Mia patrino ne estis fiŝo; ŝi estis homo, kiu nun kuŝas putranta en la tero. La tero estas fetora marĉo de degradado kaj malpuraĵo kaj perdo de homaro. Mi malamas ĉiujn kaj ĉion. Mi ne eltenas vekiĝi matene kaj devi forlasi mian pacan loĝejon. Hejmo estas la sola rifuĝo por mi for de la frenezeco de homa raso. Mi bezonas mian perfektan remburaĵon, lignajn ŝrankojn, enkadrigitajn francajn verando-pordojn, sunbrunigitan kamenon, 19-jarcentajn lustrojn, grand-ekranajn televidilojn. Mi bezonas fian Netfliks-on, ridigan Hulu-on, diamantan Diznej-on, la spacon, la privatecon, la solecon. Ratoj rampantaj sur la muroj, katoj lekantaj kaj ĉasantaj ilin kaj lasantaj al mi la ĉasaĵon. Mi amas mian katidon, mi nomas lin Sinjoro Barbo, belega gracila glata silkeca nigra katido kun blanka makulo sub la gorĝo, smokinga katido, miaŭas ĉe mi dum la tuta nokto; la akvo gutas - guto post guto -por la povra katido; movanta akvo plaŭdante kuriozajn ondojn por la kompatinda katido.
Mi laboras en tre riĉa Urbo Nova Albany, la plej riĉa el la riĉuloj en ĉi tiu Bovo-urbo, Columbus. Mi malestimas ĉi tiun rubejon, ĉi tiun kloakon de la Mezokcidento, kie ĉiuj friponoj de centra Ohio venas labori, ludi, drogumi, formorti, fiki. Mi ne scias, mi ne eltenas la sovaĝecon kaj idiotismon de ĉi tiu loko. Nova Albany estas la rifuĝejo tamen, la plej rica, plej bela, plej eleganta altnivela urboparto. Miliarduloj kaj Les-Wexner-imitistoj, kiuj konverĝas por eviti la frenezecon de la urbaj partoj ĉirkaŭ la kvartaloj Short North kaj OSU Campus. Mi ne povas trakti la parkadon, la poluadon, la krimon, la senhejmulojn, la idiotajn ŝoforojn, la bruon, la minacon de rabo kaj morto sur ĉiu angulo. Donu al mi Nova Albany kun abunda verdeco, milion-dolaraj domegoj, membreco je Golfklubo Et-Testudo, la malnova mono, la estinteco, riĉuloj en smokingoj kaj cilindraj ĉapeloj. Mi bezonas tiun fuĝon. Mi ne povas trakti la modernan mondon.
Eble mi estas tro maljuna, eble mi estas preter miaj plej bonj jaroj. Mia edzinaĉo de dudek jaroj ne helpas min entute. Ŝi konservas sian dikecon, molajn grandajn mamojn, terecon de mezaĝa sekseca virino. Longa fluanta rufa hararo, grandegaj koksoj, larĝaj kruroj, eleganta maniero. Mi supozas, ke mi amas ŝin, sopiras ŝin, sed ne kiel en la malnova erao. Nun ŝi estas ankro, soriketo, hundino, ploristo, kiel ĉiuj ĉi tiuj virinoj ĉi tie. Ili elĉerpas vin, mortigas vin, igas vin petegi ion. Mi ne plu povas fari tion kun mia edzino, ne povas trakti la dramon, la prelegadon, la kritikadon, ĉio estas sama, ĉiutage, tro da sukero en la kafo, tro da teleroj uzataj por la kokido. Mi ne. purigi la katan fekon kaj vomi ĝuste, dommakuloj, la domo diseriĝas, geedzeco diseriĝas, fino de feliĉo, fino de la usona idealo de edzeca perfekteco; ideala usona vivo de feliĉa familio; infanoj kaj aŭtoj kaj kolegio kaj grandaj revoj; 401-k-oj kiam oni estas maljunaj kun putraj dentoj; haŭto sulkigita; haroj blankaj; fino de juneco; fino de io ĝoja en mia menso kaj korpo.
Jam ne juna! Jam ne ĉio antaŭ mi! Mi laboras en di-terura kabineto en infera oficejo en la riĉa urbo Nova Albany, ĉe la vojoj Warner kaj Centra Kolegio, blankaj bariloj de stilo Tom Sawyer, kiuj ĉirkaŭas la novajn najbarejojn, kie ĉiuj ĉi tiuj riĉuloj elspezas siajn rimedojn per senspriteco. Ĉiam senpripensa elspezado fare de riĉuloj je sensencaĵaj luksoj! Kial ili faras ĉi tion? Kial ili elspezas sin en bankroton? Perdi Novan Albany-n? Perdi riĉecon kaj liberecon? Fariĝi subpremulo kiel mi iam estis, mi estas, mi estos.
Mi frenezigas min. Mi bezonas ion bongustan manĝi. Mi bezonas kokido-biryani-on, ŝafido-saag-on, makhanki-buteran kokidsaŭcon trempita en ajlo-naan-o, Hindan manĝaĵo ntiel bongustan. Ne forgesu Meksikian, oni ne povas vivi sen Meksikia: el vaquero-bifsteko en fromaĝa saŭco kaj flava rizo, sukeritaj ĉuroj. Mi devas havi Ĉinan: ovo-foo jong, spica hunana kokido, itala gelato kaj pasto. Mia menso estas tute finita! Mi estas pelita al frenezeco per la ĉefa sceno. Estante mezaĝulo en junulara mondo. Helpu min!
Mi ne povas kompreni la hodiaŭan mondon! Mi laboras por teknika kompanio sur Warner Road. Ni elpensas manierojn konservi datumojn sekure por TJ Maxx-o kaj aliaj ĉefaj kompanioj. Mi amasigas la datumojn, mi kolektas la datumojn, mi agordas la datumojn. Mi havas kontroliston, kiun mi abomenas; kunlaborantojn, kiujn mi abomenas. La virinoj ĉi tie akuzas min pri mizogineco ĉar mi ne ŝatas ilin. Mi ŝatas neniun. Sed ĉar ili estas virinoj mi estas mizogina, dinosaŭro de pasinta epoko, mi ne povas kunekzisti kun inoj en la laborejo. Mi ne povas kunekzisti kun iu ajn en la laborejo! Mi ne povas toleri homojn! La homa raso abomenas min kaj mi abomenas ĝin!