La Vulpo kaj la Vinberejo
El la hebrea: Barry Friedman
Iam estis malsata vulpo. La vulpo iris laŭ la vojo kaj vidis vinberejon. Ĉirkaŭ la vinberejo estis alta barilo. Li ĉirkaŭiris la vinberejon plurfoje kaj trovis malgrandan truon sub la barilo. Li provis eniri la vinberejon kaj ne povis.
Kion fari?
Li fastis tri tagojn, ĝis li maldikiĝis. La vulpo eniris la vinberejon, manĝis kaj manĝis ĝis li dikiĝis. La vulpo provis foriri kaj ne povis ĉar li estis tro dika.
Kion fari?
Li fastis tri pliajn tagojn ĝis li denove maldikiĝis kaj poste li povis foriri.
Elirinte, li turnis sian vizaĝon kaj rigardis la vinberejon kaj diris:
"Vinberejo, vinberejo! Kiel bona vi estas! Kaj kiel bonaj estas viaj fruktoj! Ĉio, kio estas en vi, estas bona kaj bela! Sed kio estas la avantaĝo de tio? Mi malsatis kiam mi eniris kaj mi malsatas kiam mi eliris!"