grava afero. Nur faru bone en la lernejo."
Mi etendis la manon por tuŝi ŝian manon, ĉar mi pensis, ke tion mi faru. Mi estis trankviligita. Mi jam pensis pri la reven-flugo, kaj la hela Kalifornia sunbrilo.
Ŝi flustris ion al paĉjo. Li kapjesis kaj forlasis la ĉambron.
"Jack, se —" ŝi estis kaptita de tusado, kaj ne povis paroli dum iom da tempo. "Se mi ne sukcesas, ne estu tro malĝoja kaj ne vundu vian sanon. Koncentru vian vivon. Nur konservu kun vi tiun skatolon, kiun vi havas en la subtegmento, kaj ĉiujare, ĉe Qingming, nur elprenu ĝin kaj pensu pri mi. Mi estos kun vi ĉiam."
Qingming estis la Ĉina Festivalo por Mortintoj. Kiam mi estis tre juna, panjo skribis leteron dum Qingming al siaj mortintaj gepatroj en Ĉinio, dirante al ili la bonajn novaĵojn pri la pasinta jaro de sia vivo en Usono. Ŝi laŭtlegis la leteron al mi, kaj se mi komentis pri io, ŝi ankaŭ skribis ĝin en la letero. Tiam ŝi faldis la leteron havi formon de papera gruo, kaj eligis ĝin, okcidenten. Ni tiam rigardis, kiel la gruo svingis siajn rigidajn flugilojn dum sia longa vojaĝo okcidenten, al Pacifiko, al Ĉinio, al la tomboj de la familio de panjo.
Jam pasis multaj jaroj de kiam mi laste faris tion kun ŝi.
"Mi scias nenion pri la ĉina kalendaro," mi diris. "Nur ripozu, panjo."
"Nur konservu la skatolon kun vi kaj malfermu ĝin foje. Nur malfermu —" ŝi komencis tusi denove.
"Estas en ordo, panjo." Mi karesis ŝian brakon mallerte.
"Haizi, mama ai ni —" Ŝia tuso denove ekregis. Bildo de antaŭ jaroj ekbrilis en mian memoron: Panjo diranta ai kaj poste metis la manon sur sian koron.
"Bone, panjo. Ĉesu paroli."
Paĉjo revenis, kaj mi diris, ke mi bezonas frue alveni al la flughaveno, ĉar mi ne volis maltrafi mian flugon.
Ŝi mortis kiam mia aviadilo estis ie super Nevado.
#
Paĉjo maljuniĝis rapide post kiam panjo mortis. La domo estis tro granda por li kaj devis esti vendita. Mia koramikino Susan kaj mi iris helpi lin paki kaj purigi la lokon.
Susan trovis la ŝuskatolon en la subtegmento. La papera menaĝerio, kaŝita en la neizolita mallumo de la subtegmento dum tiom longe, fariĝis fragila kaj la helaj pakpaperaj bildŝablonoj paliĝis.
"Mi neniam vidis tian origamion," diris Susan. "Via panjo estis mirinda artistino."
La paperaj bestoj ne moviĝis. Eble kia ajn magio, kiu animis ilin, ĉesis kiam panjo mortis. Aŭ eble mi nur imagis, ke ĉi tiuj paperaj konstruaĵoj iam vivis. La memoro de infanoj ne estu fidita.
#
Estis la unua semajnfino en aprilo, du jarojn post la morto de panjo. Susan estis ekster la urbo dum unu el siaj senfinaj vojaĝoj kiel administradkonsilisto kaj mi estis hejme, pigre trarigardante la televidkanalojn.
Mi paŭzis ĉe dokumenta filmo pri ŝarkoj. Subite mi vidis, en mia menso, la manojn de panjo, dum ili kunfaldis kaj re-kunfaldis stanan folion por fari ŝarkon por mi, dum mi kaj Laohu rigardis.
Susuro. Mi rigardis supren kaj vidis, ke bulo da pakpapero kaj disŝirita glubendo estas sur la planko apud la librobreto. Mi alproksimiĝis por preni ĝin por la rubo.
La paperbulo moviĝis, disfaldis sin, kaj mi vidis, ke ĝi estas Laohu, pri kiu mi ne pripensis dum tre longa tempo. "Rawrr-sa." Panjo evidente kunmetis lin post kiam mi rezignis.
Li estis pli malgranda ol mi memoris. Aŭ eble nur, ke tiam miaj pugnoj estis pli malgrandaj.
Susan metis la paperajn bestojn ĉirkaŭ nian loĝejon kiel dekoracion. Ŝi verŝajne lasis Laohu en sufiĉe kaŝita angulo ĉar li aspektis tiel fadenmontra.
Mi sidiĝis sur la planko, kaj etendis fingron. La vosto de Laohu ekmoviĝis, kaj li lude saltis. Mi ridis, karesante lian dorson. Laohu ronronis sub mia mano.
"Kiel vi fartas, malnova kamarado?"
Laohu ĉesis ludi. Li ekstaris, saltis per kateca gracio en mian genuon, kaj komencis disvolvi sin.
Sur mia genuo estis kvadrato da faldplena pakpapero, la simpla flanko supren. Ĝi estis plenigita per densaj ĉinaj ideografiaĵoj. Mi neniam lernis legi la ĉinan, sed mi konis la ideografiaĵojn por filo, kaj ili estis supre, kie oni atendus ilin en letero adresita al iu, skribita per la mallerta, infaneca manskribo de panjo.
Mi iris al la komputilo por kontroli la Interreton. Hodiaŭ estis Qingming.
#
Mi kunportis la leteron en la urbocentron, kie mi sciis, ke la ĉinaj ekskursaŭtoj haltis. Mi haltigis ĉiun turiston, demandante: "Nin hui du zhongwen ma?" Ĉu vi povas legi la ĉinan? Mi ne parolis la ĉinan de tiel longe, ke mi ne estis certa, ĉu ili komprenas.
Juna virino konsentis helpi. Ni kune sidiĝis sur benko, kaj ŝi laŭtlegis la leteron al mi. La lingvo, kiun mi provis forgesi dum jaroj, revenis, kaj mi sentis, ke la vortoj enprofundiĝas en min, tra mia haŭto, tra miaj ostoj, ĝis ili forte premis mian koron.
#
Filo,
Ni ne parolis delonge. Vi tiom koleras, kiam mi provas tuŝi vin, ke mi timas. Kaj mi pensas, ke eble ĉi tiu doloro, kiun mi sentas ĉiam, nun estas io serioza.
Mi do decidis skribi al vi. Mi skribos en la paperaj bestoj, kiujn mi faris por vi, kiujn vi tre ŝatadis.
La bestoj ĉesos moviĝi kiam mi ĉesos spiri. Sed se mi skribas al vi tutkore, mi postlasos iom el mi sur ĉi tiu papero, en ĉi tiuj vortoj. Tiam, se vi pensas pri mi dum Qingming, kiam la spiritoj de la forpasinto rajtas viziti siajn familiojn, vi ankaŭ vivigos la partojn de mi, kiujn mi postlasas. La estaĵoj, kiujn mi faris por vi, denove saltos kaj kuros kaj alsaltos, kaj eble vi tiam vidos ĉi tiujn vortojn.
Ĉar mi devas skribi tutkore, mi bezonas skribi al vi ĉine.
Dum la tuta tempo mi ankoraŭ ne rakontis al vi la historion de mia vivo. Kiam vi estis malgranda, mi ĉiam pensis, ke mi rakontos al vi la historion kiam vi estos pli maljuna, por ke vi povu kompreni. Sed iel tiu ŝanco neniam aperis.
Mi naskiĝis en 1957, en Vilaĝo Sigulu, Provinco Hebei. Viaj geavoj estis ambaŭ de tre malriĉaj kamparanaj familioj kun malmultaj parencoj. Nur kelkajn jarojn post kiam mi naskiĝis, la Grandaj Malsatkatastrofoj trafis Ĉinion, dum kiu tridek milionoj da homoj mortis. La unua memoro, kiun mi havas, estis vekiĝi, vidante mian patrinon manĝi grundon, por ke ŝi povu plenigi sian ventron kaj lasi la lastan peceton da faruno por mi.
Aferoj pliboniĝis post tio. Sigulu estas fama pro sia zhezhi-a papermetio, kaj mia patrino instruis min kiel fari paperbestojn kaj doni al ili vivon. Tio estis praktika magio en la vivo de la vilaĝo. Ni faris paperajn birdojn por forpeli akridojn de la kampoj, kaj paperajn tigrojn por forteni la musojn. Por Ĉina Novjaro mi kaj miaj amikoj faris ruĝajn paperajn drakojn. Mi neniam forgesos la vidon de ĉiuj tiuj draketoj, kiuj zomas trans la ĉielon supre, tenante ŝnurojn da eksplodantaj petardoj por fortimigi ĉiujn malbonajn memorojn de la pasinta jaro. Vi estus ŝateginta ĝin.
Tiam venis la Kultura Revolucio en 1966. Najbaro turnis sin kontraŭ najbaro, kaj frato kontraŭ frato. Iu memoris, ke la frato de mia patrino, mia onklo, foriris al Honkongo jam en 1946, kaj fariĝis komercisto tie. Havi parencon en Honkongo signifis ke ni estis spionoj kaj malamikoj de la homoj, kaj ni devis esti kontraŭluktataj ĉiumaniere. Via kompatinda avino — ŝi ne povis toleri la misuzadon kaj ĵetis sin en puton. Poste kelkaj knaboj kun ĉasmuskedoj trenis vian avon iun tagon en la arbaron, kaj li neniam revenis.
Jen mi, dekjara orfo. La sola parenco, kiun mi havis en la mondo, estis mia onklo en Honkongo. Mi ŝteliris iun nokton kaj grimpis sur vartrajnon irantan suden.
Malsupre en Guangdong-provinco kelkajn tagojn poste, kelkaj viroj kaptis min ŝtelante manĝaĵon de kampo. Kiam ili aŭdis, ke mi provas iri al Honkongo, ili ridis. "Estas via bonŝanca tago. Nia komerco estas alkonduki knabinojn al Honkongo."
Ili kaŝis min en la fundo de kamiono kune kun aliaj knabinoj, kaj kontrabandis nin trans la landlimon.
Ni estis prenitaj al kelo kaj estis diritaj, ke ni staru alte kaj aspektu sanaj kaj inteligentaj por la aĉetantoj. Familioj pagis al la magazeno kotizon kaj venis por trarigardi nin kaj elekti unu el ni por "adopto".
La familio Chin elektis min por prizorgi siajn du knabojn. Mi ellitiĝis ĉiumatene je la kvara por prepari matenmanĝon. Mi nutris kaj banis la knabojn. Mi aĉetis manĝaĵojn. Mi lesivis kaj balais la plankojn. Mi sekvis la knabojn kaj faris tion, kion ili volas. Nokte mi estis ŝlosita en ŝranko en la kuirejo dormi. Se mi estis malrapida aŭ faris ion malbonan, mi estis batita. Se la knaboj faris ion malbonan, mi estis batita. Se mi estis rimarkita provante lerni la anglan, mi estis batita.
"Kial vi volas lerni la anglan?" demandis Sinjoro Chin. " Ĉu vi volas iri al la polico? Ni diros al la polico, ke vi estas el Ĉinio kontraŭleĝe en Honkongo. Ili amus havi vin en sia malliberejo."
Ses jarojn mi vivis tiel. Iun tagon maljunulino, kiu vendis fiŝojn al mi en la matena merkato, tiris min flanken.
"Mi konas knabinojn kiel vin. Kiom da jaroj vi havas nun, ĉu dek ses? Iun tagon, la viro, kiu posedas vin, ebriiĝos, kaj li rigardos vin kaj tiros vin al si kaj vi ne povas haltigi lin. La edzino ekscios, kaj tiam vi pensos, ke vi vere estas en infero. Vi devas eliri el ĉi tiu vivo. Mi konas iun, kiu povas helpi."
Ŝi sciigis min pri usonaj viroj, kiuj volis aziajn edzinojn. Se mi povos kuiri, purigi kaj prizorgi mian usonan edzon, li donos al mi bonan vivon. Tio estis la sola espero, kiun mi havis.
Kaj tiel mi estis en la katalogo kun ĉiuj tiuj mensogoj kaj pro tio mi renkontis vian patron. Ne estas tre romantika rakonto, sed estas mia rakonto.
En la antaŭurboj de Konektikuto mi estis soleca. Via patro estis afabla kaj milda kun mi, kaj mi estis tre dankema al li. Sed neniu komprenis min, kaj mi komprenis nenion.
Sed tiam vi naskiĝis! Mi estis tiel feliĉa kiam mi rigardis en vian vizaĝon kaj vidis nuancojn de mia patrino, mia patro, kaj mi mem. Mi perdis mian tutan familion, ĉion el Sigulu, ĉion, kion mi iam sciis kaj amis. Sed jen vi, kaj via vizaĝo estis pruvo, ke ili estas realaj. Mi ne elpensis ilin.
Nun mi havis iun kun kiu paroli. Mi instruus al vi mian lingvon, kaj ni kune povus refari malgrandan pecon de ĉio, kion mi amis kaj perdis. Kiam vi diris al mi viajn unuajn vortojn, en la ĉina kiu havis la saman akĉenton kiel mia patrino kaj mi, mi ploris dum horoj. Kiam mi faris la unuajn zhezhi-bestojn por vi, kaj vi ridis, mi sentis, ke ne ekzistas zorgoj en la mondo.
Vi iom kreskis, kaj nun vi eĉ povus helpi vian patron kaj mi interparoli. Mi estis vere hejme nun. Mi finfine trovis bonan vivon. Mi deziris, ke miaj gepatroj estus ĉi tie, por ke mi povus kuiri por ili, kaj ankaŭ doni al ili bonan vivon. Sed miaj gepatroj ne plu vivis. Ĉu vi scias tion, kion la ĉinoj opinias pri kiu estas la plej malĝoja sento en la mondo? Estas, ke infano finfine kreskigu la deziron prizorgi siajn gepatrojn, nur ekkonscii, ke ili jam delonge malaperis.
Filo, mi scias, ke vi ne ŝatas viajn ĉinemajn okulojn, kiuj estas miaj okuloj. Mi scias, ke vi ne ŝatas viajn ĉinemajn harojn, kiuj estas miaj haroj. Sed ĉu vi povas kompreni kiom da ĝojo alportis al mi via ekzistado mem? Kaj ĉu vi povas kompreni, kiel mi angoris, kiam vi ĉesis paroli kun mi kaj ne lasos min paroli kun vi en la ĉina? Mi sentis, ke mi estas perdanta ĉion denove.
Kial vi ne parolos kun mi, filo? La doloro malfaciligas la skribon.
#
La juna virino redonis al mi la paperon. Mi ne povis toleri rigardi ŝian vizaĝon.
Sen rigardi supren, mi petis ŝian helpon por desegni la karakteron por ai sur la papero sub la letero de panjo. Mi skribis la karakteron denove kaj denove sur la papero, interplektante miajn plumstrekojn kun ŝiaj vortoj.
La juna virino etendis la manon kaj metis ĝin sur mian ŝultron. Tiam ŝi leviĝis kaj foriris, lasante min sola kun mia patrino.
Sekvante la sulketojn, mi refaldis la paperon estigi Laohu. Mi lulis lin en la angulo de mia brako, kaj dum li ronronis, ni komencis la promenadon hejmen.