La Fadeno de la Araneo

Ryuunosuke Akutagawa

Traduko: Barry Friedman

Estis normala tago en la Ĉielo. Estis mateno, kaj Budho staris apud lageto. En la lageto estis multaj floroj. La floroj sidis sur la supro de la akvo, kaj ili estis tre belaj. Budho komencis marŝi. Li ĉirkaŭiris la lageton kaj rigardis la florojn. La floroj havis belan odoron. La odoro kreskis ene de la floroj kaj moviĝis en la aeron. La tuta aero ĉirkaŭ Budho odoris mirinde.

Budho ĉesis marŝi, kaj forte rigardis la lageton. Inter la floroj estis akvo, kaj sub la akvo, estis Infero.

La akvo estis kiel vitropeco. Supre, estis la Ĉielo, bela kaj aminda. Malsupre, estis Infero, malbela kaj terura. La akvo staris inter la du lokoj.

Tra la akvo, Budho povis vidi ĉiujn terurajn aferojn en Infero.

Unue, estis la rivero Sanzu. Ĝi estis rivero plena de drakoj, kaj ĝi havis ponton irantan super ĝi. Nur bonaj homoj povis marŝi trans la ponton. Estis demonoj starantaj en la akvo, kaj se malbonuloj irus trans la ponton, la demonoj prenus ilin kaj ĵetus ilin en la akvon, por ke ili estu manĝitaj de la drakoj.

Ankaŭ, estis la Monto de Kudriloj. Ĝi estis grandega monto farita el akraj kudriloj. Kiam vere malbonaj personoj venis al Infero, ili devis surgrimpi la Monton de Kudriloj.

Estis ankaŭ la Lago de Sango. La Lago estis farita el tre, tre varma akvo, kaj ĝi odoris terure. Malbonuloj en Infero devis naĝi en la bolanta akvo, kaj ilia sango plenigis la Lagon. Kaj kompreneble estis multaj aliaj teruraj aferoj en Infero, sed Budho ne ŝatis rigardi ilin.

Inter la grupoj de malbonaj homoj en Infero, ekzistis unu viro nomita Kandata. Kandata estis tre malbona viro. Li mortigis homojn, ŝtelis de homoj, kaj eĉ bruligis domojn kun homoj en ili. Li estis vere malamiko de ĉiuj bonaj homoj. Sed unufoje en sia vivo, li faris ion bonan, kaj Budho rememoris tion.

Unu fojon, Kandata promenis tra densa arbaro. Li estis ŝtelonta de viro, kiu loĝis en la arbaro. Dum li iris, li vidis araneon apud li. Kandata levis sian piedon, kaj estis staronta tuj sur la araneo kaj mortigi ĝin, sed tiam li haltis.

'Ne ne. Eĉ io tiel malgranda havas kialon por vivi. Estus vere malbone forpreni ĝian vivon.’

Do li lasis vivi la araneon, kaj iris por ŝteli de la viro.

Dum Budho rigardis malsupren en Inferon, li pensis pri kiel Kandata savis la araneon. Li decidis ke Kandata fakte ne estis tiom malbona. Ĉar li savis la araneon, Budho opiniis ke li donu al Kandata ŝancon forlasi Inferon.

Feliĉe, apud la lageto de belaj floroj, araneo marŝis. Ĝi estis araneo de Ĉielo. Ĝi havis mirindan verdan koloron, kaj ĝi estis faranta belan oran fadenon. Kutime, araneoj nur faris malfortajn, blankajn fadenojn, sed la ora fadeno de ĉi tiu araneo estis forta kaj farita el brila oro. Do Budho prenis la oran fadenon de la araneo kaj faligis ĝin en Inferon profunde sub li.

Ĉe la fundo de Infero, Kandata naĝis en la Lago de Sango, kune kun multaj aliaj malbonaj homoj. Foje, li vidis ion helan, kaj li pensis, ke ĝi estas io, kio povus savi lin. Sed kiam li rigardis pli forte, li vidis, ke ĝi estas nur la kudriloj sur la Monto de Kudriloj, brilantaj en la lumo. Ĉirkaŭ li homoj ploris pro doloro kaj malĝojo. Kandata ĉesis plori, ĉar li estis tro laca. Li sentis sin vere aĉa, ĉar li sciis, ke li neniam forlasos Inferon. Li naĝis en la Lago de Sango, estante kvieta kaj malĝoja.

Kandata vidis ion brilantan, sed li sciis, ke ĝi estas nur kudrilo, do li ne suprenrigardis. Sed ĝi daŭre brilis, do finfine li levis la kapon. Super li, en la mallumo de la ĉielo de Infero, estis io hela kaj ora. Ĝi estis longa fadeno kiu malrapide malsupreniris en Inferon.

Kandata ne povis kredi siajn okulojn. Lia ŝanco forlasi Inferon venis al li kiel donaco. Li grimpus sur la fadenon, kaj elgrimpus el Infero! Se li estus bonŝanca, li eble eĉ povus grimpi en la Ĉielon. Li ne plu devus naĝi en la Lago de Sango, kaj grimpi la Monton de Kudriloj. Li estus libera!

Do Kandata grimpis el la Lago kaj kuris al la ora fadeno. Li prenis ĝin en la manojn. La fadeno estis maldika, kaj facile tenebla. Kandata grimpis supren kaj supren kaj supren. Ĉar li ŝteladis tiom multe, li estis tre lerta pri grimpado, do ne estis problemo grimpi sur la ora fadeno. Tamen, inter la Ĉielo kaj la Infero estis miloj kaj miloj da mejloj, do eĉ por granda grimpisto kiel Kandata, ĝi estis malfacila vojaĝo.

Grimpinte dum longa tempo, Kandata estis laca, do li decidis havi paŭzon. Li rigardis sub si por vidi kiom malproksimen li grimpis. Li vidis, ke la Lago de Sango estas tre, tre for, kaj ke li grimpis multajn mejlojn. Eĉ la Monto de Kudriloj estis tre for sub li. Se li daŭre grimpus, li forlasus Inferon. Li sentis grandan feliĉon ene de si.

‘Mi faris ĝin! Mi faris ĝin!’ li kriis, kaj ridis.

Sed tiam li sentis ion sub si sur la fadeno. Li rigardis malsupren, kaj vidis, ke multaj aliaj malbonaj homoj en Infero vidis la fadenon. Ili nun sekvis lin, grimpante supren kaj supren kaj supren.

Kandata vidis ĉi tion, kaj li estis surprizita, kaj malĝoja. Li pendis tie, rigardante malsupren al la aliaj malbonaj homoj. La fadeno ne estis dika, do li miris, ke ĝi povas teni tiom da homoj sen rompiĝi. Sed se tro da homoj grimpus sur la fadenon, ĝi povus rompiĝi, kaj ili ĉiuj refalus en Inferon. Pli kaj pli da homoj grimpis el la Lago de Sango, kaj komencis grimpi la fadenon.

Kandata kriis al la homoj malsupre, 'Hej, vi teruraj homoj! Vi teruraj homoj tie malsupre! La fadeno de ĉi tiu araneo estas mia. Ĝi apartenas al mi, kaj nur al mi! Kiu diris al vi, ke vi ĉiuj povas grimpi supren? Eliru, eliru!’

Tiam, subite, la fadeno de la araneo rompiĝis. Ĝi faris Klakon, kaj Kandata falis. Li falis malsupren kaj malsupren kaj malsupren. Finfine, li alteriĝis en la Lago de Sango kun SURMARIĜO, kune kun ĉiuj aliaj malbonaj homoj. La fadeno de la araneo pendis en la aero, hele brilante kiel la kudriloj sur la Monto de Kudriloj, dum ĉiuj malbonaj homoj sidis malsupre.

Budho staris apud la lageto en la Ĉielo, kaj rigardis ĉion, kio okazis. Li havis malgajan mienon sur la vizaĝo. Li denove komencis ĉirkaŭpaŝi la lageton. Li donis al Kandata ŝancon eliri el Infero, sed Kandata montris, ke li estas vere malbona homo, kaj do Budho devis resendi lin rekte al Infero. Li ŝajnis tre malĝoja pri tio.

Dume, la floroj en la lageto daŭre odoris bele. Ili daŭre faris sian belan odoron tra la tuta Ĉielo, kaj ili ne pensis pri Kandata. La verda araneo daŭre faris sian oran fadenon, kaj ĝi ne pensis pri Kandata. Estis normala tago en la Ĉielo, kaj baldaŭ estos tagmezo.